sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)


JPEG - 198.4 kb


Ekstraktoj el prelego farita en la 50a Kongreso de SAT en Aŭgsburgo 1977 08 03.

...

KOMUNISTA KONCEPTO PRI KULTURO


Komunistan koncepton pri kulturo plej bone esprimis la franca komunista sciencisto Paul Langevin : "Oni povas diri, ke tio estas la ĝenerala kulturo, kio ebligas al la individuo plene senti sian solidarecon kun la aliaj homoj, en la spaco kaj en la tempo, kun tiuj de sia generacio kiel kun la antaŭaj kaj sekvontaj generacioj. Esti kulturita, tio estas do esti ricevinta kaj konstante disvolvi inicon al la diversaj formoj de homa aktiveco sendepende de tiuj rilataj al la profesio tiel, ke oni povu akiri vastan kontakton en komuniĝo kun la aliaj homoj" (La pensée et l’action - Penso kaj ago - de Paul LANGEVIN, Editions sociales 1950). La funkcio de la kulturo ne reduktiĝas al la havigo de ia diletanta ĝuo. Ĝi ludas esencan rolon en la homa alproprigo de la naturo, kiel substrekis Engels en sia filozofia difino de la libero : "La libero de la volo estas nenio krom la kapablo celkonscie decidi" (Anti-During). Per la kulturo, kiu ebligas al la individuo profiti ĉiam pli vaste la akumulitan sperton de la tuta homaro, la homo realigas kvalitan salton en la biologia evoluo. Tial kontraŭe al la asertoj de falsantoj de marks-leninismo, la disvolviĝo de la konscio kiel libera aktiveco de la spirito, plej alta manifestiĝo de la materio, okupas centran lokon en dialektika materiismo. La internaciaj rilatoj kontribuas konstrui nian ĝustan konscion pri la mondo kaj socio, en kiuj ni vivas, kaj tiel disvolvi nian adekvatan praktikon.

KOLOSA BARO

Evidente la lingva izoliteco efikas kiel kolosa baro al la internaciaj interrilatoj. Kontraŭe, ĉiu rimedo, kiu rompas la lingvan izolitecon, helpas al la internaciaj rilatoj kaj estas do konkreta faktoro de tutmonda, homara kulturo. Eraro estas pensi, ke la parolantoj de t.n. "grandaj" lingvoj ne estas tuŝitaj de la lingva izoliteco. Ili nur falas de pli alte, kiam ili trafas ĝin. La daŭra ignoro pri Esperanto rezultigos nekredeblajn seniluziiĝojn al t.n. grandlingvanoj. Ilia ĝeno en internaciaj rilatoj estas tiom pli granda, rilate al t.n. "malgrandlingvanoj", ke ĝi substrekas la fiaskon de la obstina utopia provo solvi la problemon surbaze de ilia nacia lingvo. Cetere la klopodo trudi sian nacian lingvon al alinacianoj estas fremda al la principoj de komunismo. El tiu vidpunkto, maljuste estas kontraŭmeti la batalon por la internacia lingvo al la tradiciaj rimedoj de internacia komunikiĝo : lernado de lingvoj, uzo de interpretistoj, tradukistoj, ktp. La enkonduko de la internacia lingvo en la internaciajn rilatojn nur povas esti iompostioma kaj do ne subite forigos la neceson pri la tradiciaj, malpli efikaj rimedoj.
...

La lingvo ne estas celo, sed rimedo. En praktiko, la rimedo nedisigeble ligiĝas kun la celo. Helpa lingvo ? Certe jes, Esperanto estas pli helpa ol ĉiu ajn alia lingvo, sed ĝi ne povus esti helpa, se ĝi estus nur helpa. Ĝi ne povus ludi tiun rolon, se ĝi ne fariĝus unue la intima lingvo de multaj homoj.

Esperanto ne estas filozofio aŭ ideologio, sed lingvo, t.e. praktika rimedo de internacia komunikiĝo.

La esperanto-movado estas nek nacio, nek gento, kaj ĝia hipoteza aspiro fariĝi ia speco de nacio aŭ gento estus danĝera kontraŭsenco. Tamen ĝi estas tre reala lingva internacia komunumo kaj kiel tia ĝi portas apartan kulturon konsistantan parte el sintezo de naciaj kaj gentaj tradicioj, kaj parte el tute originalaj elementoj. Tiuj ĉi referencas al nobla idealo de interpopola paca interkompreniĝo kaj interhoma solidareco, de unueco de la homaro. Ne indiferente estas, ke sen tiu nobla idealo, kiu animis inter esperantistoj unue Zamenhofon mem kaj la rusajn pionirojn de la esperanto-movado, Esperanto neniam estus kreita kaj la demando pri ĝia supervivo sekve ne povus ekstari. Cetere Zamenhof mem ne estis tiel naiva, kiel oni kutimas prezenti lin. Li tre klare konsciis kaj esprimis, ke la lingva ĥaoso estas nur favora kondiĉo kaj ne la ĉefa kaŭzo de la intergenta malamo ekscitita de regantoj por ties profito.
...

LA UNIKA LINGVO DE LA HOMARO ?

Ĉu en la estonteco Esperanto fariĝos la unika lingvo

de la homaro ? Ĉu tio estas dezirinda aŭ verŝajna ? En metafizika prezento de la problemo oni povas kontraŭmeti unu al la alia du konceptojn :

a/ eternigo de la gentaj lingvoj kaj kulturoj surbaze de la nuna babelismo ;

b/ kompleta ĝeneraliĝo de la universala lingvo, forpuŝanta la naciajn lingvojn kaj kulturojn.

Oni povus simple lasi al la koncernotaj generacioj, vivontaj en la supera fazo de komunismo kaj disfalo de la ŝtato, la zorgon solvi tiun anticipan dilemon. Eblas ankaŭ konsideri sintezan koncepton, laŭ kiu la neceso konservi kaj libere disvolvi la kulturan heredaĵon de la homaro en ĝia genta diverseco kongruas kun la neceso enkorpigi la apartajn heredaĵojn en unu komunan universalan multflankan kulturon. Intertempe Esperanto ekzistas por solvi la nunan praktikan problemon de internacia interkompreniĝo.


...

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)

puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)

puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)

puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)

puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)

puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)

puce T-ĉemizo : Internacia solidareco




Supren