sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Bilanco pri la ĝenerala striko en Francaj Antiloj


JPEG - 87.3 kb
Guadalupo Francaj Antiloj -brulantaj barikadoj


Dum vintro 2009 okazis la plej grava ĝenerala striko en la historio de Francaj Antiloj. Post 44 tagoj da ĝenerala striko en Gvadelupo kaj 38 tagoj en Martiniko, la tieaj laboristoj sukcesis akiri interkonsenton pri diversaj urĝaj postuloj, el kiu la plej fama estis 200-eŭra plialtigo de la plej malaltaj salajroj. Iuj opinias, ke tiuj ĉi eventoj ne povas esti « eksportitaj » en metropola Francio. Aliaj male asertas, ke indus sekvi la ekzemplon de la antilaj laboristoj. Sed ambaŭ flankoj ĝenerale ne precize klarigas kio ne povus esti « eksportita » kaj kio indus tion. Kaj ĉefe, eĉ se plurfoje la metropolaj laboristoj esprimis sian solidarecon al la antilaj batalantoj, neniu ŝajne cerbumis kiamaniere pli intime ligi la estontajn batalojn de metropolaj kaj antilaj laboristoj.


La sociekonomia kadro : « ekstremranda » regiono de Eŭropa Unio, kiu funkcias kadre de planteja ekonomio


Gvadelupo kaj Martiniko, kiuj konsistigas Francajn Antilojn, formale liberiĝis de kolonia statuso post la dua mondmilito. Sed praktike, la loka ekonomio daŭre baziĝas sur eksportado (ĉefe bananoj kaj sukerkano), kaj la ekonomian povon tenas grupeto de familioj, kiuj estas idoj de sklavigantoj. Ilia monopola pozicio super la loka merkato ebligas al ili vendi varojn je prezoj 20% ĝis 40%-e pli altaj ol en metropolo, dum samtempe la salajroj estas inter 20% ĝis 50%-e pli malaltaj. Proksimume kvarono el la loĝantaro vivas sub la sojlo de malriĉeco. Tamen la ekzisto de ĉi tiuj foraj departementoj ne utilas nur al la loka kapitalistaro. Ilia ekzisto ebligas al la franca ŝtato posedi la trian plej ampleksan maran zonon en la mondo, kaj pagigi dogan- kaj trapas-rajtojn por la panama kanalo (danke al Antiloj) kaj por la sueza kanalo (danke al Reunio). Do, anstataŭ konsistigi « ŝarĝon », ĉiu tiuj departementoj estas inter la lastaj rimedoj de la franca imperiismo.


La politika kadro : socia movado ĉefe influata de klasbatala sindikatismo


La antila laborista movado travivis multajn batalojn, kiuj ofte estis sange subpremataj. La kolektivo Ligo Kontraŭ la Profitado (Lyannaj Kont Pwofitasyon), kiu organizis la batalon en Gvadelupo, konsistas el kvindeko da organizoj, interalie sindikatoj, sed ankaŭ asocioj. Tamen, klare montriĝas ke la spino de la kolektivo estas la potence organizita sindikato ĜUGL (Ĝenerala Unuiĝo de Gvadelupaj Laboristoj), kiu ricevis pli ol 50% el la voĉoj dum la lastaj profesiaj balotoj, do multe pli ol la Ĝenerala Labor-Konfederacio de Gvadelupo (ĜLKG, 23%). La ĜUGL estas sufiĉe nova, ĉar ĝi fondiĝis en 1973, surbaze de la deziro distanciĝi de la tradiciaj sindikataj organizoj, kiel montras la alvoko tiam redaktita de la fondokomitato :


« Dum la lastaj jaroj, laboristoj, kamparanoj, dungitoj el diversaj sektoroj kaj ŝtatfunkciuloj organizis amasmovadajn agadojn (strikojn, manifestaciojn, ktp...) kontraŭ la plifortigo de la ekspluatado de la kapitalisma klaso, de terposedanta klaso kaj de la ŝtato, kiu estas je ilia servo.
La kapitalisma klaso kaj la terposedanta klaso ĉiam uzis duoblan taktikon (unuflanke mensogoj, dividaj kaj koruptaj manovroj, kaj aliflanke armita subpremo) por rompi la justan batalon de la laboristoj. La laboristoj ja atingis kelkajn sukcesojn, sed ili ankaŭ spertis multajn fiaskojn.


Kial do ?
La laboristoj, la kamparanoj kaj la ceteraj salajruloj ne havis sufiĉan klaskonscion ; ili ankoraŭ ne sciis klare kompreni kiuj estas iliaj amikoj, kaj kiuj estas iliaj malamikoj ; ili ne estis sufiĉe unuecaj kaj organizitaj. Tamen, la ĉefa kaŭzo de ĉi tiuj malvenkoj estas, ke la laboristoj estis perfiditaj de la sindikataj gvidantoj. La gvidantoj de ĉi tiuj sindikatoj kunlaboras kun la kapitalistoj, la terposedantoj kaj la kapitalisma ŝtato kontraŭ la laboristoj.


Sed nek la mensogoj, nek la manovroj por divido kaj koruptado, nek la armita subpremo de la kapitalisma klaso kaj de la terposedantoj, nek la perfido de la ĉefaj sindikatoj malebligis la disvolviĝon kaj pliakriĝon de la klasbatalo. La klasoj ekzistas kaj la klasbatalo estas neevitebla.

[...]


Bilancante pri siaj batalspertoj, la malriĉaj kamparanoj unue forĵetis la gvidantaron de la klaskunlaboraj sindikatoj ; ili unuiĝis, organiziĝis kaj kreis du klasbatalajn sindikatajn organizojn : UKL (Unuiĝo de Kamparaj Laboristoj) kaj UMGK (Unuiĝo de Malriĉaj Gvadelupaj Kamparanoj). Dum la tri postaj jaroj, ambaŭ organizoj kunordigis du potencajn amasmovadojn kiuj montris al laboristoj de ĉiuj sektoroj, ke la regantoj de ĉiuj sindikataj centraloj estas perfiduloj.


Multaj laboristoj, ĉiusektoraj salajruloj, kaj malaltrangaj funkciuloj aprobis la sindikatan orientiĝon de UKL. Ili decidis unuiĝi ĉirkaŭ ĝi por organizi veran klasbatalan centralon. »


Tridekkvin jarojn poste, kaj malgraŭ ĉi tiu radikala linio rilate al tradiciaj organizoj, la ĜUGL sukcesis iĝi la ĉefa sindikato. El ekstere estas malfacile taksi la amplekson de ĝia socia enradikiĝo. Sed la legado de ĝia retejo disponigas almenaŭ specimenan bildon : ĝi enhavas samtempe praktikajn informojn, interalie pri la laborjuro kaj pri la aktiveco de la diversaj sindikataj sekcioj, sed ankaŭ historiajn analizojn pri la ĉefaj okazaĵoj rilate al klasbatalo en Gvadelupo. Kaj fakte, dum la striko, multaj el la komunikoj kaj raportoj de la LKP aperis rekte sur la retejo de ĜUGL, eĉ antaŭ publikigo sur la retejo de la LKP.


La komparo kun Martiniko ebligas taksi la gravecon de ĉi tiu « subjektiva faktoro », kiu estas la ekzisto de bone organizita sindikato : en Martiniko, kie ne ekzistas ekvivalento de ĜUGL, la movado ekis pli malfrue (la 5an de februaro), kaj la kvanto de rete disponigitaj informoj estis multe malpli abunda, dum la strataj perturboj, responde al policistaj provokoj, estis pli grandaj.


Malgraŭ ĝia radikalismo, ĜUGL, male al la metropolaj « maldekstristaj » organizoj, sukcesis kunlabori kun aliaj sindikatoj kaj asocioj por konstrui la movadon, metante sian organizan potencon je la servo de la tuta laboristaro.


Tipa ekzemplo pri duobla povo


Pluraj atestantoj substrekis, ke neniu malsatmortis dum la ĝenerala striko. Ja, la strikokomitatoj organizis la nutraĵprovizadon, decidante pri la prezoj de la aĉeteblaj manĝaĵoj, organizante la rubaĵkolektadon kaj zorgante pri la provizado de la benzinejo, kie prioritatis la flegistaj kaj hejmvartaj veturiloj. Kelkaj komunikoj de la Kolektivo de la 5a de februaro (Martinika ekvivalento de la LKP), similis, iagrade, registarajn dekretojn :


NUTRAĴPROVIZADO

— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 firme denuncas la troigajn prezojn de iuj komercistoj kaj terkulturistoj dum ni batalas kontraŭ la tro altaj vivokostoj kaj por la aĉetpovo.

— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 informas, ke estos prenitaj decidoj por ĉi tiu semajnofino, por ke la loĝantaro havu la eblecon provizi sin en apudhejmaj butikoj.


HEJMAJ RUBAĴOJ

— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 informas ke ekde hodiaŭ la kolekto de hejmaj rubaĵoj estas organizita en la ĉefurbo por eviti la multobliĝon de malutilaj bestoj kaj eviti ĉiun sanan riskon. (Gazetara komuniko de la 13/02/2009 07:00)


PROVIZADO PER BENZINO


Inciatite de Christian Ursulet, el la sanservo, kaj de s-ino Conconne, helpantino de la Deputito kaj Urbestro de Fort de France, okazis kunveno pri la benzinomanko kaj ĝiaj eblaj sanaj sekvoj. La prezidanto de la administra konsilantaro de la Universitata Hospital-Centro, ĝia direktoro, kuracista delegito de la kolektivo CDMT, CGTM-FSM, FO de la SARA-dungitoj, la CGTM-reprezentantoj de la hidrokarbidaj transportistoj, la delegitoj el FO, CGTM, CDMT de la hospitalaj laboristoj, mastrumantoj de benzinvendejoj, delegito de la naftovendistoj, aktivulo de la CGTM pri ĉi tiu sektoro kaj ano de la kolektivo de la 5a de februaro ĉeestis.


Konklude : Ni decidis provizi kiel eble plej multajn benzinvendejojn laŭeble plej homogene sur la tuta teritorio. Aparta klopodo estis petita al la strikantaj salajruloj por sabato. Komence de posttagmezo sabate, benzino estos denove abunde havebla en Martiniko, kaj same lunde.


Aldone al la sanaj riskoj, estas klare, ke la problemo pri benzino povas limigi la partoprenon en la manifestacioj.


Ni petas ĉiujn konduti civitane. Ni petas al la loĝantaro certigi la alireblecon de la benzinvendejoj por la provizado, ĉefe pro ĝiaj riskoj.


Kaze de danĝero ni petis la ŝoforojn de la ŝarĝaŭtoj retroiri. Ni ankoraŭ estas en krizotempo, sekve la limigo je 30 eŭroj daŭre validas. Dankon pro via civitanemo.


(Gazetara komuniko de la 13a de februaro 2009 noktomeze.)


Krome, kelkaj loĝantoj spontane proponis interŝanĝi servojn. Ekzemple, la jenaj proponoj aperis sur la retejo de la Kolektivo de la 5a de februaro :


"— mi estas fiŝkaptisto, terkulturisto, legomvendisto. mi deziras aktive kontribui al la solidarĉeno...



— Bezonataj trinkaĵoj kaj sandviĉaĵoj por nutri kamaradojn sur bariloj. Lasu ilin ekde lunde ĉe la cdmt en la sindikata domo dankon.



— instruisto pri la angla kaj la hispana deziras senpage helpi lernejanojn studi en Renéville Fdefce sed bezonata estas klasĉambro"


Kolektante ĉi tiujn proponojn kaj organizante la disdonadon, la kolektivo plenumis la registradajn kaj organizajn taskojn, kiujn kutime plenumas la burĝa ŝtato. Krome, la manifestacia sekureco, kaj la delegitoj kiuj certigis la respektadon de la strikokomitataj decidoj pri nutraĵprovizado certagrade anstataŭis la regajn taskojn, kiuj konsistigas la duan pilieron de la ŝtata aparato.


Se la striko daŭrus, la plifortigo de ĉi tiuj organoj ebligus povotransdonon al la laborista klaso kaj starigon de proleta ŝtato.


Indas ankaŭ rimarki, ke la nutradon interalie ebligis la lokaj produktantoj, kiuj pretis vendi siajn varojn sen uzi la amasvendejan kanalon. Ĉi tio montras, ke la retoj por konservado de kamparana agrikulturo (en metropolo : AMAP), kiuj ne povas solaj forigi kapitalismon, povas iĝi utilegaj helpantoj se ili estas taŭge uzitaj kadre de ĝenerala striko.


Eĥoj pri la movado en metropola Francio


La rapideco, laŭ kiu la informoj atingis metropolan Francion indas detalan pristudon. Okaze de la milito en Gazao, pri kiu oni povas supozi, ke la redaktantoj de La Homaro (ĉiutaga gazeto ligita al la Franca Komunista Partio - FKP) ne estis rekte antaŭavertitaj, la frontpaĝo de la lundo 29a de decembro kaj la kvar unuaj internaj paĝoj estis dediĉitaj al la bombado, kiu ekis la antaŭan sabaton je la 11a. Pri Gvadelupo, la ĝenerala striko ekis la 20an de januaro, sed jam estis anoncita okaze de manifestacioj, kiuj okazis meze de decembro. Kaj tamen, la unua artikolo pri la temo datumas de la 29a de januaro, kaj konsistas el interna duonpaĝo. La nura menciita sindikato estis la ĜKLG. La unua aludo pri la eventoj sur la kovrilpaĝo datumas de la 5a de februaro, kaj la ĜUGL, ĉefa sindikato, estas citita nur ekde la 7a. La unua ĉefpaĝo dediĉita al la striko datumas de la 9a de februaro, do 20 tagojn post la eko de la movado. Kaj tamen ekzistas Gvadelupa Kompartio. Do ĉu ĝi malfrue transdonis la informon, ĉu la gvidantoj de la FKP bezonis tempon por konscii pri la graveco de la situacio.


Indas substreki, ke tiu manko ne estas specifaĵo de la FKP. Rilate subtenmanifestaciojn, la unuaj por Gazao okazis jam la 30an de decembro, do tri tagojn post la eko de la milito. Dum nur la 16an de februaro, do 27 tagojn post la eko de la striko, okazis la unuaj subtenmanifestacioj por antilaj laboristoj en metropolo.


Ja 7000 kilometroj disigas la laboristojn de metropolo kaj de Antiloj. Sed multaj antildevenaj salajruloj nun laboras en metropola Francio, kaj do tuj estis informitaj de siaj familioj. Kaj por tiuj, kiuj sciis kie serĉi, franclingvaj informoj estis dekomence haveblaj sur la retejo de la ĜUGL.


Ĉi tiu malrapideco en la informotransdonado montras, ke male al la kredo de multaj « respublikistoj », ne sufiĉas esti formale membroj de la sama ŝtato kaj paroli la saman lingvon por konscii pri siaj komunaj klasaj interesoj, kaj ĝustatempe ricevi la gravajn informojn.


Perspektivoj


Jam ĉe la strikofino, la antilaj mastroj ekkontestis la subskribitajn interkonsentojn, kaj interalie protestis kontraŭ ĝia antaŭparolo, kiu referencis al la « planteja ekonomio ». Ekde la 7a de marto, la proparolanto de la LKP estis akuzita pri « instigo al rasa malamo kaj provo trudi subskribon ». Tuj post la strikofino, la LKP anoncis, ke ĝi ne malfondiĝos, kaj ke la strikoj daŭros en iuj entreprenoj por postuli la ĝeneraligon de la interkonsento pri salajroj. Konforme al siaj interesoj, la plej potencaj mastroj faris ĉion eblan por bloki ĉi tiun ĝeneraligon. Sed krome, iuj jam anoncis, ke ili ne plenumos sian promeson pagi parton de la salajroplialtigo, post la periodo dum kiu la ŝtato ĝin prizorgos. La malfacile akiritaj atingoj jam estas minacitaj, kaj tio montras la limojn de la moto « ni sekvu ilian ekzemplon ! ».


Ĝeneralaj strikoj jam okazis en Francio, interalie dum majo 68a, sed la tiamaj atingoj estis rapide forviŝitaj de inflacio kaj de diversaj komplikigoj de la laborkodo. Pri majo 68a, iuj kutimas kulpigi la hezitemon de la gvidantoj de la FKP kaj de la ĜKL. Sed estas malfacile riproĉi la samon al la gvidantoj de la LKP kaj de la Kolektivo de la 5a de februaro.


Por tiuj laboristoj, kiuj daŭre referencas al ĝi, internaciismo limiĝas sufiĉe ofte al sendado de subtenmesaĝoj kaj al studado de la situacio en aliaj landoj, por ĉerpi el tio spertojn utiligeblaj kadre de propraj bataloj. Sed ĉu la plej efika subteno al la antilaj laboristoj ne povus esti la organizado de komuna ĝenerala striko kun la metropolaj laboristoj, surbaze de komuna postularo ? Se la metropolaj francoj ekstrikus ekde la 20a de januaro, estus malfacile al la registaro sendi soldatojn por timigi la antilajn strikantojn.


Kompreneble, tia movado ne povas okazi senprepare. Sed minimume, por ke ĝi iam iĝu realisma celo, necesas klare starigi la demandon tiamaniere. Multaj salajruloj certe konsentus pri ĉi tiu perspektivo, sed ne havas konkretajn ideojn pri la maniero organizi tion. Male, multaj sindikataj respondeculoj tendencas kaŝi sian « moderecon » malantaŭ la manko de precizaj informoj. Do la plej konsciaj laboristoj devus kolekti ĉi tiujn informojn por ebligi la starigon de konstruaj proponoj.


Vinko Markovo


El Sennacieca Revuo, 2009

Sama rubriko :


puce Britta Gröndahl : Sindikatismo - kio estas tio ?

puce Ivo Peyraut : Historio de la franca CNT

puce Kiom da sindikate organizitaj laboristoj ekzistas ?

puce Bilanco pri la ĝenerala striko en Francaj Antiloj

puce M. Ĵ. Perlow : Usona Socialista Movado

puce Afiŝoj de la usona sindikato I.W.W.




Supren