sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Djemil Kessous : Klasbataloj kaj socia progreso

Iu revolucia mondkoncepto


Tiu teksto aperis unue en Sennacieca Revuo 2004. Ĝia nuna enretigo (septembro 2015) okazas en la kunteksto de nova kaj vigla diskutado en la SAT-forumo pri diversaj ŝanĝoj proponitaj por la statuto de SAT aŭ ties funkciado.

Iu revolucia mondkoncepto

Klasbataloj kaj socia progreso

"La historio de la tuta ĝisnuna socio estas la historio de l’ klasbataloj" ; per tiu famega aserto ekas la unua ĉapitro de la Komunista Manifesto de 1848. Tiu revolucia koncepto - antagonisma kaj klasisma - pri la homa socio kaj ties historio, profunde influis ĝisnune ne nur tutajn generaciojn de aktivantoj (marksistoj, sed ankaŭ anarkiistoj, revoluciaj sindikatistoj aŭ anarki-sindikatistoj) sed ankoraŭ diversajn fakojn de homaj sciencoj (historio, antropologio, aŭ sociologio [1]).

Formulita en 1848, la supremenciita frazo de l’ Manifesto estas tiel revolucia, kiel ĝi ne plu rigardas la historion kiel la esprimo de iu Dia volo - kio, ĝis tiam, estis ĝenerale akceptita – aŭ kiel la rezulto de la agado de kelkaj ĉefroluloj, laŭ la romantika maniero. Jes, la homo ja faras sian historion, aranĝas la socion en kiu ŝli [2] vivas kaj ties fariĝo ; tamen, tra la multnombraj unuopaj agoj de la homoj, oni povas vidi la alfronton de la superaj interesoj de l’ diversaj sociaj klasoj, kiuj komponas la socion. Fine, rezultas de tiu aserto, la fakto ke nia historio estas la produkto de senĉesaj luktoj. Dum ĉiuj aliaj animalaj specioj konas nur la perforton kiel lukton por la vivo, kiun ili devas plenumi inter si (la struggle for life, la fama ĝangalleĝo [3]), la homo igis tiun interspecian lukton ene de sia propra specio por transformi ĝin en lukton enspecian. "La homo estas lupo por la homo" (homo homini lupus), tiu aserto de Hobbes estas bone konata, pli ol ĝia rebato : la lupoj ne intervoras sin.

Ekde la unuaj antaŭhistoriaj socioj, la milito estas nepreterpasebla fakto, kiel montras al ni la antropologo Pierre Clastres [4]. Ekde kiam la progreso de la produktforto permesas la ekziston de firma socia superprodukto, oni ĉeestas, laŭlonge de la historio, la diferenciĝon de la socio en klasoj, kastoj, ordoj… nome en diversaj sociaj kategorioj ekspluatantaj aŭ ekspluatataj, kies interesoj disiĝas. Finfine, ekde la fino de la 18a jarcento, la burĝaro trudas poiome sian tutmondan superregadon ; samtempe ĝi varigas la mondon, transformas ĉiun aferon en varon inkluzive de la homa laboro sed, per la salajreco, la ĝeneraligado de la laborvaro, ĝi kreas socian klason radikale kontraŭan al si. Per sia finvenka lukto kontraŭ la burĝaro, la proletaro devas liberigi sin de la subpremado pri kiu li suferas, emancipiĝi, kaj tiel definitive ĉesigi ĉian ekspluatadon de l’ homo per la homo.

Tiel, ĝisnune, ĉiuj aktivantoj kiuj aspiras al radikala sociŝanĝo, ne ĉesis turni sian esperon al iu grupo de homoj ekspluatataj, la laborista klaso, kaj imagi, koncepti, elprovi ĉiujn eblajn formojn de organizo rilate kun ĝi. La mensa stato de tiuj aktivantoj estas rekte proporcia al la stato de iu socia meteorologio, la socia klimato, nome la grado de mobilizo de l’ socia movado. Kondukita far la laboristaro, la klasbatalo enskribiĝas en koncepton ĝenerale progreseman de l’ homa historio ; venkinta, ĝi devas finatingi senklasan socion de homoj liberaj kaj emancipiĝintaj.

La Industria Revolucio…

Tiu mondkoncepto inaŭgurita far Marx kaj Engels en la mezo de l’ 19a jarcento profunde influis, krom la marksistojn, multajn tendecojn de l’ socia movado, kiel mi tion sugestas ĉi-supre. Plie, ĝi permesis al la sociaj sciencoj konsiderinde progresi : de tiam, historiistoj, sociologoj, ekonomikistoj, antropologoj, devas senĉese sin turni al la laboroj de Marx kaj Engels, ofte por provi falsi, dolĉigi tiun koncepton, senigi ĝin el ties revolucia karaktero.

Tamen, tiu vidpunkto povas ankaŭ veki kritikojn el revolucia flanko, tio estus nur tial ke ĝi esprimas la realon parte, nesufiĉe, ĉar tiu sama realo estas multe pli revolucia ol tio, kion povis imagi la grandaj revoluciuloj de la pasintaj jarcentoj.

Unue, la homa historio ne povas esti limigita, reduktita en simplan aron de luktoj, nek en nuran interplektadon de antagonismoj. Certe, la marksista tradicio trafe pruvis ke, antaŭ la grandaj ideoj kaj la grandaj sentoj, ja la apartaj interesoj faras la historion. Tiun lastan, tamen, konsistigas aliaj faktoroj krom la luktoj, notinde aliancoj, kunlaboroj ; la dialektiko lukto-kunlaboro tie ludas ĉefan rolon. Krome, ne estas nur klasoj, kiuj, dum la historio, interrilatas, luktante aŭ kunlaborante, sed ankoraŭ aliaj sociaj kategorioj : triboj, civitoj, reĝlandoj, kaj, pli freŝdate, kreskanta nombro da sociaj minoritatoj : etnaj, naciaj, virinaj, samseksemaj… finfine naci-ŝtatoj pli kaj pli multaj…

Fine, ne ekzistas nereduktebla antagonismo inter ĉiuj tiuj kontraŭecoj disvolviĝitaj de la homaj socioj ĝenerale, de la kapitalisma aparte. Ĉiu kontraŭeco, ĝis tiu, kiu ekzistas inter la homo kaj la naturo, finiĝas solvante per iu aŭ alia maniero ; eĉ okazas, foje, ke la bataloj ĉesas, se ne pro manko da batalantoj, almenaŭ per la kvazaŭ estingiĝo de unu el ili (vd la kontraŭecojn inter fikshejmuloj kaj nomadoj, inter urb(an)oj kaj kampar(an)oj…)

Notinde, neniam estis kontraŭeco nepreterpasebla inter la salajrata laboro kaj la kapitalo, alidirite inter la proletaro kaj la burĝaro ; la luktoj okazantaj en tiu kadro ne kontestas eksplicite la superan procezon, en kiu tiuj ambaŭ realecoj partoprenas, nome la sistemon de kapitalisma reproduktado, sed celas simplan modifon de la partigo de l’ superprodukto havigita per tiu procezo [5]. Tamen, se tiuj luktoj ne kontestas eksplicite, nome subjektive, la procezon de kapitalisma reproduktado, ili tamen havas kiel notindan rezulton malfortigi ĝin. Ĝis kiu grado ? Tiu procezo de variĝo ĝenerala, de reproduktado akcela, eĉ eksploda, estas vivanta : ĝi havas naskiĝon, kiun oni povas situigi proksimume, disvolviĝon, kaj velkiĝon, kiu frue-malfrue devos okazi, se ĝi ne jam komenciĝis.

La eksterordinara tutrenverso, kiu ekas en okcidenta Eŭropo ekde la fino de l’ 18a jarcento (politike en 1789 rilate Francion, ekonomie iom antaŭe en Anglio, kulture en Germanio…) ne povas klariĝi kiel simpla kapto de potenco far la burĝaro. Kun tiu industria revolucio, kiu ne ĉesis daŭri ekde tiam, ekas la granda variĝo de l’ mondo, ties strukturiĝo en naci-ŝtatojn ĉiam pli multajn kaj ties hierarkiiĝo ; ĝi naskis mondon tute originalan, kiu prezentas varian pejzaĝon de la favorataj regionoj, hiperdisvolviĝintaj, ĝis la senheredigitaj zonoj, pasante tra la region-provizejoj de krudmaterialoj (k.a. energiproduktoj) kaj la landoj laŭdire "stariĝantaj" kie troviĝas la manufakturoj de l’ planedo kun iliaj milionoj da salajraj sklavoj. Tiu revolucio kuntrenis konsiderindan homan progreson ne nur industrian, teknikan, sed plie sciencan, kulturan… progreson tiom rapidan, kiom, de unu jarcento kaj duono, ĉiu generacio spertas vivkondiĉojn neimageblajn de la antaŭa, kio neniam okazis dum nia tuta historio… sed progreson partan, limigitan, akompanatan de tiom da perversaj efikoj – mondmilitoj, poluadoj, marĝenigoj, fascismoj, integrismoj kaj aliaj epifenomenoj -, kiom multe da progresistoj estas tiel malorientitaj, kiel ili komencis kontesti la koncepton de tiu progreso, eĉ ties realon mem.

Ne estas nur la burĝaro, la klaso posedanta la produktrimedojn, kiu plenumis tiun tutrenverson ; multaj homoj partoprenis en ĝi iel ajn : ŝtatoficistoj, militistoj, salajruloj, nobeloj kaj klerikoj [6], devenantaj de l’ malnova reĝimo, aprobis tiun superregantan sistemon, sed ankaŭ laboristaj sindikatanoj.

Tiu freŝdata progreso, trudmarŝe plenumita, povis pluiĝi nur per la ĝeneraligo de la rivaleco, de la luktoj ene de la homa specio, darvina fenomeno, enspecia. La konkurencoj inter unuopuloj, entreprenoj, nacioj, ĝeneraliĝis, estigante paroksismigitajn diferenciĝojn inter riĉeco kaj mizero de la homoj aŭ de la naci-ŝtatoj.

Du elstaraj realoj - la unua ekonomia, la kapitalo, la dua politika, la naci-ŝtato -, stampas la industrian revolucion, kies plej kritika periodo situas en la 20a jarcento. Post tri gravaj krizoj de tiu jarcento - du mondmilitoj kaj unu granda depresio (1929), kiu situas inter ili -, du ŝlosilorganizoj, sidantaj respektive en Vaŝingtono kaj Nov-Jorko, trudiĝis en la pinto de tiu procezo de tutmondiĝo : la internacia mona Fonduso kreita en 1944 kaj, la sekvan jaron, la unuiĝintaj nacioj Organizo. Ambaŭ organizoj, kun kelkaliaj aldonite (monda Banko, tutmonda Organizo de l’ komerco, ktp…), estas komisiitaj por pluigi tiun sistemon profite al kelkaj grandaj superregantaj regnoj. Sed tiu tutrenverso estas tiel potenca, neregebla, kiel multaj, hodiaŭ, sin demandas ĉu la homaro kapablos ĝin postvivi.

… kaj la rolo de la alternativuloj

La progresemaj aktivantoj, kaj inter ili la revoluciuloj (ni nomu ĉiujn ĉi la alternativuloj), elektas tiun fundamentan vidpunkton : la homaro povas transpasi tiun akutan krizon, kiu ĝin alfrontas, sed ĝi sukcesos nur alprenante aranĝojn radikalajn. Kiel povas ili roli en tiu kunteksto ?

Antaŭ ĉio, endas korekte taksi la esencajn elementojn de la objektiva situacio, kiun ni spertas. La industria revolucio respondas al profunda kreska krizo de l’ homaro, krizo kies la paro kapitalismo-naciismo prezentas la sisteman esprimon. De sia eko en la fino de l’ 18a jarcento ĝis la 1970aj jaroj, kaj malgraŭ kelkaj notindaj fluktuoj, tiun revolucion stampis senĉesa altiĝo de la tutmonda ekonomia kresko, kiu grade pasis de 0,5% averaĝe (fino de l’ 18a jarcento) ĝis elcentoj atingantaj 5% kaj plus en la fino de tiu periodo (fino de la 1960aj jaroj, komenco de la 1970aj). Nu, de 1973, tiu kresko spertas netan malakcelon, kio ĵetis la mondan kapitalisman sistemon en profundan krizon. Ne en 1938, la produktfortoj ĉesis kreski, kiel tiam asertis Trocki [7] ; ekde 1973 ilia kreskokvoto, restante tute pozitiva, nur malaltiĝis kaj tiu simpla faktoro sufiĉas por deĵeti la sistemon en la grandan depresion, kiun ni spertas de tiam kaj kiu ne ĉesis pligraviĝi. Tamen, antaŭenpuŝita de la eksterordinara inercia forto, kiun ĝi amasigis de jarcentoj, tiu sistemo, per la freŝdata ofensivo novliberalisma, pludaŭrigis ĝisnune la tutmondan globiĝon kaj hierarkiiĝon rilate al siaj propraj interesoj ; per la sama impeto, ĝi paroksismigis la malegalecojn ĝis grado neniam antaŭe atingita.

Tiel, la rolon, kiun Marx asignis al la proletaro - kreskigi la produktfortojn uzante sian superregadon -, plenumis la kapitalisma sistemo : neniu alia ol tiu lasta povis realigi tian progreson dum tiom kurta tempo (kaj estigante tiom da damaĝoj). Nuntempe, la grado de la ekonomia disvolviĝo atingita sufiĉas plenmezure por satigi la bezonojn de l’ tuta homaro [8] (kun kelkaj rearanĝoj). Sed tiu sistemo ja ne kapablas respondi al tiu neceseco ; ĝi scias nur paroksismigi la konkurencon kaj la malegalecojn, ĵeti la homon kontraŭ la homon, poluadi…

"La kapitalisma produkto naskas per si mem sian propran neadon kun la fataleco, kiu regas la aferojn de l’ naturo", asertas Marx en la fino de la unua libro de l’ Kapitalo. Tamen, tiu fino programita ne povas realiĝi aŭtomate per si mem, nek per la volo de iu transcenda potenco sed per la homoj, fare de ties diversaj sociaj luktoj, de kiuj la alternativuloj devas esti solidaraj, certe, sed ankaŭ kritikaj. Kial ? Ĉar la multaj nuntempaj sociaj luktoj neniel celas kontesti la sistemon sed defendi interesojn apartajn, limigitajn, tamen vivesencajn por tiuj, kiuj luktas kaj vidas nenian alternativon : ili celas, tie ĉi antaŭgardi la dungaron, nome daŭrigi la salajran sklavecon [9], tie for postuli monhelpon de la ŝtato aŭ eĉ plenumi la nacian liberigon de iu etna minoritato, nome plifortigi la jakobenan ŝtaton, ties enmiksiĝismo, eĉ krei (laŭ ia dispariĝa reprodukto) aldonan naci-ŝtaton, kiu tuj diferenciĝos, polusiĝos. Tamen, kvankam tiuj luktoj ne estas eksplicite revoluciaj, ties kunigado estas tiaj implicite, objektive, ĉar ili ŝancelas kaj senfirmigas la sistemon.

Koncerne la alternativulojn, endas antaŭ ĉio elmontri, tra ĉiuj ĉi luktoj (kiam ili okazas sed eĉ en pli kvieta tempo), ke la superreganta sistemo povas prezenti nur solvojn individuajn, partajn, portempajn eĉ necertajn, por kelkaj bonŝanculoj, por iu minoritato malfavore al aliaj, sed ĉefe ke alia mondo eblas : sen tiu fundamenta perspektivo, nenia mobilizo, nenia iomete kohera agado, nenia projekto povas esti entreprenita. Nu, tiu sistemo tiel ruinigis sennombrajn alternativajn projektojn, kiam ĝi estis en plena ekspansio kaj eĉ dum sia freŝdata kadukiĝo, ĝi tiel trudiĝis dum tiu pasinta periodo, kiel ĝenerala malintereso, indiferenteco, nun vidiĝas rilate ĉian alternativon tuj kvalifikitan utopia. Tiun cenzuron ne nur praktikitas la subtenantoj de l’ sistemo, sed ankaŭ ties sennombraj viktimoj kaj ofte – tio estas la plenpleneco - la alternativuloj mem, kiuj enmensigis [10] siajn fiaskojn kaj daŭrigas tiun black out ene de siaj propraj vicoj [11] … Jen kie okazas la transpaso de la formala, supraĵa superregado de l’ kapitalo al ties reala superregado : la superregantaj ideoj estas la ideoj de l’ superreganta sistemo… Do necesas antaŭ ĉio, reproprigi al si tiun utopion.

La utopio (tio, kio nenie troviĝas) estas homa, universala : flugigi aĵon pli pezan ol la aero, ĝin sendi en la interstela spaco, dissplitigi ĉielskrapturojn per memmortigaj taĉmentoj devojiĝinte aviadilojn, estas utopioj… ĝis ilia realigo [12]. La utopio estas ankaŭ instrumento, armilo celanta nuligi ĉian projekton, detrui ĉian esperon. Nu, fronte al la konservativaj utopioj, eĉ reakciaj, disvastigitaj de tiuj, kiuj rifuzas ĉian socian antaŭenpaŝon – aŭ kiuj ne kapablas imagi ĝin – la alternativa movado estas grajnejo de progresemaj utopioj, tute ne cenzurindaj, kiuj male devas esti nepre diskonigitaj inter ni. Ni parolu, tre rapide, pri la politikaj utopioj kiuj, kiel Proudhon jam tion antaŭvidis, aspiras al mondo de regionoj kaj komunumoj libere asociiĝintaj kaj federiĝintaj [13] ; la ekonomiaj utopioj, kiuj celas socion kie la merkato estos reeniginta en la kanaligitan vojon, kiun ĝi uzis antaŭ sia freŝdata superbordiĝo, socion kie la homaj konunumoj estos reproprigintaj la riĉecojn de kiuj ili estis senposedigitaj : ĉies laboron unue, sed ankaŭ la terojn, la produktirimedojn, la monon [14] ; la ekologiaj utopioj, kiuj strebas al mondo kie la homo estos reveninta en sian lokon sine de l’ naturo [15] ; la kulturaj utopioj koncerne la alternativajn edukadojn, kiuj prezentas aliajn perspektivojn ol la nuna ĝenerala ŝtultigo praktikita de l’ sistemo, aŭ ankoraŭ la planlingvojn kun universalaj celoj [16] ; la sindikataj, konsiliismaj, memmastrumismaj utopioj…

Ĉiuj ĉi utopioj, komplementaj, strebas al mondo al kiu niaj socialismaj prauloj aspiris, nome mondo kie la ŝtato estos velkiĝinta, la milito ĉesinta, kie la ekspluatado de l’ homo per la homo kaj ties nuntempa pluiĝo, la salajreco, estos nur memoraĵoj de la pasinta historio, kie la mastrumado aferojn anstataŭos la regadon de l’ homoj… unuvorte utopia mondo… ĝis ties realigo.

Iu luktfilozofio

Ĉio perdiĝas, ĉio kreiĝas, ĉio transformiĝas… povas oni aserti distingiĝante de Lavoisier. La moderna scienco, nun, firme elmontris la karakteron universale movan kaj efemeran de ĉiu afero, ĝis la steloj, eĉ la atomoj konsistigantaj la plej duran kristalon, la plej stabilan, kies vivdaŭro estas limigita. La verko de Marx, koncerne lin, permesis evidentigi tiun karakteron necertan kaj fuĝeman de la realo ene de la homaj socioj. Ankaŭ ĉio akceliĝas, de tio la nuntempa homo povas atesti. Dank’ al la transdono de la scio fare de la edukado, al ĝia senĉesa pliriĉigo, la homa vivo prezentas senteblan akcelon de la natura evoluado : sekve de tiu kultura progreso karakteriza al nia specio, nuntempa homo estas radikale malsimila al ties praulo vivinta antaŭ 10.000 jaroj ; oni ne povas same diri pri la aliaj animalaj specioj. Kaj nia historio (apenaŭ 5.000 jaroj), sekve de la diferenciĝo de la socio, de la multaj luktoj, kiujn ĝi disvolvis, prezentas novan senteblan akcelon de la antaŭhistoria, nememorebla homa progreso, ĉiu scias ke ĝi furiozis ekde la komenco de la industria revolucio, neregita kaj neregebla fenomeno…

La diversaj homaj institucioj produktitaj de nia freŝdata evoluado estas do, pli ol iam ajn, notinde efemeraj, kion elmontras ĉiu historia esploro : la mono, la lingvo, la ŝtato, la salajrata laboro, la nacio, la merkato, la familio… ne ĉesas naskiĝi, ŝanĝiĝi, vivi, malaperi, kaj tio povas koncerni eĉ la homon, pri kiu ni scias nun, ke ŝli ne estas fino en si mem. Imagi eterna, nemovebla, iun ajn el tiuj institucioj estas danĝera utopio ; estas alia : voli ĝin vivteni, kiam ĝi kadukiĝas. Estas do pasia laboro plenumenda, igante vivi la supremenciitajn sociajn kategoriojn, eĉ kelkfoje akompanante ilin ĝis ties morto, tra niaj diversaj bataloj, sen praktiki terapian persistadon. Tie estas granda filozofio de la lukto praktikinda [17].

Ni konkludu per tiu fundamenta teoremo : la sociaj luktoj, i.a. la klabatalo, estas necesa kondiĉo, sed ne sufiĉa, de la socia ŝanĝo [18].

Djémil KESSOUS Komence 2003


[1] Necesus ĉi tie starigi ampleksan bibliografion pri ĉiuj aŭtoroj de diversaj fakoj kiuj sin dediĉis al tiu temo. Ĝis la konservativa aŭtoro Raymond Aron, kiu plenumas, sub la resuma titolo la Klasbatalo, ciklon de kursoj en la Sorbono dum la lerna jaro 1956-1957 (poste publikigitaj : La lutte de classes, Gallimard, 1962)

[2] Ŝli estas la kunstreĉo de "ŝi aŭ li", pli respektema ol la nura "li" al iu duono de l’ homaro. Ni aldonu ke la homo faras sian historion sed ne scias la historion, kiun ŝli faras (Hegel).

[3] Escepte de kelkaj enspeciaj interviraj bataloj, kiujn oni povas observi iom ĉie ajn.

[4] Pierre Clastres, Archéologie de la violence (Arkeologio de la perforto), Libre, Payot,1977/1.

[5] Vd. Gramsci : "Ni komencis elmontrante kiom estas absurda kaj infana aserti, ke la sindikato enhavas per si mem la virton preterpasi la kapitalismon : objektive la sindikato estas nenio alia ol komerca socio el speco tute kapitalisma, kiu celas trudi, interese de la proletuloj, maksimuman prezon por la laborvaro kaj trudi la monopolon de tiu varo sur la nacia kaj internacia merkato" (L’Ordine Nuovo, 30a de oktobro 1921). Konvenas tamen noti, ke iu tradicio ankoraŭ vivema de la socialismo, fondas gravajn esperojn sur la sindikatismo. Vd. Daniel Guérin : "La laborista sindikatismo antaŭdonacas al la revolucia laborista movado siajn jam ekzistantajn federaciajn strukturojn, tiel horizontalajn kiel vertikalajn" (A la recherche d’un communisme libertaire, Spartacus, 1984, p. 112).

[6] Ekzemple, kiam mi skribas tiujn liniojn, la prezidentoj de la franca Konsilio de l’ ŝtato kaj de la Medef (la organizo de la mastraro) estas ambaŭ nobelaj, por citi nur tiujn du eminentulojn. Krome, ekzistas nenombrebla kvanto da nobeloj kaj burĝoj, kiuj de du jarcentoj sin dediĉis al la socialisma movado. Vd. La komunista Manifesto : "Same kiel antaŭe parto de la nobelaro transiris al la burĝaro, tiel nun parto de la burĝaro transiras al la proletaro, kaj aparte parto de la burĝaj ideologoj, kiuj atingis per studado la teorian komprenon de la tuta historia movado".

[7] Leon Trotsky , La agonio de l’ kapitalismo kaj la taskoj de la IVa Internacio (1938). Tiu verko estas trovebla en multaj lingvoj, notinde angalingve (The Transitional Program for Socialist Revolution, including The Death Agony of Capitalism and the Tasks of the Fourth International, 2a eld. New York, Pathfinder Press, 1974), kaj franclingve (L’Agonie du capitalisme et les tâches de la IVe Internationale : programme de transition, François Maspero, 1973.)

[8] Post du jarcentoj la produktforto estis multobligita de pluraj centoj, la homa loĝantaro de kelkaj unuoj. Hodiaŭ, ĉiu homo, averaĝe, estas centoble pli riĉa ol ŝlia praulo, kiu vivis en la 18a jarcento.

[9] PROSTITUITINOJ estas metio, ĝin ni volas PLENUMI, fiere afiŝis sur tabulo, iu el tiuj virinoj manifestaciante la 5an de novembro 2002 (la foto aperis en Télérama n° 2758, 23/11/02, p. 132).

[10] Pri tiu psika fenomeno de la enmensiĝo (tiuteme rilate la komplekson de la koloniituloj), oni legos interese la laborojn de la antila psikiatro Frantz Fanon notinde "Nigra haŭto, blanka masko" (Peau noire, masque blanc, Seuil, 1952).

[11] Ĝis la multaj, kiuj laŭte krias ke alia mondo eblas, dum ili rifuzas ĉian iomete radikalan kontestadon de la sistemo. Senkompate al siaj gekamaradoj, la liberecano Bob Black skribas : "la anarkiismo ne estas tiom kontestado al la ekzistanta ordo kiom maniero laŭ kiu oni povas kontentiĝi per ĝi" (Anarkio kaj aliaj obstakloj kontraŭ anarkio, 1985). Sed oni povas la samon diri pri kelkaj marksistoj laŭdire radikalaj, ultramaldekstraj, kiuj hodiaŭ sin gargaras per klasbatalo. Jam la stalinistoj dum la 1930aj jaroj, per ilia maldekstrista eskalado, ilia teorio de la soci-fascismo, de l’ klaso kontraŭ klaso, pretigis la vojon al Hitlero. Sed ĉu la totalismo, la integrismo, kia ajn estas ties formo, ne estas (ri)fuĝo por tiuj, kiuj ne vidas alternativon ?

[12] Tiuteme la anglalingvaj progresistoj praktikas amuzan translokadon de vokalo inter no where (nenie) kaj now here (nun ĉi tie).

[13] La konceptoj de Proudhon hodiaŭ troviĝas en diversaj federismaj kaj mondcivitanaj movadoj kies komuna punkto estas postuli limigon de la naciaj suverenecoj. Estas iom tikla observi nuntempe multaj marksistoj fariĝintaj suverenistoj. La suverenismo estas radikale kontraŭ ĉia homa emancipiĝo. La nura suvereneco, kiu valoras, estas tiu de la unuopulo libera kaj emancipiĝinta.

[14] Koncerne monon, esta menciinde ĉi tie la proponojn radikale kontraŭajn de konsummono fare de distribuistoj kaj de fandiĝa mono fare de gesellistoj. Ĉiel ajn ambaŭ skoloj rekuniĝas kun la tuta socialisma movado en la neceseco pri demokratia kontrolo de la monemisio, kies privilegio estas nun forlasita al la bankoj, kiuj prifriponas tiom la unuopulojn kiom la ŝtatojn.

[15] … Sine de naturo en kiu la homoj ĉiam devos lukti. Tie, ili devos pruvi ke lukto ne ĉiam signifas ruinigon kaj ke socio spertanta altan gradon de disvolviĝo povas ekzisti samtempe kun la cetera biosfero.

[16] Koncerne la planlingvon, endas aserti tie ke temas pri la baza utopio. Jen do, tra la tuta mondo, kelkiuj decidantaj komuniki per neŭtrala lingvo, per kiu neniu (aŭ preskaŭ) havos la avantaĝon de la patrina lingvo. Nu, tiu utopio ne estas utopia ĉar jam troviĝas multaj planlingvoj : Ido, Interlingua, kaj ĉefe Esperanto, parolata de centoj da miloj da personoj tra l’ mondo. Inter tiuj ĉi troviĝas, kunigitaj en tiom da asocioj, kristanoj, buddhistoj, blinduloj, komunistoj, katamantoj, kuracistoj, ekologianoj, ktp. Se la utopio de la populara kulturo havas bonŝancon konkretiĝi, tio certe fariĝos per tiu alia utopio de la neŭtrala kaj universala lingvo.

[17] Luktarto eble proksimiginda al iuj ekstremorientaj filozofioj, eĉ tiuj de la islamanoj, laŭ kiuj la ĝihad estas antaŭ ĉio lukto kontraŭ sin mem. Sed ĉu la kontestado kontraŭ la ekstera mondo ne necesigas antaŭe ioman kontestadon al si mem ?

[18] Ĉiuj sociaj kategorioj ekzistantaj : naci-ŝtatoj, asocioj, klasoj, partioj, sindikatoj… kaj finfine la homo mem, estas, samtempe, objektoj kaj subjektoj de tia socia ŝanĝo ; tiun ĉi ili tiom suferas unuflanke, kiom, aliflanke, ili partoprenas ; ili estas de tiu la aktoroj. En tiu situacio necesas al ĉiu bone pripensi la rolon, kiun ŝli ludas… Finfine, unu lasta noto. Tiu artikolo resumas tion, kion mi skribis okaze de diversaj debatoj, ennaciaj dum la jaroj 1995/96 en la pariza Berneri rondo, internaciaj pli freŝdate en SAT. Detaligon de tiuj tezoj prezentas mia lasta verko (La Universalismo, SAT, 2002).

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Pri klasbatalo kaj la universala signifo de la vorto(artikolo)

puce Petro Levi : Ĉu komunismo mortis ? (artikolo)

puce Petro Levi : Kio estas burĝo ?

puce Lucien Laurat : Aŭstro – marksismo (artikolo)

puce Faustino Castaño : Adiaŭ Marcelino

puce Komunista Manifesto

puce Strittmatter : Batalo kontraŭ la ruĝaj kovertoj (artikolotraduko pri koruptado en Ĉinio)

puce Marksistaj Interretaj Arkivoj -Esperanto

puce Djemil Kessous : Klasbataloj kaj socia progreso




Supren