sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’



Estas agrable legi, ke aliaj homoj estas ĝenataj de la politika establo, kiu senpripense akceptas aranĝon, laŭ kiu en niaj universitatoj kaj altlernejoj instruado okazos en la angla. Kiel prezidanto de la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, mi certe ne malhumile parolas pri aliaj homoj. Tamen kiel esperantisto ni de tempo sentas nin alispecaj en nia batalo, ke lingvo estas rajto.


En la "Universala deklaracio pri Homaj Rajtoj", oni klare parolas pri individuaj rajtoj. Fundamenta individua rajto estas la rajto uzadi la denaskan lingvon. Paroladi, uzi kaj esti respektata uzante denaskan lingvon, ne estas ligita al la politika koncepto, nacio, dekstro aŭ maldekstro, sed estas tutsimple fundamenta rajto de la individuo.


Belgio havas multjaran sperton pri lingvobatalo. Ne nur la rajto paroli sian lingvon, sed ankaŭ esti respektata, uzante propran lingvon. La juna Belgio devis atendi al Emille Vandervelde, nederlandlingvano kaj tre eminenta socialisto, kiu En 1889 enkondukis leĝprojekton en la ĉambro, ke oni akceptu la socialistan programon : " Egaleco de ĉiuj lingvoj, kun ĉiuj ĝiaj konsekvencoj" ! ĉi tiu ideo kaj lukto por la balotrajto por ĉiuj, estas gravaj batalkampoj por la nova BWP kaj laŭ mi la sola bazo por diskutado pri lingvo kaj ĝia uzado. La katolikoj voĉdonis kontraŭ, ĉar jam tiam iliaj lukto estis pli naciema ol pura lingva.


La nuna multlingva Eŭ devus lerni, el la historio, lecionon. La ideo de Emille Vandervelde "Egaleco de ĉiuj lingvoj", certe ne estus malbona ideo nun en Eŭ Unio ? Certe ĝi ne povas funkcii en absoluta formo, sed per la alpreno de neŭ lingvo almenaŭ relative.


Germana socialista gvidanto Wilhelm Liebknecht, kun Bebel unu el fondintoj de la germana Sozialdemokratische Arbeiterpartei SDPA, 1869 poste Sozialdemokratische Partei Deutschlands SPD, dum vizito al Gento (flandra urbo) en 1877 atentigis ke lingva malegaleco estis parto de ekonomia diskriminacio. Lingvo batalo estis en la 19a kaj 20a jarcento pli ligita al klasbatalo ol nun. Evidente, klasbatalo tiam, estis pli loka okazaĵo, mondaj klasbatalaj movadoj kiel nun ne ekzistis. Eĉ la Oktobra revolucio ne havis la saman historian efikon kiel nun la movado de ’alternativaj tutmondistoj". La estro tiam havis vizaĝon. Unu persono estis estro, kie nun konsilantaro sendas reprezentanton kiu, ĝenerale, parolas la lingvon de la laboristo (kvankam ankaŭ tio estas relativa)


Ke la lingva batalo en nuna tempo rapide estas metata sub negativan lumĵetilon, grandparte ŝuldiĝas ekstrem-naciismaj kaj ektrem-dekstraj grupoj, kiuj faris de la lingvobatalo parti-politikan lukton. Kiam oni tamen faras la penon informiĝi ĉe AMSAB (Instituto pri Sociala Historio) en Antverpeno aŭ Gento, oni konstatas ke lingvo en la sociala movado ludis gravan rolon. Propra lingvo estis konsiderata rajto, kiu devas esti respektata. Lingvo, kiel koncepto, neniam povas esti preteksto por propagandi naciismon, do certe ne donas kaŭzon por fari rasisman retorikon. Lingvo ne levas nin al pli alta nivelo kaj ankaŭ neniam povas esti altrudata al ni.


Radio, televido kaj certe intereto malgrandigis la mondon. Kiam prezidanto de eta ŝtato furzas, laboristo el Eŭ povas, metafore dirite, tuj aŭdi tion per sia portebla komputilo. La mondo reduktiĝis ĝis vilaĝeto kaj tamen restas problemoj : riĉa - malriĉa, norda - sudo.


Ni vivas en politika sistemo kiu permesas ke nur malgranda parto de la mondloĝantaro vivu en prospero. ĉiuj, kiuj volas dediĉi intereson, povas scii la ciferojn pri mizero kaj malriĉeco, pri malsato kaj, plej malbona, pri milito. La riĉulo ne kontentas ekspluatadi la, kiel oni nomas ĝin, 3an mondon. Ne, la humiligo estas eĉ pli ekstrema, ekzistas absolute neniu respekto por la lingvo de tiuj popoloj.


La eta Belgio francigis Kongolon. Hodiaŭa Belgio devas adaptiĝi al la hegomonio de la nova latino, la angla. La demando ĉu vi volas, oni eĉ ne plu faras. Ne, la angla estas altrudata preskaŭ perforte, kaj kiu protestas ricevas algluitan etikedon de maltoleremo aŭ stulteco.


Ne plu sufiĉas ke laboristo laboregas por la estro, ne, li devas akcepti ke la estro parolas la anglan ; vi ja devas adaptiĝi kaj agi mondece, ĉu ne. Al tio ekzistas nur unu (angla )respondo : ’Bullshit’


Estas la rajto de ĉiuj, ke oni respektu ŝian aŭ lian lingvon. Necesas trovi demokratan alternativon, per kiu solvi la lingvoproblemo en monda dialogo.


Kial grandaj kaj potencaj lingvoj devas ricevi pli da rajtoj ol malgrandaj lingvoj ? Kial terkulturisto el Brazilio devas kapabli la anglan por defendi sian ĉiutagan panon ? Kial memevidentas ke eĉ alternativaj tutmondistoj, kiujn ni konsideru progresema homamaso, dialogu uzante unu de la potencaj lingvoj. Kial, demandas al si esperantisto, oni neniam pensis pri politike neŭ lingvo ?


Mi povas kompreni ke, de la flanko de la politiko, ne ekzistas intereso por Esperanto. Estas historia fakto ke politikistoj ĉiam lekas la kalkanojn de la potenculoj, en la nuna tempo Usono. Kie komence de la 20a la franca estis la potenco, ĝi nun troviĝas ĉe la angla. Voĉon de la simpla popolo oni neniam petis, pri ĉi tiu temo oni neniam faris demokratian debaton. Plej verŝajne, la regantoj de unuopaj landoj ne nepre ĉie volas, ke pli da homoj pli intieme rilatu kun samsortanoj en aliaj landoj kaj ili ŝatas mem domini la amaskomunikilojn, kiujn la laboristoj kaj simplaj homoj en "iliaj" landoj uzas.


Eĉ en la 21a jarcento, gefiloj de laboristoj malantaŭrangas kiam temas pri universitata studo. Universitataj studoj jam ne estas memevidentaj kiam oni prezentas la prezon. Kaj nun la politiko decidis konstrui plian baron. Gefiloj devas rapide lerni fremdan lingvon por ke ili povu studi ĉe universitato aŭ altlernejo. Kia humiligo, kia absoluta malrespekto. Sed antaŭ ĉio, kia stulteco de la politikistoj.


Laŭ studoj, migrantoj bezonas 3 generaciojn por adaptiĝi al la "nova lingvo" de la lando. Studentoj en Eŭ devus alproprigi al si dum kelkaj jaroj fremdan lingvon por ke ili povu studi. Ĉi tiu lasta jam estas peza tasko, kial plipezigi ĝin ? Ĉu temas pri nescio, malvolo, stulteco aŭ tutsimple pri orgojlo de niaj ministroj ?


Mia espero estas ke, la nova movado de "alternativaj tutmondistoj", ne aliĝos al la potenco kaj submetiĝos al la lingva imperiismo de hodiaŭ. Mi estas kiel elokventa esperantoparolanto la viva ekzemplo pri la ebleco de alternativo. Eblas pruvi ke interpretistoj bezonas nur unu jaron, por ke ili parolu kaj apliku la lingvon en la medio de la laboro. Simpla laboristo, kaj nun mi troviĝas sur propra tereno, povas en kelkaj jaroj lerni kaj uzi la lingvon. Post unujara studo, mi jam kapablis paroli kun virino el Ĉinio pri politiko, kun brazilano pri perforto kaj rasismo en Brazilio kaj kun hungaro pri la komunismo en la orienta bloko.


Ekzistas nur unu problemo. Kiam oni volos altrudi esperanton, ĝi perdos sian potencon. La lingvo esperanto estas ekzemplo de demokratio. Esperanto ne estas ligita al lando aŭ nacio. Ne estas nacia esperanto, kaj tio signifas ke, kiam du homoj parolas , ambaŭ parolas fremdan lingvon, duan lingvon. Kiam mi parolas kun Brito, kaj mi sufiĉe kapablas la anglan, mi parolas fremdan lingvon kaj la aliulo ne. Do mi troviĝas en subpremita situacio, rilate lingvo. Ĉe serioza diskuto pli ol grava handikapo, mi supozas ? Plia avantaĝo de esperanto estas la propedeŭ valoro, kiu ebligas pli facile lerni aliajn lingvojn.


Mi opinias ke la forumo de "alternativaj tutmondistoj" estu la fekunda grundo en kiu esperanto povas kreski. Politikaj penadoj kondukas ĉiam al devigo, al perdo de demokratia decidrajto. Tion almenaŭ instruas al mi la Bolonja deklaro.


Multkultura socio eblas nur kiam ekzistas respekto por diverseco de kulturoj, kutimoj kaj lingvoj. Esperanto estas la plej bona kaj demokratia alternativo por solvi ĉi tiun problemon.

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)

puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)

puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)

puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)

puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)

puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)

puce T-ĉemizo : Internacia solidareco




Supren