sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Goeto : La naturo (traduko de artikolo)


JPEG - 145.7 kb




Goeto
La Naturo


Naturo ! Ni estas ĉirkaŭataj de ĝi kaj ĉirkaŭbrakataj – sen la kapablo iri el ĝi, kaj sen la kapablo pli profunde iri en ĝin. Nepetite kaj neavertite ĝi akceptas nin en la rondo de ĝia danco kaj pelas sin plu kun ni, ĝis ni estos lacigitaj kaj sinkos el ties brakoj. Ĝi kreas eterne novajn figurojn, kio ĉeestas, estis ankoraŭ neniam, kio estis ne revenos – ĉio estas nova, kaj tamen ĉiam la malnova. Ni vivas meze de ĝi kaj estas fremduloj al ĝi. Ĝi parolas ĉiam kun ni kaj ne malkaŝas al ni sian sekreton. Ni ĉiam efikas al ĝi kaj taman ne havas perforton super ĝi. Ĝi ŝajne ĉion aranĝis individuece, sed ne interesiĝas pri individuoj. Ĝi ĉiam konstruas kaj ĉiam detruas, kaj ĝia metiejo ne alireblas. Ĝi vivas en vicoj de infanoj, kaj la patrino, kie ĝi estas ? – Ĝi estas la ununura artistino : el la plej simpla ŝtofo ekestas la plej grandaj kontrastoj ; sen ŝajno de streĉiteco la plej granda kompleteco, – la plej preciza difiniteco ĉiam kovrita de iu mola. Ĉiu el ĝiaj verkoj havas propran estaĵon, ĉiuj el ĝiaj aperoj la plej izolitan nocion, sed tamen ĉio estas esence unueco. Ĝi ludas aktoran spektaklon : ĉu ĝi mem vidas ĝin, ni ne scias, sed tamen ĝi ludas ĝin por ni, por tiuj, kiuj staras en angulo. Estas eterna vivo, fariĝo kaj moviĝo en ĝi, kaj tamen ĝi ne translokiĝas. Ŝi ŝanĝiĝas eterne, ne estas eĉ momento da haltado en ĝi. Por la restado ĝi ne havas sencon, kaj ĝian malbenon ĝi pendigis al senmova starado. Ĝi estas firma, ĝia paŝo mezurita, ĝiaj esceptoj maloftaj. Ĝiaj leĝoj neŝanĝeblaj. Ĝi pensis kaj cerbumas ĉiam ; sed ne kiel homo, sed kiel naturo. Ĝi retenas propran, la kosmon ampleksantan sencon, kiun neniu povas klarigi sin el ĝi. La homoj estas ĉiuj en ĝi kaj ĝi en la homoj. Kun ĉiuj ĝi havas afable mistifikan ludon kaj pli ĝojas des pli oni gajnas de ĝi. Ĝi ludas kaŝe kun tiomaj tiel, ke ili ne rimarkas, ke ĝi finludas antaŭ ol ili rimarkis tion. Ankaŭ la plej malnatura estas naturo, ankaŭ la plej rigida filistreco havas ion de ĝia genieco. Kiu ne ĉie kaj ĉiam vidas ĝin, nenie vidas ĝin ĝuste. Ĝi amas sin mem kaj gluas eterne kun okuloj kaj koroj sennombraj je si mem. Ĝi disputis kun si mem, por sin mem ĝui. Ĉiam ĝi lasas plenkreski novajn ĝuantojn por nesatigeble informi pri si mem. Ĝin gojigas iluzioj. Kiu tiujn en si mem kaj en aliaj detruas, ĝi punas kiel la plej severa tirano. Kiu fideme sekvas al ĝi, tiun ĝi premas kiel infanon al sia koro. Ĝiaj infanoj estas sennombreble multaj. Al neniu ĝi estas ĉiam avara, sed ĝi havas plejkarulojn, al kiuj ĝi multe disipas sin kaj al kiuj ĝi multe oferas sin. Al la grando ĝi ligis sian protekton. Ĝi havas malmultajn spronilojn, sed neniam trivitajn, ĝi ĉiam efikas, ĉiam multspecas. Ĝi ŝprucas siajn estaĵojn el la nenio kaj ne diras al ili, de kie ili venas kaj al kie ili iras. Ili nur kuru ; la spuron ĝi konas. Ĝia spektaklo estas ĉiam nova, ĉar ĝi seninterrompe estigas novajn spektantojn. Vivo estas ĝia plej bela eltrovaĵo. Kaj la morto estas ĝia artifikaĵo por havi multajn vivojn. Ĝi envualigas la homojn en obtuzeco kaj spronas ilin eterne al la lumo. Ĝi dependigas ĝin de la tero, inerta kaj peza, kaj skue vekigas ĝin ĉiam denove. Ĝi donas bezonojn, ĉar ĝi amas moviĝon. Estas miraklo, ke ĝi atingas ĉiuijn tiujn movojn per tiom da malmulto. Ĉiu bezono estas bonfarto ; rapide kontentigita, rapide denove kreskanta. Se ĝi donas unu plian, tiukaze estas nova fonto de volupto ; sed ĝi baldaŭ atingas ekvilibron. Dum ĉiu momento ĝi ekas longan kuradon, kaj estas dum ĉiu momento en la celo. Ĝi estas la vanto mem, sed ne por ni, al kiuj ĝi faris sin plej granda gravaĵo. Ĝi lasas ĉiun infanon modli je si, ĉiun stultulon juĝi pri si. Milojn da ili obtuze iri trans ĝin sen vidi ion, kaj ĝojigas sin je ĉiuj kaj trovas je ĉiu sian ĝojon kaj pagon. Oni obeas al ĝiaj leĝoj, ankaŭ se oni malstrebas ilin ; oni efikas kun ĝi, ankaŭ, se oni volas efiki kontraŭ ĝi. Ĝi faras ĉion, kion ĝi donas al bonfarto, ĉar ĝi antaŭe faras ĝin nepre havigevebla. Ĝi malfruiĝas, por ke oni postulu ĝin, ĝi rapidas por ke oni fariĝu sata pri ĝi. Ĝi havas nek lingvon nek parolon, sed ĝi kreas langojn kaj korojn, per kiuj ĝi sentas kaj parolas. Ĝia krono estas la amo. Nur per ĝi oni proksimiĝas al ĝi. Ĝi faras abismojn inter ĉiuj estaĵoj, kaj ĉio volas sin vori. Ĝi ĉion izolis por kuntiri ĝin. Per kelkaj glutoj el la kaliko de l’ amo ĝi rekompencas vivon plenan de peno. Ĝi estas ĉio. Ĝi donas pagon al si mem kaj punas sin mem, ĝojigas kaj turmentas sin mem. Ĝi estas kruda kaj softa, karesema kaj terura, senforta kaj universe forta. Ĉio ĉiam estas en ĝi. Pasintecon kaj futuron ĝi ne konas. Estanteco estas por ĝi eterneco. Ĝi estas bonkora. Mi gloras ĝin kun ĉiuj ĝiaj verkoj. Ĝi estas saĝa kaj kvieta. Oni ne deŝiras klarigon de ĝi, ne eldevigas donacon de ĝi, kion ĝi ne donas libervole. Ĝi esta ruza, sed kun bona celo. Kaj plej bone estas, se ni ne rimarkas ĝian ruzon. Ĝi estas tuta, sed tamen ĉiam nefinita. Tiel, kiel ĝi faras, ĝi povas ĉiam fari. Al ĉiu ĝi aperas en propra figuro. Ĝi kaŝiĝas en miloj de nomoj kaj termfontoj, kaj estas ĉiam la sama. Ĝi min enmetis kaj ankaŭ elkondukos min. Mi fidas al ĝi. Ĝi agu en mi. Ĝi ne malamos sian verkon. Mi ne parolis pri ĝi. Ne, pri tio, kio estas vera kaj malvera, pri ĉio parolis ĝi. Ĉio estas ĝia kulpo, ĉio estas ĝia merito.

Publikita en 1782/1783 en la ĵurnalo de Tiefurt (en la somerresidejo de dukino Anna Amalia), origine surskribita de la juna svisa teologo Georgo Kristofo Tobler, poste manverkita de skribisto Seidel de Goeto, kun propraj manskribitaj korektoj de Goeto.

Goeto verkis pri tio en 1828 : „Ke mi verkis tiujn pripensojn, mi ja fakte ne povas memori, sed ili certe akordiĝas kun la imagoj de mia spirito, al kiu tiu tiam evoluiĝis.“ Laŭ la fragmento „La naturo“ (el la ĵurnalo de Tiefurt)