sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Ronald J. Glossop : Edukado al paco (artikolo)


JPEG - 5.2 kb


kontribuo verkita por la 89-a Universala Kongreso, 27 Jul 2004


Kiam oni pensas pri edukado al paco, la unua ideo, kiu venas en la mensojn de multaj homoj, estas kuraĝigi en infanoj kaj junuloj specifajn individuajn sintenojn, ekzemple toleremon kaj malinklinon uzi perforton. Se individuoj estus pli pacemaj, ni havus malpli da milito. Alia populara ideo estas, ke oni devus instrui al la lernantoj la metion por povi solvi konfliktojn inter homoj pace per diskutado kaj kompromisoj. La lernantoj gajnos novan lertecon, nome, kiel trakti disputojn sen konduto, kiu instigos koleron kaj venĝemon. Ili eĉ povos helpi montri al aliuloj pli bonan manieron por eviti perfortajn batalojn. Sekve ni spertos pli da paco en niaj ĉiutagaj vivoj. Mi tute subtenas tiajn klopodojn por preventi perfortajn batalojn inter infanoj kaj junuloj. Sendube, estus pli kvieta mondo, pli pacema mondo (en unu senco), se ĉiuj sentus kaj agus tiel.


Sed samtempe, mi opinias, ke ekzistas tute aliaj gravaj aspektoj de edukado al paco. Paco estas la malo de milito, kaj militoj estas tre malsamaj aferoj ol bataloj inter individuoj aü malgrandaj grupoj de junuloj. Militoj okazas inter grandegaj grupoj, kiuj havas politikajn celojn. Militoj estas grand-ampleksaj perfortaj bataloj inter grupoj, kiuj celas iĝi registaroj super iu teritorio. Sekve, grava faktoro en militoj estas lojaleco de individuoj al la lando aŭ la politika grupo.


Do, kia edukado por individuoj necesas por malkuraĝigi subtenon por militoj ?


Unue, infanoj kaj junuloj devus lerni ne nur pri sia propra lando sed ankaŭ pri la cetero de la mondo. Ili devus studi mondan historion kaj mondan geografion. Ili devus lerni pri la kulturoj, la moroj, la religioj kaj filozofoj, kaj la lingvoj de aliaj landoj. Ili devus lerni pri la specialaj problemoj de homoj en aliaj mondpartoj. Ili devus lerni pri la tergloblaj problemoj, kiuj alfrontas la tutmondan komunumon. Ili devus studi la problemon de la milito, inkluzive la diversajn vidpunktojn pri ĝiaj kaŭzoj kaj kiel oni eble povus eĉ aboli ĝin. Ili devus lerni pri la diversaj vidpunktoj pri la politikoj de sia propra landa registaro rilate al internaciaj aferoj. Post tia studado, ili devus esti informitaj pri la multaj facetoj de la monda komunumo. Ili devus ankaŭ konsideri sin mem esti parto de la tuta mondo, ne nur unu lando.


Due, oni devus evoluigi en infanoj kaj junuloj sintenojn de skeptikismo pri sia propra scio kaj pri la informo, kiun aliuloj (aparte la propraj registaroj) donas al ili. Samtempe oni devus instrui toleron kaj malfermecon al la vidpunktoj de aliuloj. La lernantoj devas lerni pensi kritike. Estas malsamaj opinioj pri multaj aferoj, kaj junuloj devus konstati, ke la ideoj, kiujn ili plej ofte aŭdis, eble estas malveraj kaj ke novaj ideoj, pri kiuj ili ne antaŭe aŭdis, povas esti veraj.


Trie, oni devus instrui la lernantojn ĉiam akcepti respondecon por la propra konduto. Ili devus lerni, ke kiam oni faras ion malĝustan, ne estas bona senkulpigo diri : "Ĉiuj aliaj faras tion" aŭ "Alia persono volis, ke mi faru tion." La morala demando ne estas : "Kion aliuloj faris ?" aŭ "Kion aliuloj deziras, ke vi faru ?" La moralaj demandoj estas : "Kion vi faris ?" kaj "Kial vi faris tion ?" Pensu antaŭ ol vi agas. Ne estu ŝafo, kiu nur faras ĉion, kion aliuloj faras, aŭ hundo, kiu faras ion ajn, kion la mastro ordonas. Estu morala persono.


Kvare, oni devus instrui la lernantojn, ke la uzo de perforto ne estas bona maniero akiri tion, kion oni volas. Eble dum unu momento, vi havus la potencon perforte devigi ion de alia persono, sed pensu pri via reago se la alia persono havus tian potencon super vi. Oni rajtas peni persvadi alian personon per argumentoj, sed oni neniam rajtas uzi perforton kontraŭ aliuloj krom eble defendi sin mem.


Kvine, oni devus instrui la lernantojn, pensi pri la rajtoj kaj bezonoj de aliuloj kaj ne nur pri la propraj deziroj. Ili devus pensi pri la fakto, ke neniu elektas kiam aŭ kie tiu naskiĝos, kiajn handikapojn aŭ talentojn tiu havos, kiajn gepatrojn tiu havos, kaj tiel plu. Ni ĉiuj estas en situacio, kiun ni ne elektis. Tial, tiuj, kiuj estas bonŝancaj, devus esti pretaj helpi tiujn, kiuj ne estas tiel bonŝancaj. Plue ili devus lerni, ke ne nur individuoj povas esti egoismaj. Ankaŭ familioj, etnaj grupoj, nacioj, kaj landoj povas esti egoismaj kaj sekve ignori la problemojn de tiuj, kiuj ne estas en la grupo.


Sese, oni devus instrui la lernantojn, ke ili apartenas al la familio de ĉiuj homoj. Ili estas ne nur membroj de familio, de etna grupo, kaj de landa grupo sed ankaŭ membroj de la tuta homaro. Ili estas civitanoj kun civitanaj respondecoj, ne nur en la familio, en la etna grupo, kaj en la lando sed ankaŭ en la tutmonda komunumo. Ili devus pensi pri si mem kiel civitanoj de la planedo Tero kaj kun lojaleco al la tuta homaro. La instruistoj en la lernejoj devus uzi tiajn rimedojn, kiujn oni nun kutime uzas por ensemi patriotismon kaj naciismon, sed anstataŭe uzi ilin por ensemi homarismon kaj terglobismon. Ekzemple, oni devus uzi en la lernejoj tutmondan flagon de U.N., publikan promeson de lojaleco al la tuttera komunumo, tutmondan himnon, kantojn pri la tutmonda komunumo, festadon de tutmondaj feritagoj, kaj instruadon de tutmonda historio. Kompreneble, oni devus instrui ankaü la tutmondan lingvon Esperanto. Grava faktoro en militoj estas naciismo. Sekve ni ĉiuj devas moviĝi preter tiu veneno de limigita naciista lojaleco al terglobismo. Ni devas konstati, ke eĉ membroj de iu "malamika" grupo estas ankaŭ membroj de nia pli granda grupo de ĉiuj homoj.


Sepe, oni devus instrui la lernantojn memori, ke oni ne povas ŝanĝi tion, kio jam okazis. Tio, kio okazis, okazis. Oni povas gajni scion de la pasinteco, sed oni ne povas ŝanĝi tion. Tro ofte grupoj pensas kontinue pri iu malbona ago, kiun alia "malamika" grupo faris en la pasinteco, sed tio ne helpos plibonigi la nuntempan situacion. La unua paŝo por solvi problemojn estas rigardi la nuntempan situacion, kaj demandi : "Kion ni kune devus fari nun ? Kiel ni nun povas helpi unu la alian, por ke la estonteco estu pli bona ?"


Oke, oni devus instrui la lernantojn esti optimismaj kaj fokusi la atenton al tio, kion ili povas fari por plibonigi la situacion de la homaro senkonsidere de la situacio je tiu momento. Kelkaj personoj diros, ke estas tro da nesolveblaj problemoj. Kelkaj personoj plendos, ke tro da homoj ne helpas solvi la multajn problemojn. Kelkaj personoj prognozos, ke ĉiam estos militoj kaj mizero. Sed oni devas pensi ne pri tio, kio okazos se mi farus nenion, sed pri tio, kiel mi povas plibonigi la vivojn de ĉiuj homoj. Kion mi devus kaj povas fari, tion mi faros.


Mi opinias, ke se ni sukcese tiel instruus niajn infanojn kaj junulojn, ni havus pli pacan kaj pli justan mondon.

Sama rubriko :


puce Ronald J. Glossop : Edukado al paco (artikolo)

puce Cezar : Pacon ne nur je Kristnasko (rimpoemo)

puce Em. J. Nicolaŭ : Mensoga Paco.

puce Nakaniŝi Rei : Al vi, infanoj de paco, plorante komencu rezisti (prozpoemtraduko)

puce Internacia tago de mondpaco (poŝtkarto)




Supren