sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ : Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj


JPEG - 23.7 kb


"La vera individua voĉo en Esperanto fariĝis realaĵo, kaj nova generacio havis modelojn pretajn", - diris William Auld pri la poezio de Miĥalski. Tro frue, tamen, tiu unika voĉo eksilentis, kaj nur lastatempe eblas aldoni detalojn al la baza biografio de la poeto.


Eŭgenij Iosifoviĉ Miĥalski naskiĝis en 1897 en la okcident-ukraina urbeto Letiĉev. La plej longa periodo de lia vivo estis ligita kun la urbo Voznesensk (Nikolajeva regiono). Iom da tempo la poeto pasigis en Odeso kaj en Saratovo, kaj la lastajn sep jarojn de sia vivo li pasigis en la urbo Donecko (tiam nomita Stalino). La verkaroj de Miĥalski, "Prologo", "Fajro kuracas", kaj "Kantoj de l’amo kaj sopiro (poemoj de naiva juno)" eldoniĝis alilande. Verŝajne ni neniam sukcesos ekscii, kiom ankoraŭ li verkis kaj intencis verki.


"Tiom longa morto"


La Donecka klubo de Esperantistoj "Amika Rondo" jam antaŭlonge interesiĝis pri la sorto de la fama samurbano. Liajn vivon kaj verkaron atente esploris Miĥail Belogolovskij, kaj informis pri la rezultoj de siaj esploroj en la tajpita ukraina periodaĵo "Amikeco" (1978), en "Informa bulteno de ASE" (1983), kaj en la loka ĵurnalo "Vespera Donecko" (1987). Belogolovskij provis, ne tute sukcese, precize konstati la ĝis tiam neprecizan daton de la morto de Miĥalski. Li trovis posteulojn de la poeto kaj, surbaze de la dokumento pri lia rehonorigo fine de la 1950aj jaroj, asertis, ke Miĥalski mortis en malliberejo en 1938. Tamen, nur en 1991 eblis konsulti dokumentojn el la arkivejo de NKVD-KGB (sekreta polico), kiuj indikis la ĝustan daton.


La Donecko-regiona KGB-estraro ricevis leteron de la moskva historiisto Nikolaj Stepanov, petante informojn pri la sorto de la fama poeto. La arkivistoj devige preparis respondon. Samtempe, la loka ĵurnalo "Ĵiznj" (= Vivo) petis de la arkivistoj detalojn pri persekutitoj dum la 1930aj jaroj. La arkivistoj proponis la juĝdosieron de Miĥalski. Sekve, la 16an de julio 1991, aperis artikolo de Anna Rjaŝina "Tiom longa morto post tiom mallonga vivo", verkita surbaze de tiu dosiero.


Klariĝis, ke Miĥalski estis kondamnita al la morto la 14an de oktobro 1937, kaj estis mortpafita kiel "krimulo-trockiisto" la 15an de oktobro.


La poeto estis arestita la 16an de marto 1937. Dum la aresto, oni konfiskis "du pakaĵojn da manuskriptoj, kvin pakaĵojn da diversaj korespondaĵoj..., 9 pakaĵojn da diversaj libroj, revuoj, ĵurnaloj, unu pakaĵon da alilandaj banderoloj, unu paketon da personaj dokumentoj". Preskaŭ ĉio tio verŝajne perdiĝis. El la leteroj restis nur du verkitaj de Miĥalski kaj ĉ. tridek ricevitaj de li, nome tiuj, kiuj helpis al la juĝistoj mortigi la akuziton.


Komence, la akuzoj rilatis al sufiĉe modestaj "krimoj" : kiu, kial donis al ordinaraj Esperantistoj numeron de "Sennaciulo" ? Tamen, la afero fariĝis ĉiam pli kaj pli minaca. En majo 1937 la juĝesploristoj raportas, ke ne eblas fini la esploron en la permesita tempo. Ili informas, ke necesas novaj arestoj, kiuj ja sekvas. Miĥalski tiam estis akuzata esti gvidanto de kontraŭrevolucia organizaĵo, kiu ricevis ordonojn el eksterlando (de la franco Bourguignon) kaj transdonis ilin al donbasaj Esperantistoj. Oni asertis, ke trockiistoj uzis IAREV-on [1] por maski siajn malamikajn planojn kaj kontraŭsovetian laboron. Post la aresto de Ernest Drezen kaj de multaj kijevaj kaj ĥarkovaj Esperantistoj, la juĝesplorado efektive iĝis proceso kontraŭ SEU.


La proceso finiĝis per tiom da mortpafoj kontraŭ fidelaj batalantoj por la lingvo internacia. Samtempe la Esperanto-movado jam estis disŝirita en burĝan, neŭtralan kaj en proletan partojn. Ĉiam pli profundiĝis la skismo inter estintaj aliancanoj - la proletmovadanoj. Al la kontraŭ-Esperantaj batoj de la germanaj faŝistoj aldoniĝis la batoj de la sovetiaj stalinistoj.


La perfido de Kuzmiĉ


Dokumentoj el la dosiero pri Miĥalski permesas al ni pritaksi la rolon de Vladimir Kuzmiĉ en la proceso.


Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ (1904-1943) estis ukraina verkisto, kiu sufiĉe multe verkis en la dua duono de la 1920aj jaroj kaj en la 1930aj jaroj. Lia nomo aperas en la naŭvoluma "Konciza literatura enciklopedio" (Moskvo, 1962-1978) kaj ankaŭ en la "Enciklopedio de Esperanto". Li estis profesia verkisto, kiu verkis ankaŭ en Esperanto, kaj li estis unu el la gvidantoj de IAREV. La sola Esperantlingva novelo de Kuzmiĉ, "Solidareco", temas pri la internacia helpo de italaj revolucianoj al la oktobra revolucio, kaj ĝi priskribas la civilan militon en Ukrainio.


Post la aresto de Ludwig Renn [2] en Germanio, kaj post lia forkuro kaj partopreno, kiel gvidanto de internacia bataliono, en la hispana civila milito, Kuzmiĉ kaj Miĥalski restis la ĉefaj estraranoj de IAREV (Kuzmiĉ anstataŭis la prezidanton kaj Miĥalski estis la respondeca sekretario).


En 1936 Kuzmiĉ, verŝajne timigita pro multaj arestoj kaj aparte pro la procesoj kontraŭ Pjatakov kaj Radek, jam estis preta, por savi siajn vivon kaj liberon, rezigni pri ĉiu Esperanto-agado kaj denunci al NKVD siajn kunulojn-Esperantistojn.


Lia perfido okazis en junio 1937. En la dosiero de Miĥalski troviĝas du deklaroj de Kuzmiĉ pri kontraŭrevolucia agado de esperantistoj. Ambaŭ dokumentoj estas tajpitaj kaj datitaj la 21an de junio 1937, kaj ili evidente estas du variantoj de la sama deklaro.


En la pli longa dokumento, Kuzmiĉ pli multe diras pri propraj krimoj kaj aludas al siaj antaŭaj deklaroj.


La ĉefa menciito en ambaŭ dokumentoj estas Drezen. Kuzmiĉ detale rakontas pri kiel Drezen varbis lin fine de 1934. Li prezentas la esperantistajn verkistojn Izgur kaj Miĥalski kiel la ĉefajn plenumantojn de la ordonoj de Drezen.


Kiel malamikojn de Sovetio li akuzas, inter aliajn, la esperantistojn Incertov, Nekrasov, Borisov, Klimovskij kaj Neĉiporenko. Verŝajne laŭ la sugesto de NKVD-ano, Kuzmiĉ penas noti ĉies antaŭan partiecon, ekz. anarkiisto, menŝeviko, SAT-ano, blankulo, ktp., kaj ĉies socian devenon.


Per siaj denuncoj Kuzmiĉ gajnis ses jarojn da vivo. Tamen, ankaŭ li, laŭakuze burĝa naciisto, estis mortigita en la jaro 1943 en Alma-Ata.


kaj de Spiridoviĉ


Ni eksciis ankaŭ pri la rolo de Efim Spiridoviĉ : la NKVD-anoj uzis lin kiel tradukanton de multaj Esperantaj dokumentoj, gazetoj, leteroj, ktp. La dosiero de Miĥalski enhavas multe da tradukoj en la manskribo de Spiridoviĉ, kun liaj komentoj pri Esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj kaj pri eventoj en la historio de la Esperanto-movado. Jen, tipa komento "Do jen kiaj estas la kaŭzoj de niaj malsukcesoj ĉe la propagando inter Esperantistoj en Hispanio : en la redakcio sidis SAT-anoj !".


Laŭ informoj de Nikolaj Stepanov, pro sia kunlaboro kun NKVD Spiridoviĉ savis la vivon kaj ricevis nur dek jarojn da punlaboroj.


Profeta ŝerco


Ni instigis la nepon de Miĥalskij, Igorj Miĥajloviĉ Uralov, postuli la leterojn senditajn al sia avo, la tradukojn de Spiridoviĉ, kelkajn broŝurojn, gazetojn kaj ĉion alian pritaksitan personaj aĵoj de la kondamnito, ĉar al tiaj rajtas nur parencoj. Kun la permeso de Uralov, ni prilaboris tiujn dokumentojn dum proksimume dek monatoj.


Ne eblas en tiu ĉi artikolo detale pritrakti la leterojn. La korespondintoj, kies leteroj mirakle konserviĝis estas : la famaj rusaj, ukrainaj kaj belorusaj esperantistoj, E.Izgur, E.Drezen, N.Incertov, D.Sneĵko, B.Hoĥlov, Vs.Ivanov kaj S.Rublov (el la leteroj de la tri lastaj restas nur eltiraĵoj el la rusaj tradukoj) ; la lokaj esperantistoj, L.Gibŝ, V. Grineviĉ, G.Filipov, M.Fomina kaj aliaj ; la eksterlandanoj, H.Bourguignon, L.Renn, Guterman, N.Szapiro kaj aliaj. Iuj leteroj, niaopinie, estas veraj gravaĵoj, veraj perloj el la historio de la Esperanto-movado en nia lando kaj eksterlande.


La letero datita la 8an de majo 1934 de la odesanoj S. Rublov kaj Vs.Ivanov reprezentas siamaniere recenzon pri la ĵus-eldonita poemaro de Eŭgeno Miĥalski "Kantoj de l’amo kaj sopiro" (Warszawa, 1934). Verkita kiel serĉo, la letero tamen portas ŝpurojn de sia tempo. La aŭtoroj prikomentas la poemaron de la amiko en formo de verdikto de la libervola milita tribunalo (terura profetaĵo !).


En la letero troviĝas multe da vortludoj kaj aludoj al la verkoj de la poeto :


"Kara amiko kaj amsopiranto ! ; la afero de karkamo M. Eŭgeno, poeto kaj perfajr-kuracisto, loĝanta en Stalin-urbeto (Karbominio)... ; puni per-sone. Tamen, la letero entenas tre seriozajn averton kaj konsilojn : "vi efektive faris egan mis-paŝon, kiun laŭpove pligrandigis kanajlo Ŝafiro (la eldoninto de la poemaro) foriginte la ĉion-klarigantan antaŭparolon. Sed konkrete : kion vi devas fari nun ? Mi opinias, ke tuj vi forbatu....la eblecon uzi tian libron, kiel novan batalilon kontraŭ IPE, IAREV kaj eĉ vin mem. Vi ja komprenas, ke kelkaj viaj versaĵoj nun sonas tre malbone kaj ĝuste ilin... oni nuntempigos por sia profito (ekz. Skeletoj, skeletoj cirkaŭe... Mi volas forgesi pri ĉia alarmo kaj bruo... ktp). Urĝe verku koncernan artikolon por "Sur posteno" kaj klarigu la situacion. Se estas eble - presigu ĝin ankaŭ en nacilingvaj revoluciaj espo-gazetoj. Sed ne prokrastu !"


Kaj kelkfoje insiste estas donita konsilo : "pli rapide plenumi la socian mendon - fini la grandan poemon pri la Blankamara-Balta kanalo, pliprofundigi je 100 % la Blankamaran-Baltan Kanalon (3-milversan)". Do, la odesanoj bone komprenis, ke kontraŭ "Kantoj de l’naiva juno" la poeto nepre devas pagi per verkado de tio, kion mendis la estroj de la tiama socio poemo pri la granda trompo, kun la reforĝo de la krimuloj dum la kanal-konstruado.


La enhavo estu senpolitika


En la dosiero troviĝas ankaŭ letero, datita la 9an de junio 1933, de la estonta eldonisto de "Kantoj", N.Szapiro, kun propono eldoni ian kvanton de... poeziaĵoj. Li kondiĉas, la enhavo estu senpolitika.


Ni povas supozi, ke tiam naskiĝis la ideo de Miĥalski eldoni poeziaĵojn el sia juneco, ĉar inter la pli lastatempaj poemoj estus malfacile elekti verkojn kun senpolitika enhavo.


Inter la dokumentoj troviĝas cetere eltiraĵoj el "Proleta Esperantisto", en kiu Miĥalski, atentante al la konsilo de la odesanoj, klarigas pri la varsovia eldono de la poemaro kaj citas la neaperigitan antaŭparolon, kiu datiĝas de julio 1933. Interalie, ĝi asertas :


Mi bone scias mian lokon
En krea viv’ de mia land
Kaj sen hezit’, kun klara kant’
Mi iras de la Nov’ epokon.


Mi tial amas rememori
Legante versojn de l’ naiv’
Kaj tagojn de l’pasinta viv’
Per viva sperto traesplori.


Ceteraj korespondajoj


Aparte interesa estas letero de Nikolaj Nekrasov de la kvina de marto 1936, en kiu li detale kaj sprite priskribas siajn klopodojn rilate la preparon de la Puŝkin-jubileo :


"Mi sendis du poŝtkartojn al Polakov kaj poste mem vizitis lian hejmon. Mi trovis lin kuŝantan en lito, apetiteme mangantan buljonon kun kokinaĵo, sed sanaspektan, kvankam ne razitan. Li klarigis, ke li estas malsana je gripo kaj bronkito, sed nun resaniĝas. Ion helpi al la Puŝkin-tradukado li kategorie rifuzis - nek dum la resaniĝo, nek post la resaniĝo, nek dum la somera feriado. Ĉar, li diris, mia filo malbone lernas pri la rusa lingvo, kaj mi do devas multe okupiĝi kun li, tio daŭros ankaŭ somere.... Li eĉ rifuzis trarigardi siajn malnovajn tradukaĵojn por laŭnecese korekti ilin... Jen ĉio.


Mi ankaŭ skribis al E.Tiĥonov, li laboras en Moskvo kaj loĝas apud Moskvo ie en proksimeco. Mi proponis ke li partoprenu en la Puŝkin-afero. Anstataŭ tio en sia respondo li proponis al mi... ludi ŝakon per korespondo !
"


Cetere Nekrasov traktas aliajn literatur-rilatajn temojn, kaj diskutas kun Miĥalski pri la tradukoj de "Eŭgeno Onegin" kaj pri propraj prozverkaj planoj.


Pri la populareco de la poemoj de Eŭgeno Miĥalski en batalanta Hispanio atestas letero de la redakcio de "Popola fronto" (Valencia).


La kvar leteroj de Honore Bourguignon abundas je detaloj pri la historio de IAREV.


Tiu, kiu timas lupojn, ne vizitu arbaron


Konserviĝis nur du korespondaĵoj senditaj de Miĥalski : negrava poŝtkarto al Kreĉetov kaj tre grava letero al N.Borisov, verkita du semajnojn antaŭ la aresto de Miĥalski.


Miĥalski aludas al stranga letero de Vladimir Kuzmiĉ, tamen opinias, ke IAREV-anoj nepre laboru :


"Kuzmiĉ alsendis al mi antaŭnelonge leteron kun rifuzo labori en IAREV. Sufiĉe stranga letero, ĉar antaŭ tio li sendis al mi plej firman labor-deziran leteron ! Li, verŝajne, simple timas por ke ne trafi en ian malbonan situacion. Li skribas, ke li gvidos, se la partio lin pri tio komisios. ... Mi al li respondis, ke se timi lupojn oni ne devas viziti arbaron. En la milito oni kondutu laŭmilite - oni estu singardaj. Sed timante ion, ni ja ne rajtas forlasi internacian agadon. Tiam ni devus rezigni tute ĉiun revolucian agadon, ĉar kiu povas en klasbatalo havi garantiojn pri hodiaŭaj liganoj ke ili ne fariĝos eble morgaŭ malamikoj. Tamen ni ja devas agi. Aparte ni, revoluciaj esp(erant)istoj, agu pli aktive des pli nun por laŭeble unuigi ĉiujn honestajn homojn en unueca fronto kontraŭ la faŝismo..."


Tiu ĉi citaĵo sendiskute atestas pri la aŭdaco de Miĥalskij, pri lia maltimo, kuraĝo. Li opiniis, ke batali kontraŭ faŝismo estas lia senpera, senprokrastebla devo, kaj la devo de ĉiu honesta homo.


Por Miĥalski la lukto kontraŭ faŝismo estis nerompeble ligita kun Esperantismo. Li opiniis, ke la milito en Hispanio elprovas Esperantistojn (aparte Esperantistojn-laborulojn) rilate ilian komprenon de la situacio kaj ilian potencon por defendi la interesojn de la mondprogreso. Li opinias, ke lia aparta devo estas helpi al Ludwig Renn kaj al aliaj diverslandaj Esperantistoj batalantaj en Hispanio - helpi per sia plumo, per siaj versoj, per sia organiza laboro en IAREV. Li donis multe da energio al la kompilado de la almanako "Anti-Bruno", kiu devis ankaŭ batali kontraŭ faŝismo.


Kaj se por Ludwig Renn Esperanto estis nur oportuna rimedo, servanta la lukton, por Miĥalski ĝi estis io pli grava. Por li Esperanto estis la estonta lingvo de la tuta homaro. Esperantistoj luktu do por la estonto de sia lingvo, por la estonto de la homaro : luktu kontraŭ faŝismo.


Bedaŭrinde, por Stalin kaj por lia helpanto, NKVD, pli grava ol la lukto kontraŭ faŝismo ŝajnis esti la lukto kontraŭ trockiistoj - realaj aŭ imagataj. Kaj IAREV-anoj fariĝis viktimoj de la kontraŭtrockiista kampanjo.


Kaj cetere ?


Aldone al la du korespondaĵoj de Miĥalski, kiuj troviĝas en la dosiero, ni havas poŝtkarton de Miĥalski al Miĥail Belogolovskij, kiun alsendis Hilda Dresen, la fama estona Esperanto-poetino. En akompana letero ŝi skribas, ke aliaj leteroj de Miĥalski al si malfeliĉe malaperis. Sur la poŝtkarto Miĥalski skribas pri siaj planoj krei literaturan revuon en Esperanto, kaj pri sia longdaŭra revo havi vere internacian, riĉan literaturan revuon.


Tiuj estas la unuaj rezultoj de niaj esploroj pri Miĥalski. En ĉi-tiu artikolo ni ne diskutis la verkaron de la poeto, ĉar tio bezonas tute apartan pritraktadon. Restas la tre grava tasko kolekti ĉiujn verkojn de la poeto, kaj eldoni ilin en unu volumo, eble kune kun liaj konserviĝintaj leteroj. Ni petas ĉiujn, kiuj ion scias pri Miĥalski kaj pri liaj verkoj kontakti nin ĉe :


J.M.Lukaŝeviĉ, 340020 DONECKO 20, str. Abakumov 87-32, Ukrainio.


El Sennacieca Revuo, 1993, No.121, 24 - 27


[1] 1. IAREV - Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj, fondita en 1931, kiel sekcio de la Internacia Unio de Revoluciaj Verkistoj, laŭ la iniciato de Ludwig Renn kaj Eŭgeno Miĥalski. Ĝia organo "Nova Etapo" eldoniĝis en Moskvo en la jaroj 1932-1933.

[2] Ludwig Renn (1889-1979) - germana verkisto, Esperanto-brigadano dum la hispana milito, kunfondinto kaj prezidanto de IAREV.

Sama rubriko :


puce V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ : Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj

puce Pri vivo kaj morto de Eŭgeno Miĥalski (recenzo)




Supren