sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 26an de marto 2013 . ĝis nun estas 595 tekstoj










Frank Vohla : Kristnasko minacas

poemo


 


 


 

Frank Vohla

Kristnasko minacas


(kiel la alternativulo kaj SAT-ano

Frank Vohla pensas pri Kristnasko)



Ho ve, fatalas, Kristnask’ nin ekminacas.
La nura pens’ pri tio min jam agacas.
Pli terure ol komputila eraro
tuj teroros nin la kristkuka aro.

Kie kristanoj regas la regionojn,
perforto naskas hidajn burĝonojn.
Jen plektiĝas al la varofetiĉismo
la religia fanatikismo.

La Nikolaoj, mi celas la vipemajn,
tradraŝas ribelinfanojn, la ekstremajn.
La inoj foje escepte ne malicas.
Nikolaino ne jam komplicas.

Laŭtaj infanoj, la privilegiitaj,
pro la donacoj fariĝas tuj malspitaj.
Tiel oni kun lert’ ilin dresas
kaj obeon ili nun promesas.

La Nikolao-vergo mem ne aspektas
tia, kia policul’ ĝin elektas.
Nikolao en ruĝa uniformo
sin distingas de l’ polica normo.

Vualita per barb’ kaj kapuĉotolo
lin protektas nek kask’ nek granda pistolo.
Sed tamen Nikolao protekton trovas,
ĉar kukviktimoj sin ne plu movas.

La plenŝtopitoj sur la fotelaj ledoj
de Sankta Nikolao estas la predoj.
La lumpoluci’ kun rapideco kreskas,
ĉar lumoĉenoj ek-inkandeskas.

Pli da homoj forŝtelas sin suicide :
la Festo de l’ Mort’, nun diboĉas senbride.
Se por homoj kaj bestoj ĉesas la teroro,
la transvivantoj dankas el koro.

Trad. Cezar

aperis en Sennaciulo, dec. 2007


Sama rubriko :


puce Cezar : Pacon ne nur je Kristnasko

puce John Stave : La venĝo de l’ malgranda Nikolao

puce Joachim Ringelnatz : Donacado

puce Frank Vohla : Kristnasko minacas




Supren