Reveni al la kongresa ĉefpaĝo
D1/D3 - BRAŜOVO, la urbo-fortikaĵo ĉe la malsuproj de monto Tâmpa
D2- Kastelo Bran - Historio kaj legendo
D4 - SINAIA - La Perlo de Karpatoj
DELTO DE DANUBO - Sur la vojo de la trezoroj
La DELTO de DANUBO
Rapidu por aliĝi kaj mendi ekskursojn !
T1- SIBIU - La kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007
T2- BUCURESTI (BUKAREŜTO) – ĉefurbo klasika kaj moderna

La tria ĉefurba civito de Valakio (post Curtea de Argeş – La Korto de Arĝeŝ - kaj Târgovişte - Targoviŝte), dokumente atestita ekde la jaro 1459, Bukareŝto gardas ankoraŭ mezepokan kernon – Curtea Veche (La Malnova Korto) – kie oni povas vidi restaĵojn de palaco kiu elvokas la figurojn de regnestroj kiuj famigis la rumanan historion : Mircea cel Bătrân – Mirĉo la Olda, Radu cel Frumos – Radu la Bela, Vlad Ţepeş – Vlad Cepeŝ, Mihai Viteazul – Miĥaelo la Brava, Constantin Brâncoveanu – Konstanteno Brinkoveanu.
Ĉi tie, kie troviĝas la plej malnova urba konstruaĵo en ĝia origina formo, la Preĝejo Mircea Ciobanul – La Preĝejo Mirĉo la Paŝtisto - stariĝis grava, florinta komerco, kies eĥoj ekzistas ankoraŭ nuntempe, sur stratoj kun magazenoj kaj pitoreskaj nomoj, kiel Lipscani, Gabroveni, Blănari - Peltistoj, Şepcari – Ĉapistoj ktp.
Pli malfrue, ĉirkaŭ la jaro 1888, dum la kultura reviviĝo de la jarcento, grupo de intelektuloj starigis, en la centro de la urbo, salonon por publikaj konferencoj, ekspozicioj kaj koncertoj – la eleganta konstruaĵo de Ateneul Român – La Rumana Ateneo. Proksime estas la Universitato, memoriganta pri la regnestro Alexandru Ioan Cuza – Aleksandru Iono Kuza – dum kies regnestrado okazis, en 1859, la Unuiĝo de la Rumanaj Landoj. Inaŭgurita en 1869, la Universitato igis la urbon gestudenta centro, kiu produktis generaciojn de intelektuloj internacie konataj.
Estis, tiam, Bukareŝto altiginta belajn novklasikstilajn konstruaĵojn, kio alportis, kune kun rafinata etoso, la nomon de ”malgranda Parizo”. Inter la arkitekturaj gvidosignoj kiuj atestas tiun nomon, interesaj estas Casa de Economii şi Consemnaţiuni - La Palaco de la Ŝpardomo, Cercul Militar Naţional – Nacia Militista Rondo, Biblioteca Centrală Universitară – Universitata Centra Biblioteko, Palatul Regal – La Reĝa Palaco – gastiganta La Artan Nacian Muzeon de Rumanio, La Instituto pri Arkitekturo “Ion Mincu”, Palatul Şuţu - La Palaco Ŝucu, kie troviĝas la Historia Muzeo de Bukareŝto, eksa Palaco de la Parlamento, najbare de la Rumana Patriarkejo.
Inter la gvidosignoj de la nuntempa Bukareŝto, estas kelkaj konstruaĵoj, ankaŭ ili emblemaj : La Palaco de la Parlamento – la dua en la mondo, post la Pentagono, el la konstruita volumvidpunkto, la hoteloj Intercontinental, Sofitel, Marriott ktp.
La vizitanto de Bukareŝto estos sorĉata dum iu ajn sezono de du unikaĵoj kiuj sigelas la urbon devenantan el pitoreska vilaĝa komunumo : la Muzeo de la Vilaĝo, sur la bordo de la lago Herăstrău, etnografia poetika sintezo de kamparanaj mastrumaĵoj kaj la Muzeo de la Rumana Kamparano, starigita de ĝia kreinto, la pentristo Horia Bernea, en tute originala maniero, pro kio li ricevis, en 1994, la premion „La plej bona eŭropa muzeo de la jaro”.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.