Bonvenon !
1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo
Loĝeblecoj
2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj
Provizora programo
Aliĝintoj
Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto
Bonvenon en Jalto !
Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 85-a SAT-Kongreso
Fotoj pri la kongreso
Gazetartikolo 2012
Klaĉoj (Tragikomedio)
Prikongresa artikolo en La Balta Ondo
Prikongresa artikolo en loka gazeto
Poŝtadresoj :
a/k-489, Yalta, 98600-Ukraine, Esperanto
Зайдман Ефим Семенович, ул. Украинская 1-11, Ялта-4, 98604-Украина
(nur por esperantistoj el Ukrainio, Rusio, kiuj pagas en hrivnoj)
Telefonoj :
+38-0654-319085 hejma +38-096-4838585 poŝta
Retadresoj :
jefim_z(ĉe)mail.ru
| Atenton ! Post aliĝo en la unua bulteno bonvolu registriĝi en www.velura.net |
El Francio al Kievo aviadiloj flugas el Parizo, Tuluzo, Liono, Marsejlo,
Strasburgo, Lilo (Lille) ĝis flughaveno Borispol, de kiu veturado daŭras ĉ. 1 horon kaj 20 min.
Al Kievo eblas flugi el kelkaj landoj tre malmultekoste per WIZZAIR, ekzemple, el Valencio kaj Barcelono (Hispanio), el Venecio (Italio).
Nun de Kievo ĝis Simferopolo trajnoj veturas ĉ. 16 horojn. Somere kutime de Kievo al Simferopolo (aŭ tra Simferopolo) ĉiutage veturas ĉ. 20 trajnoj. La unua je 00.04, la lasta je 23.05. La somera horaro aperos en majo. Eblas ankaŭ flugi al Simferopolo.
Al Odeso - el Parizo, Tuluzo, Liono. De aerhaveno veturado daŭras
ĉ. 1 horon.
De Odeso trajnoj veturas ĉ. 12 horojn. Biletoj al Odeso kostas pli multe ol al
Kievo. Krome el Odeso al Simferopolo somere estos nur 2 trajnoj, kiuj
forveturas je 19.30 kaj ĉ. 22.
En vagonoj de ĉiuj trajnoj lokoj estas kun litoj.
En Odeso kaj Kievo estos niaj kunlaborantoj, kiuj povus anticipe aĉeti
al vi biletojn ĝis Simferopolo, se vi post aĉeto de flugbiletoj
informos tempon de la alflugo kaj sendos monon. En Kievo ili povos ankaŭ aĉeti flugbileton ĝis Simferopolo.
Alveno en Simferopolon
Fervoja, busa kaj trolejbusa stacioj en la ĉefa urbo de Krimeo. Ĉi tie komenciĝas la plej longa en Eŭropo trolejbusa vojo (86 km) ĝis Jalto.

El Simferopolo al Jalto dum 2.5 horoj veturas trolejbusoj (ekde la 5-a
ĝis 20.15 kun intervalo ĉ. 15-20 min) kaj dum 1.5 horoj busoj (ekde
4.45 ĝis 21.30 kun intervalo 5-10 min).
Por scii kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto, vidu la koncernan artikolon :
Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto


Kongresejo

Loĝado

Lokaj ekskursoj en la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj :
D1, D2 : Ekskurso tra la urbo kaj al lokoj de E-pioniroj (senpaga)

Ekskursantoj ĉe la domo de la unua jalta esperantisto, fama Esperanto-pioniro d-ro I.Ostrovskij
D3 : Ekskurso al vilaо-muzeo de Anton Ĉeĥov kaj spektakloj tie de jalta E-teatro “Improvizo” laŭ rakontoj de A.Ĉeĥov (6 eŭroj)

Somera vilao-muzeo

spektaklo “Dramo”

Spektaklo “Masko”
D4 : Busa ekskurso al Livadio : vizito al la palaco, koncerto en orgena halo (10 eŭroj)

Eksa cara palaco en Livadio, kie fine de la dua mondmilito okazis fama renkontiĝo de la prezidantoj

Esperantistoj en livadia orgena halo
D7 : Busa ekskurso al Nikita botanika ĝardeno (fondita en 1812 jaro) kaj kakta ĝardeno (6 eŭroj)


Eksterurbaj ekskursoj :
D5 : Turista marŝo al montaro (samtempe kun D6) – senpaga

Aspekto de Jalto desur la montaro
D6 : Busa ekskurso al Alupka : vizito al Voroncov-palaco kaj parko (samtempe kun D5) - 8 eŭroj

Norda flanko de la palaco / Suda flanko
P2 : Promenado al naturo - senpaga

En pina arbaro
P3 : Vespera mara promenado per boateto (1 horo) - 5 eŭroj

Tuttagaj ekskursoj
T1 : Tuttaga busa ekskurso al Sebastopolo : Historia Panoramo de la eventoj, Hersones (restaĵoj de greka antikva ĥramo, kie Rusujo akceptis kristanismon) - 20 eŭroj

Ronda panoramo

Antikva Hersones
P1 : Tuttaga busa ekskurso al Baĥĉisaraj (eksa palaco de krimetatara ĥano, kaverna urbo Ĉufut-Kale de karaimoj, enroka monaĥejo) - 25 eŭroj

Ĥana palaco

Kaverna urbo Ĉufut-kale

Enroka vira monaĥejo
P4 : Tuttaga Ekskurso al Balaklavo (muzeo de eksa milita bazejo de atomaj submarŝipoj) - 16 eŭroj

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.