sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










E.Lanti : Duonhoron kun Errico Malatesta (intervjuo)


JPEG - 20 kb


Inter la nunaj gravuloj de la anarkista movado, Malatesta estas certe unu el la plej famaj. Dum longaj jaroj li vivis ekzilite k. povis reveni Italion nur post la milito. Antaŭ la faŝisma regado, li direktis la ĉiutagan ĵurnalon "L’Umanita" k. nun li eldonas la interesan duonmonatan revuon "Pensiero e Volonta" [1] (Penso k. Volo). Jam maljuna, grizbarba, E. M. restas tamen tre juna spirite : En liaj okuloj ardas fajro de ne estingebla entuziasmo ; lia voĉo havas tonon de konvinko neŝancelebla. Antaŭ tiu viro, malaltkreska, iomete terenklinema, oni sentas sin tuj en simpatia k. fidema atmosfero.


Por ke ne estu inter ni iu ajn miskompreno, mi diris al li ke mi estas ano de Komintern k. sekve ne havas la saman komprenon kiel li rilate la nuntempajn sociajn problemojn.



— Tion mi jam sciis per la legado de S. R., respondis ridetante k-do Malatesta.



— Ĉu do vi komprene legas esp.on ? mi intermetis.



— Ja, vian revuon mi legas senpene. En Londono mi lernis esp.on k. eĉ tiam tre interesiĝis pri la movado. Sed okazis la skismo ida k. pro tio mi ĉesis okupiĝi pri la afero. Mi atendis ekscii kiu de ambaŭ lingvoj venkos . . .


Mi profitis la okazon por klarigi, ke la esp.a movado daŭrigas progresadi k. ne vidigas ian ajn dekadencan signon, tute male.



— Nu. eble denove mi interesiĝos pri esp.o, tial ke mi ja estas konvinkita, ke internacia lingvo estas nepre necesa por nia movado.


Demandite pri la faŝismo. Malatesta respondis jene :
— La faŝismo esence ne estas io nova en Italio, nur la nomo estas nova. Mussolini k. lia bandaĉo nur ĝeneraligis, metodigis ion, kio jam delonge ekzistis ĉe ni. En Napoli, ekz.. ĉiam la mastroj havas je sia servo aron da krimistoj, kiuj dum la strikoj provis terurobeigi la laboristojn. La faŝismo estas nur la regado de bone organizita krimistaro. Mi rakontu al vi anekdoton :


Antaŭ kelka tempo, la faŝistoj traserĉis en la ejo, kie estas presata nia revuo. Akompanis ilin iu polickomisaro, kiun de longe mi konas, ĉar, kiel vi certe scias, ofte mi estis implikata en polic- k. juĝaferoj. Mi demandis lin kun tono iomete ŝerca : "Ĉu do estas forigita la leĝo rilata al la gazetaro ?" - "Nu, ĉu estas vi, Malatesta, kiu parolas pri leĝo ?" samtone respondis la komisaro. "Ĉu do vi ne scias, ke la leĝo similas testikhaŭton, ĝi estas tre elasta . . . [2] Cetere nunokaze mi mem ne ordonas sed simple obeas al tiuj faŝistoj. Jen vidu, unu el ili estis de mi serĉata pro liaj krimoj ; mi eĉ havas en la poŝo la kaptordonan leteron ; sed ŝanĝiĝis la rolo : hodiaŭ mi devas obei lin ! . . ."


Tiu tipa fakto ilustras vere plej bele la faŝismon. Restis al mi nur demandi al k.do Malatesta ĉu li konsentas, ke mi raportu liajn dirojn k. citu lian nomon ; mi aldonis, ke ĉiuj aliaj k.doj, kiujn mi jam demandis pri la faŝismo rekomendis, ke ne estu ilia nomo konigota.



— Ho ! estas mi imuna kontraŭ la faŝistaj venĝoj. Raportu kion vi volos ; mi povas diri je mia nomo, ke la faŝista movado konsistas el plej egaj kanajloj . . .


Jen farite.
Oni ne devas konkludi el la sintenado de k.do Malatesta, ke la aliaj k.doj, kiuj deziras, ke ilia nomo ne estu konigata, estas malpli kuraĝaj. Estas ja vere, ke Malatesta profitas certan imunecon pro sia famo, pro la granda ŝato k. respekto, kiuj estas ligitaj al lia nomo - k. ĉefe pro tio, ke nuntempe li ne povas forte influi grandan amason da laboristoj per sia revuo...


E. Lanti, el “Ĉe la lando de la "Nigraĉemizuloj", Sennacieca Revuo, julio 1924


[1] Adreso : Poŝtkesto 411, Romo.

[2] La gepruduloj pardonu, sed parolas grava oficialulo k. devas raporti senŝanĝe lian maldecan parolon !! . . .

Sama rubriko :


puce Nikolao STEPANOV : FUTERFAS - Sorto de anarkiisto-esperantisto

puce  A. Neselbergs (17 457) : Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.

puce E.Lanti : Duonhoron kun Errico Malatesta (intervjuo)

puce Stig Dagerman : La anarĥiismo kaj mi (eseo)

puce  Cristian Sabaŭ : La krizo kaj foresto de solvoj, karakterizo de la ĉi-jarmila komenco (prelego)




Supren