sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Vinko Markov : Ĉu ni daŭre edziĝu ? (artikolo)


JPEG - 179.7 kb


Niaj debatoj estas en plena bojlado. Ni atendas pli da kontribuoj pri la temo "Solidarecoj" laŭ ĉiuj eblaj aspektoj de viaj propraj spertoj.


Alia temo estis "Izoleco", kiu ŝajne ne levis reagojn. Dume ni ricevis tiun kontribuon, kiu plilarĝigas la debaton al "persona kunvivado". Tiel ni estas en plena kerno de intimaj provoj por ne diri "eksperimentoj". Ni do novtitoligos nian temon "kun-izoleco". Bela konstruaĵo ! Ĉu ne ?


Ĉu ni daŭre edziĝu ?


Dum multaj jarcentoj, edziĝo plejofte estis nur fia burĝa tradicio, kiu ebligis interesajn montransdonojn inter du familioj, kaj anekse ligis "por la tuta vivo" du homojn, kiuj foje eĉ ne konis sin. Feliĉe, la moroj iom evoluis en multaj landoj, kaj nun pli kaj pli disvolviĝas la "libera amo", propagandita kaj praktikata jam delonge de multaj revoluciuloj. Ĉu do la homoj nun estas pli feliĉaj ? Almenaŭ ne en mia ĉirkaŭaĵo. Multaj el miaj kunlernantoj suferas pro la disiĝo de siaj gepatroj, kaj la gepatroj mem ne vere ŝajnas pli feliĉaj, post kiam ili "reprenis sian liberon". Ĉe multaj junuloj, la memoro pri la gepatraj disputoj kaŭzas naŭzon pri la geedzeco, sed tiuj, kiuj elektis la "liberan vivon" ne ŝajnas fine pli feliĉaj ol la aliaj. Jen do, iom pli precize, kion mi observis :


En lokoj, kie regas usonecaj vivmanieroj, multaj virinoj perlaboras monon. Tiuj "supervirinoj" krome ofte okupiĝas pri la hejmo, pri la infanoj, ktp ... Al kio do tiam utilas la edzoj ? Kiam la infanoj estas junaj, ili ebligas al la virinoj provizoran ĉeson de la profesia laboro, kiu ebligas al ili okupiĝi pri la beboj, sed rapide poste, la viro ŝajnas havi la impreson, ke li estas nur ĝena parazito. Por reafirmi sian identecon, li provas pruvi al si mem kaj al la aliaj, ke malgraŭ sia aĝo (li tiam ĝenerale trapasis 40 jarojn), li daŭre estas juna kaj seduktokapabla, kaj senprobleme povus foriri kun la unua junulino, se lia edzino konsideras, ke ŝi ne plu bezonas lin. Siaflanke, la "supervirino" plej ofte ne suspektas la minacon, kaj daŭre restas iom malafableta, ĉefe pro sia laceco. La viro tiam interpretas tion kiel terura ofendo plena de malamo, kaj efektive forlasas la hejmon, ĝenerale por iri kun proksimume samaĝa virino, kiu suferis siaflanke seniluziiĝojn en sia ama vivo. Laŭ sia personeco, la supervirino ŝajnas esti aŭ ne ĝenita de tiu foriro, sed la infanoj sisteme restas porvive ŝokitaj.


Sed ankaŭ estas alia problemo, eble eĉ pli grava : la ĝenerala homa inklino al konsidero, ke li havas ĉiujn rajtojn, dum la aliaj havas ĉiujn devojn. En la pasinteco, la problemo facile solviĝis. La viro efektive ĝuis la rajtojn, dum la virino silente plenumis la devojn. Nun ambaŭ kunuloj postulas la rajtojn. Ĉiu rifuzas fari koncedojn al la alia, kaj tute ne provas malgrandigi siajn proprajn vanajn dezirojn. Kaj tial estiĝas pliaj disiĝoj.


Kaj tiuj, kiuj provas eviti tiujn problemojn per praktikado de "libera amo" ? Unue, mi provos klarigi, kiuj ili estas. Mi kompreneble ne metas en tiun kategorion la parojn, kiuj kune vivas sen leĝa kontrakto. Se oni konsideras geedzecon kiel simpla papera formalaĵo, ne estas granda diferenco en la vivkondiĉoj de tiuj, kiuj subskribis ĝin, kaj la aliaj. Laŭ mi, la veraj "liberaj amantoj" estas tiuj, kiuj seksumadas kun diversaj kunuloj dum pli malpli longa tempodaŭro. Tiu situacio fakte do ĝenerale estas sufiĉe provizora, kaj koncernas ĉu junajn senspertulojn, ĉu pli aĝajn ulojn, kiuj ĵus forlasis la kutiman kunulon.


Evidente ne temas por tiuj pri samspeca "amo". Laŭ la esprimoj, kiujn mi aŭdas ĉe miaj samaĝuloj, ŝajnas al mi, ke ĉefe temas pri besteca seksumado. Ofte la kunulo aspektas kiel simpla rimedo por la propra ĝuo. Se ankaŭ tiu-ĉi ĝuas dum la seksumado, tio estas des pli agrabla. Se ne, eble venis la tempo trovi alian kunulon. Kiam temas pri tiaj kondutoj, mi ne vidas kie troviĝas la libereco. La praktikantoj ŝajnas al mi ĉefe katenigitaj de siaj bestecaj impulsoj. Tamen kelkaj ŝajnas havi alispecajn rilatojn, kaj vere interŝanĝas ion konstruan kun la diversaj kunuloj. Ĉio dependas pri la difino de amo, sed laŭ mi, tiuj rilatoj povas esti interesaj, sed restas sufiĉe supraĵaj.


Tamen du specoj da homoj sukcesas elteni la geedzecon : la piuloj, kiuj timas postaĵbaton de la Ĉioscia Dio se ili perfidos la sanktan kontrakton, kaj tiuj, kiuj vere komprenis, ke geedzeco signifas pli ol papera kontrakto. Temas pri decido alprenata de du homoj, kiuj vere amas sin. Ili vere estas pretaj sperti kun la alia malfacilaĵojn kaj agrablaĵojn, ĉar ili volas fondi familian aŭ/kaj intelekte progresi per kiel eble plej riĉaj interŝanĝoj kaj komunaj spertoj. Tiuj, kiuj vere VOLAS tion, tiam pretas forlasi partegon de sia individuismo kaj batali kontraŭ siaj egoismaj sentoj. Sukcesante tiun batalon kontraŭ si mem, ili atingas pli fortan memestrecon, kaj tiel atingas pli altan ŝtupon de libereco.


La estonto montros, ĉu mi mem kondutas pli sukcese ol tiuj, kiujn mi observis kaj kritikis. Mi kalkulas kun la pli junaj kamaradoj, por ke ili rememorigu al mi tiujn liniojn, se hazarde mi iĝos fuŝa edzo kaj patro.


el Sennaciulo, majo 2002 (rubriko "Taga vivo")

Sama rubriko :


puce Vinko Markov : Ja egalaj, sed ne samaj (artikolo)

puce Internacia Tago de l’ Inoj je la 8a de marto

puce Vinko MARKOV : Kio pri la SAT-aninoj ? (artikolo)

puce Vinko Markov : Ĉu ni daŭre edziĝu ? (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : La obskuraj kuirejoj (artikolo pri sorĉistinoj en la historio)

puce Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj en banejo

puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

puce Jeanne Rubiner : Superpatrinoj (artikolo pri virpatrinoj)

puce Informoj de la unuiĝo "Terre des femmes" : Endomaj mistraktadoj

puce Kai Strittmatter : Lastaj lotusfloroj (artikolo pri malgrandaj piedoj en Ĉinio)

puce Enketo pri inaj rajtoj en diversaj landoj

puce Suharta Teresia : Peticio al la japana registaro

puce Usona sindikatino sur pentraĵo : "Ni kapablas- kaj ni atingos la celon en gloro. "




Supren