Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . Ĝis nun estas 678 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Debato pri enmigrado
puce Homaro-estonto kaj semo-estonto … Kiaj ?
puce Klasbatalo mia amiko, klasbatalo mia malamiko
puce Liberaj programoj : iloj por socia emancipado
puce Malarmado : agi estas neceseco
puce Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
puce Personoj en Handikapigaj Situacioj
puce Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo, socipolitika situacio en Tanzanio

Debato pri enmigrado

Pli kaj pli pendas la malbona ombro de la ekstremdekstraj pensoj super nia terglobo.

Evidente ĉiuj homoj rajtas havi politikajn opiniojn, kiuj estas en demokratio liberaj. Tamen en ĉi tiu grupo de ekstremdekstruloj kreskas la ideo de rasismo kaj maltoleremo. La konataj politikaj grupoj en pluraj landoj ne plu timas publike propagandi ideojn kiuj en demokrata sistemo ne eblas. Demokratio devas esti tiel ke ĝi prezentas al la homoj sistemon kiu donas al ĉiu, sendepende de la deveno, koloro aŭ filozofio, liberecon agi kaj esti.

Kiam ni aŭskultas al la retoriko de kelkaj politikistoj, gvidantoj de ĉi tiuj ekstremdekstraj partioj, ni aŭdas kiel ili volas ’solvi’ la problemojn de enmigrado. Ne simple la enmigrado de ĉiuj, sed precipe la enmigrado de homoj de specifaj kredoj aŭ devenoj. Ankaŭ gravas la diplomoj kaj la kompetenteco de tiuj enmigrantoj.

Simplaj laboristoj kiuj forlasas la landon serĉante pli bonajn vivkondiĉojn, migrantoj kiuj klopodas forlasi la naskiĝlandon pro la fakto ke ili devas timi persekutadon pro sia politika konvinko aŭ simple homoj kiuj serĉas lokon kie la ekonomiaj cirkonstancoj donas pli favorajn vivkondiĉojn estas la viktimoj de ĉi tiu politika malegaleco.

Asocio kiel SAT devas el statuta starpunkto defendi la rajtojn de ĉiuj laboristoj sendepende de la kialo de ilia migrado.

Debato pli ol necesas nun. Dum debato kio okazos dum SAT-Kongreso en Parizo, ni pritraktos ĉi tiun problemon de enmigrado kaj ni klopodos havi komunan starpunkton rilate tion, kio donas al tro da homoj maldormajn noktojn.

Ĉu ene de SAT ideoj rasismaj kaj maltoleremaj eblas aŭ ĉu ni malakceptos ke unu homo pli valoras ol alia ?

La debaton enkondukos Jakvo Schram

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip