sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)


JPEG - 44.7 kb


Laborista agitado.


Dum la hungara kaj belga laboristaro kaj socialistaro plej energie bataladas por akiri universalan voĉrajton, la rumana laboristaro, organizita en sindikatoj kaj socialista partio, troviĝas nuntempe en granda agitado. Post la energia kaj inda batalado kontraŭ la milita kurento, kiu lasta feliĉe nun malpliiĝis, la rumanaj laboristoj estas envojigitaj militi por la plibonigo de sia sorto, por akiri la vivrajton kaj la liberecĝuadon.


Pasis unu jaro, post kiam la konservativa partio, akirinte la regadopovon, por allogi la amasojn laboristajn, anoncis ke leĝo por protektado de la laboristoj estos farata. Sed, (kiel ĉiuj leĝoj faritaj sen aŭskulti la voĉon de tiuj, kiuj devas ĝui ilin), anstataŭ esti bonfara por la laboristoj, ĝi nur celis, enkatenigon kiel eble multe kaj senigon je ĉia libereco.


Oni nomas ĝin : „leĝo por organizado kaj asekurado de laboristoj kontraŭ akcidentoj, invalideco kaj maljuneco". Jam kiam la leĝoprojekto estis publike diskonigita, oni multe kaj energie batalis por forigi la unuan ĉapitron, rilatantan „la organizadon", kaj por la ŝanĝo de kelkaj artikoloj en la dua ĉapitro pri „la asekurado’’. Sed la voĉo de l’ suferantoj ne estis aŭskultata. La reakcio triumfis. Oni nur sukcesis forigi kelkajn artikolojn el la leĝo, ekzemple tiun per kiu oni volis devigi la laboristojn porti signon de ilia metio.


Unu jaron tiu leĝo funkcias kaj ĉiuj laboristoj plene konvinkiĝis, ke ĝi estas nur farita kontraŭ ili.


Se oni ĝin studas, tiam evidentiĝas, ke nesupozebla reakcia spirito ĝin ellaboris. Per la unua ĉapitro oni nur kompletigas la verkon de la pasinta liberala ( !) registaro, kiu per leĝo de 1909 malpermesis al la ŝtataj laboristoj organizi sin.


Oni enkondukis la plej abomenajn kondiĉojn, tiel ke la laboristo je ĉiu paŝo falu en kaptilo.


Oni detruis ĉiujn helpkasojn, kiuj ekzistis ĉe fabrikejoj aŭ industriejoj, kaj nun la leĝo estas nur nova kaj peza jugo, kiun devas porti la laboristoj.


Ne malpli malbona estas la dua ĉapitro por „asekurado". Per ĝi oni limigas la aĝon, kiam oni povas postuli pension, je 65 jaroj. Oni devas pagi 50 kaj eĉ pli da jaroj, de kiam la malforta junulo venas en laborejo, por ricevi je aĝo, kiun nur tre malmultaj atingas, mizeran sumon da kelkdekoj da spesmiloj jare. La kotizon devas pagi la laboristoj, la mastro kaj la ŝtato.


La konsciaj laboristoj montris la malbonajn principojn de la leĝo kaj postulis forigon de la unua ĉapitro kaj modifon de la dua. Sed oni respondis, ke la leĝo devas esti bone aplikata !


Lasttempe la kontraŭstaro de la laboristoj fariĝis pli energia kaj la ĝenerala sindikata komisio dissendis ĉie protestojn kaj ellaboris memoron prezentotan al ministro por industrio kaj al la parlamento. Ĝi estis subskribata, malgraŭ ĉiuj persekutoj kaj malhelpaĵoj, de 30.025 laboristoj. Post grandaj publikaj kunvenoj en la tuta lando kaj en Bukureŝti, ĝi estis prezentata, sed la reakc !uloj ne volas atenti ĝin. Tial la agitado daŭros ĝis kiam la regantoj aŭskultos la voĉon de la laborista klaso, kiu nur produktas.


Striko en la petrolo-regionoj.


En la sama tempo, neatendite, la laboristoj el la petrolregionoj komencis moviĝi, kvankam la vorto organizado ne estis ankoraŭ penetrinta inter ili. Ekzistas en Rumanujo riĉegaj petrolregionoj, de kie internacia bando da kapitalistoj eltiras milionojn da Sm. Sed ju pli tiuj riĉaĵoj plimultiĝas, despli la mizero pligrandiĝas. Pro la malbonaj kondiĉoj en kiuj la petroleksploatadon oni faras, dekoj kaj eĉ centoj da laboristoj pereas en flamoj, sen ke la malsata kapitalismo kaj la registaro prenu iajn protektadmezurojn. Ĉar sia sufero transpaŝis la limon, ili vekiĝis kaj tiel je unu mateno, post fajrego eksplodigita pro la abomenaj laborkondiĉoj, kaj kiu pereigis ankoraŭ kvin laboristojn, ili ne plu volis eniri la laborejojn ; la striko estis deklarata kaj rapidege ĝi etendiĝis ĉie. Pli ol 6000 de laboristoj rifuzis plu labori.


Ekzistas ja leĝo pri la minejoj, sed ĝi tute ne estas respektata, kvankam ties oficistoj enkasigas sen labori gravajn salajrojn. Laŭ tiu leĝo la entreprenistoj okaze de morto pro akcidento, devas pagi al la familianoj de l’ pereinta laboristo miloble la tagan salajron. Nu, per „la nova leĝo" oni donas nur . . . 40 Sm.


Sed, krom tio, la tuta stato estas tiel malbona, ke oni ne povas ĝin priskribi en kelkaj linioj.


Post kelktaga striko, ili reprenis la laboron, kondiĉe ke kiel eble plej baldaŭ oni modifu la leĝon ; se ne, tiam la striko rekomenciĝos.


EM. J. NICOLAU.


El Internacia Socia Revuo, majo 1913, p131-132

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)

puce Tahira Masako : Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio (artikolo)

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830

puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)

puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)

puce Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.

puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !

puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)

::: Ĉiuj :::



Supren