sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Wolfgang Sofsky : En la interno de la citadelo ĉio estas permesata (pri privateco kaj libero)

tradukis Cezar el disputa skribo



Moralpredikantoj, toleremkontrolistoj, impostkolektistoj : ili ĉiuj atakas la privatan sferon, kvankam tiu estas la ŝirmejo de la libero.

Libera estas tiu, kiu ne estas atakata. Privateco estas la citadelo de la persona libereco. Ĝi protektas kontraŭ eksproprietigo kaj kontraŭ tio esti metita sub personan kontrolon, kontraŭ sintrudemon kaj kuratorecon, kontraŭ potencon kaj devigon. Al nerajtigitoj la eniro estas malpermesita. La fortikaĵo certigas la memstarecon kaj la memdeterminon. Nedezirataj atakoj estas repuŝataj je ĝiaj bastionoj. La aliro al personaj datenoj estas same barita kiel la aliro al la intimejoj.

Kiel ĉiu libero privateco estas unue negativa. La muroj estas bastionoj kontraŭ eksteraj penentrantoj kaj internaj perfiduloj. Ili estas defendataj per tio, ke oni rezervas siajn sekretojn per tio, ke oni metas barojn al fremdaj enmiksiĝoj, per tio, ke oni forigas ŝtate okupitan terenon por la sociala distanco. La privatulo tre ŝatas distancon. Ĉar homoj ĉiutempe lezeblas, ili ĉiam reciproke povas esti danĝeraj. En la fizika konstitucio de la Homo Sapiens la privateco trovas sian lastan kaŭzon. Kelkaj provas ŝovi alian personon flanken, submeti ĝin, limigi ties moveblecon, direkti ties sentojn, pensojn kaj gestojn, havigi al si ties korpon kaj menson. En ĉiu socio la unuopulo sekve devas defendi sian lokon kontraŭ senrajta enmiksiĝo. La privata sfero tenas aliajn en sekuriga distanco kaj havigas al la persono ejon en la mondo.

La atakantoj estas multaj. La armeo de la penentrantoj etendiĝas de zorgemaj gepatroj, misfidemaj parencoj kaj scivolaj najbaroj, memnomitaj moralpredikantoj, toleremkontrolistoj, ambiciaj opiniproduktistoj kaj pensmanieraj pedagogoj ĝis la kolektistoj de impostoj, policaj spionoj kaj gardistoj de la karitato. Ili ĉiuj volas esti lasataj en paco kontraŭ la liberorajto de la unuopulo.

La citadelo de la privateco ne estas loko de paca konkordo. En libera socio ne regas ĝojebria frateco. Ĉar la persona libero de indivduo finiĝas tie, kie tiu de alia komenciĝas. Apartenas al la paradoksoj de negativa libero, ke oni ĉiam devas batali pri ĝi. Rajtogarantioj ne multe valoras, se aliaj ne akceptas ilin kaj la ŝtato sub la preteksto de la justeco daŭre donas leĝojn por limigi la individuan liberon. Sekretoj do devas estis sekurigitaj kontraŭ scivolon, privatejoj kontraŭ penetrantojn. Al interne la muro devas esti defendata kontraŭ ribeloj de individuoj. En la privateco muĝas ankaŭ la kverelado de la genroj, de gefratoj kaj generacioj. Ne malofte ili serĉas plifortigon ĉe aliancanoj transe de la digo. Ili malfermas la pordojn, vokas pri jura subteno aŭ partian reguladon, kaj de tempo al tempo privatuloj mem insistas eksteren, por meti sin koste de la postlasitoj en la helan lumon de l’ publikeco kaj por venkigi siajn personajn interesojn en la publikeco.

Al la plej grandaj malamikoj de la libero apartenas apud la potenco ankaŭ la socia densiĝo. Ĝi rezultiĝas el la grado de integreco de la socio. Kie ĉiu konas ĉiun, privateco apenaŭ plu rezerveblas. Tiom longe, kiom homoj vivas en fermitaj grupoj kun forta interligiteco, ekzemple en fore situanta vilaĝo aŭ en prizono, iliaj rilatoj estas malvastaj kaj bone kompreneblaj. Tamen internuloj kaj interniĝintoj pagas sian reciprokan konfidecon per la perdo de sia libero. Nenio restas kaŝita al la atentemo de la najbaroj, de la parencaro, de la komunumo. Ĉiu neleĝa agado kontraŭ moralo kaj etiketo tuj estas registrata.

Nur se la distancoj pligrandiĝas kaj la movebleco pliiĝas, kreskas ankaŭ la liberoj. Hastaj renkontiĝoj inter fremduloj ŝparas al la unuopulo intensajn prezentojn de sia interna vivo. Lia personeco ne gravas, lia socia stato estas sen intereso, lia rango ofte eĉ ne ekkoneblas. Anonimeco por la protekto de la privateco ne estas malhavebla. Sur la vilaĝa strato renkontiĝas homoj, kiuj reciproke konas sin. Tute alias la iro tra centro de urbego. Multaj moviĝas senvorte tra la magazenaj stratoj, serpentumas tra la amasoj, taksas rapide la tre fremdajn figurojn, kiuj rapidas renkonte al ili. La paroltemoj inter fremduloj estas limigitaj. Oni povas demandi pri la horloĝa tempo aŭ la vojo, eble eĉ pri la vetero. Nur vizitanto el la kamparo rakontas dum tiu okazo, kiun li intencas viziti kaj kial li ne scias la vojon. Tiu vizitanto nuligas la anonimecon, ĉar la vizitanto timide serĉas en la malagrabla fremda ĉirkaŭejo signojn pri konfideco.

La historia loko de la moderna privata sfero estas la granda urbo. Ĉi tie la kontrasto de privateco kaj publikeco akre montriĝas. Sur la foirejo por varoj kaj vantecoj ne gravas la individuoj, sed la aĉetantoj de la aĵoj kaj la vendistoj de si mem. Ĉe la interŝanĝo de la valoroj la kliento iras de stando al stando, de negoco al negoco. Neniu devas koni la alian, sed ĉiu povas kontaktiĝi kun iu alia. Sur la foiro moviĝas nekalkuleble multaj privatuloj. Ĉiu rajtas eniri ĝin. De tio la privata loĝejo estas tute disigita. Ĝi estas rezervita nur por la loĝanto. En la propraj vandoj neniu povas preskribi al oni, kion faru aŭ kion lasu.

Nur se privataj aferoj estas plu lasataj al la homoj mem, povas disvolviĝi multflankaj formoj de vivo, kiuj donas al socio kolorojn kaj dinamikon. Sociala multflankeco perdiĝas laŭ la grado de la ekstera enmiksiĝo. Opiniopremo samniveligas la sintenojn kaj imagojn de la homoj. Preskriboj subpremas la liberan memstarecon, fremda donado de instrukcioj, fremda gvidado, fremda helpo forprenas de la unuopulo la ambicion mem pensi pri elirvojoj kaj uzi la proprajn fortojn. Ĉiu limigo de la libero obtuzigas la energion de la agado kaj rabas al la homoj la bonŝancon kvazaŭ surkontigi por si mem la entuziasmon de la propra laboro.

Kio ne estas elektita de homo mem, kio limigas kaj gvidas homon, tio ne eniras en la memkonscion de homo. Ĝi estas plu fremda al homo. Por la sociala multflankeco kaj la persona kreskado la libera memstareco estas same nemalhavebla.

Kiel ĉiu libero garantias ankaŭ ne la privateco la morale bonan. En siaj sekretaj karceroj evoluas kelkaj strangaj emoj. La preferoj de la homoj estas malofte valoraj, virtaj, noblaj aŭ belaj. La ekmiro pri la banalaj preferoj de multaj privatpersonoj baziĝas je la erara intermiksado de libero kaj moralo. Libero ne estas virto, sed la antaŭkondiĉo de ĉiu virto. Sed tiom longe, kiom neniu estas damaĝata aŭ prirabata je sia libero, la privataj aferoj estas tabuo. Kio koncernas la privatulon koncernas neniun alian. Privateco estas – kiel la libero - valoro, kiun homoj ŝatas pro ĝi mem. Ĝi ne estas rimedo por celo, sed memcelo.

Apartenas al la origina rajto de ĉiu ne fari uzon de sia libero. Neniu estas devigita al tio efektive uzi tiun liberon, kiun la privata sfero ofertas. Neniu havas la devon sin certigi memkritike pri siaj deziroj kaj agoj. Neniu estas verdiktita al tio sekvi al siaj talentoj, sin mem realigi aŭ eĉ fariĝi pli bona homo. Estas absolute nepermesebla limigi la privatan sferon, nur ĉar homoj rifuzas strebi al tielnomataj pli grandaj valoroj. Kiu faras nenion el si meritas same tiom da privata libero kiel tiu, kiu celkonscie ekuzas la okazon por la perfektigo de si mem. Individuaj kapabloj ne estas publikaj valoroj. Kiu ne eluzas siajn fortojn ankaŭ ne disipas pro tio publikan valoron. Pli bone ol ĉiu regantaro la homoj mem scias, kio estas bona por ili.

Sub la preteksto, ke estu ja nur por ilia plejbono la moderna ŝtato enmiksiĝas en ĉion, kaj eĉ kontraŭ la eksplicite esprimitan volon de siaj ŝtatanoj. Antaŭzorgo kaj prizorgado estas tamen nur nekonvinkaj promesoj. La ŝtato estas nek ejo de la virto nek morala institucio. Ĝi ne gardas la komunan bonfarton kaj ĝi ankaŭ ne estas fonto de patra ŝirmado. La ŝtato estas aranĝata por regi la civitanojn. Kun la pliampleksiĝo de la registradoj kaj la pliigo de la ŝtatservistoj malpliiĝas la libero de la civitanoj. Fore de ĉiu morala progreso la evoluo de la ŝtato havas nur unu direkton.

La justeco, kiun la ŝtato asertas efektivigi, bezonas pli kaj pli da leĝoj, la leĝoj bezonas pli kaj pli da ŝtataj oficistoj, kaj la oficistoj bezonas pli kaj pli da mono de la ŝtatanoj, kiuj de la ŝtatservistoj esperas sen pravigo pli kaj pli da justeco. La citadelo de la privateco gardas tial ne nur la civitanojn. Ĝi konservas la ŝtatpotencon de la tento pli kaj etendiĝi anstataŭ okupiĝi pri la ununura tasko, kiun ĝi devus plenumi : la sekurigo de la libero.

Wolfgang Sofsky, Defendo de la privateco. Disputa skribo. Ĝi aperis en aŭĝusto de la jaro 2007. Eldonejo ; : C.H.Beck (malferma komerca asocio) 158 p. 14,90 Euro ;

trad. Donjo & Cezar


Sama rubriko :


puce Wolfgang Sofsky : En la interno de la citadelo ĉio estas permesata (pri privateco kaj libero)

puce Anwar : Doni almozon estu en Norvegio same tiel punenda kiel preni almozon (artikolotraduko)

puce Biciklado, specifa rilato al tempo kaj spaco

puce Jean Ziegler Pri "natura selekto" laŭ simbolriĉa tombejo en Salvador Bahia, Brazilo

puce Aĉeti - forĵeti - aĉeti (dokumenta filmo kun subteksto en Esperanto)




Supren