|
serĉado :
|
La ĉeesto de veterano de la frankista Blua divizio en la soldata parado de la nacia festo provokas viglan polemikon en la tuta lando.
"Super ĉia ideologia aŭ eĉ historia signifo, ni pensas, ke ĝi estas la plej bona irantaro, kiun ni povas trovi por reprezenti Hispanion." Tia estas la esenco de la respondo adresita de la hispana ministro pri Defendo, Jose Bono, al la asocioj kaj politikaj organizoj indignantaj pro la ĉeesto de veterano de la divizio "Azul" (Blua) en la hieraŭ okazinta soldata parado de la nacia festo. Laŭ la ministro pri Defendo, temis pri tio, omaĝi al "la paco kaj la konkordo". De tio rezultas la kontestata enscenigo de la reĝo Juan Carlos metanta floraron en ĉeesto de veterano de la respublikana armeo kaj de la (franca) divizio Leclerc (al kiu oni samtempe omaĝis) kaj de veterano de la frankista Blua divizio. Tiu divizio, konsistanta el volontularo kaj enkadrigata de la Falango, hispana faŝista partio kreita de la diktatoro Primo de Rivera, estis unu el la kolonoj de la "Wehrmacht" (germana armeo), helpinte ĉi tiun en Sovetio en 1941. "Izquierda unida" (IU – komunista unuigita maldekstrularo) kaj la katalunaj organizoj ERC kaj CiU kvalifis la inviton "netolerebla". "Oni egalniveligas la viktimojn kaj la viktimigintojn", ribele esprimis la gvidanto de IU, Gaspar Llamazares, kiu por manifesti sian proteston bojkotis la soldatan paradon.
Dekdu asocioj de familioj kaj amikoj de la viktimoj de la frankismo kunigis sin al la esprimo de indigno. Inter ili partoprenas diversaj organizoj aktivaj en la serĉado pri la krimoj plenumitaj dum la civila milito kaj la diktaturo de Franko. Akuzata, Jose Bono uzis la argumenton, laŭ kiu "Se necesus forĵeti el Hispanio ĉiujn, kiuj partoprenis en la Blua divizio, kriis ‘vivu Franko’ (…), plu restus nur kvar personoj". Skandala deklaro por la viktimoj de la frankismo, kies honorriparo ankoraŭ restas nekompleta kaj por la hispanoj, kiuj kontraŭbatalis la diktaturon. Tiu deklaro estas tiom pli malestima, ĉar ĝi tendencas fornei la necesan memorigan laboron. La politika postfrankisma konsento por instali la demokration efektiviĝis surbaze de amnestio, kiu ekvivalentas al forgeso pri tiu periodo. La interna "reamikiĝo" de Hispanio, tiel kara al Jose Bono, ne povas do toleri ian amalgamon, kiu celus konfuzi la batalantojn restintajn fidelaj al la Respubliko kun tiuj mem, kiuj murdis ĝin kun la fervora helpo de la fortoj de la (faŝista internacia) "Akso".
tradukis Petro Levi, el "L’Humanité" de merkredo, 13a de oktobro 2004.
Pri klasbatalo
Senlaboreco kaj malriĉeco
La Bolkenstejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS).
Kio estas respekto ?
La abolo de la laboro
Progreso, katenoj kaj memmastrado.
MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj), FRANCA REGISTARO, EŬROPA KONSTITUCIO, KAPITALISTA TUTMONDIGO, SAMA BATALO !
Hispanio : La respublikana memoro insultita.
MOZAIKO DA KONSIDEROJ PRI LA 21-a JARCENTO
La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero
Ne pafu ien ajn !
Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj
Kio estas burĝo ?
Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando