Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 9an de majo 2008 . Ĝis nun estas 650 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2007

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2007

Gvidrezolucio

La 80-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninte en Antonio (apud Parizo) de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007 :

· taskas la Plenum-Komitaton difini la aperritmon de Sennaciulo en interkonsultiĝo kun la redakto-skipo ;

· konstatas, ke la Plenum-Komitato portas la ĉefan respondecon pri redaktado kaj eldonado de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo, kaj gvidas la redakto-skipon inkluzive la ĉefredaktoron ; ĝi alvokas la membrojn pli vigle kontribui al la organoj de SAT ;

· rekomendas eksperimente enkonduki reprezentanton de ĉiu SAT-rondo en la Ĝeneralan Konsilantaron (ĜK-aron) ; la reprezentantoj estu tuj allasitaj al la dissendolisto de la ĜK-aro, sed ne havos voĉdonrajton en kazo de balotado ;

· komisias la Plenum-Komitaton kunvoki laborgrupon, kiu esploru la teknikajn problemojn de la KD-igo de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), la konsekvencojn de ĝia eventuala estonta enretigo kaj ĝian estontan poluradon ;

· proponas, ke la LEA-Komitato kaj la Poresperanta Fako, cele al kunordigado de siaj komunaj agadterenoj, dum la estonta kongreso de SAT kunsidu en komuna forumo ;

· instigas la membrojn liveri informojn pri siaj personaj interesoj kaj agadkampoj, cele al kompletigo de la SAT-Adresaro per indikoj, kiuj plifaciligu la kunlaboron de la membraro ;

· alvokas al ĉiuj anoj informi la PK pri ĉiuj eblecoj transpreni diversajn taskojn priskribitajn en la klarigo pri la administrado, precipe se ili mem kapablas ion transpreni, aŭ konas iun alian taŭgan.

Deklaracio

La 80-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninte en Antonio (apud Parizo) de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007 substrekas, ke nia Statuto instigas la membrojn de SAT agadi sur diversaj terenoj, kaj ĉi-jare atentigas la membrojn pri apartaj terenoj. La Kongreso :

· apogas en ĉiuj landoj la apartigon inter la ŝtato kaj la eklezioj kiel bazon de reala demokratio ;

· subtenas la agadojn por alternativa ekonomio, kiuj celas pli al homara utileco ol al profito ;

· proponas, ke ankaŭ ĉi-jare SAT sendu protestan leteron al la ambasado de tiuj landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo ;

· subtenas la batalon de ICBL (International Campaign to Ban Landmines – Internacia Kampanjo por Malpermesi la Kontraŭpersonajn Minojn), kiu agas por la universaligo de la Konvencio de Otavo ;

· subtenas ĉiujn agadojn por alveni al traktato, kiu malpermesos la uzon, la produktadon kaj la stokadon de pafaĵoĵetoj el bomboj ;

· subtenas, kun aparta atento al la kazo de nia kamarado Sekvojo, ĉiujn agadojn celantajn aboli la mortopunon en la landoj, kie ĝi ankoraŭ ekzistas.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip