sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)


JPEG - 19.3 kb


En la komenco estis Babelo, ĉiu ja konas la rakonton : la homoj parolas ununuran lingvon, la lingvon de la unua el ili. Ili projektas konstrui grandegan turon, destinitan por atingi la ĉielon. Tia arkitekturaĵo hipotezas, ke la homoj, tiam loĝantaj en la sama elemento kiel Dio, iĝos ties egaluloj. Tiu Prometea volo agas kvazaŭ avataro de la origina peko, ĉar enmordi la frukton de la arbo de la sciado signifas ĉion scii pri ĉio, alivorte, ankaŭ ĉi-okaze egaligi sin kun Dio. La gesto de Eva ricevis punon, ĉiu memoras tion, ĉu ne… Punon ricevis ankaŭ la konstruantoj de Babelo : per la konfuzo de la lingvoj.


Dio, kiu estas amo – tion ni memorigu al tiuj, kiuj emus ĝin forgesi – malsupreniras sur teron por konstati per propraj okuloj la arogantecon de tiuj homoj. Dio diras : « Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas ; kaj jen kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. » Kaj Javeo, disigis ilin, de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon (Genezo, 11, 6 - 7). Efike, ĉu ne, por semi malpacon ?


De tiam ja aperis lingvoj, sed precipe nekomprenebleco inter la homoj. Sekve de tio, la nuna multeco de la idiomoj rezultigas malpli riĉiĝon ol ontologian kaj politikan malriĉiĝon. Oni do komencis uzi lokajn dialektojn, kio estas rigardata nun de iuj kiel nesupereblaĵo. Tiuj kiujn mi celas estas « naciistoj » aŭ regionaj sendependistoj, kiuj konsideras lingvon kiel identigilon, kiel rimedon por fermi sin en sian memon, kiel universalan militmaŝinon, alivorte kiel batalilon kontraŭ-respublikan – en la etimologia senco de la vorto res respublica, nome publika afero.

PNG - 106.7 kb


Tiom pli ke la politike laŭmoda parolo ofte prisilentas tiun informon, ke ekzistas ne nur unu korsika lingvo, nek nur unu bretona lingvo, sed ja pluraj korsikaj aŭ bretonaj dialektoj, el kiuj ĉiu aparte respondas al strikte limigita geografia areo, kiun difinis la homa paŝlongo en tempo, kiam la motoro ankoraŭ ne estis elpensita. La mito de unika lingvo, korsika aŭ bretona, simias tiun jakobenismon, kiun tamen malŝategas la partianoj de la regionaj lingvoj. Fakte tiuj lingvoj estas dismetiĝintaj en dialektajn fakojn – mi havis korsikajn amikojn, kiuj konfesis post drinko, ĉar en vino kuŝas vero, ke ŝafisto el Korsika Kabo ne parolas la saman lingvon kiel ŝafisto el Pertusata Kabo. Babelo, Babelo…


Regiona lingvo forpuŝas fremdulojn. Ĝi funkcias kiel Troja ĉevalo de la ksenofobio, alidire – ĉar necesas precizigi la aferon – de la malamo al fremdulo, al tiu kiu ne estas denaska ĉi-tieulo. Same kiel besta specio, ankaŭ lingvo obeas al bezonoj ligitaj kun tempa kaj spaca medio ; kiam malaperas tiuj bezonoj, la lingvo mortas. Celi pluvivon de morta lingvo senigita de la lingvistika biotopo, kiu ĝin ekzistebligis estas mortokulta entrepreno. Estas kvazaŭ, sur la biologia kampo, oni volus realklimatigi dinosaŭron en la parizan kvartalon Défense…

PNG - 108.2 kb


Ĉe la flanko kontraŭa al tiu de lingvo de enfermiteco, de lingvo loka, etmensa, ksenofobia, staras lingvo de malfermiteco, lingvo tuteca, vasta, kosmopolita, universala : Esperanto. Ĝi estas kreaĵo de Ludoviko Zamenhof, judo el Bjalistoko, urbo tiam situanta en Rusio – en Pollando, hodiaŭ. En tiu urbo, kie la juda komunumo vivis najbare de poloj, germanoj, belorusoj, ne mankis la okazoj por reciproke ne kompreni sin. Dio tiam povis sin gratuli pro sia fifaro. Fine de la 1870aj jaroj, komence de la 1880aj, Esperanto celas do revenon al la Babelo de antaŭ la dia kolero.


En la tempo, kiam la mito de adama lingvo ŝajne lasas lokon al la realeco de flughavena angla lingvo, parolata de milionoj da individuoj, oni komprenas, ke la lingvo de Ŝekspiro, kripligita, amputita, misformita, torturata, sennervigita, povas tamen triumfi, ĉar oni postulas de ĝi nur tion, ke ĝi estu lingvo por komerco. Ĝi estas dominanta lingvo, nur ĉar ĝi estas la lingvo de la dominanta civilizacio. Scipovi la anglan, eĉ malbone, egalas scipovi la lingvon de la Imperio. La biotopo de la angla havas la nomon dolaro.


Sed tiu lingvo funkcias ankaŭ kiel tutplaneda regionismo : ankaŭ ĝi estas lingvo de fermiteco, konvena por limigita mondo, mondo de negoco, de profitemismo, de aĉet- kaj vendofluoj de homoj, varoj kaj posedaĵoj. Tio klarigas, kial Esperanto estas konkreta utopio, komparebla kun la projekto pri universala paco de la abato de Saint-Pierre [1], ideoj kies biotopo estas ne la havo sed la esto – kaj pli precize la esto en kuneco, celanta interŝanĝon nur de nemateriaj valoraĵoj.

JPEG - 39.8 kb


Hitlero ne subtaksas la danĝeron, kiam, en Mein Kampf, li nomas Esperanton « internacia lingvo de la judoj », absurdaĵo do por tiu defendanto de la germana lingvo, loka lingvo por miljara Imperio, lingvo de la filozofio por Heidegger… Por la grekoj de la Antikveco, kiu parolas greke, tiu estas greko, sen konsidero al ties lando aŭ raso. Heraklito el Efezo, Aristipo el Cireno, Epikuro el Samoso, Diogeno el Sinopo, loĝas en unu sama lingvo, eĉ se iliaj teritorioj estas disaj kaj situas en la nunaj Turkio, Libio aŭ Grekio.


Kiel loĝlokon, Esperanto proponas lingvon universalan, kosmopolitan, tutecan ; ĝin fundamentas malfermiteco, akceptemo, vastanimeco ; ĝi volas la finon de la lingvokonfuza malbeno kaj la alvenon de idiomo kapabla forigi la nekompreneblecon inter la popoloj ; ĝi proponas konkretan geografion de la konceptoj, kiel antitezon al la religio de la teritorioj ; ĝi privetas la eston kiel genealogion de sia ontologio, kaj ne la havon ; ĝi estas aspiro, por la tuta homaro, al iu nova Perikla Grekio ; ĝi estas ateisma Prometea strebo, ne por ke la homoj egaligu sin al la dioj, sed por ke ili elturniĝu sen ilia helpo, kio pruvos, ke la historion faras la homoj – ne la malon. Mi estas feliĉa kaj fiera esti tradukita en Esperanton.


Vidu ankaŭ :
- la franclingvan version (minus la antaŭlasta paragrafo k lasta frazo), kiun Onfrajo publikigis en prestiĝa revuo La Mondo (Le Monde) en julio 2010, ĵus antaŭ la eldono de la libro far la eldonkooperativo de SAT, sur la retejo de SAT-Amikaro :

Le Monde - 11/12 juillet 2010 - Tribune de Michel Onfray : Les deux bouts de la langue
- prezenton de la libro Traktaĵo pri ateologio sur la retejo de la kooperativo
- recenzon de la Traktaĵo pri ateologio far Nikolao Gudskov’, aperinta en Sennaciulo n-ro 1263-1264, sep-okt 2010, p28-30.


[1] Abato de Sankta-Petro : Charles Irénée Castel de Saint-Pierre (1658-1743) estis pastro, el nobela familio de Normandio. Literaturisto kaj diplomato, li povas esti rigardata kiel la unua adepto de la klerismo en Francio. En la Projekto, kiu famigis lin, li rekomendis starigon de konfederacio de la eŭropaj ŝtatoj.

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)

puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)

puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)

puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)

puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)

puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)

puce T-ĉemizo : Internacia solidareco




Supren