sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo



Ĉiuj scias, ke la problemoj ligitaj al interetnaj, interkulturaj, interkonfesiaj rilatoj ekzistas. Ĉiuj komprenas, ke ilin tiel aŭ aliel necesas solvadi. Nur la manieroj de la solvado de tiuj problemoj depende de vidpunktoj, opinioj, mondkonceptoj de diversaj homoj grave diferencas. Kaj tiuj diferencoj tute ne ĉiam koincidas kun simplaj opoziciaj skemoj kiel “patriotoj-internaciistoj”, “demokratoj-komunistoj”, “tradiciistoj-modernigistoj” ks. Eĉ pli, ne ĉiam simplas kompreni, kies opinioj estas “progresemaj”, kaj kies – la “reakciaj”, do, tial, ne kompreneblas, kio reale povas kontribui malstreĉiĝon de la interrilatoj, kaj kio – ties pliakriĝon. Tial komence necesas analizi, kiaj mondkonceptoj tiurilate ekzistas, kiaj kombinoj de ties elementoj eblas, kaj nur post tio oni povas pli konscie analizi konkretajn proponojn kaj solvojn.


Konkretaj kulturoj estas ligitaj al la lingvoj. Certe, kulturaj kaj etnaj specifaĵoj ne limiĝas je la lingvaj (la ekzemplo estas serbaj-kroataj-bosniaj konfliktoj inter popoloj samlingvaj), tamen plej ofte certa kulturo estas ligita al certa lingvo (eĉ se diversaj kulturoj foje povas uzi la saman lingvon). Tial oni opinias, ke kultura diverseco kaj ĝia konservado estas senpere ligitaj kun la diverseco lingva, eĉ se ili ne reduktiĝas al ĝi. Ĉiuokaze, la lingvon oni agnoskas la plej grava komponanto de la etna kulturo, kaj tial ne eblas paroli pri konservado de la kulturo sen konsidero de ĝia rolo. Sekve, konsiderante iujn ajn ekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn kaj aliajn problemojn, ligitajn al certaj kulturoj, abstraktiĝi de la lingva faktoro maleblas.


Do, kiaj mondkonceptaj tezoj pri tio ekzistas ?


Tezo 1. Kultura kaj lingva diverseco estas la plej valora heredaĵo de la homaro, kaj devas esti ĉiurimede protektataj kaj konservataj ; la progreson garantias disvolviĝo surbaze de tiu diverseco. (Unu el la sekvoj : kultura kaj lingva unuiĝo de la homaro kondukos al ties spirita degradiĝo, kaj, fine, al la pereo.)


Antitezo 1. Diverseco de la lingvoj kaj kulturoj kondukas al neeviteblaj konfliktoj en la homa socio, al interetnaj, internaciaj, intercivilizaciaj (=mondaj) militoj, kaj tial la progreso estas poioma forigo de inter-etnajpri la streketo kiel supre, internaciaj kaj interkulturaj diferencoj. (Unu el la sekvoj : se la homaro ne unuiĝos surbaze de unu lingvo kaj kulturo, ĝi neeviteble venos al sinekstermo rezulte de lokaj kaj mondaj militoj.)


Tezo 2. Etnaj kaj naciaj lingvoj reflektas specifaĵojn de la pensmanieroj de la portantoj ; malapero de la lingvo signifas ne renovigeblan perdon por la evoluo de la homaro. (Unu el la sekvoj : plenvalora tradukado de lingvo al lingvo ne eblas.)


Antitezo 2. Specifaĵoj de la homa pensado ne dependas de la karaktero de la lingvo ; ne ekzistas pensoj, kiujn oni ne povus esprimi en alia lingvo (eĉ se alimaniere) ; la homaro nenion perdos, se parolos en unu sola lingvo. (Unu el la sekvoj : tradukado eblas.)


Tezo 3. En kondiĉoj de la tutgloba disvastiĝo de modernaj teknologioj nur sekvado tradiciaj mastrum-manieroj, ligitajn al lokaj etnaj kulturoj kaj lingvoj, helpos eviti la totalan detruon de la biosfero kaj, fine, pereon de la homaro.


Antitezo 3. En kondiĉoj de la tutgloba disvastiĝo de modernaj teknologioj nur unuiĝo de la homaro surbaze de la komuna kulturo kaj lingvo helpos eviti la totalan detruon de la biosfero kaj, fine, pereon de la homaro.


Tezo 4. La rajto je nacia kaj etna memidentiĝo, inkluzive de la rajto paroli ĉe oficialaj instancoj en la gepatra lingvo, edukiĝi en ĝi ktp., estas unu el la fundamentaj homaj rajtoj. (Unu el al sekvoj : etnaj, naci-kulturaj kaj lingvaj komunumoj havas prioritatajn rajtojn ; la rajtoj de individuoj, apartenataj al tiuj komunumoj, estas sekundaraj ; ĝuste tial oni povas paroli pri la rajto de nacioj je memorientiĝo, sendependiĝo kaj formado de propraj ŝtatoj, ktp.)


Antitezo 4. La fundamentaj rajtoj kaj liberoj de la homo estas universalaj kaj neniel ligitaj al ties nacia kaj etna aparteno. (Unu el la sekvoj : suverenecon havas nur individuo ; la rajtoj de la nacioj je memorientiĝo, sendependiĝo ktp. estas nur fikcioj, malhelpantaj al la progreso kaj kondukantaj nur al novaj konfliktoj, inter aliaj la militaj ; agnoskado de la rajtoj de individuo paroli, edukiĝi ktp. en la gepatra lingvo estas nur provizora afero, kaj reale ĝi nur malhelpas al la individuo alproprigi la valorojn de la tuthomara kulturo kaj civilizo.


Oni povus daŭrigi listigon de tiaj mondkonceptaj antinomioj, aŭ formuli ilin iel alimaniere, sed ja klaras, ke ili ekzistas kaj, kiel estis dirite supre, ne estas forte ligitaj al la kutimaj sistemoj de politikaj kaj ideologiaj koordinatoj, kiel opozicioj demokratio/aŭtoritatismo, tutmondiĝo/kontraŭtutmondiĝo, rajto/senrajteco, socialismo/kapitalismo ks. Inter reprezentantoj de la kontrastaj politikaj ideologioj rilate al la supraj antinomioj ni povas renkonti kaj samideanojn, kaj antipodojn. Bona ekzemplo de tio estas la bone konata al mi medio de la defendantoj de la homaj rajtoj, en kiu, ĉe la ĝenerala respekto al la fundamentaj rajtoj kaj liberoj de la homo, rilate al la rajtoj naci-etnaj, inkluzive la lingvajn, rajtoj, oni povas vidi kontrastajn opiniojn. (Ni eĉ ne parolu pri tio, ke rilate al konkretaj naci-liberigaj movadoj la opinidiverĝoj ofte baziĝas je personaj inklinoj : la homo, ekzemple, povas subteni la batalon de la ĉeĉenaj separatistoj, sed ne – de la palestinaj araboj, aŭ male, kvankam la logika rilato al la afero devigas aŭ agnoski, aŭ malagnoski la samajn rajtojn de ambaŭ popoloj.)


Ankaŭ la reala politika teorio kaj praktiko rilate al lingva-kultura diverseco ne tre dependas de la politika sistemo. La liberal-demokratia Franca Respubliko, “socialisma” Popola Respubliko Bulgario, tute same kiel Turkio, samtempe havis de la saman politikon de “la unusola nacio en unu ŝtato”, ne agnoskante memstarecon de la korsikanoj, bulgaraj turkoj kaj kurdoj ; ĉiuj etnaj minoritatoj devis asimiliĝi kaj iliaj lingvoj estis malpermesitaj por oficiala uzado. Eĉ en USSR okazis malsama etnolingva politiko en diversaj uniaj respublikoj kaj regionoj : ekzemple, en Dagestano, malgraŭ ĉiuj mankoj, ekzistis ĝenerala estimo rilate al la lingva-etna diverseco en la respubliko, dum en la najbara Azerbajĝanio la etnaj minoritatoj (taliŝoj, lezginoj, tatoj) estis devige azerbajĝanigataj , kaj post la disfalo de Sovetunio tiu tendenco nur plifortiĝis.


Aliflanke, “lenina-stalina” nacia politico esence estis tre proksima al la moderna nacia politiko de Eŭropa Unio : vere, la lastan tute prave oni povus mallonge priskribi kiel disvolvon de la “nacia laŭ la formo, merkat-demokratian laŭ la enhavo” ! La diferencoj estas ligitaj nur al tio, ke la rusa lingvo en USSR estis formale la komunŝtata lingvo, sed la angla en EU formale ne estas tia, sed ja reale la diferenco estas nur formala… Certe, imperio ne povas ekzisti sen uzado de la lingvo de imperia nacio, tamen la grado de altrudado de la unuiga imperia lingvo en diversaj situacioj povas esti diversa, kaj ĝi eĉ en imperio povas esti aŭ lingvo deviga por ĉiuj, aŭ lingvo de nur malmultnombra elito : ni memoru, ke en Hindio nek sub la brita regado, nek nun la anglan lingvon bone posedas ne pli ol 3% de la loĝantaro (malgraŭ ke tiu lingvo estas tie unu el la ŝtataj) !


Tio signifas, ke la solvo de la problemo troviĝas ne en la koordinatoj de la plej disvastigitaj soci-politikaj ideologioj, sed devas baziĝi sur iu memstara ideologio, nur ne rekte ligitaj kun disponeblaj komune uzataj ideologiaj koordinatoj.


Tute klaras, ke por la supraj tezoj kaj antitezoj (ankaŭ por ajnaj analogiaj) oni povas trovi bonajn pruvojn. Kaj konvinkeco de la pruvoj por tiu aŭ aliu estos ligita, unue, kun ties jamaj konvinkoj kaj, due, kun kapablo konvinki far la adepto de unu al la starpunktoj. Kvazaŭ rezultas, ke la problemo principe ne solveblas, kaj, konforme al ajna logike sinsekva alternativo, nin antaŭas sakvojo kaj, en la plej bona okazo, ĝenerala degradiĝo (aŭ eĉ plena pereo) !


Sed reale, ajna antinomio povas esti solvata per sintezo. La problemo estas, ke la sintezo ĉiam malfacile imageblas. Sed "malfacilas" ne signifas "maleblas". Tial ni provu imagi la ekzistantajn eblecojn.


La unuan taskon oni povas esprimi tiel : kiel eblas kunigi la konservadon de la nuntempa kultura-lingva diverseco kun poioma transiro al la homara unueco en la tutmonda skalo ? La respondon al tiu demando penas doni nun reprezentantoj de diversaj ideaj movadoj, kaj unuavice – kontraŭtutmondistoj. (La vorto estas tre maltaŭga, ĉar el ĝi kvazaŭ sekvas, ke ili havas obĵetojn kontraŭ ajnaj tutmondigaj procezoj, kvankam reale ili batalas precipe kontraŭ tutmondigo de la usona modelo de kapitalismo, kaj ne nur ne havas obĵektojn kontraŭ pluraj aliaj tutmondaj fennomenoj, kiel tiaj, sed ankaŭ aktive ilin uzas – ekzemple, Interreton.) Bedaŭrinde, precize formulante kion ili ne akceptas, la kontraŭtutmondistoj ne prezentas iun konvinkopovan alternativan paradigmon, akcepteblan por ĉiuj membroj de la movado mem.


La brila formulo, ekzistanta jam dum pli ol cent jaroj en la Esperanto-movado, pri neceso de la komuna por la tuta homaro neŭtrala lingvo, ne por anstataŭi la ekzistantajn lingvojn, sed la dua post la gepatra, kaj destinita ĝuste por la interetna komunikado, ankaŭ ne atingis ĝeneralan akcepton. Malgraŭ la vasta varieco de opinioj de esperantistoj rilate la rolon de la la internacia neŭtrala lingvo en la vivo de la homaro, kaj malgraŭ la internaj ideaj bataloj, ĝuste tiun ĉi tezon oni povas konsideri la komuna ideologiaĵo de la tuta movado. La kaŭzo de neakcepto de la esperantisma programo far la socio estas, verŝajne, tio, ke ĝi traktas precipe la lingvan faktoron kaj estas ligita al ekonomiaj problemoj, pli larĝskala politika ideologio ktp. tro feble.


Ni supozu, ke kaj la programo de kontraŭtutmondistoj, kaj tiu de esperantistoj estas necesaj, sed nesufiĉaj elementoj de tiu sinteza programo, kiu povus fariĝi la reala maniero savi la homaron de pereo. Krom la menciitaj programoj, ekzistas aro da aliaj fluoj kaj movadoj, traktantaj laŭ propraj manieroj la elirvojojn de la homaro el la sakstrato (diversaj verdulaj movadoj, diversaj religi-mistikaj instruoj kiel la bahaa kredo ktp.), kiuj prezentas ideajn konceptojn strebantajn superi la antinomiojn de la naci-kultura evoluo per sintezo. Sed ili ĉiuj konsideras la problemojn iom unuflankece, kaj tial ne povas atingi sufiĉan potencon por atingi allogecon por sufiĉe granda parto de la homaro, kaj ŝanĝi la komutilon de la perea al la sava vojo. Finfine, por tio mankas eĉ sinteza koncepto de la homaj rajtoj, ĉar tiu imago pri ili, kiu estis formulita antaŭ 55 jaroj, jam ne kontentigas, kaj bezonas pliĝustigon, plivastigon kaj korekton ! Sed sen komune akceptata koncepto pri la homaj rajtoj neniu programo de socia transformo estos funkcikapabla.


Al mi ŝajnas, ke por la sintezo kaj solvo de la antinomioj de evoluo ĉio jam pretas, kaj la taŭgaj rimedoj jam enestas en la modernaj alternativaj ideologioj, kaj eĉ en la praktiko – mi parolas, unuavice pri la reta karaktero de la ligoj, kiujn prezentas Interreto, kaj aro da aliaj analogiaj kaj rapide evoluantaj teknologiaj novaĵoj (la ĉelaj ligoj de poŝtelefonoj ks.). Tamen, unuflankeco de la movadoj estas evidenta : la kontraŭtutmondistoj vidas unuavice sociajn kaj ekonomiajn problemojn, verduloj – la ekologiajn, esperantistoj – kulturaj-lingvaj, ktp. Nun estas bezonata sintezo de la sintezaj programoj, surbaze de kiu povos aperi komune akceptebla programo de la forigo de la ekzistantaj kontraŭdiroj.


Mi certas, ke finfine tia programo aperos – la demando estas, kio estas bezonata, por ke reprezentantoj de diversdirektaj alternativaj movadoj ekscipovu kunlabori. Tamen jam nun, proponante metodojn de solvado de iuj apartaj problemoj – ekzemple, por konservado de nacikultura specifo kaj diverseco en iu aŭ aliu regiono, ni povas agi vere rezultodone, se ni imagos, ke tia programo, tia ideologio jam ekzistas. Por tio necesas nur konsideri samtempe ĉiujn proponojn, kiuj venas de diversaj netradiciaj movadoj, kaj ellabori sur ilia bazo komplekson da agoj. Ekzemple, konservadon de loka lingvo aŭ dialekto oni ligu kun la loka ekologia medio, tradiciaj metioj, enkonduko de Interreto, konstruado de ŝoseo kaj venta elektrocentralo, kaj ankaŭ kun enkonduko de la plej adekvata (konsideranta la lokajn tradiciojn) sistemon de municipa memregado. Povas esti, ke sur tia vojo oni povos solvi ne nur lokajn problemojn, sed ankaŭ kontribui al la kreo de tutmonda sistemo de la konservado kaj evoluigado de la homa kulturo kaj supero de la ekzistantaj kontraŭdiroj, solvado de la nesolveblaj antinomioj.


El Sennacieca Revuo , 2004

Sama rubriko :


puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj

puce Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo

puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo

puce Gari Mikle : Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo

puce Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo

puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio

puce Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo

puce Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario

puce Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?

puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)

puce Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

puce  Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo




Supren