sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Lucien Laurat : Aŭstro – marksismo (artikolo)



Prelegante ĉe la lasta SAT-kongreso pri la ideologio de la laborista movado, mi dediĉis la plej grandan parton de mia parolado - ĉar ĝi okazis en la ĉefurbo de Aŭstrio - al la diversaj aspektoj de « aŭstro-marksismo ». - L. L.


I. KIO ESTAS AŬSTRO-MARKSISMO ?

Antaŭ la lasta milito la termino « aŭ­stro-marksismo » estis fama en la tuta laborista movado internacia. Nuntempe oni ĝin jam nur malofte uzas, ĉar ĝiaj ĉefaj reprezentantoj mortis kaj ĉar aliaj, novaj problemoj stariĝis antaŭ la hodiaŭaj generacioj. Sed kvankam la vorto estis universale konata, nur malmul­taj sciis pri ĝia ĝusta, preciza signifo.

Multaj kamaradoj opiniis - aŭ opinias - ke aŭstro-marksismo karakterizas difi­nitan politikon de la socialista movado, ke ĝi estis tendenco kontraŭstaranta aliajn tendencojn (oni ja scias, ke la socialista ideologio similas ventumilon kun multaj nuancoj de dekstra ĝis maldekstra bran­ĉoj). Tiu opinio estas erara. Aŭstro-marksis­mo estas nek tendenco, nek teorio, nek po­litika sistemo.

La vorto aŭstro-marksismo resumas are­ton da eminentaj homoj, kiuj hazarde na­skiĝis en la malnova Aŭstro-Hungario, precipe en la regiono situanta inter Vieno kaj Prago. Ili ofte havis politikajn kaj taktikajn poziciojn tre malsamajn. Sed ko­muna al ili estas ilia potenca kontribuo al evoluigo kaj progresigo de la socialista teorio. La komuna deirpunkto de la scien­ca aktiveco de ili ĉiuj estis la teorio de Karlo Marks, sed ili kategorie rifuzis skla­ve ripetadi, papagumadi, rigidajn, kliŝajn formulojn. Ilia celo estis apliki la metodon de Marks al situacio senĉese ŝanĝiĝanta. Jam en la jaro 1916 Karlo Renner skribis :

« Se Karlo Marks hodiaŭ reaperus inter ni, li nin ĉiujn admonus : Ne miajn verkojn, sed la socion vi devas esplori ! »

Kaj en 1933 li skribis : « La marksismo mortus nur, se ĝi ne ka­pablus sin renovigi. »

La plej elstaraj aŭstromarksistoj estas : Karl Kautsky (1854-1938), Karl Renner (1870-1950), Max Adler (1873-1937), Rudolf Hilferding (1878-1942 ; mortigita en hitlera malliberejo), Otto Bauer (1881-1938).

Kiel mi jam diris, la politika sinteno de tiuj homoj estis tre malsama, sed tiuj kon­fliktoj iamaj pri problemoj, el kiuj multaj hodiaŭ malaktualiĝis, ne interesas nin en la kadro de S.A.T. Iuj el ili staris ĉe la dekstra alo de la socialista movado, aliaj ĉe la maldekstra. Nur parenteze mi dezirus atentigi vin pri tio, ke la vortoj « dekstra » kaj « maldekstra » havas nun tute alian (kelkfoje eĉ kontraŭan !) signifon ol antaŭ 30 aŭ 40 jaroj, ĉar la mondo ŝanĝiĝis.

Pro tio mi parolos nur pri ilia scienca kontribuo al la socialista idearo. Sed tiu kontribuo estis tiel riĉa, tiel multflanka, ke mi devas elekti nur kelkajn temojn, ideojn iliajn, kiuj ankoraŭ nun konservis aktualan kaj praktikan valoron, precipe por la SAT-forumo, antaŭ kiu mi prele­gas. [1]

II. ANALIZO DE LA KAPITALISMO DE LA DUDEKA JARCENTO

Ĝis nun aktuala restadas la analizo, kiun faris la aŭstromarksistoj de la strukturo de la nunepoka kapitalismo. Ni ne forgesu, ke Marks mortis en 1883 kaj lia amiko kaj kunlaboranto Engels en 1895. De tiam la kapitalismo travivis imponajn modifiĝojn.

Jam ĉe la komenco de nia jarcento tiuj ŝanĝoj estis videblaj. En la jaro 1910 ape­ris la Financa Kapitalo de Hilferding, dika volumo de 520 paĝoj, kie la aŭtoro karakaterizas la evoluon kondukintan de liberala al monopola kapitalismo, de privataj entreprenoj al akcisocietoj. En la epoko de Marks la du ĉefaj figuroj en la klasbatalo estis la individua kapitalisto, samtempe po­sedanto kaj mastrumanto de sia entrepre­no, kaj, fronte al li, la salajrulo ankaŭ in­dividua, ĉar apenaŭ organizita, sendefenda, sen socia leĝaro, sen instruo nek kulturo (ĉar la lernejoj ne ekzistis por ĉiuj tiutem­pe). Nuntempe salajrularo bone kaj ama­se organizita, ĝuanta je sindikata defendo, je protekto leĝa dank’ al la forto de la­boristaj partioj en la parlamentoj, instru­ita en lernejoj al ĉies dispono kaj kultu­rita en la laboristaj organizaĵoj, staras en la decidaj branĉoj de la ekonomio kon­traŭ anonima kapitalo, kontraŭ admini­straciaj konsilantaroj : en la akcisocietoj la posedantoj ne mastrumas, dum la mastrumantoj plej ofte posedas nur eron de la ak­cioj kaj plej ofte estas simplaj salajruloj same kiel tiuj, al kiuj ili teknike ordonas.

Samtempe la plej gravaj branĉoj de la ekonomio (oni ilin nomas hodiaŭ « bazindu­strioj » aŭ « ŝlosilindustrioj ») dank’ al sia monopola pozicio tiras al si - per nenor­male altigitaj prezoj kaj aliaj manovroj - kreskantan parton de la plusvaloro. Tiu plusvaloro pli kaj pli koncentriĝas ĉe la estroj de la monopola sektoro, kaj la kapi­talistoj de la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kie regas la konkurenco, fari­ĝis dependaj de la monopoloj ; ilia profito enhavas kvanton senĉese malkreskantan da plusvaloro kaj tendencas reduktiĝi al la simpla « direktosalajro », kiun ricevas ĉiuj direktoroj, eĉ nekapitalistoj, en la akcientreprenoj.

Jen la ĉefaj ideoj, kiujn oni trovas en la Financa Kapitalo de Hilferding. En pluraj verkoj aperintaj en 1926, 1929, 1946-48, Renner disvolvas tiun analizon, esplorante la pluajn ŝanĝojn okazintajn dum tiu pe­riodo. Kiam mi lin vidis lastfoje (en junio 1950, ses monatojn antaŭ lia morto) li di­ris al mi : « Legante nuntempe la Kapitalo-n de Marks, oni devas marĝene noti ĉe ĉiu ĉa­pitro, kiomgrade ĉio fariĝis hodiaŭ mal­sama. »

III. SOCIALIGO

La aŭstromarksistoj donis ampleksan kontribuon al la problemo de socialigo, jam en epoko kiam tiu demando ankoraŭ ne estis aktuala.

Jam de la komenco de nia jarcento, kaj ĝis sia morto, Kautsky senĉese rememori­gis la neprajn kondiĉojn, sen kiuj socialigo nepre devas fiaski :

1-e la kapitalismo devas esti alte evolu­inta ĝis superega grado de produktiveco ;
2-e la socialigendaj branĉoj devas esti forte koncentritaj, jam organizitaj per la propra evoluo de la kapitalo ;
3-e la laborularo devas esti maksimu­me organizita kaj havi sufiĉan maturecon intelektan kaj moralan por estri la ekonomian procezon. Tiuj tri nepraj kondiĉoj estas preciza apliko kaj ampleksigo de la fama frazo de Marks : « La emancipiĝo de la laborista klaso estos faro de la labori­staro mem. »
Sufiĉas nur iomete cerbumi por kompre­ni la absolutan ĝustecon de tiuj principoj. La celo de socialismo estas kolektiva pro­prieto. Por ke proprieto estu kolektiva, la kolektiveco - t. e. la socio - devas havi la rajton kaj la kapablon decidi pri la utiligo de tiu proprietaĵo. La rajto : tio sig­nifas demokration ; el tio sekvas ke en diktatoreca ŝtato socialismo ne povas ekzi­sti. La kapablo : tio signifas altan kulturan nivelon de la laborularo ; el tio sekvas ke paroli pri socialismo en landoj, kies loĝan­taro estas 50-procente analfabeta, estas malbongusta ŝerco. Tute prave Kautsky skribis jam antaŭ 35 jaroj : « Laborularo kiu toleras, ke ĉefoj tru­das al ĝi, kion ĝi rajtas au devas legi kaj aŭskulti, ne estas matura por socialismo. »

La aŭstromarksistoj opiniis, ke sociali­go ne devas esti sinonimo de ŝtata mastru­mado de la kolektivaj entreprenoj aŭ branĉoj. Otto Bauer skribis jam en 1919 :

« Kiu mastrumos la socialigitan industri­on ? Ĉu la registaro ? Tute ne ! La registaro malbone mastrumus la socialigitan indu­strion, ĉar neniu estas pli malbona mastru­manto ol la ŝtato. » Kautsky siaflanke skribis en 1923 :

« La ŝtata burokrataro estas nur regada­parato, sed ne ekonomia aparato. Socialigo povas esti ŝtatigo de la proprietaĵo, sed ne mastrumado fare de la ŝtata burokrataro. La laboristoj devas kontraŭi ŝtatan ma­strumadon, ĉar socialismo devas signifi por ili liberigon, sed ne sklavigon. »

De post pli ol jarcento oni renkontas en la laborista movado la simplegan ideon, ke socialigo signifas forigon, abolon de la profito. Al tiu utopia slogano Kaŭtsky kontraŭstarigas la aserton : « La diferenco inter kapitalismo kaj so­cialismo ne konsistas en tio, ke kapitalis­mo produktas profiton kaj ke socialismo ne produktas profiton ; la diferenco estas, ke kapitalismo donas profiton por privatu­loj, kaj socialismo por la kolektivo. »

La plej profundan analizon de la prob­lemo de socialigo donis al ni Renner. Es­plorante la evoluon de la kapitalismo ekde la fino de la pasinta jarcento, li montras kiamaniere la kapitalista sistemo - laŭ la antaŭdiroj de Marks-Engels - preparas per sia propra disvolviĝo la necesajn kon­diĉojn de la socialigo. Sin bazante sur la observado de la nuntempa socia kaj eko­nomia realaĵo, Renner konstatas, ke la ĉefaj branĉoj de la ekonomio, pli kaj pli koncentriĝintaj, iom post iom fariĝis tek­nike kaj administre maturaj por kolektiva mastrumado. Pro la fakto ke la plusvaloro nun koncentriĝis preskaŭ entute en tiuj monopoligitaj branĉoj, sufiĉas socialigi tiujn malmultajn branĉojn ; la socialigo de la aliaj, kie la plusvaloro preskaŭ ne plu ekzistas, ne estas necesa, ĉar tiu sektoro estus malrekte socialigita per la socialigo de la bazindustrioj. Se la bazindustrioj fa­riĝas kolektiva proprietaĵo, la etaj kaj me­zaj kapitalistoj de la konkurenca sektoro, jam nun nuraj plenumantoj de la volo de la trustoj, fariĝas plenumantoj de la in­strukcioj de la socialigita sektoro.

Aliflanke Renner montras, ke la kapi­talismo, per sia propra evoluo, preparis ankaŭ la laborularon por ĝia granda hi­storia tasko. Impresige li pentras la su­prenleviĝon de la laboristaro. Tiu ĉi, dum la unua periodo, trovis malgraŭ sia tia­ma, mizerega stato propagandistojn kaj oratorojn, kiuj predikis ribelon. Ĝi for­miĝis kaj kreskis la organizoj : dum tiu dua periodo la salajruloj jam ĉerpis el siaj propaj vicoj organizantojn, sekretariojn, homojn, akirintajn sufiĉan juran scion por defendi la interesojn de iliaj kamaradoj. Iom post iom la sindikatoj, pli kaj pli fortaj, amasigas kapitalon ; la po­tenca disvolviĝo de la koopera movado, de la asekurkasoj (mutualismo), de laboristaj bankoj, de la kulturaj organizoj laboristaj (Naturamikoj, laborista edukado, laboristaj universitatoj, ktp), donas al la laboristaj organizoj gravan ekonman pezon ; tio kondukas al la tria periodo - la laboru­laro ĉerpas el siaj propraj vicoj la nece­sajn mastrumantojn, kiuj pli kaj pli sper­tiĝas.

La proletaro tiamaniere maturiĝis dank’ al la kapitalista evoluo ; okazi ekzakte tio, kion antaŭvidis Marks. Nur dank’ al tiu iom-post-ioma intelekta disvolviĝo la supreniranta klaso akiris kaj daŭre akiradas la kapablon anstataŭi la malnovan mastra­ron. Renner oftege avertas : ne risku sen­pripensajn, antaŭtempajn paŝojn. Socialigo estos ne progreso, sed katastrofo, se la an­stataŭantoj, la posteuloj, ankoraŭ ne estas pretaj por la funkcioj, kiujn la normala, seninterrompa procezo ekonomia postulas de ili !

La kolektiviga evoluo, kiun oni konsta­tas ĉe la kapitalista flanko, ankaŭ progre­sis fortege ĉe la laborista flanko de la socio. Renner montras, ke la salajro, nur individua antaŭ unu jarcento, nuntempe konsistas el du partoj : apud la individua salajro (pagata ĉiusemajne aŭ ĉiumonate) aperas la « kolektiva salajro » (en Francio oni ĝin ofte nomas « malrekta salajro ») : pagoj okaze de malsano, invalideco, gra­vedeco, naskiĝo, familiŝarĝoj, kostoj de en­terigo, ktp). « La ekzistado de la salajrulo jam nun estas socialigita grandparte de la lulilo ĝis la ĉerko », skribis Renner en 1946. De tiam tiu evoluo ankoraŭ pli akcentiĝis.

IV. NACIAJ PROBLEMOJ

Mi jam diris, ke la aŭstromarksistoj ori­ginis el la malnova Aŭstrio-Hungario, multnacia ŝtato, kie ili akiris propraokule riĉan sperton pri la problemoj de kunvi­vado de diversaj lingvaj komunumoj en la kadro de unu ŝtato. Tri el ili, Kautsky, Renner kaj Bauer, pli profunde esploris tiujn problemojn, ĉar ili havis pli vastan sperton : Kautsky naskiĝis en Prago, Ren­ner kaj Bauer ĉe la ĉeĥ-germana lingvo­limo.

En multaj libroj kaj artikoloj, ofte po­lemikante unuj kontraŭ aliaj, ili intelekte luktadis por klarigi tiujn problemojn, tiam apenaŭ esploritajn. Nura resumo de iliaj ĉefaj ideoj postulus verkadon de tuta volumo. Pro tio mi indikos nur kelkajn punktojn, kies aktualeco ŝajnas al mi sen­duba.

La unua punkto rilatas la eblon organizi kunekzistadon de pluraj lingvokomunu­moj en la kadro de unu ŝtato. Antaŭ kvin­dek jaroj la tri eminentuloj ĵus menciitaj nature diskutis precipe pri la aŭstro-hun­gariaj aspektoj de la problemo. Sed Aŭstrio-Hungario malaperis antaŭ 44 ja­roj. Tamen iliaj ideoj konservis grandan va­loron por la nuna mondo, kie la « malko­loniigo » starigas la demandon : kiel akordi­gi la politikan memstarecon kun la absolute necesa kohereco ekonomia ? Ĉar en pe­riodo de mondekonomio, ekonomia memstareco estas absurdaĵo ! Tiurilate Bauer estis favora al plejeble granda sendependeco ; Kautsky kaj Renner preferis kulturan aŭtonomion kaj malkonsilis disŝiron de ekonomiaj ligoj jam ekzistantaj.

Alia punkto, pri kiu ĉefe insistis Renner kaj Bauer, estis la komparo de klasaj kaj de naciaj kontraŭstaroj. Ili aplikis la teo­rion pri klasbatalo al la naciaj kontraŭe­coj kaj ili montris, ke plej ofte naciaj kon­fliktoj estas maskitaj klasaj konfliktoj. Tiun temon speciale la S.A.T.-anoj de­vus studi kaj esplori, por montri ke naciaj kontraŭecoj estas nur aspektoj de pli pro­fundaj klasaj kontraŭecoj [2]. Evidente ni, en tiaj esploroj, ne rajtas limigi nin al la sola antinomio (maleco) : - burĝaro-prole­taro.

Finfine, trian punkton mi dezirus relie­figi : ĉu la estonta civilizo, la civilizo de socialismo, estos esence nacia aŭ interna­cia ? Mi nature ne parolas pri civilizo sen­nacieca, ĉar tia civilizo estos konceptebla nur, kiam ĉiuj homoj jam estos esperan­tistoj ; paroli pri sennacieco (aŭ - ismo) al ne-esperantisto estas, kvazaŭ oni paro­lus pri koloroj al denaska blindulo.

Antaŭ preskaŭ 50 jaroj okazis tiurilate diskuto inter Kautsky kaj Bauer. Bauer opiniis ke la venko de socialismo pliforti­gos la nacian diversiĝon, ĉar la popolama­soj pli kaj pli intense partoprenos la na­cian kulturon. Male Kautsky antaŭvidis, ke la socialista kulturo fariĝos pli kaj pli internacia kaj finvenos al iom-post-ioma kunfandiĝo de la nacioj ĝis estiĝo de « mondkulturo ». Li skribis [3]

« Lingva diseco de la homaro signifas malfortigon de ĝia potenco. Ĝia lingva unu­igo signifas ĝian leviĝon ĝis la plej alta pinto de ĝia potenco. Kontraŭstaro al tiu lingva unuigo estas reakcia . . . La kres­kanta popoledukado ebligos ĉiun akiri, krom sia gepatra lingvo, lingvon universa­lan, por ke ĉiu povu interkompreniĝi kaj senti sin hejmeca ĉie en la mondo. »

Tiuj problemoj estas pli ol iam aktu­alaj en la nuna mondo. Praktike kaj tut­monde stariĝas la demandoj, pri kiuj la aŭstromarksistoj cerbumis teorie en pli mallarĝa kadro. Ĉie en la mondo, en Azio, en Afriko, oni per diversaj rimedoj klopo­das nun solvi la problemom de kunekzi­stado de diversaj lingvokomunumoj sur ŝtata teritorio. Tendencoj al plifortigo de ekonomiaj rilatoj (ekz. nigra Afriko kun la Okcident-Eŭropa Komunumo ekonomia) najbaras kun tendencoj al ekonomia dis­ŝiro. Kiel S.A.T.-anoj ni havas la devon profunde studi la kontraŭajn tendencojn, kiuj samtempe agadas, tiun al nacia diversiĝo kaj tiun al nacia kunfandiĝo.

Ni forĵetu ĉiujn sloganojn, eĉ tiujn kiuj ŝajnas favoraj al niaj idealoj. Ni studu la realon kaj la kialon, kaj nur el tiu studado ni ĉerpos argumentojn pli valorajn ol papagaj formuloj.

En libro aperinta en 1923 Otto Bauer skribis [4]

« La tuta historio de la proletaj klasba­taloj entenas la transformiĝon ne nur de la kadro, en kiu vivas la laboristaro, sed an­kaŭ la disvolviĝon de la laboristaro mem. Ĉe la komenco de tiu evoluo la laboristo en la entrepreno estis nur ŝenvola ilo en la manoj de la mastro, kaj dum siaj malmul­taj ripozhoroj li estis nur bruta, lacega animalo. Ĉe la fino de tiu evoluo la labo­rista devos maturiĝi ĝis ĉiuflanke disvol­vita personeco, kapabla je memregado de sia vivo kaj de sia laboro, personeco kiu ne plu toleros mastron, ĉar li ne plu bezonos mastron. Tiu evoluo de laborbesto al perso­neco - jen la evoluo al socialismo. Ĉiu revolucio de ŝtataj kaj sociaj institucioj va­loras por la irado al socialismo nur tiom kiom ĝi valoras por la evoluo de labor­besto al personeco. »

Tiuj frazoj memorigas al ni ĉiujn pre­cizajn punktojn de nia S.A.T.-statuto : « lernigadi, instruadi, klerigadi » por akceli la evoluon de laborbesto al personeco ! Kondiĉoj al tio estas libera diskutado, libe­reco kaj demokratio.


el Sennacieca Revuo, 1963

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Pri klasbatalo kaj la universala signifo de la vorto(artikolo)

puce Petro Levi : Ĉu komunismo mortis ? (artikolo)

puce Petro Levi : Kio estas burĝo ?

puce Lucien Laurat : Aŭstro – marksismo (artikolo)

puce Faustino Castaño : Adiaŭ Marcelino

puce Komunista Manifesto

puce Strittmatter : Batalo kontraŭ la ruĝaj kovertoj (artikolotraduko pri koruptado en Ĉinio)

puce Marksistaj Interretaj Arkivoj -Esperanto

puce Djemil Kessous : Klasbataloj kaj socia progreso




Supren