SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn
Beta-versio de PIV nun rete konsultebla
DUMVIVA MEMBRECO
Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto
Fetoraĉas !
Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
Informeto
Malaltiĝis la vendoprezo de PIVDUMVIVA MEMBRECO
En la julia numero de Sennaciulo aperis la teksto de la Plenum-Komitato de SAT titolita : Ĉu laborista SAT devos maldungi sian solan laboriston ?- en kiu oni prezentas la malbonan financan situacion de nia Asocio.
En la kongreso de Beogrado oni traktis tiun temon kaj unu el diversaj proponoj estis inviti niajn membrojn (tiujn kiuj povas) iĝi Dumvivaj membroj de SAT per pago de 1300 € (25 x 52 €) (SAT-Kotizo 2013).
Laŭ niaj kalkuloj, se nur 50 el niaj membroj iĝas dumvivaj membroj, nia problemo estus solvita kaj nia ĝenerala sekretario povus atingi sian normalan pensiiĝon.
La unuan ekzemplon donis nia kamarado Francisko DEGOUL kiu ĵus iĝis dumviva membro pagante tiun kotizon. Ni dankas al li kaj esperas ke tiun ekzemplon sekvos pluraj aliaj.
Konforme al la gvidrezolucio, ni ankaŭ plu esploras pri la aliaj solvoproponoj kaj informos vin iom post iom pri tio.
Dankon al ĉiuj pro komprenemo kaj solidareco. Kamaradece
La PK de SAT
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.