sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Georgo Lagrange

Evoluismo kaj kristanismo


JPEG - 132.5 kb


« La kristana kredo estas ne nur klarigo de la kosmo, sed afero de intima konvinko. » Se tiel mi rezonus, se mi parolus pri « intima konvinko », mi simple flankenlasus la religian demandon, ĉar malhavanta ĉian intereson ; aŭ eble mi studus ĝin « ĉar nenio homa estas al mi fremda » kiel kuriozan homaĵon, samkiel fremdan arton, aŭ strangan mezafrikan kutimon.


Nur tial ke ankoraŭ hodiaŭ tiom da homoj, eĉ tre kleraj, bezonas spiritualecon kaj diras sin kristanoj, mi demandas min kial kaj kiel.


Mi jam rimarkis en antaŭa artikolo, ke, ĝis la moderna raciismo iom post iom malkovris la kosmon, la kristana mondkoncepto estis akceptebla, kiel provizora klarigo, sed ke ĝi devas retroiri antaŭ la scienco. Nun sur kio la kristanismo ankoraŭ baziĝas ?


Mi tuj flankenlasu la dogmojn pri mondkreado en ses tagoj kaj aliajn « revelaciojn », kiuj tute ne povas sin teni kontraŭ scienca kritiko, kaj konsideru nur la pli modernajn kredobazojn de la spiritualistoj.


La evoluismo, kiu en si mem rekte kontraŭas la dogmojn de la kristanismo, ne plu estas neata de iu ajn klerulo, sed nur interpretata laŭ spiritualisma koncepto.


Tiel antaŭ kvindek jaroj Bergson (1859-1941) kiu siatempe famiĝis provante sintezon de sciencismo kaj spiritualismo, parolis pri « vivforto » (élan vital) kiu ĉion penetras kaj puŝas antaŭen ĝis la homo, kiu estus la viveco liberiĝinta el la materio.


Pli proksime al ni la fama biologo kaj jezuito Teilhard de Chardin (1881-1955) provis la saman sintezon baziĝante sur tre profunda scienca kulturo. Sed li tiel tordis kaj aliformigis sian kristanismon por ĝin adapti al moderna scienca koncepto, ke oni povas demandi sin, kial li ankoraŭ nomiĝas kristano.


Sed ĉe unu kiel ĉe la alia oni trovas ian metafizikan koncepton pri interna puŝo en la materio ; kiu nepre kondukas al pliperfektiĝo, kaj nome al la homo.


Opinii, ke la tuta vivo strebas al homeco kaj spiritualeco, estas nescienca sinteno, kiu neglektas multajn biologiajn faktojn.


Eĉ se oni asertas ke la primatoj « strebas » al homeco - kio estas jam tre diskutinda - oni devas ankaŭ agnoski, ke ĉiuj aliaj mamuloj sekvis tute aliajn vojojn, kiuj neniel kondukas al la homo. Kaj ke ekster la mamularo la aliaj vertebruloj sekvis ankoraŭ aliajn vojojn. Kaj ke la insektoj, la araneidoj, la moluskoj, ktp. ankoraŭ aliajn proprajn vojojn tiel diversajn kaj komplikajn, kiel tiuj de la vertebruloj. Por ne paroli pri la vegetaĵoj, kiuj ekde la vivkomenco iris siajn proprajn vojojn.


Sed rigardu la faktojn de pli proksime.


Evoluo kaj perfektiĝo


Ĉu la evoluo okazas ĉiam kaj nepre direkte al pliperfektiĝo ?


Ĉu la nunaj mamuloj estas pli perfektaj ol la pramamuleto, kiu naskis ne nur la homon, sed ankaŭ la balenon kaj la vesperton, do estis mirinde evolukapabla ?


Ĉu la baleno estas pli perfekta ol tiu pramamuleto (kies nur dentojn oni konas) ? Ĝi estas treege bone adaptita al naĝado kaj akva vivo, sed ĝi neniam plu povas marŝi. Ĝi estas kaptita en sia fiŝeco, sed estas nur fuŝfiŝo, ĉar ĝi ne kapablas vivi sub la akvo.


Kaj la vesperto ? Ĝi ja scias flugi - kvankam malpli bone ol vera birdo - sed ĝi ne plu povas preni per la antaŭaj membroj.


Kaj la ĉevalo ? Ĝi ja bone kuras, sed ankaŭ ĝi ne plu povas preni. Ĝia belega kurkapablo estas kaptita en hufoj.


Sed ankaŭ la demando estas : kio estas perfekteco kaj perfektiĝo ? Se « perfekteco » oni nomas la adaptiĝon al iu medio, jes, vesperto, baleno kaj ĉevalo estas - ĉiu laŭ sia « fako » - perfektaj aŭ preskaŭ. Sed tiam la homo, adaptita al nenio, krom eble iom al marŝado, estas la malplej perfekta.


Se nun oni nomas « pliperfektiĝo » iradon al spiritualeco, al konscio, aŭ almenaŭ al relativa biologia libereco, nu, tiam la homo estas la plej perfekta. Sed tiam, kio pri la aliaj estuloj ?


La sola vojo de l’perfektiĝo kaj progreso devus esti de la unuĉelulo al la homo. Sed tiukaze, kial ĉiuj aliaj vojoj ? Kial tiom da zigzagoj ? Ĉu la baleno, la vesperto, kaj antaŭe la diversaj prasaŭroj estis necesaj por alveni ĝis la homo ? Ĉu nur senelirejoj ? Ĉu vanaj provoj ? Kie plano en la tuto ?


Se oni rigardas pli objektive, malpli celisme, oni konstatos, ke la evoluo ne nepre agas antaŭen, sed ien ajn, kaj ke nur la formoj, kiuj estis iel progresantaj, aŭ havis tian ŝanĝiĝon, ke ĝi ne malhelpis pluan vivon, povas postvivi. Kelkajn ekzemplojn :


Sur alia ŝtupo de la vivo, la moluskoj. Komparu helikon kaj mitulon. Heliko ja ne estas granda intelektulo, sed ĝi almenaŭ kapablas moviĝi kaj vidi, dum mitulo, alkroĉiĝas, vivas kaj mortas ĉe la sama roko preskaŭ kiel vegetaĵo, kaj ĝi eĉ ne vidas. Nu ! La paleontologio pruvas, ke la heliko antaŭas la mitulon en la kronologio. Kie « pliperfektiĝo » ? Alia ekzemplo pli proksima al ni : La homo perdis siajn harojn, krom en kelkaj lokoj, kaj tio ankaŭ dependas de la rasoj. Ĉu tio estas progreso ? Li nun devas ŝteli alies felon por ŝirmi sian kompatindan nudan haŭton kontraŭ malvarmo. Nur unu raso - laŭ mia scio en Sudpatagonio - sukcesis adapti sin sen vestoj al frosto, sed ĝi ne atingis tre altan kulturnivelon. Kaj ĉu estis necese konservi harojn sub la brakoj kaj en kelkaj aliaj lokoj ? Mi konis viron absolute senharan. Ĉu li estis pli progresinta ol aliaj ? Ĉu la virinoj estas pli evoluintaj, pli « spiritaj », ĉar ili ne havas barbon ? La homo estas verŝajne perdonta sian lastan dikan denton. Ĉu tio estas progreso ? Mi forte dubas pri tio, sed almenaŭ en la nuna transira periodo, kiam ĝi ankoraŭ ekzistas, sed tre degenerinta, ĝi estas tedaĵo por plej multaj homoj.


Alia preciza ekzemplo : Ekzistas en Nordafriko speco de ŝafoj nomataj « grasvostaj », kiuj havas rezervon de graso en la vosto por rezisti al longaj trosekaj periodoj, kiel la kamelo sur la dorso. Bonega adaptiĝo, « laŭcela ». Jes, sed tiu vosto estas tiel peza kaj larĝa, ke la ŝafino ne povas esti fekundigata sen la interveno kaj helpo de la ŝafisto. Tiel ke tiu adaptiĝo estus, en la naturo, absurda kaj tutsimple malebla.


Iun tagon mi renkontis strangan mutacianton : Anstataŭ havi kvar fingrojn kaj unu polekson, kiel dirus anglo, li havis kvin paralelajn fingrojn, nenian dikfingron sed du montrofingrojn. Ĉu tio estas evoluo al perfektiĝo ? Li ŝajnis iom ĝenata per tiu kripleco. Kaj la homoj kun sesa fingro aŭ kun kungluitaj fingroj estas ne tre maloftaj. Kaj laŭ Johano Rostand ni estas « plenaj » je tiaj mismutacioj, pli-malpli videblaj, kiuj, feliĉe, plej ofte ne fiksiĝas. Kaj certe tiu mismutacio (perdo de la primata prenkapablo) iam okazis ĉe la homa piedo. Sed tio ne estis katastrofa, ĉar jam en tiu tempo la homo ne plu vivis sur la arboj, sed marŝis. Por simio, kiu vivadas en la arbaro, ĝi estus kaŭzo de elimino.


En tiuj du specialaj kazoj (la ŝafino kaj la fingroj) estus pli racie konstati, ke ekzistas « emo » ĉe la remaĉuloj stoki grason ĉe la spino (kolo ĉe la zebuo, dorso ĉe kameloj, vosto ĉe tiu ŝafo) kaj mutaciemo (t.e. genetika malstabileco) ĉe la homaj fingroj.


Pli ĝenerale estas konate en biologio, ke evoluadoj okazadas laŭ iu difinita vojo dum jarmilionoj, kvazaŭ al celo. Tion oni nomas ortotelio. Tiel kreiĝas certaj karakterizaj tipoj. Sed ankaŭ ke la sama evoluo foje daŭras trans sia « celo », kaj tiel kreas monstrojn, kiuj pli malpli frue malaperos, ĉar malekvilibritaj. Tiel okazis kun la saŭroj de la ĵurasa tempo, kiuj evoluis ĝis absurda giganteco kaj preskaŭ subite malaperis, verŝajne pro klimat-ŝanĝiĝo, al kiu ili ne povis adaptiĝi.


La plej konata ekzemplo estas tiu de la giganta cervo (megacervo), el la diluva periodo [°] kies kornoj tiel kreskadis, ke la besto elĉerpiĝis sub tiu ŝargo kaj ankaŭ malaperis.


Hodiaŭ ekzistas ankoraŭ multaj specioj, kiujn absurda evoluo kondukis al limo de vivkapablo. Kaj certe ekzistas - kaj malaperis - multaj specioj, kiuj tiel misevoluis, ke ili falis sub la vivkapablan nivelon kaj estis eliminitaj per la eksteraj cirkonstancoj.


Mi tamen ne volas aserti, ke la evoluo estas absolute blinda. Verŝajne (tie mi proponas propran hipotezon) okazas du alternaj procezoj : La mutacio, ien ajn kaj blinda, kaj iu pli malrapida restrukturiĝo de la tuta vivanto, kiu provas reatingi novan ekvilibron. La Lamarkaj [1] teorioj pri la heredeco de akiritaj trajtoj neniam trovis pruvon, sed ŝajnas probable, ke la jarcenta ripetiĝo de certaj okupoj tamen influis la karakteron, ekz. de iuj homgrupoj, por krei certajn ecojn kaj tendencojn (akutaj sensoj ĉe ĉasistaj popoloj - manlerteco ĉe metiistaj familioj - intelekteco ĉe meditemaj popoloj ktp.) kaj eble ankaŭ detalajn adaptiĝojn post gravaj mutacioj ; kondukante tiel ekz. al preskaŭ perfekta fiŝiĝo ĉe baleno, dum fokoj kaj pingvenoj sekvas, pli poste, similajn vojojn.


La evoluado fakte estas longa, longega filmo - eĉ filmoj paralelaj. De unu bildo al la sekvanta estas preskaŭ neniu diferenco, kaj por ni bedaŭrinde restas nur kelkaj bildoj, kiuj hazarde trapasis la diversajn geologiajn katastrofojn. Kaj ĉar postrestas nur la plej vivkapablaj specioj - evidente - ni supraĵe havas la impreson pri nur progreso. Kaj ĉar regule mankas la transiraj ĉeneroj - ankaŭ evidente - ni havas impreson pri misteraj kreadoj (ekz. ke la homo sapiens aperis subite).


Sed la specioj evoluas kontinue mutaciete, kaj ien ajn. Plej ofte mutacio perdiĝas, foje ĝi fiksiĝas (pasintjarcente en alpa vilaĝo preskaŭ ĉiuj loĝantoj tiel havis ses fingrojn), sed antaŭen aŭ malantaŭen. Kaj nur tra terure implikita zigzago finfine naskiĝis primato, tro frue, kun nefinita kranio ; kun ne antaŭdeterminita naturo kaj kiu, pro socia vivo, kaj dank’al iom pli komplika cerbo, sukcesis iom post iom kreskigi abstraktan inteligenton super la praktika inteligento de la aliaj primatoj. Sed la homo - tiu filo de Dio - kiam ĝi ne kreskas inter homoj, iĝas kompatinda primato, kiu neniam plu atingos la abstraktan homan inteligenton…


Evoluismo kaj Metafiziko


Se ni nun lasas la firman terenon de la biologio por iri tiun malpli certan de metafizikaj konsideroj, ni tuj vidos, ke, se oni akceptas la evoluismon, oni nepre devas rifuzi la dogmojn de la kristanismo.


Unue nur detala rimarko : Se la tuta vivantaro estas farita laŭ plano, oni nepre devas agnoski, ke la « leĝo de la plejforta » estas ankaŭ en la plano, kaj se oni akceptas tiun leĝon de la ĝangalo kiel fundamentan en la bestaro, kial ne ankaŭ en la homaro - ĉar la homo estas nur parto de tiu vivantaro ?... Tiu konsekvenco estas iom malproksima al la kristanismo.


Sed nun io pli grava kaj esenca.


La kristanismo - ĉiu scias tion - staras sur tiu baza dogmo, ke la homo kreita pura pekis kaj ke tial la malbono venis sur la teron, ke li suferas kaj mortas pro tiu origina peko. Nu, estas evidente, ke se oni agnoskas la evoluismon, oni ne plu povas imagi, ke la homo, unu primato inter aliaj, estis pli « pura » ol la aliaj ; kaj ĉefe, se li naskiĝis ne la sesan tagon de la kreado, sed post jarmiliardoj da evoluado, la malbono, la sufero kaj la morto ekzistis longe antaŭ ol li. Kaj neniu teologia vortĵonglado kredigos al mi, ke hundo aŭ ĉevalo suferis reŭmatojn kaj mortis pro la kulpo de la homo, antaŭ ol la homo ekzistis. En tio kuŝas fundamenta kaj nesolvebla kontraŭdiro.


Iu asertis tamen, ke tiu natura fakto (la morto) ekzistas ĝis la homo, sed ke la homo estis destinita eskapi el tiu leĝo. Nu ! Ĉu estas iel serioze kredi, ke estulo kun karno kaj ostoj, nervoj kaj glandoj, kiel ĉiuj aliaj, povus esti pli senmorta ol la aliaj ?


Sed eĉ se mi akceptus tiun malverŝajnan opinion, mi devus agnoski, ke la senfine bona kaj justa Dio de la kristanoj kreis kaj mortigis bestojn (ĉiujn bestojn) nepre senkulpajn, ĉar ili laŭ kristana koncepto mem, ne povis distingi inter bono kaj malbono. Denove absurdaĵo. Tial la spiritualisma « klarigo » nenion klarigas. Male, alprenante la kristanan koncepton oni baraktas en araneaĵo da kontraŭdiroj.


Sed mi prenu konkretan ekzemplon :


Petro perdis unu okulon pro malsano. Se li rezonas « fizike », li diros ke tiu malsano venas de malekvilibro simpatika, tial ke en la genoj, kiuj konstruis lin, io ne estis tute en ordo. Kaj tio estas neniel mirinda, ĉar vivanto kaj speciale homo estas tiel komplika, ke nepre devas foje okazi eraroj en la kopioj. Petro ankaŭ havas troan vertebron (iom fuŝforman), kiu foje doloras. Tio estas mutacieto malgrava. Tiajn kriplaĵojn Petro eltenas kun relativa rezignacio, pensante ke en tiaj mutacioj kuŝas la sekreto de la evoluo, ke unu fojon el dekmil mutacioj estas ia progreso. Tamen la malbonŝanco, kaj la plej granda probableco, faras, ke li troviĝis inter la 9 999 aliaj mutacioj. Sed se nun Petro rezonas « metafizike », li demandas sin : « Kial tiaj kriplaĵoj ? » Kaj se estas ia Absoluto, iu Ĉiopovulo, Ĉionfaranto, nepre kulpas « Li » ! Kaj Petro ne trovos konsolon en la kredo pri homa hereda kulpo, ĉar mi ĵus montris, ke la originan pekon neas la evoluisma mondkoncepto.


Kaj tie ni revenas ĉiam al la sama konkludo, ke por havi konscian kristanan kredon, oni devas konservi la mondkoncepton de mezepoka homo, sed ke estas neeble akordigi ĝin kun moderna evoluismo. Tamen por esti sincera oni devas ankaŭ konsenti, ke la nunaj spiritualismaj sintenoj, eĉ se ili diras sin kristanaj, ĉar naskitaj en okcidentaj kulturoj, enhavas konceptojn multe malpli dogmajn kaj estas nur iuj metafizikoj inter aliaj. Se ili ĉiuj provas pravigi la kristanismon, por tion fari ili apogas siajn rezonojn ĉu sur nescio, t.e. punkto, kiun la racia scienco ankoraŭ ne prilumis, ĉu sur misdemandoj, kiuj implice supozigas metafizikajn respondojn.


La nescio


La spiritualistoj ekzemple insistas, ke, eĉ se la vivo venas de la materio, ĝi enhavas ian « plion », kiun la scienco ne povas klarigi, kaj ili tuj alkroĉiĝas al tiu malhela punkto.


Fakte la scienco ne kapablas ekzakte klarigi la originon de la vivo, sed oni jam bonege scias, ke en la kondiĉoj, kiuj regis sur nia planedo antaŭ du kaj duono da miliardoj da jaroj, fatale kreiĝis makromolekuloj, kiuj « emas » kreski ĉerpante el la ĉirkaŭanta medio, kaj kiuj « emas » dividiĝi kiam tro dikaj. Tio estas jam preskaŭ la vivo. En la plej elementaj kromosomoj estas ducent aŭ tricent tiaj makromolekuloj ĉene aranĝitaj kaj volvitaj korktirile.


Estas tute ne mirinde, ke oni ne sukcesis en laboratorioj fari milionojn aŭ eĉ miliardojn da eksperimentoj necesaj por trafi tiun molekularon, kiu bonvolu dividiĝi kaj reproduktiĝi laŭ la kombino, kiun ĝi unue havis, do esti vivo (ĉar vivi ne estas io alia). Sed mi ne vidas la bezonon de metafiziko por klarigi tiun « plion », kiu distingas la vivan materion.


Aŭ Bergson iam parolis pri « duobla memoro », el kiuj la unua estas cerbo, do animala, kaj nur praktika, dum la « alia » estus « pura( ?) memoro », ekstercerba, spiritualista, kaj do ne tuŝata de postmorta detruo. En la tempo de Bergson oni sciis ekzakte nenion pri la funkciado de cerbo kaj povis eldiri tiajn asertojn. Sed nun oni iom pli bone komprenas pli la nukleotidoj kaj elektrostatikaj registradoj, kaj oni eĉ povas provoki memorajn fenomenojn per taŭgaj kurentoj tra la cerbo. Kaj la teorioj de Bergson aspektas tiel eksmodaj kiel la « sango cirkulanta pro la varmo », kiun klarigis Descartes.


Aliaj emfazas pri « tiu plio, kiu estas penso », kiun ankaŭ la scienco ne klarigas, kaj la sama Bergson asertis, ke la homo ne estas sur la sama evolu-linio kiel la aliaj bestoj, ke ne temas pri alia nivelo, sed pri alia eco, alia naturo ; ankaŭ tion oni povis aserti antaŭ kvindek jaroj, kiam la animala psikologio estis nur romana fantazio. Sed intertempe oni multe pli serioze plugis tiun temon, eksperimentis, komparis, kaj konstatis pli objektive, ke la homa intelekto ekzistas, embrie, en la inteligento de la superaj animaloj. Kaj la observado de infan-evoluo ankaŭ pruvas ke la homa spirito kreskas nur iom post iom el la konkretema menso de la primatoj. Se nun ekzistas abismo inter homo kaj besto, tiu abismo ne ĉiam ekzistis. Antaŭ 500.000 jaroj la prahomo estis antropoido apenaŭ supera al la aliaj. La abismo ankaŭ nur iom post iom fosiĝis.


Ankaŭ parolas la spiritualistoj pri la « inspiro » de artisto, laŭ ili ĉiel-devena. Stendhal ie skribis, ke verko konsistas el 5% da inspiro kaj el 95% da transpiro. Iu alia (Valéry, mi kredas) diris, ke genio estas longa pacienco. Ambaŭ signifas, ke intelekta verko ne venas el la ĉielo, sed de interna streĉo, ke iuj ekscitiloj agas, pli malpli klare en la menso : legado, diskutado, aŭ : kafo, alkoholo, kokaino... La rezulto estas eble mirinde bela, aŭ plorige stulta, sed ĉiel venas de la individuo.


La misdemandoj


Ĉi tie mi konsideros nur kelkajn plej oftajn el tiuj misdemandoj, sed ili estas multaj, foje nur vortludoj.


« Nepre devas esti kreinto, ĉar, se pentraĵo povas ekzisti sen pentristo, ĉiu racio estas kompleta sensencaĵo. »


Nu, ĉu estas pli racie klarigi la pentraĵon per la nepre neracia ? Eble vizitante mirinde belan groton kun stalaktitoj kaj stalagmitoj, vi entuziasmiĝis kaj diris : « Kiu ĉizel’ genia tion el ŝton’ bildigis ? » aŭ : « Kiu tajlor’ senmorta drapiris tiujn vandojn ? » Sed tio estas nur poezio. Se oni iom pli cerbumas, oni scias, ke kelkaj relative simplaj fizikaj kaj ĥemiaj leĝoj sufiĉas por klarigi tiujn mirindajn ĉefverkojn. Same pri la kanjonoj de Kolorado aŭ aliaj naturmirakloj. Kial ne same klarigi la homon, per kompreneble pli komplikaj leĝoj, kiujn ni ne nepre konas ?


Tiu fama demando pri la pentristo kaj la pentraĵo estas el la sama fonto kiel tiu pri la kokino kaj la ovo : kio estis unue, ĉu la kokino, kiu faras la ovon, aŭ la ovo, el kiu venas la kokino ? Tio estas skolastikaj intelektaj akrobataĵoj eble interesaj, sed kiuj havas nenian rilaton kun la realo. Ĉar la pentraĵo - ĉi tie la homo - ne venas el nenio. Tie estas ankoraŭ la influo de la genezo, Adamo kreita de Dia volo el la ŝlimo. Ĝi ankaŭ ne venas de blanka tolo, sed ĝi estas la lasta ĉenero de ĉeno, kies longeco, komplikeco kaj implikeco estas tiaj, ke ili komplete superas nian modestan komprenkapablon kaj eĉ imagon. Sed fine, se oni nepre serĉas la aŭtoron de la pentraĵo, mi faros kontraŭdemandon : Kiel li Perfekto, Absoluto, kreis verkon tiel malperfektan ? Artiston oni juĝas laŭ lia verko. (Tiu stulta demando egalas la unuan.)


« Ĉu la harmonio mirinde bela, kiu regas en la kosmo, ne estas la plej luma pruvo de kreinto ? »


Konscihava rato, kiu vivus en bombdetruita domo ankaŭ kredus, ke la ruinoj, kiujn ĝi loĝas, estas konstruitaj laŭplane, ke ili enhavas harmonion... ĉar ĝia menso estus adaptita al ĉi tiu universo iel kaj provizore ekvilibrita. En la naturo, kaj pli ĝenerale en la kosmo, ne estas harmonio, sed ekvilibro, kio tute ne estas sama.


Harmonio venas de vola ago de inteligentulo, kaj do ekzistas nur en homaj verkoj (sur nia planedo). Ĝi estas subjektiva sento. Ekvilibro venas de du aŭ pluraj kontraŭaj fortoj blindaj. Kiam ĝi rompiĝas (eksplodo de stelo, klimata ŝanĝiĝo, apero de nova specio), ĝi « emas » refariĝi alimaniere. Nur tion oni trovas en la naturo. Ĝi estas objektiva, matematika fenomeno. Se tion oni volas nomi harmonio, tio estas ies opinio. Sed mi persone vidas nenian metafizikon en tio.


« La homo havas konsciencon, senton pri bono kaj malbono, kiu venas de iu Absoluto de la Bono kaj Belo. »


Ankaŭ mia katino havas senton pri bono kaj malbono, kiam ŝi estis ŝtelonta bifstekon ; eĉ kiam ŝi kredis sin nevidata, ŝi kuŝigis la orelojn (timosigno), ĉar ŝi subkonscie sciis, ke la fakto « bifstekŝtelado » aŭtomate sekvigas la alian fakton « vigla-postaĵfrapado-per-vira-mano »... Plej ofte la nocio pri bono kaj malbono ĉe la homo sapiens ne estas io, ĝis ĝi fariĝas kvazaŭ natura. Maljunaj homoj estas honestaj pro kutimo, ĉar « tion oni ne faru ». Ne plu temas pri moralo aŭ etiko, sed pri kutimo kiel la radio-aparato aŭ la cigared-pakaĵo. Timo al ĝendarmo kaj espero de rekompenco, jen la du lambastonoj de la plej disvastigata moralo.


Moralaj homoj estas maloftaj. Kaj ne nepre religiemaj... Mi iam aŭdis katolikan predikiston en la radio diri : « Dio, sen kiu la Belo kaj la Bono ne havas sencon. » Mi ne scias, ĉu la Belo kaj la Bono devas havi sencon en si : tio estas abstraktaj homaj konceptoj, sed mi havas la impreson, ke ankaŭ mi havas senton pri bono kaj belo, senton tute relativan kompreneble, kaj kiu dependas de la epoko, en kiu mi vivas (ĉefe la sento pri la belo estas tre subjektiva kaj varias kun la tempo.) Kaj eĉ la bono estas tre elasta kaj relativa laŭepoke kaj laŭloke. Sed mi neniam sentis la bezonon de metafizika klarigo por tiu sento. Mi sentas la bonon, kiel mi sentas la suferon (la mian kaj parte alies), ĉar mi estas sent- kaj suferkapabla.


Lastanalize la homa konscienco estas kapablo mezuri, kio estas ĝusta (ne : justa) aŭ malĝusta rilate al moralaj reguloj. Ĝi estas meza vojo inter la fundamenta biologia egoismo kaj la altruismo de superaj sociemaj vivantoj ; meza vojo inter la propra sufero kaj kompato al alies sufero. Sed ĝi estas neniel absoluta : burĝa domposedanto havas nenian konscienc-riproĉon, se li ricevas monon de malriĉulo, dum mi, kiu havas alian edukon, ne povus toleri tion ; kaj la nazioj kreis al si novan « moralon », en kiu ili vivas kvazaŭ en hipnoto, kaj laŭ kiu la ekstermado de judoj kaj aliaj « misrasuloj » estis la « bono ».


Sed fine estas logike fari jenan demandon pri tiu origina peko, ĉirkaŭ kiu gravitas la tuta judo-kristanismo : Se la kristanoj agnoskas la evoluadon, ili nepre - kaj implice - malagnoskas la kreadon laŭ la biblio. Ili do konfesas, ke tie la biblio ne diras la veron. Ili dubas pri ties vereco. Se ili dubas pri tio, kial ili kredas pri la origina peko, kiu estas nek pli nek malpli verŝajna ol la cetero ?...


Jes kompreneble, ili ne povas rezigni pri tiu dogmo, ĉar tiam la tuta kristanismo pendus en la aero. Sed ĝuste en tio lamas la tuta doktrino : ĝi staras sur fabelo, kiu eĉ ne havas ombron de verŝajneco. La sola ekspliko de la origina peko - tre relativa cetere - estus, laŭ mi, ke la homo mortiĝas kaj suferas, ĉar li vivas malsaĝe (manĝas tro en okcidento, nesufiĉe en oriento, fumas, drinkas alkoholon, tro seksumas, tro laboras, ktp.), dum la bestoj, kiuj havas nur instinkton, vivas multe pli « saĝe ». Sed ĉiel racia vivo ne forigus ĉiujn dolorojn nek la morton.


Tio estas do nur unu mito inter aliaj, ne pli nek malpli interesa ol multaj aliaj, kaj kiu ne indas fariĝi la bazo de tuta moralo kaj religio.


Kristanismo kaj metafiziko


Tamen, por ion koncedi al metafizikistoj, estas tri specoj de faktoj, kiuj ŝajne pravigas ilin, ĉar ankaŭ tie la scienco ne prilumis. Temas pri : prognozo (antaŭvid-kapablo),
metapsiĥaj fenomenoj,
mirakloj.


Prognozo


Temas pri malklara tempa fenomeno. Ĉio, kio estas, estas regata de spacaj leĝoj, kiujn oni facile komprenas. Verŝajne pri la tempo estas io simila, kio klarigas la probablecon, eble eĉ la « fatalon ». Sed blinda, neniel providenca fatalo. Tamen tiu prognozo estas neniel privilegio de kristanaj viziuloj.


Metapsiĥaj fenomenoj


La homa naturo ne limiĝas al tio, kion oni kutime lernas. Estas aliaj subkonsciaj kaj nekonsciaj sentoj, pri kiuj oni ankoraŭ malmulte scias. Cetere tiuj fenomenoj ne estas specife homaj ; ili etendiĝas al bestoj kiel ekz. hundo hurlanta tutan nokton, ĉar mortis lia amata mastro je kvincent kilometroj. Tiujn faktojn oni do ne povas klarigi per animo homa (aŭ didevena). Temas pri io alia, kion kristana metafiziko ne klarigas.


La mirakloj


Ili okazas ne nur pro la sankta Virgino, sed ankaŭ okazis ĉe la antikvaj temploj de Jupitero, Venuso k.a., pri kies « vereco » neniu plu diskutas. Eĉ pli strange : lastatempe la roma eklezio eksigis iun sanktulinon (Filomena), ĉar ŝi neniam ekzistis. Nu ! La preĝisto, kiu servis ŝian preĝejon, asertis, ke ŝi faris miraklojn. Tre interesa fakto, kiu pruvas, ke la mirakloj ne okazas pro ekstera supera forto, sed pro interna homa forto (individua aŭ pli verŝajne kolektiva). Kaj ke, por ke okazu mirakloj, ne necesas supera eksterhoma forto, sed sufiĉas kredi (pri io ajn, tio tute ne gravas).


Konkludo


Mi ne volas aplombe kaj definitive aserti, ke ĉia metafiziko estas nepre stulta. Tamen, se ekzistas metafizika klarigo de la kosmo - sed ĉu tia klarigo necesas ? - ĝi ne devas esti serĉata en la judo-kristanismo. La klarigoj, kiujn proponas al ni la kristanaj spiritualistoj en siaj cerbaj streĉoj por alproksimigi la modernan evoluismon kaj la fundamentajn dogmojn de sia kredo, estas vanaj kaj ne nur ne klarigas la, laŭ racia konsidero, sensencan kosmon, sed plie montras ĝin vole kaj laŭcele absurda. Kaj se miaj supraj argumentoj ne estis sufiĉe konvinkaj, la fakto mem, ke ĝuste Teilhard de Chardin, unu el la plej elstaraj scienculoj de nia tempo, kiu daŭre proklamis sin katoliko, trovis nenian konvinkan argumenton kaj ĉiam surŝutadis sian kredon sur sian sciencan koncepton, krome, kiel salon sur la supon, aŭ surŝmiris ĝin tie, kie neniu raciulo sentus bezonon je ĝi, estas la plej brila pruvo, ke tia koncepto estas nenecesa, superflua hipotezo, kiu nek aldonas, nek klarigas ion ajn.


Georgo LAGRANGE


el Sennacieca Revuo, 1962


Biografio (por franclingvanoj) : « Teilhard de Chardin » de Ernest Kahane, (1960) publikaĵo de l’Union Rationaliste, 24 rue des Grands Augustins, Paris- 6e.


[°] Diluvo rilatas al biblia evento. Laŭ mi temas pri diluvio, sinonimo de plejstoceno aŭ de paleolitiko, unua periodo de la kvartenaro. Noto de la skankontrolanto.

[1] Lamark (Fr. Lamarck), 1744-1829, franca biologo, unu el la patroj de la transformismo (evoluismo), kiun li klarigas per heredeco de akiritaj trajtoj de individuo, dum Darvin poste ĝin klarigis per mutacioj kaj selektado.

Sama rubriko :


puce Georgo Lagrange : Letero al kristana kamarado

puce Evoluismo kaj kristanismo

puce Marteno disdividas sian mantelon (artikolotraduko)

puce Jan Hus : Vero (prozpoemtraduko)




Supren