Arbaro de Fontanbelo : ni migru naturamike
Duontagaj ekskursoj
La Arbomuzeo de la Valo de Lupoj
Tuttagaj ekskursoj
per buso
Restoracion inkluzivas.
Ni promenos laŭ la spuroj de la Pariza Komunumo, laborista revolucio kiu skuis la francan ĉefurbon inter marto kaj majo 1871. La registaro sange subpremis ĝin. Pri la plua aktualeco de tiu-ĉi ŝajne nur historia temo legu ĉe paĝo 30 de la februara Sennaciulo
per buso ĝis la arbaro
Piknikon inkluzivas.
Ni marŝados dum 18 km tra la belega arbaro de Fontanbelo (25000 ha), kie iam promenis, kaj eĉ kaŝe kunvenis, dum la dua mondmilito, multaj parizregionaj SAT-anoj. Legu plu...
(Poste ni haltos en Barbizono, kiu estis vilaĝo de pentristoj).
per buso ĝis Versajlo
Piknikon inkuzivas.
Versajlo estis reĝa sidejo dum la lasta fazo de la feŭda reĝimo, kiu kolapsis en 1789. Ni vizitos la faman kastelon, la malgrandan kaj grandan trianonojn, ĝardenojn, legomĝardenon de la reĝo, kaj la Salonon de la Polmoludo, kie la deputitoj komence de la Franca Revolucio ĵuris al si, ke ili ne disiĝos antaŭ ol verki konstitucion por Francio.
Piknikon inkluzivas.
Ni vojaĝos per busoŝipo kaj haltos plurfoje laŭ la Sejno. Ni vizitos la natursciencan muzeon, kio ebligos diskuton pri la nuna stato kaj graveco de la vivuldiverseco sur baze de praktikaj ekzemploj.