Deklaracio
La 72-a SAT-kongreso okazinta de la 24-a ĝis la 31-a de Julio 1999 en Karlovŭ Varŭ, (Ĉeĥxio) :
- apelacias al ĉiuj registaroj en la mondo aboli la mortpunon.
- kondamnas ĉian "etnan purigadon" kie ajn en la mondo.
- konstatas, ke la kapitalismo iĝas pli kaj pli insida kaj alvokas la laboristaron aktivi kadre de la sindikatoj kaj en ili starigi Esperanto-kursojn cele al internacia agado.
- alvokas partopreni surstratan manifestacion la unuan de Majo 2000 en Bruselo (Belgio).
Gvidrezolucio
La 72-a SAT-kongreso okazinta de la 24-a ĝis la 31-a de Julio 1999 en Karlovŭ Varŭ, (Ĉeĥio) :
- petas la redaktan komitaton de Sennaciulo eviti aperigon de insultoj kaj personaj atakoj, respekti la diversecon de opiniesprimoj kaj kuraĝigi viglan diskutadon de Sennaciulo.
- starigas komisionon por ellabori projekton de divido de la terglobo en geografiajn sektorojn pli praktike uzeblajn ol la nuna horzona sistemo, por elekto de la Ĝenerala konsilantaro.
- deziras ke ĉiunovembre aperu en Sennaciulo listo de la SAT-eldonaĵoj.
- apogas partoprenon de SAT en UK-kunvenoj pri UNESKO kaj pri agado de la esperanto-movado en ĝi.
- mandatas la Plenum-Komitaton studi la enhavon de la opinienketo kaj prezenti en Sennaciulo siajn konkludojn cele al starigo de agadplano por la asocio decidota dum la kongreso en Moskvo, en la jaro 2000.