sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

tradukis Bert de Wit


JPEG - 100 kb


Prezento de altlerneja finstudo pri la Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo 1911-1941 dum Universala Kongreso de Esperanto, julio 2008.


Enkonduko

En septembro 2007 mi finstudis pri la temo La Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941. Antaŭ ol mi komencis la studon, mi ne havis klaran ideon pri kio estas Esperanto. En iu vespero mi preterpasis la ĉefoficejon de Universala Esperanto-Asocio, kaj ekestis mia interesiĝo... Kelkajn tagojn poste mi eniris por rigardi la librobutikon kaj decidis ke mia alterneja finverko temu pri Esperanto. Mia studakompananto, Bert Altena, specialisto pri la laborista movado de antaŭ 1900, kaj speciale pri Domela Nieuwenhuis kaj la anarkiista movado, konsilis al mi koncentri min je la laborista movado. Tiel mi okupis min pri la Federacio de Laboristaj Esperantistoj, kaj por limigi mian temon, mi nur konsideris la periodon de antaŭ 1941, la jaro en kiu la germana okupacianto malpermesis la movadon. Dua limigo estas ke mi ne konsideris la flandrajn sekciojn, komence pro tempomanko, sed poste tio montriĝis bona elekto, ĉar nur poste mi trovis sufiĉe detalan artikolon pri la historio de la laborista esperantismo en tuta Belgio, verkita de la Genta esperantisto Alberto Fernandez.

Por mia raporto mi tralegis multajn jarkolektojn de la Federacia organo kaj mi do legis multon en Esperanto, kio montriĝis tute ebla post la trastudo de gramatiko kaj lernolibro, ankaŭ dank´ al mia scio de la franca, angla, hispana kaj germana.

Paroli la lingvon estas io tute alia. Pro tio Bert de Wit tradukas.

En Nederlando ekzistis en la periodo antaŭ 1941 eĉ 4 diversaj Esperanto-asocioj. Krom la laborista asocio estis asocio de katolikaj esperantistoj, asocio por protestantaj esperantistoj, estis neŭtrala asocio kun membroj kiuj en tiu tempo ne emis diskuti kun laboristoj, la iom pli ŝika, tiel nomata burĝa esperanto-asocio. La Federacio de Laboristaj Esperantistoj kreskas en la tridekaj jaroj ĝis la plej granda tutlanda Esperanto-asocio. Daŭras ja dudek jarojn antaŭ ol tio estas atingita.

Ĝis la fino de la dudekaj jaroj la federacio nombras neniam pli ol ducent membroj. La nombro da membroj kreskas de 1929 ĝis maksimumo de 5000 membroj en 1938.

En 1941 la federacio estas malpermesita, kiel multaj aliaj laboristaj organizaĵoj. Post la Dua Mondmilito la Federacio spertas falon de la membronombro de trimil en 1948 ĝis dumil en 1953 kaj mil en 1962. Tio signifas ke la tridekaj jaroj estis la kulmino de la historio de la nederlanda laborista esperantismo.

Aliaj ciferoj indikas ke en tiu periodo floras la laborista esperantismo speciale kaj Esperanto ĝenerale : Unue la laborista esperantismo. Mi kalkulis ke nur ĉe la laboristaj esperantistoj en la tridekaj jaroj proskimume tridekkvin mil homoj sekvas Esperanto-kurson. Mi ankaŭ kalkulis kiom da personoj membriĝis dum longa aŭ malpli longa tempo, ĉar la ŝanĝoj estis sufiĉe grandaj : inter dek kaj dudekkvin procentoj jare. Laŭ mia takso dekdu mil laboristoj dum mallonga aŭ pli longa tempo en tiuj dek jaroj antaŭ la Dua Mondmilito estis membro. Ankaŭ en SAT la nederlanda influo estas relative granda post la eksiĝo de la rusaj kaj germanaj komunistoj en 1931. El la mil kvincent ĝis du mil SAT-membroj maksimume kvincent estas nederlandaj esperantistoj.

Aliaj Esperanto-organizaĵoj ankaŭ floris, kvankam malpli : kaj la neŭtrala movado kaj la katolika movado en Nederlando havis kulmine proksimume mil kvincent membrojn.

La protestantoj ŝajne estis malpli lingvosentemaj : maksimume kvar cent membroj. Kaj fine lasta cifero : en Nimegeno en la tridekaj jaroj tre sukcesa asocio (neŭtraluloj kaj katolikoj) kiuj sendis korespondan kurson per la poŝto : en 5 jaroj pli ol dudek mil kursoj.

Tiu fakto konvinkis la urbestron tiean disponigi biendomon al internacie konata esperantisto kaj pedagogo, la hungara Andras Cseh (Andreo Cseh), kiu edukis esperantistojn tie al esperanto-instruistoj lernintaj la specialan instrumetodon de Cseh. Kaj la urbestro kaj la posta ĉefministro Willem Drees sekvis ĉe li Esperanto-kurson, samkiel multaj aliaj.

Ĉi fakto de granda kresko de la interesiĝo pri Esperanto en la tridekaj jaroj igis min demandi kial okazis tiu kresko. Tion mi mallonge traktos en la dua parto de mia prelego.

La alia parto de mia finverko havas pli priskriban karakteron. Mi limigas min nun al :

La Fondo kaj la Kialoj.

La fondon de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj en 1911 iniciatas kelkaj dekoj da hagaj kaj amsterdamaj esperantistoj, precipe anarkiistoj kaj komunistoj, kiuj de 1909 loke organizis sin : en 1914, tri jarojn poste, ilia nombro kreskis al proksimume 200. Ĝis la fino de la dudekaj jaroj, la membronombro, kiel antaŭe dirite, ne kreskos plu.

Pri la fono de ĉi tiuj novaj membroj oni malmulte scias. Je estrara nivelo preskaŭ nur en anarkiistaj kaj liberpensulaj rondoj oni interesiĝas pri kunlaboro kun la federacio kaj propagando por la lingvo, tiel ke oni povas konkludi ke post la fondo de la Federacio, la plejmulton de la membroj oni varbis en ĉi tiu medio.

La Federacio estas malferma al ĉiu laboristo ĝis la fino de la dudekaj jaroj, sendistinge de la politika aŭ religia fono – sed la anarkiista kaj komunista tendencoj de la plejparto de la membroj tre verŝajne bremsas laboristojn el aliaj rondoj aliĝi.

Ankaŭ la financaj motivoj kaj klasa diferenco inter manlaboristoj kaj pli edukitaj laboristoj estas bremso al plua kresko de la organizo. Kaj la ekzistado de grupoj da laboristaj esperantistoj ekster la Federacia kadro kaj la membreco de laboristoj ĉe la neŭtrala asocio LEEN pruvas tion. La Federacio taksas la nombron da laboristaj esperantistoj ekz.e en 1914 jam je du mil.

La plej grandan subtenon la Federacio en la dudekaj jaroj ricevas de anarkiistaj organizaĵoj, internacie organizitaj kontraŭmilitistoj kaj internacie organizitaj transportlaboristoj (ITF). Kelkaj estraranoj el ĉi tiuj organizaĵoj kun sia intereso pri Esperanto kaj la Federacio estas escepto je la regulo de malinteresiĝo kiu regas en la alia parto de la laborista movado. Precipe la ruĝa pastoro Schermerhorn, plej grava proparolanto de la kontraŭmilitistoj, ITF(international transport federation)-estrarano Nathans kaj liberpensulo Havers ne nur faras propagandon, sed ankaŭ aplikas la lingvon por interaciaj kontaktoj.

Por ekhavi impreson pri kiel la unuaj esperantistoj okupiĝis pri Esperanto : raporto el la Federacia gazeto, de Arbeider Esperantist, pri kunveno en mil naŭcent dektri : “La kunveno komenciĝas per la tralegado de la korespondaĵoj. Preskaŭ ĉiuj laboristoj havas kontakton eksterlande kun aliaj esperantistoj kaj tio kaŭzas lavangon de demandoj, kiujn la laboristoj ne ĉiam mem povas respondi. Franca esperantisto demandas ĉu ekzistas nederlanda traduko de la fabloj de Lafontaine ; Ĉeĥo demandas pri la adreso de Holanda instruisto-esperantisto kiu povas informi lin pri la publika instruado en Nederlando ; alia esperantisto demandas kion oni faras per la mono kiu restas je buĝeteroj. Kune oni provas respondi la demandojn aŭ trasendi la demandon al iu kiu jes scias pri la afero. Sed oni ankaŭ tute ordinare interŝanĝas poŝtkartojn. Unu membro petis al korespondantoj meti anoncon en internacia Esperanto-laborista revuo kaj poste ricevis 93 poŝtkartojn : ‘Li terure embarasiĝis pro tio. Respondi al cento da korespondantoj ! Tio minimume kostus dek guldenojn !’

Tamen ne estas la unua fojo ke tio okazas kaj oni dividas la kartojn inter si. Ĉi foje estas problemo, ĉar kvardek kartoj venas el Germanio kaj tio ne plu estas sufiĉe for, opinias Nutters (prezidanto). ‘Ni, kiuj kutimas korespondi kun brazilanoj, islandanoj, serboj, (…) ja kiom valoras Germanoj kiuj loĝas tute apude !?’

La korespondadon oni ankaŭ uzas por kontroli la gazetaran informadon aŭ por aldoni informojn : per kontaktoj kun eksterlandaj esperantistoj hispanaj esperantisoj povas eskapi cenzuron kaj kelkaj esperantistoj el Balkanaj landoj komentas la – iliaopinie – malĝustan informadon en la Eŭropa gazetaro pri la okazintaĵoj tie...

Post la traktado de la korespondaĵoj oni ekinstruas pri la lingvo. La prezidanto laŭtlegas el Esperanto-traduko de teatraĵo de Ibsen kaj la membroj tradukas po unu frazon. Poste sekvas tradukekzercoj de la nederlanda al Esperanto, ekzemple tradukante gazetarajn komunikojn aŭ leterojn. Fine estas tempo por libera diskutado kaj oni povas iri al la bibliotekisto por prunti Esperanto-leĝaĵon. Nutters aldonas al tio ke en la somero regule ĉeestas eksterlandaj esperantistoj en la kunvenoj : “Dum la kvin jaroj kiam nia asocio ekzistas, ni havis vizitantojn el preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo”. La lastaj laboristoj foriras finfine je la dudektria horo hejmen."

Mi nun saltetas tra la tempo. Ek de la fino de la dudekaj jaroj kelkaj okazoj favoras la Federacion. Per tio mi aŭtomate venas al mia dua demando : kial tiu kresko en la tridekaj jaroj ?

Unue kelkaj internaj faktoroj
 :

En 1931 por-Sovetaj komunistoj eksiĝis kaj el SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), la internacia laborista organizo – kaj el la Federacio mem, kaj starigis propran Esperanto-organizaĵon. Pro tio la ekstera mondo rigardis la Federacion kiel malpli radikala kaj tio tre verŝajne malaltigis la sojlon por aliĝo de socialdemokratoj kaj aliaj, kontraŭ la soveta reĝimo kritikemaj socialistoj. Ĉar estis konsiderinde pli da socialdemokratoj ol komunistoj, la varbtereno fariĝis konsiderinde pli granda.

La Federacio en la tridekaj jaroj havas relative ampleksajn rimedojn por la varbado por Esperanto. Tiujn enspezojn ĝi havas pro tio ke ek de la komenco de la tridekaj jaroj, ĝi eldonas librojn, kiel lernolibrojn, en propra eldonserio. Krom tio ĝi funkcias kiel librobutiko por la vendo de eksterlanda Esperanto-literaturo. La memeldonitaj libroj estas verkitaj senpage de la propraj membroj, tiel ke relative alta mongajno rezultas. Ĉi tiuj libroj en si mem jam zorgas pri pli bona propagando, sed per la mono, kiun tio alportis, la Federacio ekzemple povas dungi iun, kio ja estis bona por la organizo. Ĝi povis subteni finance neflorantajn gazetojn, kiel infanan gazeton kaj la organon de SAT ; ĝi povas riski pli en la eldonado de broŝuroj kaj pamfletoj ; ĝi disponigas pruntojn al sekcioj aŭ nuligas la ŝuldojn kiujn kelkaj sekcioj havas ĉe la Federacio. Resume : oni povas fari multe pli da reklamo kaj sekcioj havas pli da spaco por transvivi.

En la fino de la dudekaj jaroj okazas estrarŝanĝiĝo kaj en la postaj kvin jaroj tiu estraro estas preskaŭ senŝanĝa, tiel ke estraro kiu interne bone akordiĝas povas gvidi la – laŭ ilia takso – grandan kreskon en bona maniero.

Kelkaj aliaj eksteraj faktoroj :


La enkonduko de nova komunikilo, la radio. Ek de 1929, kvin jarojn post la fondo de VARA, la Federacio ekhavas la eblecon per VARA-radio (social-demokrata elsendkompanio) fari reklamon pri Esperanto. Komence ne tro ofte, sed la nombro da aŭskultantoj en la tridekaj jaroj estas granda kaj la nombro da radioposedantoj kreskas eksplode tiutempe.

De la komenco de la tridekaj jaroj la Federacio havas elsendotempon dufoje semajne por kursoj pri Esperanto kaj ĉiaj aliaj Esperanto-programoj.

Ĉi signifas ke kompare kun la pra-epoko de la radio en la antaŭaj jardekoj, multe pli da laboristoj oni povas atingi kaj konatigi kun la fenomeno Esperanto.

Plu laŭ la sama linio estas la pliboniĝo de la rilatoj kun la aliaj laboristaj organizaĵoj en la tridekaj jaroj. En mil naŭcent tridekunu post longa insisto de la Federacio aperas oficiala raporto de la nederlanda organizita socialdemokrata movado, kun pozitivaj konkludoj. Praktike tio ne signifas ke grandaj socialdemokrataj organizoj okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto, sed la kunlaboro jam estas pli bona en la postaj jaroj, ekz.e ĉe la jam menciita VARA kaj aliaj kulturaj laboristaj organizoj kiel la laborista sportligo kaj la instituto pri klerigo de laboristoj (nuntempe NIVON, naturamika movado).

La ekonomia situacio : oni takas ke en la tridekaj jaroj kvindek procentoj de ĉiuj laboristoj estis senlabora en iu periodo, el kiuj duono pli longa ol jaron.

Tio signifis ne nur malmultan monon, sed ankaŭ multe da libera tempo. El la intervjuoj kaj el kelkaj informoj montriĝas ke inter la membroj estis multe da senlaboraj laboristoj. Tiuj do evidente ne eksiĝis por ŝpari la kostojn de membreco. Tio indikas ke la Federacio sukcesis profiti la aktivajn fortojn kiuj disponis pri multe da tempo por dediĉi sin al la bona afero.

Parte ankaŭ plu laŭ la sama linio estas la rolo de la registaro. La nederlanda registaro ne limigas la Esperanto-movadon, kiel jes okazas en kelkaj aliaj landoj, unualoke en nazia Germanio kaj en Sovetio en la fino de la tridekaj jaroj. En Nederlando kelkaj komunumoj ofertas senpagajn klasĉambrojn aŭ subvencias la kursojn. Ankaŭ estas nombro da lernejoj, precipe en grandaj urboj, kiuj metas Esperanto-instruadon en sian programon, plejofte ekster la oficiala horaro. Kaj, revene al la ekonomia krizo : senlaboraj laboristoj, kiuj sekvis Esperantokurson, ne bezonis stampon por ricevi la ŝtatan subtenmonon. Tiu devigo al stampado igis laboristojn stari unu- aŭ dufoje tage dum horoj en vico. Tio estis por la aŭtoritatoj pruvo ke la subtenitoj ne kromlaboris nigre. Estis humiliga ĉiutaga okupo, kiun laboristoj ja kiom eble plej volis eviti.

Per tio ĉi mi laŭ mia ideo menciis la plej gravajn faktorojn klarigantajn la kresko de la laborista esperantismo en la tridekaj jaroj.

Kompreneble la kresko de la Esperanto-movado ĝenerale kaj en iuj kazoj speciale la laborista esperantismo bone kongruas kun la evoluo en la unua parto de la 20a jarcento.

La emancipiĝo de la laboristoj kaj la akcento je la disvolvo kaj edukado, la kredo je racio kaj progreso (komence de la dudeka jarcento) kaj lige al tio la rapida sinsekvo de noveltrovoj, la manko de tutmonde akceptita “lingua franca”, la forta naciismo, la kreskanta internaciiĝo de la ekonomio, ideoj pri internacia klasbatalo, la kontraŭmilitismo kaj pacismo, la kresko de libera tempo kaj turismo kaj plialtiĝo de la eduka nivelo de la laboristoj. Diversaj el la menciitaj faktoroj tamen ankaŭ formas la kuntekston de la movado en la unuaj dudek jaroj de la laborista esperantismo kaj per tio la signifo de tiuj faktoroj estas relativigita.

Kompreneble la plano de mia finverka studo estu enkadrita en la teorioj pri la ekesto kaj kresko de sociaj movadoj. Mi ne volas multe paroli pri tio pro la limigita tempo de ĉi tiu prezento, sed mi tamen volas dediĉi kelkajn vortojn al tio.

Ĝis nun mi parolis pri la internaj kaj eksteraj faktoroj, sed ne pri la individuaj motivoj de esperantistoj mem. Oni pri tiuj motivoj povus diri same ke ili, samkiel la larĝa historia kunteksto, grandparte estis senŝanĝaj kompare al la jaroj antaŭe.

Malgraŭ tio mi volas ja mencii kelkajn motivojn. Eble ne por klarigi la kreskon de Esperantismo, sed jes ĉar per tiuj jam menciitaj klarigoj oni riskas malakcenti ke temis pri individuaj motivoj, kiuj igis homojn fariĝi esperantisto kaj ofte fanatika esperantisto.

Krome ĉi tio estis la plej agrabla parto de mia esploro : por ekscii la individuajn motivojn, mi devis intervjui la homojn mem, nuntempe ĉiuj pli ol naŭdek-jaraj, kaj tiam ja la temo vere ekvivas.

Sinjoro kiu neniam havis ŝancon lerni plu post sia 12a jaro kaj eklaboris de tiam : per la Esperanto-movado li povis fariĝi instruisto, io, kion li ĉiam volis. Esperanto-instruisto kompeneble. Per filo de intertempe mortinta sinjoro mi aŭdis pri lia vivopado : lia patro, kiu jam en la dudekaj jaroj iris al Sovetio por sin informi pri la situacio per siaj kontaktoj tie. Iu, kiu ankaŭ en la internacia Esperanto-gazetaro publikigis tradukojn de Multatuli, verkis artikolojn pri la nederlanda agado en Nederlanda Hindio (Indonezio nun). Mi vidis fotojn, inter alie pri lia vizito al la konata SAT-eminentulo Lanti en Francio.

Sinjorino kiu ankaŭ en juna aĝo jam eklaboris, sed ĉiam volis lerni fremdan lingvon. Esperanto donis al ŝi okazon lerni fremdan lingvon malmultekoste. Je sia 93a jaro Esperanto estis ankoraŭ ĉiam la nura fremda lingvo kiun ŝi parolis sed ŝi ankaŭ ekkonatiĝis kun sia edzo per la loka Esperanto-klubo kaj dum sia tuta vivo havis eksterlandajn gastojn en sia hejmo kaj ŝi vizitis multajn eksterlandajn kongresojn. Bela anekdoto el ŝia buŝo : la genajbaroj en la malriĉaj jaroj antaŭ kaj post la milito, sendube ĵaluzaj : “kiamaniere ili trovas la monon, por ĉiuj tiuj eksterlandaj vojaĝoj”…

Per ĉi tiu anekdoto mi volas fini la prezentadon. Mi ja ne estas esperantisto, sed mi opinias grandioze ke ĉi tie en Roterdamo, en 2008, estas tiom da esperantistoj. Dankon pro via atento.

Tradukis el la nederlanda Bert De Wit 


El Sennaciulo, septembro-oktobro 2008


Franclingva versio de tiu teksto aperis felietone en La Sago (revuo de franclingva asocio de laboristaj esperantistoj) en 2009.

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)

puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)

puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)

puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)

puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)

puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)

puce T-ĉemizo : Internacia solidareco




Supren