Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . Ĝis nun estas 678 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Arbaro de Fontanbelo : ni migru naturamike
puce Duontagaj ekskursoj
puce La Arbomuzeo de la Valo de Lupoj
puce Tuttagaj ekskursoj

Arbaro de Fontanbelo : ni migru naturamike

Ĉirkaŭ Parizo nediskuteble plej taŭgas kiel migradtereno la arbaro de Fontanbelo, kun ĝiaj diversaspektaj rokoj, erikejoj kaj sovaĝaj valetoj arbozaj.

Post trajna atingo de la stacidomo Fontainebleau-Avon, ni sekvos piedmigradan ĉirkaŭiron 18- ĝis 20-kilometran, per padoj, ankaŭ foje senpadaj deklivoj.

Kaze de malagrabla vetero la ekskurso ja okazos, sed estos malplilongigita ; ekzemple se tro varmos, ni piediros nur matene.

Por tia migrado, kompreneble konsilindas eta tornistro, pluvŝirmaj vesto(j) au ilo(j), taŭgaj ŝuoj. Trinkboteleton kaj piknikon ni ricevos, kaj ĝia kosto estas inkluzivita en la ekskursa tarifo.

La arbaro de Fontanbelo ankaŭ estas grava loko en la kulturo de parizregionaj SAT-anoj. Lanti ŝatis tie promeni, kelkaj SAT-anoj tie kunvenis kaj kaŝe kantis la Internacion dum la Dua Mondmilito, kaj almenaŭ du SAT-anoj, Bubo (François Paquier) en 1937 kaj Johan-Luko Berĝono en 1994, tie pendumis sin. Pri Berĝono vi povas legi poemon aludantan la eventon ĉi-tie.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip