sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 5an de marto 2010 . ĝis nun estas 482 tekstoj










16-an de oktobro 2009 - UNUA TUTMONDA AGOTAGO KONTRAŬ TUTMOND-FIRMAOJ


Alvoko al mobiliziĝo kontraŭ tutmond-firmaoj, ĉefaj kontraŭuloj al la kamparanaj familioj, indiĝenaj komunumoj kaj al la homaro entute.

La tutmond-firmaoj estas niaj komunaj kontraŭuloj. Pere de ili, realiĝas la kapitala regado super niaj ekonomioj. En la kamparaj regionoj, konstateblas aparte perforta atako fare de la grand-kapitalo kaj tutmond-firmaoj kontraŭ la agrikulturo kaj la naturaj resursoj. Temas pri privatigo-milito - kiu rezultigas mizerigon de la kamparanoj kaj indiĝenoj - rabado de la teroj, vivdiverseco, akvo, semoj, produktado kaj de la agrikulturaj interŝanĝoj.

Ne nur la agro-industriaj tutmond-firmaoj faras tiun atakon, sed ĉiuj internaci-firmaoj laborantaj pri min-ekstraktado, unukultivado de arboj, grandaj baraĵoj, tiuj, kiuj posedas la ĉiovendejojn kaj ĝenerale ĉiuj, kiuj partoprenas en vastigo de poluaj industrioj, kiuj prikonkuradas kaj alproprigas al si la teron.

Kiam, kiel civitanoj, ni observigas niajn rajtojn kaj rezistas al la ĝenerala senigo je ĉio, aŭ kiam ni estas devigataj aliĝi al la fluo de migrantoj, ĉiam samajn reagojn ni frontas : krimecigon de niaj movadoj, subpremon, politikajn malliberigojn, murdojn, konstruadon de honto-muroj kaj de ĉiam pli multnombraj militistaj bazejoj.

Tial la Kamparana Vojo alvokas al batalo kontraŭ la tutmond-firmaoj kaj aparte kontraŭ Cargill, Monsanto, Nestlé, Syngenta kaj Walt Mart, kiuj senpere endanĝerigas niajn indiĝenajn kaj kamparanajn komunumojn. Jen al kio ni direktas nian batalon por venontaj jaroj. Ni deklaris militon al la tutmond-firmaoj.

Sekve, ni alvokas la organizojn kuniĝintajn en la tutmonda movado la Kamparana Vojo, niajn samideanojn kaj amikojn, la urbajn laboristojn kaj loĝantojn esprimi sian malkontenton kaj malakcepton de Monsanto kaj GMO-oj.

Per la tuta kreiveco, kiun ni kapablas, esprimu ni nian mesaĝon :

FOR MONSANTO-N, FOR GMO-OJN !!!

NUTRAĴAN SUVERENECON NUN !

TUTMONDIGU NI LA BATALON

TUTMONDIGU NI LA ESPERON

La Kamparana Vojo
- Tutmonda Kamparana Movado

agad-sekretariejo :
Jln. Mampang Prapatan XIV no 5 Jakarta Selatan, Jakarta 12790 Indonezio

- Tel/fax : +62-21-7991890/+62-21-7993426
- rete : viacampesina ĉe viacampesina.org

Sama rubriko :


puce G8 devas ordigi proprajn misaĵojn anstataŭ diktatori al malriĉaj landoj kion ili faru.

puce G8-konferenco sen agrikulturistoj= pli da malsato kaj malriĉeco

puce Popolmovadoj povas starigi alternativojn por financi disvolviĝon

puce Reakiru ni la kampojn

puce La Kamparana Vojo alvokas al ĉiuj sociaj movadoj kaj kunbatalantoj

puce TUTMONDA AGO-TAGO POR HONDURO

puce 16-an de oktobro 2009 - UNUA TUTMONDA AGOTAGO KONTRAŬ TUTMOND-FIRMAOJ




Supren