sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Agnès Maillard : Elektu vian flankon, kamarado ! (elfrancigis Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil)



Teksto verkita de Anjes’ Maljardo (Agnès Maillard), okaze de forta socia movado kontraŭ reakcia reformo de la pensi-sistemo en Francio, oktobre 2010.

JPEG - 138.5 kb


Ho ! kiom mi ŝatas la klakadon de flagrubandoj en malvarmeta mateno !
Ho ! kiom mi ŝatas la klakadon de flagrubandoj en malvarmeta mateno !

"Entuziasmo"

Senlace, ili reiras al batalo. Ĉiujn 15 tagojn. Kaj ĉiujn semajnojn. Kaj eĉ semajnfine. Ili iras tien, malgraŭ ĉio. Pro ĉio. Decidemaj, ĝojaj. Senkompataj. Ili tieas.

Kompreneble estas la ĉiamuloj de l’ makadamo. Kvazaŭ granda frataro. Manifestacion post manifestaci’, ili ĉiam retroviĝas, senmanke, kvazaŭ gvidataj de atavisma tropismo. Jen la oldaj goŝistoj [1], la lacaj 68-uloj, nun blankharaj post ada lukto konstanta kaj rea, kontraŭ la ordo kiu dispremas, ronĝas, kiu pacience reprenas, eron post ero, ĉion kion la antaŭuloj gajnis, post longegaj, persistaj kaj obstinegaj defioj. Mi memoras pri kelkaj balotaj vesperoj, kiam ni retroviĝis kvinope ĉirkaŭ tablo, en la duonlumo de municipa salono senhoma. Kaj pri kelkaj senkonvinkaj marŝoj, monotonaj, far kelkaj uloj spitantaj ĉielon, kiu mem paŭtis. La veteranoj de l’ lukto. La kutimuloj de l’ neado. La ĉiamaj batalantoj, kiuj sin trenus kun sia ĥemiterapia perfuz’ se bezone, ne gravas, nepras ĉeesti, finopunkto ! Ĉiam ĉe la malbona flanko. Tiu de la homoj kiuj ne havas la potencon.

La flanko de l’ popolo. De l’ popolaĉo kiu tedas kaj ankaŭ timigas tiujn, kiuj teorie regas ĝin. Ja estas la junuloj. Kun ties giganta entuziasmo. Ties kontraŭdiremo. Ties emo batali. Ties emo ekzisti, esti aŭdataj, konsiderataj kiel plenrajtajn civitanojn. Ne ĉiam bone informitaj pri la subtilaĵoj de l’ politika penso, sed ofte multe pli klarvidaj, multe pli sagacaj ol ĝenerale pensas kretenaj olduloj. Ili nenion cedas. Neniam. Ili ĉiam restas meze de l’ placo, longe post kiam la maljunaj batalantoj jam rapide disiĝis por reiri al sia ĉiutaga vivo. Ili pli ol ĉio ŝatas daŭrigi la ĥaoson, ade. Ili ne provas troviĝi kie jam agoplenas, sed ili stimulas la amason, dancigas ĝin, kriigas ĝin. La vivon ili havas antaŭ si kaj tute ne intencas lasi ĝin forflui. Ili estas nia estonteco kaj ili ne povas forfuĝi.

Kaj ankaŭ estas la novuloj. Multnombraj. Ĉiam pli multnombraj. La silentema majoritato, kiu decidis ke ne plu elteneblas. Ĉiuj kiuj pensis ke politiko ilin ne koncernas. Ĝis politiko zorgas pri ili. Persekutas ilin. En ties salono. En ties laborloko. Eĉ, dum aĉetaĵoj en superbazaro. Antaŭ la lernejo de l’ gebuboj. Tiuj kiuj fine komprenis ke la nuna politiko regalas ĉiujn, faras neniun kaptiton.

Tiuj, kiuj estas trafitaj de la krizo en sian kalabason [2], en siajn tripojn. La salajroj kiuj stagnas, la laboroj kiuj malaperas, la hida gangreno de sendungado kiu algluiĝas, la tro kosta kuracoservo, instruado kiu regresas. Ĉiuj ĉi falsaj promesoj en kiujn sin ŝovis nur tiuj kiuj prie kredis. Ĉiuj ĉi vantaj paroloj kiuj kondukas al sociala realeco, kiun ni ne plu povas ignori. Kaj nun jen la troaĵo : du pliajn jarojn da ŝvitlaboro por nenio pli. La troa guto kiu superrande elverŝas la troan amarecon. Ili nur ne plu eltenis, ili uzis siajn flankajn ripozhorojn, ili prenis siajn gebubojn subbrake kaj jen ili ŝveligas la manifestaciojn. Super la kapo pri ĉio ĉi ! Kompleta rifuzo ellasi ununuran plian akiron. Rifuzo lasi sin varbi, aliĝi, esti enkalkulitaj. Totala rifuzo. Kaj ebrieco de la amaso.


Kaj plu estas ĉiuj aliaj. La 71% de la homoj, kiuj plej facile ĉion ricevas, kiuj volas ke ĉio eksplodu, kiuj volas ŝanĝiĝon, kiuj sopiras aliaĵon, sed kiuj kalkulas pri la kamaradoj por fari la malagrablan taskon anstataŭ ili. Ĉiujn ĉi mi alparolas. Al ĉiu el vi mi skribas.
"Mi komprenas". Vi ĉiam havas bonan kialon ne partopreni, eĉ se vi subtenas la agitadon tutkore, per via tuta forto. Vi havas laboron kaj timas ĝin perdi. Aŭ vi estas neanstataŭigeblaj. Mi jam diris al vi ke la bretoj de la publikaj dungagentejoj plenplenas de dosieroj de neanstataŭigeblaj homoj. Vi havas familion kaj neniun por varti la gebubojn. Laboron vi ne plu havas. Vi bezonas vian salajron.
Vi havas la repagendan krediton de via domo, via banko tenas vin ĉe l’ kojonoj. Kaj plu en via fako, la "ruĝuloj", sindikatistoj, la blekantoj, la ĥaosinstigantoj, ĉiuj tiaj uloj, estas ja ege malbonvenaj.

Vi estas la rezerva armeo. Vi atendas la eksplodon por ĵeti vin viavice en la arenon. Ĉar en la nuna kazo, vi ege dubas pri la efiko de niaj etaj ekskursoj sanigaj en la urbocentroj. Kaj plu vi ne aprecas la maljunajn batalantojn, la obtuzajn sindikatistojn, la neregeblajn bubaĉojn kaj la blekulinojn je flagrubandoj. La amason vi ne ŝatas. Pri emeriteco, vi scias ke gravas tio kio nun okazas, sed aliflanke jam de longe vi ja rezignis. Nu, klarvida vi estas ! Ĉar tutamplekse vi vidas la aferon : de iom pli alte. De iom pli fore. Vi diras ke vin oni ne bezonas. Ke unu sola ulo plia nenion ŝanĝos en la fino.

Tial, vi rigardas nin defili sub la fenestroj de via laborejo, kiun vi abomenas, kaj vi daŭrigas viajn farojn, sensencajn, por gajni mizeran salajron. Kaj vi subtenas nin. Per via tuta forto, kamarado ! Sed en la batalo, vi ja scias, kamarado, ĉiu soldato gravas. Samkiel vi bone scias, eĉ se jukas vin tion agnoski, ke ni estas en la kerno de vera klasbatalo, sociala batalo, kaj kiel ĉiuj uloj defilantaj antaŭ vi, mi scias ke vi komprenis ke la kontraŭflankaj uloj ne intencas fari kaptitojn.
Vi scias ke ekde nun, ni ne plu rajtas malvenki. Vi scias, kamarado, ke se nun ni moliĝas, morgaŭ ili fintretos nin. Laborigi nin ĝis tombo, estas nur la komenco, kamarado, nur la videbla parto de liberalismo, nur ŝtupo al la vera celo de tiuj kiuj ĉion manipule estras : retroiro al la ĝoja tempo de Zolao [1], kiam ni havis nenion, kiam ili ĉion havis.

Ankaŭ vi vidas ilin, kamarado, dispecigantajn nian socialan teksaĵon, kiel aro da ŝakaloj ekscititaj pro la peza kaj glua odoro de l’ mizero kaj de l’ malfeliĉo de la ekspluatitoj. Vi havas ankoraŭ tiom da perdotaj aferoj, kamarado, ke tial vi plu rifuzas malsupreniri sur la straton.
Tiom da vi havas por perdi, dum en tio ili nur vidas tiom da por repreni. Kaj tion ili faros. Iom post iom. Pecon post peco. Ĝis restos al vi nenio el tio kion vi strebas konstrui de tiom da jaroj.

Ne nur pri emeriteco temas, kamarado, kaj tion vi ja scias. Estas vidmaniero, elekto de socio. Jen la monpotenculoj kiuj decidis ke nun troas pagi eretojn al la malriĉuloj por esti trankvilaj. Estas niaj ekspluatistoj kiuj decidis ke ni estas ĝenantoj, tro multnombraj salajruloj, malhelpantoj ĝui ĉion kiel porkoj. Do, ĉion ili reprenas :
la rajton ripozi post plenlabora vivo, la rajton ne maljuniĝi en mizero, la rajton esti flegataj, la rajton esti instruitaj, la rajton esti taŭge nutrataj, la rajton havi decan loĝejon ; la rajton je digna vivo.

Ĉion ĉi vi scias, kamarado, vi kiu rigardas nin defili el via klimatizita kaĝo. Ĉion ĉi vi scias kaj vi subtenas nin. Sed tio ne plu sufiĉas, kamarado. Se ni moliĝas nun, ni estas perditaj. Ili gvatas nin, kun la sekvo de ilia fia programo : ankoraŭ plian labortagon, por la olduloj, ankoraŭ malpli da repagoj, ankoraŭ subvencioj kiuj ŝrumpas, ankoraŭ taksoj kiuj senindulge celas la malriĉulojn, ankoraŭ limigoj, ankoraŭ rigoro, ankoraŭ sociala malkonstruo, ankoraŭ, ankoraŭ, kvazaŭ litanio, ankoraŭ, ankoraŭ, kiel nia sango, kiu lante elfluas sur la pavimojn, ankoraŭ, ankoraŭ, kiel la ĉasvisceraĵoj de la hundaro, ankoraŭ, ankoraŭ...

Vi scias ke ni alvenis al tio, kamarado. Eĉ de pluraj jaroj ni alvenis al tio. Kaj ĉi-kaze jen la pozicio, kiun endas ne forlasi. Jen la rezisto-punkto, kie okazas la disvenkiĝo en plena kamparo. Se nun ni perdas, kamarado, ili dispecigos nin vivantaj. Ne plu ’stas tempo de palavro. Ne plu tiu de strategio. Ne plu tiu de neŭtraleco.

Elektu vian flankon, kamarado : vi estas kun ni sur la strato aŭ vi daŭre nutras la manon kiu lante vin strangolas !

tradukis Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil,
ilustris Serĝo Sir’.




Fonto : http://blog.monolecte.fr/post/2010/...

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)

puce Tahira Masako : Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio (artikolo)

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830

puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)

puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)

puce Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.

puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !

puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)

::: Ĉiuj :::



Supren