sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo



Antaŭparoleto de la tradukinto


En 1955, nur kelkajn monatojn post la eko de la alĝeria milito, Mohamed el Aziz Kessous, mia patro, lanĉis dusemajnan ĵurnalon, "Communauté Algérienne" (Alĝeria Komunumo), kiu celis transpasi la fanatikismojn de ambaŭ kampoj helpante la kreiĝon de plurisma alĝeria komunumo.


La letero de Albert Camus aperis en la unua numero de tiu ĵurnalo, la unuan de oktobro 1955, post ses monatoj de tiu milito, kiu devis okazigi centojn de miloj da mortintoj (letero poste publikigita en la libro "Actuelles III", Gallimard, 1958, p. 125. k.c.).


Pro iliaj trafaj provlegadoj, mi ege dankas Michel Duc Goninaz, Nikolao Gudskov, Gary Mickle (ĉefe), Rikardo Schneller, Jakvo Schram, Serge Sire kaj Johano-Luko Tortel.


Djémil Kessous


Mia kara Kessous

PNG - 86.8 kb
Kamuso en 1957


Mi trovis viajn leterojn revene post ferioj kaj mi timas, ke tre malfrue alvenas mia konsento. Ĝin diri al vi mi tamen bezonas. Ĉar vi facile min kredos, se mi diras al vi, ke ĉi-momente Alĝerio min doloras samkiel pulmo onin doloras. Kaj depost la 20a de aŭgusto mi pretas senesperi.


Supozi, ke la francoj de Alĝerio povas nun forgesi la masakrojn de Philippeville (Filipvil) kaj de aliloke, estas nenion scii pri la homa koro. Supozi male, ke post ĝia eko la subpremo povas instigi fidon kaj estimon al Francio ĉe la araba amaso estas alia speco de frenezeco. Do jen ni estas kontraŭstarigitaj unu la alian, dediĉitaj al kiel eble pleja sinsuferigo, tute senkompate. Tiu ideo estas al mi neeltenebla kaj hodiaŭ venenas ĉiujn miajn tagojn.


Tamen, vi kaj mi, kiuj tiom similas, de sama kulturo, partoprenantaj en la sama espero, fratecaj de tiom longe, unuiĝintaj en la amo, kiun ni dediĉas al nia tero, ni scias, ke ni ne estas malamikoj, kaj ke ni povus feliĉe kune vivi sur tiu tero, kiu estas nia. Ĉar nia ĝi estas kaj mi ne pli povas ĝin imagi sen vi kaj viaj fratoj, ol vi, sendube, ĝin disigi de mi kaj de miaj similuloj.


Vi bonege ĝin diris, pli bone ol tio, kion mi diros : ni estas kondamnitaj kune vivi. La francoj de Alĝerio, pri kiuj mi dankas vin pro via memorigo, ke ili ne ĉiuj estas grandbienuloj sangosoifaj, ĉeestas en Alĝerio de pli ol unu jarcento kaj ili estas pli ol unu miliono. Nur tio sufiĉas por diferencigi la alĝerian problemon de la problemoj, kiuj staras en Tunizio kaj en Maroko, kie la franca setlado estas relative malmultnombra kaj freŝa. La "francan fakton" oni ne povas forviŝi en Alĝerio kaj la revo pri subita malapero de Francio estas infaneca. Sed inverse, nek pli estas tialoj por ke naŭ milionoj da araboj vivu sur sia tero kiel forgesitaj homoj : la revo pri araba amaso neniigita por ĉiam, silenta kaj servutigita, estas ankaŭ tiel delira. Per radikoj tro malnovaj kaj tro vivemaj, la francoj estas tiel ligitaj ĉe la alĝeria tero, ke oni povus pensi ilin elradikigi de ĝi. Sed laŭ mi, tio ne donas al ili la rajton distranĉi la radikojn de la kulturo kaj de la vivo arabaj. Mian tutan vivon mi defendis (kaj vi scias tion, kio meritigis al mi la ekziliĝon el mia lando), la ideon ke vastaj kaj profundaj reformoj necesas ĉe ni. Tion oni ne kredis, oni daŭrigis la revon pri la potenco, kiu daŭre sin kredas eterna kaj forgesas, ke la historio daŭre antaŭeniras ; kaj pli ol iam ajn necesas tiuj reformoj. Kiujn vi indikas, tiuj prezentas ĉiakaze unuan strebon, nemalhaveblan, senprokraste ekindan, nur kondiĉe, ke oni ne ĝin malebligus, ĝin dronigante en la francan sangon aŭ en la araban sangon.


Sed ĝin aserti hodiaŭ, kion mi scias laŭsperte, estas sin transporti en la "nenieslandon" ("no man’s land") inter du armeoj, kaj inter la kugloj prediki, ke la milito estas trompaĵo kaj, ke la sango, se ĝi foje antaŭenirigas historion, ĝin antaŭenirigas al ankoraŭ pli da barbareco kaj mizero. Kion tiu, kiu per sia tuta koro, per sia tuta peno, aŭdacas ĝin krii, kion tiu ĉi povas esperi aŭdi responde, se ne la mokadojn kaj la ampleksigitan krakadon de la armiloj ? Kaj tamen, endas ĝin krii tial ke vi persone proponas tion fari, mi ne povas lasi vin entrepreni tiun frenezan kaj necesan agadon sen diri al vi mian fratecan solidarecon.


Jes, la esenco estas vivteni, tiel malgrandan, kiel ĝi estas, la lokon de la ankoraŭ ebla dialogo ; la esenco estas revenigi la paŭzon, tiel fajnan, tiel fuĝeman, kia ĝi estas. Kaj por tio, endas ke ĉiu el ni prediku al siaj similuloj la repaciĝon. La senpardonaj masakroj de francaj civiluloj sekvigas aliajn detruojn tiel stultajn, faritajn kontraŭ la persono kaj la posedaĵoj de la araba popolo. Tio pensigas pri frenezuloj, ekfurioziĝintaj, konsciaj pri la perforta kuniĝo, de kio ili ne povas sin liberigi, kiuj decidus de tio fari mortigan brakumon. Devigitaj kunkune vivi, kaj malkapablaj unuiĝi, ili almenaŭ decidas kunkune morti. Kaj tial ke ĉiu el ambaŭ, per siaj transpaŝoj, fortigas la sinpravigojn, kaj la transpaŝojn, de la alia, la mortotempesto, kiu defalis sur nian landon, povas nur kreski ĝis la ĝenerala detruo. Dum tiu senĉesa eskalada konkuro, la incendio antaŭeniras, kaj morgaŭ Alĝerio estos tero de ruino kaj de morto, kiun neniu potenco el la mondo kapablos restarigi dum tiu ĉi jarcento.


Tiun eskaladon endas do haltigi kaj jen troviĝas nia devo, tiu de ni ambaŭ, araboj kaj francoj, kiuj rifuzas reciproke malteni al ni la manojn. Ni francoj, devas lukti por malebligi, ke la subpremo aŭdacu esti kolektiva kaj por ke la franca leĝo konservu signifon malavaran kaj klaran en nia lando ; por memorigi al niaj similuloj ties erarojn kaj la devojn de granda nacio, kiu ne povas, sen degeneri, respondi al ksenofobiaj masakroj per samegala furioziĝo ; finfine por aktivigi la alvenon de necesaj kaj decidigaj reformoj, kiuj relanĉos la franca-alĝerian komunumon sur la vojo al estonteco.


Vi araboj, devas viaflanke senlace montri al viaj samgentanoj, ke la terorismo, kiam ĝi mortigas civilulojn, krom prave dubigi pri la politika matureco de homoj, kiuj kapablas pri tiaj faroj, nur plie firmigas la kontraŭ-arabajn fortojn, valorigas ties argumentojn, kaj ŝtopas la voĉojn de la liberala franca opinio, kiu povus trovi kaj adoptigi la solvon de la akordiĝo.


Oni respondos al mi, samkiel al vi, ke la akordiĝon oni preterpasis, ke la ĉeftemo estas militi kaj venki. Sed vi kaj mi scias, ke tiu milito ne havos realajn venkantojn kaj, ke poste samkiel antaŭe, ni devos ankoraŭ, kaj daŭre, kune vivi sur la sama tero. Ni scias, ke niaj destinoj estas tiagrade ligitaj, ke ĉiu faro de unu kondukas la rebaton de la alia, ĉar la krimo sekvigas la krimon, la frenezo respondas al la demenco, kaj ke finfine, kaj ĉefe, la sindeteno de unu estigas la sterilecon de la alia. Se vi, arabaj demokratoj, viaflanke fiaskos en via tasko de repaciĝo, niaj reciprokaj agadoj, tiuj de liberalaj francoj, estos dekomence dediĉitaj al la fiasko. Kaj se ni malfortiĝos antaŭ nia devo, senkompata milito forportos viajn povrajn parolojn en la vento kaj la flamoj.


Jen kial mi staras tiom solidarece kun tio, kion vi intencas fari, mia kara Kessous. Mi deziras al vi, mi deziras al ni bonŝancon. Mi volas kredi, tutnepre, ke la paco leviĝos de niaj kampoj, de niaj montaroj, niaj marbordoj, kaj ke finfine tiam, araboj kaj francoj, repaciĝintaj en la libereco kaj la justeco, plenumos la strebon forgesi la sangon, kiu ilin disigas hodiaŭ. Tiun tagon ni, kiuj estas kune ekzilitaj per la hato kaj la malespero, kune retrovos hejmlandon.


Originala (franclingva) teksto sur la retejo de SAT-Amikaro :
- Albert Camus : lettre à un militant algérien

Sama rubriko :


puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj

puce Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo

puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo

puce Gari Mikle : Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo

puce Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo

puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio

puce Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo

puce Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario

puce Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?

puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)

puce Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

puce  Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo




Supren