KIO ESTAS FAKO ?
Faka sekcio aŭ Fako estas organo de SAT, funkcianta do interne de SAT. En la statuto de SAT estas nur du aludoj al fakoj :
§8. D) difinas Fakajn Sekciojn kiel organojn de SAT. §15. D) specifas, ke ĉiu fako funkcianta ekster la sideja urbo de SAT devas havi membron en la Ĝenerala Konsilantaro.
Kontraue al la Frakcioj, la Fakoj ne havas komunan ĝeneralan regularon, sed funkcias rekte konforme al la Statuto de SAT, ĉar ili estas SAT mem funkcianta teknike en difinita kampo. Ili povas havi propran specifan regularon. Ili principe funkcias en rekta kunlaboro kun la aliaj organoj de SAT, precipe kun la Plenum-Komitato, la Ĝenerala Konsilantaro kaj la Kongreso.
Nuntempe funkcias la sekvaj fakoj en SAT :
Junulfako
Poresperanta Fako
Iam la SAT-fakoj estis pli multaj ol nun. Lanti en "La Laborista Esperantismo" (1928) mencias la ekziston de Pedagogia, Kooperativa, Junulara, Studenta, Sporta, Vegetara sekcioj. En la jarlibro de 1949, ni trovas la adresojn de Literatura Komitato, Junulfako kaj Koopera Fako.
En la jarlibro de 1950 ne plu estas Koopera Fako, sed aperis Fervojista Fako. Ktp. La Literatura Komitato havis regularon, kiu denove povus servi, se rekreiĝus la Komitato.
La Fakoj kaj Frakcioj ne estas la solaj formoj de grupiĝoj de kamaradoj, ĉar la individua, sennacieca strukturo de SAT ebligas tiurilate senliman flekseblecon. Laborgrupoj povas ekstari laŭbezone kaj sen speciala permeso. Ĉiu membro estas respondeca pri sia agado kaj (§1 b)) "kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, ..." estas ja klarvorte esprimita celo de la Asocio.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.