sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Petro Levi : Ĉu komunismo mortis ? (artikolo)


En orientaj landoj disfalis reĝimo nomita komunismo. Nun oni proklamas, ke LA komunismo mortis. Per tio oni volas signifigi, sen plia analizo, ke la disfalinta sistemo, reduktita nur al ekonomie misefika despotismo, estis la sola ebla formo de komunismo, sola sistemo reale kontraŭmetebla al la kapitalismo, ankaŭ eŭfemisme nomata "merkata ekonomio". Tiu manikea aserto estas plej krude stalinisma. Kiel ajn oni turnas ĝin, ĝi celas pravigi per nepravigeblaĵo nepravigeblaĵon. Sed la kapitalismo restas kun sia nekuracebla krizo rezultanta el ĝiaj senrimedaj internaj kontraŭecoj. Tiujn determinas neniu malica ideologio, sed la propraj objektivaj tendencaj leĝoj de la profito.

Certe, homoj bone eĉ bonege vivas kaj prosperas en la kapitalismo, sed kion gajnas malplimulto, tion nepre perdas plimulto. Iuj t.n. ekskomunistoj asertas, por pravigi sian perfidon, ke la kapitalistoj evoluis. Tiu hipokrita aserto lasas optimistojn pensi, ke la sociaj progresoj, efektive observeblaj en kelkaj industrie evoluintaj landoj, rezultas nature nur de la kapitalismaj virtoj, sed ŝuldas nenion al la klasbatala sindefendo de la ekspluatatoj. Sed jen : tiu propaganda idilio ne spegulas la realecon de la kapitalismo.

La nuna relativa triumfo de la kapitalismo ne estas triumfo de libereco kaj homaj rajtoj super politika reĝimo de aŭtoritata ekonomio. Liberalismo ne estas liberecanismo, sed estas la politika ideologio de la kapitalismo. Liberalismaj politikaj reĝimoj, eĉ la plej demokrataj, inter kiuj certe kalkuliĝas tiuj de okcidenta Eŭropo kaj de Norda Ameriko, tre bone scias uzi ŝtatan trudon kontraŭ la ekonomiaj kaj sociaj interesoj de la laboruloj. En la liberala entrepreno regas la despotismo ; tie la homaj rajtoj estas respektataj en la limoj de la interesoj de la mastro kaj de la rilato de fortoj.

Solidareco estas principo de socialismo. Kontraŭe, la principo de kapitalismo estas "Ĉiu por si", alivorte, senskrupula, senkompata regado de la plej forta.

Evidentiĝas, en la ŝanĝoj de la kapitalista propagando, ke la atencoj kontraŭ homaj rajtoj kaj kontraŭ demokratio en orientaj landoj ne estis la vera kaŭzo de antagonismo inter la "Unua" kaj la "Dua" mondoj. Nun la burĝa propagando klarigas, ke la ekonomia problemo de tiuj landoj estas la kutimiĝo de iliaj popoloj vivi neniun utilan laboron farante kaj esti tro dorlotataj de la ŝtato. Ĉu do la Gulago estis tro luksa ? Tute klare celata estas la socialisma principo de solidareco, ĝuste laŭmezure kiel ĝi ne estis perfidata de la disfalinta reĝimo. En tiu propagando, la solidareco estas monstre konfuzita kun la ŝtata despotismo !

Nu jes, la kapitalistoj evoluis. Ili estas konsiderinde pli koncentritaj, pli potencaj kaj pli lertaj ol en la epoko de Marks. En la okcidentaj plej evoluintaj landoj, ili preskaŭ tute konsumis, t.e. ruinigis la sendependan malgrandan entreprenon : la kamparanaron, la malgrandan industrion, la malgrandan komercon. Ili pli rekte regas la ŝtaton. Ili koruptis grandan parton el la sindikata kaj politika gvidantaro de la laboristaro. Ilia imperiismo ŝanĝis siajn regmetodojn por fari ilin pli diskretaj, sed pli hipokrite efikaj. Iliaj Internacia Monfonduso kaj Tutmonda Banko ludas, en la hodiaŭa mondo, rolon analogan, sed je tute alia skalo, al tiu de la mezepokaj uzuristoj. Ili sisteme uzas la procedojn de ideologia milito, kiuj resumiĝas per tri vortoj : mistifiko, korupto, teroro. En la disfalo de la orientaj reĝimoj, ili nur vidas, kun nekaŝebla frandemo, plivastigeblan terenon de rabado kaj ekspluatado. Francaj mastroj postulas nun en Francio socian regreson de unu jarcento.

La temo de la "morto de LA komunismo", identigita al la "morto de la ideologioj" (t.e. interalie, de ĉiuj politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj koncernataj de la Statuto de SAT) celas malfortigi la viktimojn de la kruela klasbatalo, kiun mondskale trudas kaj furiozigas la kapitalismo. La sukceso de tiu falsa temo signifus en la estonteco la eksplodon de senperspektivaj ribeloj, de kretene etnaj, religiaj kaj alipretekstaj konfliktoj, de ĉiuflanka gangsterismo, de interklanaj militoj, la redukton de la politiko al la disvolviĝo de personaj rivalecoj. La jugoslavia ekzemplo montras, ke libaniĝo de la mondo ne estas absurda hipotezo. La agado por la paco, sendependa de politikaj tendencoj, estas aktuala neceso.

Mi restas komunisto unue tial, ke mi fidas la popolon, la demokration, kaj due pro la valideco de la marksa analizo de la kapitalismo. Mi konsentas, ke aliaj analizoj meritas ekzamenon. Mi ne pretendas teni sola la tutan veron : eksterpartia, serena dialogo inter ni estas necesa, plej moderne revolucia agado.


el Sennaciulo, oktobro 1991


Komunista Frakcio de SAT