#14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
Manifesto de la madrida protesto-kampadejo de Sunporda placo (15a de majo)
Proponoj (20a de majo)
Kampadejo SOL plustaras (27a de majo)
15M-Movado. Madrido asembleas (29a de majo)
Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
Ekstaro la 12-an de Majo 2012
HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
Dum tiu ĉi periodo je civila malobeo, de Islando ĝis la plej lastaj ribeloj en Rusio kaj Hungario, klariĝis la alta diseriĝa grado kiun atingis ne nur la politikaj sistemoj sed ankaŭ iliaj reprezent-metodoj (ili ne reprezentas nin !) kaj ilia servemo al la postuloj de la nuna interamika kapitalisma sistemo (savu la popolon, ne la bankojn !).
En 2011 ni okupis la stratojn, reakiris nian voĉon en publikaj lokoj, kuniĝis, estigis dialogojn kaj kundividis niajn revojn. Ni kuniĝis por igi klare, ke ni ne estas varoj regataj de politikistoj kaj bankistoj kiuj starigas bridajn politikojn sensekurigante niajn vivojn. Kontraŭ ili ni deklaras kiel en Grekio "Nenion ni ŝuldas, ni ne pagos kaj nin ne forvendos ni".
Tamen, kio multe pli gravas estas ke ni ankaŭ kundividu la deziron realproprigi al ni niajn vivojn kaj la komunan bonfarton pere de senpera partopreno, kolektiva mastrumado kaj fine la aspiro al vera demokratio je la servo de ĉiu.
Post internaciaj forumoj, kaj ankaŭ interretaj kaj ĉeestaj diskutoj, decidiĝis ke la 12-a de Majo estu la venonta Tutmonda Ago-Tago, kaj la 15-a de Majo estu nova Supernacia Mobiliza Tago.
Sabato 12M estis proponata kiel tutmonda ago-tago dum kiu ni refoje okupos la stratojn, parkojn aŭ iun ajn lokon en kiu ni povas disvolvi specifan agadon kiu donu forton al amasaj manifestacioj.
Male, la 15M estas intencata kiel tutmonda ago-tago por interveni kontraŭ fluoj kaj movoj de kapitalo ; samtempe estos kunordigataj agoj celantaj levi ĉies atenton tra la mondo por ke ĉi tiu alprenu novan direkton. Temas pri konstrui novan imagon por difini novajn homajn, ekonomiajn kaj socialajn interrilatojn, kiu ebligu al ni atingi ĉi tiun transformon de la povo-rilatoj inter la registaroj, la kapitalismaj reguloj kaj la socioj.
Kuniĝu al ni.
Fonto :
http://madrid.tomalaplaza.net/2012/04/24/rise-up-on-may-12th-2012/
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.