sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










El letero de interbrigadisto Francisko Haiderer


JPEG - 54.8 kb


Karaj kamaradoj !


Leginte vian artikolon en n-ro 6/1982 de la revuo "der esperantist" pri la mortigita k-do Boubou el Francio mi volas aldoni jenan kompletigon :


Same kiel kelkaj esperantistoj el Aŭstrio, ni vojaĝis 1936 al Hispanio kaj batalis en la Internaciaj Brigadoj. En Valencia aperis regula revuo en Esperanto "Popola Fronto", kaj la "Informa Bulteno de CNT-FAI" (anarkista E-revuo). Ambaŭ aperis regule ĝis la pereo de la hispana respubliko. Ni mem estis aktiva kunlaboranto de "Popola Fronto" kaj ankaŭ abonanto de la "Informa Bulteno de CNT-FAI". Ambaŭ organoj estis senditaj al aktivaj esperantistoj el diversaj landoj, kiuj tradukis la interesajn artikolojn nacilingven por la progresema gazetaro en ĉiuj partoj de la mondo. Tre aktive estis la nederlandaj antifaŝistaj esp-istoj. Ili represis la tutan enhavon de "Popola Fronto" en la neder­landa lingvo kaj eĉ kopiis la originalon kapon de tiu revuo.


En Albacete estis la Centro de la Internaciaj Brigadoj, kaj tie formiĝis esp-ista informejo, gvidata de la respublika generalo Julio Man­gada kaj Ludoviko Renn. Venis volontuloj el 54 diversaj nacioj. Ili ĉiuj skribis al siaj familianoj kaj amikoj. En ĉiuj militoj estas cenzuro. Oni bezonis por tiu laboro ankaŭ multlingvajn kamaradojn por cenzuri la korespondadon. Kompreneble ankaŭ esp-istoj korespondis en E-o, kies leteroj trapasis la cenzuron. Ni, la batalintoj esperantistoj an­kaŭ havis kontakton kun k-doj el Ostrava (CSSR). Ni sendis al ili afiŝojn, antifaŝismajn poŝtkartojn, propagandilojn kaj leterojn. Ankoraŭ hodiaŭ vivas tie la k-do A. Liberda (Ostrava, Klostermanova 22), kiu posedas materialon kaj kiu sendis al mi kopiojn de la de mi sendita materialo. Tre bonan kon­takton ni havis kun la franca FET (Federation esperantiste du Travail) pere de k-dino Mar­celle Robineau. Kiam la respubliko perdis la batalon, preskaŭ unu miliono da homoj fuĝis al franca teritorio. La "Internaciuloj" estis koncentrigitaj en la franca koncentrejo de St.-Cyprien kaj poste en Gurs. Tie ni fon­dis E-grupon kun 49 esperantistoj el diversaj landoj. Ni aranĝis en la koncentrejo kvar E-kursojn. Pere de k-dino Marcelle Robineau ni trovis kontakton kun la k-doj M. Boubou kaj Bourguignon. Ambaŭ daŭrigis post 1933 la IPE-laboron en Francio. Ambaŭ eldonis denove la jam kelkfoje malpermesitan "Inter­naciisto"-n. La franca FET-organizo sendis al ni en la koncentrejon, kajerojn, paperon, krajonojn por la kursoj. Krome poŝtmarkojn, por ke ni povu korespondi kun familianoj kaj amikoj. Ili sendis pakaĵojn kun nutraĵoj k.t.p. Ni ankaŭ ricevis la organojn de SAT, "Sennaciulo" kaj "Sennacieca revuo". Bedaŭrinde tiuj organoj malfavore skribis pri la Inter­naciaj Brigadoj, dirante, ke ili estis senlaboruloj, aventuruloj, drinkuloj kaj sentaŭguloj. La 49 esperantistoj de la I. B. en la koncentrejo kunvokis kunvenon, kaj ni sendis protestan leteron al la redakcio de "Sen­naciulo" kaj "Sennacieca Revuo". Tiun pro­testan leteron ni sendis ankaŭ al k-doj Bou­bou kaj Bourguignon, kiuj publikigis tiun leteron en "Internaciisto". Eble vi posedas tiujn numerojn de la jaro 1939. Tiam "Inter­naciisto" estis presita kun verda koloro. SAT respondis al nia letero, sed mi ne plu reme­moras pri la enhavo.


Venis la dua mondmilito kaj ni perdis la kon­takton kun k-doj Boubou kaj Bourguignon. Ni ŝanĝis la koncentrejon de Gurs kaj venis al la kastela karcero Mont-Luis. De tie la Petain-registaro de Vichy transdonis nin al la germana Gestapo kiu transportis nin al kon­centrejo de Dachau, kie ni restis gis la fino de la milito.


Preskaŭ du jarojn ni restis en Gurs kaj la k-doj B. kaj B. intencis publikigi E-libron pri la hispana civila milito kaj petis pri nia subteno. Nia grupo entuziasme akceptis tiun laboron. Ni interkonsentis, ke ĉiu materialo estu destinita kaj sendita al k-do Bourguignon kiu loĝis en la Provinco de Var. K-do Boubou loĝis en Orleans. Dum mallonga tempo ni skribis pli ol 300 artikolojn, travivaĵojn, epi­zodojn pri la politika evoluo ekde la revo­lucio en julio 1936. Ni aldonis pli ol 160 fotojn de la milito kaj k-do Franz Jaritsch (aŭstro) desegnis imponajn desegnaĵojn por la estonta libro.
Tre aktivaj raportistoj estis la k-doj Karpati (Rumanio), Grzina (Jugoslavio), Schmickl (Aŭstrio), Mesarosz (Hungario), Benetetto (Italio) kaj Wieczorek el Polio. - K-do Bourguignon konfirmis al mi la ricevon de la tuta materialo. K-do Boubou redaktis denove la tutan materialon kaj transdonis ĝin al presejo.


Tiam eksplodis la dua mondmilito (septembro 1939) kaj interrompiĝis la tuta kontakto inter ni. Mi venis al Dachau kaj restis tie gis la militfino en la jaro 1945. Cirkulis la opinioj, ke k-do Boubou eble ankaŭ estis en Dachau kaj poste en Auschwitz. Eĉ en Dachau ni havis neleĝan E-grupon, al kiu ankaŭ apar­tenis du francoj. Sed neniu de la du francoj menciis tiujn kamaradojn. Mi eĉ konservis la adreson de Bourguignon kaj post mia re­veno al Vieno mi skribis al la edzino de Bourguignon, demandante pri la iam sendita materialo pri la hispana milito, sed ne venis respondo. Tio okazis 1946.


Tio estas mia kompletigo pri la artikolo en "der esperantist". Salutas vin kore, via Francisko Haiderer, Selma-Logerlöfgasse 23/6, A — 1104 — Wien.


El der esperantist n-ro 123 (1/1984)

Sama rubriko :


puce Dimitrij Sneĵko estis la unua

puce Vinko Markov : Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj

puce Léo Robert : Henri Ménard, pliera subtenanto de ICEM-ESPERANT0

puce Marcelo Redoulez : Memore al Johano-Luko Berĝono

puce El letero de interbrigadisto Francisko Haiderer

puce Johano Aber (Habert) 1875-1937 (Nekrologo)

puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)




Supren