Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 30an de aprilo 2013 . Ĝis nun estas 1401 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2013 : Madrido | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2006
puce Protokolo de laborkunsidoj en Beogrado elŝutebla en PDF
puce Declaration du 79e congrès de SAT
puce Dichiarazione del 79° Congresso della SAT
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2006

Deklaracio

La 79-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en Beogrado de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2006 :

- malakceptas ĉian terorismon, ĉu fare de ŝtato ĉu fare de alia organizaĵo, kiu mortigas homojn ;

- alvokas ĉiujn, i.a. esperantistojn, prepari kondiĉojn de longdaŭra paco en Mezoriento per historia klerigado kaj disvolvo de interfratiĝaj rilatoj ĉe ĉiuj koncernatoj cele al akcepto de frataj kaj ekvilibraj solvoj ;

- postulas la liberigon de la malliberigitoj, kiujn la usona ŝtato kontraŭjure tenas en la koncentrejoj en Guantanamo kaj aliaj lokoj, je la nomo de la « milito kontraŭ terorismo », kaj postulas la liberigon de ĉiuj politikaj malliberuloj en la mondo ;

- rediradas al la landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo, ke URĜAS subskribi tiun Konvencion por elimini la kontraŭpersonajn minojn sur nia planedo ;

- subtenas la batalon de C.M.C. : Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la Koalicion por partopreni en tiu batalo ;

- solidariĝas kun ĉiuj bataloj en la mondo kontraŭ la detruo de la socialaj rajtoj kaj alvokas al sennaciigo de ĉi tiuj bataloj ; ĝi salutas la venkon de la francaj studentoj, laboristoj, pensiuloj kaj senlaboruloj kontraŭ la kontrakto por unua dungo en Francio ;

- alvokas al energia kontraŭstaro de la naciisma edukado trudita en lernejoj en la tuta mondo, kaj aparte solidaras kun la batalantoj por la konservo de la 9-a artikolo de la japana konstitucio ;

- protestas kontraŭ la politiko de la Eŭropa Unio, de Usono, Aŭstralio kaj aliaj landoj, kiu i.a. manifestiĝas per fermo de landlimoj kaj forpelo de neleĝe alvenintaj enmigrantoj ; ĝi postulas enmigran politikon kun humanisma sinteno ;

- defendas la liberecon de konscienco kaj la rajton ĝin esprimi ; pro tio ĝi ankaŭ promocias la disigon de la eklezioj disde la ŝtato.

Gvidrezolucio

La 79-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en Beogrado de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2006 :

- petas ĉiujn, kiuj tion povas, helpi al SAT per mondonacoj ;

- esprimas sian fidon al la PK por, konsiderante la proponojn faritajn dum la kongreso, solvi la financan krizon laŭ la plej bona maniero samtempe por SAT kaj por Kreŝimir Barkoviĉ, inkluzive per vendo de la sidejo kiel eventuala solvo ; ĉe kio ĝi postulas, ke li okaze de maldungo ricevu la diferencon inter sia antaŭa salajro kaj la ŝtata senlaborula kompenso, kaj ke li poste ricevu enspezon egalan al la antaŭe atendita pensio ;

- alvokas plu diskuti la proponon pri Eldonkooperativo de SAT, kun la celo alkonduki decidon per baldaŭa referendumo ;

- proponas, konsiderante la bezonon pri allogo de novaj membroj, i.a. junuloj, malfermi je limigita tempo la interretan SAT-diskutejon al simpatiantoj, kiuj havas rekomendon de SAT-kamarado ;

- vokas al pliriĉigo de la esperanta Vikipedio, ĉefe en ĝia socipolitika parto, al verko aŭ traduko de SAT-rilataj artikoloj en nacilingvaj Vikipedioj, kaj al intima kunlaboro per- kaj por-esperanta kun nacilingvaj retejoj, kies celoj kongruas kun tiuj de SAT ;

- rekomendas perretan LEA-kunlaboron, spronas al energia varbado por SAT, kaj vokas al kreado de novaj LEA-oj tie, kie ili ne ekzistas ;

- salutas la revigliĝon de la Porpaca Frakcio de SAT.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip