sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Bennemann : Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)


JPEG - 26.6 kb

Balzac kaj lia tajloro


La franca verkisto Balzac neniam havis monon. Estas ja vere, ke en sia skriboĉambro li posedis ŝrankon kun speciala tirkesto por mono ; sed tiu ĉi tirkesto estis ĉiam malplena, ĉar la fama viro neniam posedis cent frankojn kune. Kontraŭe, li havis ŝuldojn.Tiom da ŝuldoj, ke lia tuta vivo estis senĉesa batalado kun la kreditoroj.

Iun tagon, ĉirkaŭ tagmeze, kiam la verkisto kuŝis ankoraŭ en la lito (ĉar li preferis labori dum la nokto) lia tajloro eniris en la ĉambron - kun nepagita fakturo, kompreneble !

Balzac tre ĝentile akceptis la kreditoron, sed ne ellitigis sin.

"Kion vi deziras, sinjoro ?" li demandis.

La tajloro : "Sinjoro Balzac, jen mi alportas la fakturon por vi, pagotan..."

Balzac : "Bone. Malfermu la ŝrankon !"

La tajloro, plena de espero, ke li tuj ricevos monon, kun granda ĝojo malfermis la ŝrankon.

Balzac : "Bonvolu malfermi la supran tirkeston !"

La tajloro : "Ĝi estas malplena."

Balzac : "Malfermu do la malsupran !"

La tajloro : "Ankaŭ ĝi estas malplena."

Balzac : "Malfermu la dekstran !"

La tajloro : "Nenio enestas."

Balzac : "Do malfermu la maldekstran !"

La tajloro : "Ĝi estas plenigita per paperoj."

Balzac : "Tre bone. Ili estas nepagitaj fakturoj. Tien bonvolu meti ankaŭ vian."

Kaj li tute trankvile sin turnis sur sian alian flankon, por dormi plu.


PS : Detajpis Cezar el la internacia legolibro "TRA LA MONDO" , kolektita kaj prilaborita de Paul Bennemann.



Sama rubriko :


puce Bennemann : Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)

puce Cezar : Anekdoto pri Aeksandro de Humboldt kaj papago

puce Seppik : Skeptika vilaĝanino (anekdoto)

puce JUNA AMIKO : Se oni ne lernis ion (anekdoto)

puce JUNA AMIKO : La enterigo de Moliere (anekdoto)

puce La karaj braceletoj (anekdoto el Fundamenta Krestomatio)




Supren