sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Batalo de l’ kamparanoj en Japanio



La batalo de kamparanoj en Japanio graviĝas pli k pli ĉiujare laŭ sia amplekso k laŭ sia akro. La registara statistiko indikas jenon :


Jaronombro de kamparaj konfliktoj
191785
1918256
1919326
1920408
19211680
19221578
19231917
19241532
19252206
19262752
19272052
19281866
1929 (januaro-junio)1014


La malpliiĝo en nombro de konfliktoj en jaro 1928 ne signifas plimildiĝon de l’batalo en kamparo. Male, ĝi montras pliakriĝon, ĉar en tiu jaro la registaro aplikis ĝeneralan ĉasadon al komunistoj k donis gravan detruan baton al la kamparanaj organizoj. Cetere, alia statistiko montras, ke okazis en


Jaroprocesoj pri la afero de kultura teroprocento je tutaj konfliktoj
1924251,62%
19251727,80%
192631611,49%
192743221,05%
192846124,71%
1929 (januaro-junio)34333,83%


Tiu ĉi fakto istruas al ni, ke antaŭe la plejparto el la kamparaj konfliktoj okazis pri la malpliigo de l’ tributdepago ([Kosakurjoo]), sed lastjare la batalo akiris tute alian, pli akran karakteron, nome temis pri certigo de l’kulturrajto sur la grundo, aŭ - pri ekposedo de l’grundo. Tio signifas, ke en Japanio kamparanoj ekstaris, komence nur por defendi siajn vivkondiĉojn k plibonigi la negocadon - sed nun jam ili devas batali por skui la fundamentan bazon de l’grundposedo de feŭdaj rentuloj.


*


Fakte nun, en japania kamparo, ĉie disvolviĝas laŭlitere sangaj bataloj. En lasta novembro (1929), en norda provinco Akita, centoj da kamparanoj batalis kontraŭ trupoj el policanoj, kiuj defendas la bienposedanton. La kamparanoj, inkluzive la infanoj k virinoj, sin armis per glavoj, ponardegoj, dinamito ktp. Kaj dum tri tagoj ili kontraŭstaris la policajn trupojn post rapide faritaj barikadoj.


En aprilo 1930, 30 kamparanoj de Oobaden en la provinco Niigata furioze atakis la bienposedantojn k detruis iliajn domojn. En majo k junio, kamparanoj el Kurokaŭa en sarna provinco ankaŭ sange batalis kontraŭ policaj trupoj. Ĉe Okunoda en la provinco Jamanaŝi, kamparanoj, kiuj perdis siajn parcelojn, furioze sieĝis la bandon de bienestro, kiu forprenis la grundon de la terkulturistoj. La batalo estis akrega k multaj personoj vundiĝis ; fine la ruza bienposedanto estis mortigita. Tuj la polico atakis la kamparanan organizon k arestis 200 personojn.


Tiuj okazoj estas nur kelkaj ekzemploj el tre multaj faktoj. Sangverŝado nun fariĝas ordinara afero en la kamparo.


*


La tutmonda ekonomia krizo jam regas tutan socian vivon ankaŭ en Japanio. Gravaj fabrikoj maldungas milojn da laboristoj, k ĉie okazas grandaj strikoj. Inter ili estas notindaj jenaj : Teikoku Lana Teksejo, Tojoo Muslina Teksejo, Nippon Lamia Ŝpinejo, Kangeafuĉi Kotona Ŝpinejo, Tokia Urba Tramo, Hoŝi Medikamenta Fabriko, Ĝenerala Motora Kompanio ktp. Tamen, pli ol en urboj, la ekonomia krizo estas fatala en la kamparo. Tie plej terure sin prezentas la fenomenoj de agrara krizo, la prezo de terkulturaj produktoj pli k pli malaltiĝbas, la laborforto de l’kamparanoj k senlaborigitaj laboristoj jam ne povas esti utiligata por produktado. Neniel oni povas progresigi la terkulturan produktmanieron. Tie obstine regas feŭda ekspluatado laŭ intenseca kulturado de malgranda mastrumo. La kamparanoj diligente laboregas, sed la produkto estas malkara, k la tributdepago estas tre alta, krom aliaj impostoj k tre alia procentaĵo je pruntita mono. Tial la kamparanoj ĉiam pli malriĉiĝas k jam preskaŭ bankrotas.


*


Orienta k norda partoj de Japanio estas mondfamaj pro la silka fabrikado. Preskaŭ ĉiuj familioj de kamparanoj sin okupas je silkverma kulturado. Kaj en nuna jaro, la prezo de l’ silko tre malaltiĝis (ĝis duono aŭ triono de ordinara jaro). Sekve, la vivo de silkkulturantaj familioj estas efektive mort-mizerega. En Nagano, Jamanaŝi k. a. provincoj oni jam komencis bojkotadon de impostoj, oni ne pagas la moruskampan depagon ; preskaŭ ĉie la kamparanoj aranĝas kunvenojn k decidas ĉesigi ĉiuspecajn depagojn.


La filinoj de tiaj familioj ordinare laboras en la silkaj fadenfabrikoj. Tamen en ĉi tiu jaro la fabrikposedantoj ne pagas la tutan salajron. De la lasta januaro de loko al loko okazis manifestacioj de tiuj ŝpinistinoj k iliaj familianoj. Nun la ŝpinistina problemo pliakriĝis, ĉar multaj fabrikoj ne plu povas daŭre funkcii ; grandskala lokaŭto minacas ilin. Oni diras, ke en la silkdistriktoj povus okazi terura k larĝa tumulto.


*


Krom tiuj ĉi gravaj problemoj, nome tributdepago, agrar-problemo, senlaborulo, silkkulturistoj, impostoj, - estas ankoraŭ pli grava afero, tio estas preparo de l’milito. La nuna reganta klaso rapidas ĉiel disvolvi la tutan nacion en preparado de imperialisma milito. Kaj por tio la kamparo estas tre grava elemento. La plej granda elcento da soldatoj estas rekrutata el la kamparo ; tial eduki la tutan kamparanan junularon por reakcia ideo k faŝismo estas nepre necesa tasko de l’nuna registaro. Oni aranĝis tutan sintenon de oficialaj junulasocioj k militdisciplinejoj por junuloj. Krome, pere de la elementaj k metiaj lernejoj oni influas junulojn sange k karne por la monarkio, por la imperiismo. Junulfakoj de kamparanaj sindikatoj k Kontraŭimperiisma Ligo batalis kelkloke kontraŭ tiu militisma manovro.


*


La ĉefaj kamparanaj batalorganizoj estas iliaj sindikatoj. Sed la organizita nombro ne estas sufiĉe granda kompare al la neorganizita. La plej ampleksa k grava sindikafo (Zenkoku Noomin Kumiai) unuigas 40 mil familiojn, ĉ. 200 mil personojn. Ĝia organizo troviĝas en preskaŭ ĉiu provinco de Japanio. Ĝi havas apartan junulfakon, kiu komencas vigle mobilizi junajn kamparanojn. Ĝi entenas socialdemokratajn k komunistajn elementojn. Krom tiu sindikato aliaj, pli moderaj organizoj troviĝas en la lando. Revoluciaj kamparanoj havas sian monatan ĵurnalon ("NominToso"). Ankaŭ geknabaj organizoj progresas. La infanoj batalas kun siaj gepatroj k gefratoj kontraŭ bienposedantoj k policanoj. Aperas monate "Pionira Standardo" kiel porinfana eldonaĵo. Abonantoj de la du ĉi tie nomitaj gazetoj tre deziras interkomunikiĝi kun alilandaj kamparanoj k infanoj revoluciemaj.


Laŭ "Scienco Proleta" (n-o 8), Tokio, aperis en Sennaciulo, la 18an de septembro 1930.

Sama rubriko :


puce Batalo de l’ kamparanoj en Japanio

puce Eltrovi terkulturiston de la vivo (intervjuo fare de Paz)

puce Kilombanoj haltigis la funkciadon de la Aracruz Celulose S/A

puce Manifesto pri Estonteco de Semoj

puce Intervjuo kun Vandana Shiva (pri la malsato de kamparanoj)




Supren