|
serĉado :
|
Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave— akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas : La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj aŭ : objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.
Alilandula fuŝprononco de anglaj propraj nomoj nur konfirmas por mi mian sintenon.
En la kazo de Dr Watson (tiel), la nomo mem jam ŝajnas havi akuzativan finaĵon, kio estas maloportuna (ĉu Dr Watson’on — ba !), do mi uzas : doktoro Vatsono.
Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze de fikcia kreaĵo. Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia ŝatata lingvo ! (...)
Vilhelmo Oldo (William Auld), en siaj Antaŭvortoj de la tradukinto al La ĉashundo de la Baskerviloj de Arturo Konan-Dojlo (Arthur Conan Doyle), Sezonoj, 1998 (dua eldono en 2010).
“Lasta vorto : se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura ; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo ; trie : mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.”
“La lingva esenco de Esperanto” (UEA, 1983) verkita de Atanas D. Atanasov.
En la ĉapitro “La propraj nomoj en Esperanto” la aŭtoro citas el la artikolo de Auld (“Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970). El la blogo de Vastalto :
http://www.vastalto.com/blog/?p=1230
Sama rubriko :
Klaŭdo Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV
Pri propraj nomoj
Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)
Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj
Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj
Berlina komentario pri la Fundamento
UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (sprita kaj bele ilustrita malnova instrulibro de Esperanto, eĉ rete legebla)
Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?