sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Cirilo Orsinger : Arto kaj naturo (artikolo)



Enkonduko al la verkoj de Andy Goldsworthy kaj Nils Udo.


"La formoj finiĝas. La materialoj, neniam."
Gaston Bachelard


Kiam la homo evoluis kaj distingiĝis de sia natura medio, kiam lia konscio elpensis la ilojn, ĝi certe jam deziris krei artajn formojn kaj diversajn esprimrimedojn. La praa homo sendube volis komuniki kun tiuj imagitaj entoj, kiuj regas la naturajn fenomenojn, la bestojn, la plantojn kaj influas liajn proprajn agojn. Tiel la praa arto certe konsistus el utilaj, praktikaj gestoj en magia, superstiĉa kunteksto, unu ligo inter la dioj kaj la homoj. Eble estas vera pri la primitivaj popoloj ĝis antikveco sed en niaj aktualaj kulturoj la afero estas tre diferenca. Oni longtempe asimilis tiujn, kiujn oni nomas artistojn al "simplaj" metiistoj kaj estas nia pli kaj pli individualista socio kiu, almenaŭ de la 19-a jarcento, inventis la aktualan artiston, t.e. homo kiu sendepende de socia, politika aŭ religia influo esprimas siajn proprajn sentojn kaj spitas burĝan , sklerozan pensmanieron, kiu sendube naskis lin. Oni plejofte imagas la artiston kiel romantikan heroon kiu suferas pro la turmentoj de sia animo aŭ nun kiel provokeman kreanton kiu respegulas socion, kiu ŝanĝiĝas. Nu, oni ŝajne forgesis la rilatojn inter la naturo (PIV : La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo) kaj la arto.


Ĉu oni certas pri tio ? Verdire la rilatoj inter la naturo kaj la arto kiu provas imiti ĝin estas malprecizaj kaj falsitaj de la moraj kaj sociaj antaŭjuĝoj. La filozofoj, de la antikveco ĝis nun, interesiĝis pri ĉi temo kaj ankoraŭ nun la debatoj ne ĉesas ĉar ĉiam novaj artistoj kaj avangarduloj subfosas la paciencan laboron de niaj respektindaj pensuloj. Ni povas trovi nombrajn gvidosignojn de tiaj ŝanĝoj en la diversaj disciplinoj kaj epokoj en la eŭropa kulturo. Ekzemple, en Francio ni povas facile konstati la evoluon de la pensmanieroj kiam oni admiras la ĝardenojn de la mezepoko ĝis nun. En la mezepoko la ĝardeno estas kopio de la paradizo kaj oni trovas similajn konceptojn en la arabaj ĝardenoj. En la renesanca epoko la ĝardenoj inspiriĝis de la antikveco, ekde la 17-a oni volis raciigi la naturon, en la 18-a oni ankoraŭ timis la sovaĝan naturon, do oni aldonis malverajn ruinojn al la jam malpli geometriaj plantaĵoj ĉar inter la 18-a kaj 19-a jarcento la anglaj ĝardenoj kaj la romantika estetiko havis gravan influon kaj oni pli fidas al la naturo eble pro tio ke oni komencas superregi la energiojn de la naturo. En la 20-a jarcento la skulturo, la moderna arĥitekturo, grava influo de Japanio kaj ia elpurigo de la formoj resumus la nuntempajn ĝardenojn. Admiru la okcidentajn pentraĵojn el ĉi tiuj diversaj jarcentoj kaj vi rimarkos similan evoluon. Sed la ĝardenoj estas ankoraŭ dresita naturo kiu protektas nin de tio, kio ĉirkaŭas la civilizacion. Ĉu vi jam imagis artistojn kreantaj en la sino mem de la naturo ? La impresionistoj precipe ŝatis pentri meze de la naturaj pejzaĝoj por studi la efektojn de la lumo, de la akvo (Monet en sia ĝardeno pentris nimfeojn,...). Cézanne inspiriĝis de Courbet por pentri la pejzaĝojn kaj Gauguin diris ke li estis sovaĝulo inter siaj samtempuloj kaj revis pri simpla vivo en paradiza insulo. La superrealistoj uzis ŝtonojn, radikojn, spongojn, herbojn por krei verkojn kiuj, iel, antaŭvidis la eltrovaĵojn de la brita Andy Goldsworthy kaj la germana Nils Udo, la ĉefaj personaĵoj de ĉi tiu artikolo kaj gravaj, similaj artistoj de movado : La Land Art.


Fine de la 60-aj jaroj, usonaj artistoj plilarĝigas siajn agadkampojn kaj elprovas novajn materialojn. Nun, ĉio povas esti transformita de la artistoj : rivero, monto, tuta pejzaĝo, ponto, strato, dezerto,... al ĉi tiu movado partoprenas nombraj artistoj, foje el diversaj landoj : Smithson, Walter De Maria, Robert Morris, ... Eble necesas substreki ke la latinida eŭropo ŝajne ne deziras aliĝi al tiu nova movado. Goldsworthy kaj Nils Udo aliĝis al la Landarto en la 70-aj jaroj. Tio, kio karakterizas la du artistojn, estas sama percepto de la naturaj fenomenoj, kiujn ili evidentigas per efemeraj kaj delikataj verkoj. Ambaŭ uzas malpezajn foliojn, herbojn, branĉojn, skulptas la neĝon, la koton, la lanon uzas la fluon de la riveroj, la venton, la tajdojn. "Mi deziras iri sub la surfacon. Kiam mi verkas per arbfolio, ŝtono, peco de ligno, ne estas la materialo mem kiu interesas min, estas la malkovro de la procezoj de la vivo, interne kaj ĉirkaŭe. Ekde mi finas, tiuj procezoj daŭras", diris Goldsworthy. La foto estas esenca ilo por li kaj Udo. Ĝi kaptas la verkon antaŭ ol la naturaj fortoj malaperigas, forglutas ĝin. Ili eĉ estas bonegaj fotistoj ! La foto ebligas la ĉeeston, memoraĵon de iliaj efemeraj verkoj en la galerioj kaj libroj ĉar, ve, ili certe ne povas eskapi de la arta merkato...Tamen, la esenco okazas inter la artistoj kaj la naturo, sufiĉas aŭskulti Udon : "Mi finfine povas tuŝi la ŝelon de la arbo, observi la flugon de la birdo, gustumi beron, aŭdi la blekon de animalo kaj flari la parfumon de floro : Ĉio, kio (...) partoprenas al la koncepto de mia verko." Unu detalo diferencigas Udon disde Goldsworthy : Udo foje uzas la homan korpon en siaj verkoj... sed ambaŭ estas atentemaj pri la leĝoj, la ritmoj de la naturo kaj elmontras realan intimecon kaj respekton pri la vivanta, inerta aŭ kruda materio ĉar ili certe scias ke nia homaj kriterioj neniam pliperfektigos la naturon.


La rilatoj inter la arto kaj la naturo, la evoluo de nia percepto ne finiĝas tie.. Ĉar la naturo denove retroviĝas en la galerioj aŭ en viaj ekranoj dank’al novaj teknologioj kaj diversaj instalaĵoj de iuj artistoj kiel Wolfgang Laid aŭ Shiro Hayami. Nelonge, mi spektis televidan elsendon pri japana budhista monaĥo (ve, mi ne notis lian nomon) kiu daŭrigas la arton de la zena ĝardeno, akceptante ankaŭ modernajn influojn . La gravaj krimoj de nia specio kontraŭ sia natura medio certe ŝanĝos la pensmanieron de niaj artistoj. Kiu scias ? La arto povus helpi nin plie kompreni kaj ami la naturon.


Cirilo

Sama rubriko :


puce Cirilo Orsinger : La riĉeco de l’ papero (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : Shigeru Ban - Kiel recikligi domon post katastrofo ? (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : Arto kaj naturo (artikolo)

puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

puce Konstruado de paperŝipeto (por infanoj kaj ties gepatroj)




Supren