sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)



Esperanto estas la sola laborlingvo de SAT, kiu tial estas esence per-esperanta organizo, kaj tia estas ek de sia naskiĝo antaŭ preskaŭ 90 jaroj. Nia lingvo, kiel scias la plejmulto da esperantanoj, nomiĝas ’Esperanto’ kvazaŭ hazarde. La Unua Libro per kio Ludwig Zamenhof lanĉis sian projekton, titoliĝis ’La Internacia Lingvo’, aŭtorita de ’d-ro Esperanto’, t.e ’kiu esperas’. Oni do parolis pri ’la lingvo de d-ro Esperanto’, kio baldaŭ iĝis ’la lingvo Esperanto’. [Paranteze : la unua neologismo en nia lingvo, ĉar la radiko esperant’ ne troviĝas en la Unua Libro !]


Tiu nocio, do, ’esperi, esperanti’ troviĝis en nia lingvo-komunumo ek de la komenco. Al kio tamen ni esperas ? Al kio esperis Zamenhof ? Ĉu nur ke la lingvo estu adoptita, la Fina Venko ? aŭ ĉu ion pli ampleksan ? Ĉu efektive Esperanto estas nur komunikilo, adoptinda de la internaciaj instancoj, aŭ ĉu ĝi estas pli ol tio ; ĉu ĝi kuntrenas ideojn, idealojn, specialajn al si ? Ĉu efektive lingvo, ajna lingvo, povas ekzisti sen specialaj konceptoj, valoroj, idearo, ideologio eĉ ? [En ĉi kunteksto mi uzas la vorton ’ideologio’ ne en politika senco, sed pli ĝenerale, kiel ekzemple en ’la ideologio de scienco’, ’la ideologio de komerco’.]


Kiam George Orwell, anglalingva aŭtoro de ’1984’ kaj ’Best-bieno’, interalie, vivis en Parizo dum la 1920-aj jaroj, li loĝis unue ĉe sia onklino, Nelli Limouzin, la edzino de Eŭgeno Adam, nia Lanti. Post kelkaj semajnoj, tamen, li ekserĉis alian loĝejon, ĉar Lanti insistis hejme paroli nur Esperanton, ne la francan. Poste Orwell deklaris : "Esperanto ! Ĝi estas ne nur lingvo, ĝi estas ideologio !"


Iuj fakuloj ja argumentus ke lingvo kaj ideologio estas nedisigeblaj, ĉar ili naskiĝis samtempe, kiam la homaro ekkapablis pensi simbole, t.e. kiam ni ekpovis pensi pri malsato kiam ni ne malsatis, pri tempesto kiam sunbrilis. Tia simbola pensado ebligis al la homa specio paroladon pri temoj aliaj ol la ĉi-momentaj sentoj ; tiel ekkreiĝis la grandaj mitoj, la bazo de religio, de filozofio, de historio, eĉ finfine, de scienco. Tial mi proponas ke lingvo, ĉiuj lingvoj, estas ne nur komunikiloj, sed kunportas karakterizajn ideojn kaj valorojn ….. unuvorte, kulturon.


Mi unue konsciis tion kiam, ankoraŭ sufiĉe juna, mi studis la latinan lingvon. Ni renkontis la vorton pietas, pietatis, kutime tradukata al ’pieco’ (precipe en katolika lernejo, kia la mia !) Tamen, nia instruanto klarigis ke, kvankam oni uzas la vorton tiusence en kristana kunteksto, la origina signifo estis tute alia. Se mi bone memoras, rilatis al ia deca respekto al la tradicioj, la moroj, de la komunumo, de la familio, de la antaŭuloj. Ne ekzistas rekta ekvivalento en la hodiaŭa angla lingvo, kredeble nek en Esperanto, ĉar tiu ideo, tiu koncepto, apartenis ĝuste al la latina kulturo de antaŭ 25 jarcentoj. Simile en ĉiuj lingvoj. En la angla, level playing-field - laŭlitere ’ebena ludokampo’ - havas signifon multe pli vastan ol tio. En la franca, le mot juste havas signifon pli ampleksan ol ’la ĝusta vorto’. Kaj en la itala, la bella figura - la bela formo aŭ aspekto - kuntrenas tutan vivfilozofion ! Same en ĉiu lingvo, en ĉiu kulturo. Ĉu tamen ankaŭ en Esperanto ? Ĉu nia lingvo implicas iujn valorojn, ideojn specialajn, aŭ ĉu ĝi esprimas nur la ideojn, la valorojn de aliaj kulturoj ?


Pri tiu demando Zamenhof mem tute certis : ne estis akcidento ke li elektis la nomon ’Esperanto’. Li tutanime esperis mondon pli pacan, pli bonvolan, pli justan. Kiel ni ĉiuj scias, Zamenhof junaĝis en Bjalistoko. Laŭ la legendo, li ankoraŭ tre juna rimarkis ke en la urbo estis kvar distingeblaj komunumoj, kiuj ofte kverelis, batalis eĉ, inter si : hebreoj, poloj, rusoj kaj germanoj. Nu, dum jaroj mi demandis min, kial li menciis tiujn kvar, ellasante la belorusojn kaj la litovojn, kiuj sendube ankaŭ troviĝis en Bjalistoko, sufiĉe multnombre, mi supozus. Tiam, pripensante tiun temon, mi konstatis ke la kvar nomitaj - hebreoj, poloj, rusoj, germanoj - posedis kaj proprajn lingvojn kaj proprajn religiojn. La belorusoj, kontraste, dividis kun la rusoj la ortodoksan religion (la belorusa lingvo, cetere, tre parencas la rusan), dum la litovoj dividis kun la poloj la katolikan religion (la litova lingvo tamen maltre parencas la polan !) Por Zamenhof, mem hebreo, la kunstaro de lingvo kaj religio ege gravis, ĉar por hebreo en tiu tempo, en tiu loko, la aparta identeco konsistis en kaj ilia aparta lingvo - la jida - kaj ilia aparta religio, la juda.


Jen la modelo en la menso de juna Lejzer-Ludwig : gento - lingvo - religio. Li eĉ faris - rigardu la Ekzercaron - klaran distingon inter ruso (gento-lingvo-religio) kaj rusujano (ruslandano) : iu daŭre loĝanta en Ruslando sed ne nepre rusa laŭ gento, lingvo kaj religio.


Tial, por Zamenhof estis nedisigeblaj lingvo kaj religio - kaj religio estas speco de ideologio. Ek de la komenco, Esperanto estis por li veturilo, nura veturilo, por ’neŭtrale homa’ (lia ŝatata esprimo) religio, aŭ filozofio - la Homaranismo. Notindas ke por Zamenhof la distingo inter religio kaj politiko estis malpli klara ol por ni hodiaŭ. La judismo, precipe en orienta Eŭropo en tiu tempo, estis institucio kaj religia kaj socia. La patro de Ludwig - Mark, aŭ Mordeĥai - laŭ Zamenhof estis ’ateisto’ (eble liberpensulo, pli ĝuste ?), tamen eminentulo en la loka hebrea komunumo, kiu regule oficis en la sinagogo. Kaj la juda biblio - la Torao - parolas pri socia ordigado - centoj da leĝoj, reguloj, pri ĉiu aspekto de la komunuma vivo - pli ol pri teologio. Zamenhof, cetere, ofte diris ke Homaranismo ne estis rivalo al la grandaj religioj, sed iaspeca filozofia, ideologia ponto inter la religioj. Li asertis ke kaj kristanoj kaj islamanoj, kaj judoj kaj hinduoj, povus esti samtempe ’homaranoj’, iom kiel estis ĉiuj ’kristanoj’ katolikoj, ortodoksuloj, luteranoj, kalvinistoj, koptoj kaj ceteraj.


Verdire, li neniam tre klare detaligis tiun homaranismon, sed ĝi iom similas la hodiaŭan ’universalismon’, la nocio ke troveblas en ĉiuj grandaj religioj, kredsistemoj, ideologioj, filozofioj, tra la jarmiloj, ia kerna interkonsento pri ĉefaj etikaj principoj : bonvolo, toleremo, justeco, solidareco kaj tiel plu.


Pri ĉio tio Zamenhof volis paroli en Bulonjo-ĉe-maro en 1905 ; refoje en Ĝenevo en 1906 kaj preskaŭ ĉiujare ĝis 1914, kiam li volis okazigi ’Kongreson de Neŭtrala Religio’ en Parizo, paralele kun la Universala Kongreso, kiu eventuale ne okazis pro la mondmilito. La ’realistoj’ de la movado, tamen - grandparte francoj kiuj tre konsciis la hebreecon de Zamenhof kaj ties signifecon en okcidenta Eŭropo - efektive malpermesis ke li parolu pri temoj religiaj aŭ politikaj, tiel ke li devis eldoni siajn ideojn broŝurforme, en 1906, sub kaŝnomo. Tamen, oni ne malpermesis la himnon ’La Espero’, en kio troviĝas efektive la esencaj elementoj de la tiel nomata ’Interna Ideo’, ia minimuma versio de homaranismo : paco, tutmonda frateco, interhoma amo kaj cetere.


Depost Bulonjo, la unua internacia Esperanto-kongreso, la ĉeffluo de la Esperanto-komunumo - post 1908, efektive UEA - estas oficiale neŭtrala pri demandoj politikaj, religiaj kaj sociaj. Sekve, maloftas tie diskutado pri ideologio. Jes, Edmond Privat esprimis kelkajn ideojn pri Paco laŭ la gandia modelo, pri mondcivitaneco kaj mondfederismo, sed malmulte, malofte ….. kaj mallaŭte ! Ivo Lapenna, domina figuro dum tridek jaroj, proponis en 1947 ion nomitan ’aktiva neŭtralismo’, kio ŝajne konsistis el subteno al demokratio kaj homaj rajtoj, kaj oponado al totalismo. Mi citas : "Respekto de la homrajtoj estas por nia laboro esenca kondiĉo". Interese, li tion diris pli ol jaron antaŭ la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, publikigita fine de 1948. Tamen, Lapenna ne evoluigis tiujn ideojn, eble ĉar li iom embarasiĝis pri la nocio de neŭtralismo.


Nedisputeblas do ke la ĉefa ideologo en la historio de Esperanto estas nia propra Lanti, Eŭgeno Adam. Plej certe, Lanti estis maldekstrulo, dum kelka tempo komunisto, fervora kontraŭ-kapitalisto kaj sennaciisto, kiu iom ĝenerale favoris ian ’revolucion’. Ni havas plej klaran ideon pri kion oponis Lanti - l’Anti, kontraŭulo - iom malpli klaran komprenon pri kion li proponis kiel anstataŭon. Pro variaj kialoj, do, Zamenhof, Privat, Lanti kaj Lapenna ĉiuj malprecizis pri ideologio.


Krom tiuj grandiozaj figuroj, tamen, ni povas rigardi ankaŭ la diversajn deklaraciojn kaj manifestojn de esperantaj kongresoj, kaj neŭtralaj kaj tiuj de SAT, tra la jardekoj. Tiuj el la neŭtralaj kongresoj - Bulonjo, Ĝenevo, Madrido, Prago, kaj mi aldonu Frostavallen, Tyresö kaj Raŭmo - estas tre ĝeneralaj : estus malfacile trovi homon kiu sincere kaj serioze obĵetus ilin. La plej lasta, la Manifesto de Prago, deklaras la ĝismortan engaĝiĝon de la Esperanto-movado al demokratio, transnacia edukado, pedagogia efikeco, plurlingveco, lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj ’homa emancipiĝo’. Oni forgesis mencii nur dorlotbestojn, ĉu ne vere ?


La deklaracioj de la SAT-kongresoj, kompreneble, estas konstante pli specifaj kaj pli partiaj. Estus interesa projekto, studi ĉiujn kongresajn deklaraciojn de SAT, dum naŭ jardekoj, por konstati kia la ideologio tie spegulita ….. ĉar nia ideologio estas ĉiam implicita, ĉu ne, ne specifigita ?


Ĉu nepre, tamen ? Ĉu ne eblas identigi kaj envortigi la ideojn, la valorojn kiujn implicas Esperanto ? - Tio kion ni esperantas ? Mi opinias ke jes eblas kaj ke ke ni devus fari. La neŭtralismo de la majoritata movado estas filozofia sensencaĵo. Ĉu serioze ili neŭtralas pri gravito, pri logiko ? - kompreneble ne. Pri demokratio kaj homaj rajtoj ? - ŝajne ne, laŭ la ’Madridaj tezoj’ de Lapenna kaj la Manifesto de Prago. Kie nun la neŭtraleco, la neŭtralismo ? Ĉu vere ili neŭtralas pri torturo, pri perforto, pri malsato, malsano, pri maljusto ekonomia kaj socia ? Ĉe Universalaj Kongresoj ĉiujare oni kantas la himnon, ’La Espero’, pri homa familio, sankta amo, rondo familia, paco kaj eterna beno. Bone, sed kiel diable oni povas esti neŭtrala pri la fakto ke du trionoj de la ’familio’ - gefratoj ĉiuj, laŭ la himno - mortas pro mankoj de pura akvo, manĝaĵo kaj nepraj sociaj servoj ?


Ne, seriozaj esperantistoj ne neŭtralas pri tiuj demandoj, sed tio ne evidentas ĉar la gvidantoj, la podiuloj, volas eviti disputon, malagrablon, tial ili evitas iun ajn demandon pri kiu povus videbli malkonsento inter la samideanoj …. la kotizantoj. Nemirige do ke la cetera mondo ne traktas nin serioze, ĉar ni - tio estas, la tuta esperantanaro - reprezentas nenion krom dolĉaj banalaĵoj.


Male en SAT, tamen, ĉu ne ? Ni ne neŭtralas, ni ne timas debaton, eĉ fojajn disputojn. Pri la ĉefaj demandoj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj - foje eĉ religiaj - ni ne hezitas debati kaj deklari niajn opiniojn. Kial do niaj debatoj ne influas la plivastan movadon ? Kial ? - ĉar ili okazas en vakuo, jes vakuo. Preskaŭ neniu atentas nin, neniu aŭskultas, ĉar ni apartigis nin de la majoritata movado, en epoko kiam la valoroj, la kulturo, la vivstilo - tio estas, efektive, la ideologio - de la proletaro tute malsamis ol tiu de la burĝaro, la kravatuloj kaj damoj de la tiutempa UEA. Ĉu tamen ankoraŭ hodiaŭ ? Ne. La distingo multe malpli akras. Kaj UEA kaj SAT konsistas plejparte el ordinaruloj - instruistoj kaj fervojistoj, komizoj kaj studentoj. Mi ja ne scias kiu estas pli sensenca : la neŭtralismo de UEA, aŭ la getoismo de SAT.


Jen, do, la argumento : lingvon, maturan lingvon, nepre akompanas kulturo, inklude idearon - ideologion, se vi preferas - kaj ni, la malneŭtrala alo de la Esperanto-komunumo, devas evoluigi, rafini, dissemi kaj publikigi tiujn ideojn, per libroj, broŝuroj, revuoj, la ttt, kaj per partopreno en Esperanto-eventoj.


Kiaj estas do la karakterizaj ideoj de Esperanto ? Nu, jen la tagordo por plurjara debato, sed mi proponu, por startigi la debaton :

- Unumondismo - t.e. sennaciismo - anstataŭ naciismo ;
- Justo - ekonomia, politika kaj socia, anstataŭ privilegio kaj mizero ;
- Paco, anstataŭ milito, perforto kaj imperiismo ;
- Kunlaborado kaj bonvolo, anstataŭ avido kaj ekspluatado ;
- Sufiĉo da manĝo, loĝeblo, sanservo kaj edukado por ĉiuj homoj, senescepte ;
- Prudento pri la naturmedio kaj pri naturaj rimedoj, anstataŭ la konsumismo de lastaj jardekoj ;
- kaj Universalismo : neniu lando, neniu klaso, neniu gento, neniu religio, neniu partio, neniu ismo, havas monopolon pri la vero.


Ĉio tio, mi asertas, estas jam implicita en la Interna Ideo de Zamenhof, en la sennaciismo de Lanti, en la deklaracioj de SAT-kongresoj, kaj en la esperantlingva literaturo jam dum jarcento. Necesas nur reliefigi kaj realigi ĝin.


David Kelso


Ĉi-tiun prelegon prezentis David Kelso dum la 83a kongreso de SAT en Braŝovo.

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)

puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)

puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)

puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)

puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)

puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)

puce T-ĉemizo : Internacia solidareco




Supren