sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio



Teksto de prelego farita la 2003-10-25/26
ĉe la SAT-kunveno en Kaga, Japanio memore
al la bonvenigo de k-do Kreŝimir Barkoviĉ

JPEG - 113.7 kb


Enkonduko


La japana vorto `kuni’ (=lando) estas ambigua. Ĝi povas signifi ŝtaton kaj ankaŭ hejmlokon. Fi-naciistoj malbonuzas ĉi tiun ambiguecon. Ili diras : se vi amas vin, vi amas vian familion ; se vi amas vian familion, vi amas najbarojn ; se vi amas najbarojn, vi amas vian hejmlokon ; se vi amas vian hejmlokon, vi devas ami la ŝtaton, ĉar la ŝtato estas la hejmloko. Mi ne ŝatas ĉi tiun pseŭdologikon.


Ŝtato ne estas hejmloko, sed estas la organo, per kiu reganta klaso reguligas regatan klason. Ŝtato aŭ nacio konsistas el homoj, kiuj havas proprajn rajtojn kaj diversajn emojn. Sed la regantaro altrudas, ke la popolo servu kvazaŭ uniformuloj al la ŝtato. Por fari tion, la regantaro uzas naciisman ideologion, ĉar la trudo devas esti pravigata al la popolo en pli-malpli demokratiigita ŝtato. Do mi pensas, ke la ĉefa malamiko de la SAT-movado en Japanio estas la naciisma ideologio en Japanio, kiu havas propran historion.


Jen raporteto pri naciisma ideologio en Japanio.


Establo de japana filologio (`kokugaku’)
L’ antikva japana ŝtato (Yamato) establiĝis en la 4-a jarcento sub l’influo de la ĉina kulturo. En la 8-a jarcento aperis du libroj pri la historio de Japanio : Koziki (712) kaj Nihon Syoki (720). La japana kulturo estis komplete subalterna al la ĉina kulturo. Do ambaŭ libroj estis skribitaj per ĉinaj ideogramoj. Pri Nihon Syoki estas neniu lingva problemo, ĉar ĝi uzas ĉinan lingvon.


Fakte, eĉ la komenca frazo de Nihon Syoki estas plagiato de la ĉina libro Huainanzi’. Sed Koziki estas japanlingva. La maniero legi voĉe Koziki per japanaj vortoj tra ĉinaj ideogramoj estis longe perdita. Norinaga Motoori (1730-1801) sin dediĉis al la studo de Koziki kaj establis la japanan filologion (= `kokugaku [mi-kuni no mono manabi]’, t.e. ekvivalento de la Wissenschaft der Nationalität de von Humboldt) per la verko Koziki-den (1764-1798), kiu klarigis kiel legi voĉe Koziki per pure japanaj vortoj. Li estas la plej granda homo de la japana filologio. Motoori studis la antikvan japanan lingvon per ekzakte pozitivisma metodo, sed lia motivo estis tre fanatika ŝovinismo.


Li volis klarigi la vojon de dioj (`kami no miti’). Li diras en l’Enkonduko de `Koziki-den’ : "La spiriton de la vojo de dioj oni povas scii kaj kompreni per profunda lego de antikvaj libroj. La nuntempaj saĝuloj estas malpurigitaj de ĉinaj literaturaĵoj. Ili adoptas budhismon aŭ ĉinajn filozofiojn kaj ne komprenas la veran spiriton japanan. Iliaj parolaĵoj estas privataj arbitraj opinioj, kiuj aperis nur en moderna tempo. La vojo de dioj adoptas nek budhismon nek konfuceanismon. Ĝi devas establi teorion per observo de nur tio, kio troviĝas en antikvaj legendoj kaj libroj japanaj. Se vi rezonas per diraĵoj de budhismo aŭ konfuceanismo kaj diras tion, kio ne troviĝas en diaj libroj, vi estas malprava."


Do la filologio estas la metodo por atingi la spiriton de la vojo de dioj. Li diras : "L’esenca punkto de la scienco estas klarigi antikvajn vortojn multfoje kaj scii l’antikvan manieron. Do la trajtaro de la spirito de antikvaj homoj povas esti sondata surbaze de la maniero de parolo, kaj nur per klarigo de l’antikva lingvaĵo ni povas scii la tutan antikvan ideon."


Por Motoori la vojo de dioj estas tre primitiva, naiva kaj trans la logiko. Pro tio ĝi estas kredenda. Li kredas tion, ĉar ĝi estas absurda. Li diras : "’Koziki’ estis skribata sen aldono de saĝumado, rekte laŭ antikvaj legendoj. La vero de l’antikvo troviĝas en ĝi. Kia estas la vojo de dioj ? Ĝi ne estas natura vojo aŭ vojo de neniofarado (kiel laŭ la filozofio de Laozi kaj Zhuangzi [taoismo]). Ĝi ne estas vojo farita de saĝuloj (kiel laŭ konfuceanismo ). Ĉi tiu vojo estas komencita de Kamurogi-izanaki-ohomikoto (dio, kvazaŭa Adamo) kaj Kamurogi-izanami-ohomikoto (diino, kvazaŭa Eva) per la spirito de Takami-musubi-no-kami (dio de kreado), kaj ricevita de Amaterasu-ohomikami (diino de la suno), kaj estas heredata per jardekmiloj da dinastio de Tennooj (Tennoo=imperiestro japana)."


Li malakceptis la ĉinan filozofion, ĉar la ĉina maniero de pensado estas trouzi saĝecon kaj rezonadon. Ĉinoj parolas troige, laŭ Motoori, kaj tio kaŭzas konfliktabundon. Li diras : "Kontraŭe, per la japana vojo de dioj la japana mondo estas longe paca kaj la dinastio de tennooj estas eterna. (Laŭ la ĉina filozofio la popolo havas rajton ŝanĝi la dinastion de imperiestroj, nome la rajton de revolucio [`geming’].) La japana vojo estas tre granda, tiel ke fakte ekzistas la vojo sen parolo pri la vojo. Sciu la diferencon inter la vojoj ĉina kaj japana".


Motoori estis troige ŝovinisma, egocentrisma. Li diris : "Nia tennolando (=Japanio) estas origine la ĉefo de ĉiuj landoj en la tuta mondo. L’antikva legendo de nia tennolando estas senrivala inter tiuj de aliaj fremdlandoj. Ĝi estas la unusola vera tradicio. La vivmaniero de ĉiuj homoj en la tuta mondo nuntempa devas koincidi kun la spirito de l’antikva dieca Japanio. Tio estas mirinda !" ( `Kakarika’, 1790)


La kritiko de Akinari Ueda (1734-1809) al la freneza Motoori estas interesa. Li diris : "Motoori diras, ke la japana diino de la suno prilumas la tutan mondon. Ĉu vere ? Mi serĉis nian tennolandon sur ĉi tiu mapo (murkarto de la terglobo farita de nederlandano). Mi trovis, ke ĝi estas tiel malgranda insularo kiel folietoj disflugintaj pro vento sur vasta lago. Antikvaj legendoj kaj libroj dependas de la diversaj landoj. La `japana spirito’ estas aberacio, same kiel la ĉincentrismo."


La refuto de Motoori estas tre seka : "Ueda estas malpurigita de la ĉina ideologio. Mi kredas kiel klasikisto. Tiuj, kiuj ne kredas la klasikan studon, ne kredu. Tiuj, kiuj kredas, kredu. Kion mi povas fari por tiuj, kiuj ne kredas ?"


Tiel l’enhavo de la filozofio de Motoori estas malriĉa. Ĝi staras nur por negi la ĉinan filozofion. Ĝi estas tro ideologieca kaj ŝovinisma. Sed lia vidpunkto pri la japana vojo de dioj estis foje akceptata kiel la principo de la pura ŝintoismo, kaj revivadis ĝis nun. Y. Mori alvokis : "Japanio estas la lando de dioj, kies centro estas la Tennoo. Ĉiuj nacianoj devas firme scii tion." je la 13-a de majo 2000, kiam li estis la ĉefministro de la japana registaro. Ho ve !


`Eliru el Azio kaj eniru en Eŭropon’


La Renoviĝo de Meizi (1868) starigis rektan regadon de la Tennoo, kaj Japanio komencis estiĝi moderna industria socio. Gvidantoj de la Renoviĝo ŝanĝis feŭdan regadon kun apartigitaj feŭdoj, strikta rangordo kaj nacia sinfermo al moderna nacia ŝtato, starigis centralizitan burokration, novan sistemon de impostado kaj modernan rekrutan armeon. Feŭdaj klasoj perdis sian rangon. Universala edukado helpis krei unuigitan nacian sistemon. En 1889 la Konstitucio de la Japana Imperio komencis la parlamentan registaron unuan en Azio. Japanio estiĝis forta imperiisma potenco per la venko en la Ĉina-Japana Milito (1884-1885), per la venko en la Rusa-Japana Milito (1904-1905) kaj l’anekso de Koreio (1910).


Yukiti Hukuzawa (1835-1901) estas unu el ideologoj de la moderniĝo de Japanio. Li naskiĝis en malalta klaso de la samurajaro (=feŭda militista kasto japana), kaj diris : "La sistemo de altdeveneco estas io, kontraŭ kio mi devas venĝi mian patron." (`Aŭtografio’, 1897) Lia libro `Stimulo al lernado’ (Gakumon no Susume, 1871) komenciĝas per la frazo : "La Ĉielo nek faris iun super aliaj nek faris iun sub aliaj. Do homoj, kiujn la Ĉielo naskas, havas egalan klason kaj havas nenian diferencon de riĉo kaj malriĉo denaskan."


Plue Hukuzawa skribis : "Nacioj havas egalajn rajtojn. Nacio estas aro de homoj. Japanio estas aro de japanoj kaj Anglio estas aro de angloj. Ambaŭ, japanoj kaj angloj, havas egalajn rajtojn. Se estas malkonvene, ke unu homo atencas unu alian, estas malkonvene, ke du homoj atencas du. Estas same ĉe miliono aŭ dekmiliono da homoj. La konveneco ne dependas de la nombro. En la mondo estas fortaj kaj riĉaj nacioj civilizitaj kiel la nacioj en Eŭropo kaj Ameriko, kaj malfortaj kaj malriĉaj nacioj, sovaĝaj kaj necivilizitaj kiel la nacioj en Azio kaj Afriko. Sed tio estas hazarda situacio. Nun fortaj kaj riĉaj nacioj postulas malkonvenaĵojn de malfortaj kaj malriĉaj nacioj. Tio estas ne allasebla, kiel se sumoluktisto (sumolukto = japana tradicia sporta lukto) rompus brakon al malsanulo."


Tia ideo estas klerisma kaj demokratia. Sed aliflanke, Hukuzawa konsideris, ke la plej grava tasko de la nova Japanio ek de la Renoviĝo estas civiliziĝo, kaj ke la civiliziĝo estas farita per adopto de la eŭropa civilizo. Li alvokis "Eliru el Azio kaj eniru en Eŭropon (`Datu-a nyû-ô’’)". Lia libro `Resumo de la scienco de civilizo’ (Bunmei-ron no Gairyaku, 1875) estis furora. Jen lia vidpunkto pri civiliziĝo : "La popolo en Azio estas katenita de teokratio. Ĝi perdis vivecon kaj sintenas apatie kaj troserveme. Tio ne estas civilize. Ĉu vi povas trovi civilizan progreson ĉe ili ?"


"Se vi estas intima kun malbonaj amikoj, vi iĝos malbona kun ili. Do mi malakceptas malbonajn amikojn de Azio-Oriento. Ni tra la tuta nacio akceptis la tutan civilizon de Okcidento tiel, ke sola Japanio eliras el la singardemo kaj sola montras novan aspekton en la tuta Azio. Nia ismo estas ĝuste `eliru el Azio’."(1885-03-16, `Zizi Sinpô’)


"Japanio estas granda kaj forta per civiliziĝo, sed Koreio ankoraŭ estas ne civilizita. Tial ni povas percepti, ke la rilato de Japanio al Koreio devas esti paralela al la rilato de Usono al Japanio. Kiu nacio en Azio povas esti la ĉefo, kiu rezistas kontraŭ l’agreso de la Okcidento ? Ne ĉar mi fieras pri mia nacio, sed ĉar mi observas sen antaŭjuĝo kaj kun serena trankvilo, mi diras, ke la ĉefo de Azio-Oriento estas Japanio."(1882-03-11, `Zizi Sinpô’)


"Iam Japanio altigu la nacian gloron, imitinte la anglojn, kiuj regas hindojn kaj ĉinojn, plue ĝi restriktu la anglojn kaj tenu la potencon de Azio en sia mano sola. Tio estas tio, kion mi, kiam juna, decidis en la koro kaj nun ne povas forgesi." (1882-11-12, `Zizi Sinpô’)


Tiel ni povas trovi en ĉi tiuj eldiroj de Hukuzawa la ĉefan ideologion, kiu pravigas l’agreson imperiisman de Japanio al aliaj aziaj landoj ĝis 1945. Hukuzawa konsideris Azion regiono de la `orienta despotismo’, en kiu la popolo ne scias, ke l’esenca afero por homoj estas libereco, sed en kiu nur unu sola despoto estas libera. Tio estas l’ideo de Hegel pri la Oriento (`Vorlesungen über die Philosophie der Geschichte’, 1837). Eĉ Marx (1853, en `New York Tribune’ ) diris, ke la angla koloniismo helpas la moderniĝon de Hindio.


Japana naciismo dum l’erao de Meizi konsistas en la fieraĉo, ke nur Japanio estas civilizita kaj ke Japanio estu la ĉefo de Azio. Ne al ĉiuj, sed al multaj japanoj mankas simpatio al la malespera batalo de aliaj azianoj kontraŭ l’agresoj de imperiismoj. Japanio klopodis por estiĝi unu el la fortaj imperiismaj potencoj, kaj agresis aziajn landojn. La nuntempa famkonata novelisto Ryôtarô Siba diras, ke l’erao de Meizi (1868-1912) estis bona, sed l’erao de Syôwa (1926-1989) estis malbona. Tio ne estas prava. L’erao de Meizi alkondukis la frenezan agresadon dum Syôwa.


`Nova lernolibro de historio’


`Milito de Pligranda Orienta Azio’ (Dai-tôa sensô) estas la nomo donita de la Granda Japana Imperio en 1941 al la milito, kiu komenciĝis en 1937, kiam Japanio komencis seriozan agreson al Ĉinio. La milito finiĝis en 1945, tuj post kiam atombomboj estis faligitaj sur Hirosima kaj Nagasaki. La dummilita japana registaro nomis la militon per ĉi tiu nomo por pravigi ĝin kiel militon por certigi la travivon kaj memdefendon de Japanio, por liberigi Azion de Usono kaj Eŭropo, kaj por establi la `Kunprosperan Sferon de Pligranda Orienta Azio’ (Dai-tôa kyôei-ken). `Pligranda’ signifas, ke la regado de Japanio ne limiĝu al Koreio, Tajvano, Ĉinio, sed ampleksu la sudorientajn aziajn landojn, nome Hindoĉinion (francan), Tajlandon (sendependan), la Malajan Federacion (anglan), Birmon (anglan) kaj Indonezion (nederlandan).


Sed fakte ĉi tiu milito ne povas esti pravigita. Ĝi estis imperiisma milito por agresi aziajn landojn per mobilizo de ĉiuj japanoj. Kiel rezulto de l’imperiisma milito kaj la brutaleco de la Tennoisma regpovo, al la popolo estis trudita ega sufero, multaj homoj mortis kaj landoj estis ruinigitaj. Ĉi tiu agresa milito kaŭzis la morton de pli ol 20 milionoj da homoj en Azio. Ekzemple, pli ol 200.000 ĉinoj estis mortigitaj de la japana imperia armeo en Nanjing (la masakrego de Nanjing, decembro 1937). Japanio estis agresanto, kiu uzis ĉiujn manierojn eblajn por submeti azianojn al brutala subpremo. Ekde la malvenko en 1945, la japana popolo ĝuadis pacon dank’ al la 9-a Artikolo de la Konstitucio de Japanio (1947), dum koreaj junuloj estis senditaj al la milito de Vjetnamo. Fakte, la 9-a Artikolo de la Konstitucio tekstas jene : "Aspirante sincere al internacia paco bazita sur justeco kaj ordo, la japana popolo eterne rezignas militon kiel suverenan rajton de nacio kaj minacon kaj uzon de armeo kiel manieron por solvi internaciajn disputojn. Por efektivi la celon de la antaŭa paragrafo, la landa, mara kaj aera armeoj, same kiel aliaj militaj potencialoj, nepre estos tenataj. La rajto de la ŝtato je militado estos malakceptata."


Dank’ al la paco post la milito kaj la laborego de la popolo, Japanio estiĝis unu el la ekonomie plej grandaj landoj en la mondo. Sed la respondeco de Japanio pri la milito ankoraŭ ne estas komplete forprenita ĝis nun. Ekzemple, la 29-an aŭgusto 1995, s-ro Liu Yuanguo, ĉino, mortis pro eksplodo de bombo, kiun la japana imperia armeo forĵetis je la fino de la milito en la provinco Heilongjiang, Ĉinio. Lia filino postulis kompenson de la japana registaro en 1996, kaj gajnis proceson la 29-an de septembro 2003. Sed la japana registaro apelaciis, dirante : "Japanio ne havas respondecon rekolekti bombojn, ĉar Ĉinio estas ekster la suvereneco de Japanio". Ho ve ! Ĉu vin povas konvinki ĉi tiu logiko, se vi estas viktimo ? La nombro de ĉinaj viktimoj de venengaso forĵetita de la japana imperia armeo estas pli ol 2000, kaj nun kreskas. Plue, ni ne povas forgesi la problemon de kompenso por seksaj sklavinoj de la armeo (`zyûgun ian-hu’).


Malgraŭ tio, aperis fi-naciistoj kiel K. Nisio, N. Huzioka, Y. Kobayasi kaj aliaj, kiuj insistas, ke la Milito de Pligranda Orienta Azio ne estis maljusta. Ili movadumas, organizinte l’ asocion por fari Novan lernolibron de historio (`Atarasii Rekisi Kyôkasyo o Tukuru Kai’). Ili insistas, ke la instruado de historio en Japanio estas malpurigata de komunistoj kaj sindikatismaj instruistoj. En la Ĉapitro 28 de ilia libro `Historio de la nacio (Kokumin no Rekisi)’, Husôsya, 1999, K. Nisio diras : "Post la milito, en la oreloj de la japanoj ĉiam restas la banaliĝinta maniero de parolo, nome, pri libereco de individuoj kontraŭ la malbono de la ŝtato, demokratio kontraŭ faŝismo, pacismo kontraŭ militarismo. Ĉi tiuj kriterioj de valortaksado estis truditaj de la Prezidento de la malamika ŝtato. Kiam japanoj akceptis ĉi tiujn valorkriteriojn, ili perdis sian historion kaj sian propran vivmanieron. Tio estas la vera malvenko. Japanio ne malvenkis nur en la milito, sed malvenkis en la politiko." (p. 648-649) "Japanio malvenkis en la batalo post la milito. Ŝtatoj, kiuj venkis en la milito daŭrigis la batalon post la milito, sed japanoj forgesis la justecon de sia milito kaj zorgis pro milito en la ĝenerala senco. Alivorte, japanoj substituis historion de aliuloj al sia historio." (p. 655-656) "Oni diras, ke kun la malbono de Japanio ne estas kunmezurebla la malbono de fremdlandoj, kaj ke Japanio devas pardonpeti. Tia diro estas defetistaĉa. Nun japanaj junuloj estas kaptitaj de tia diro. Tio estas erarego." (p. 658-659) "Por japanoj, la bonaj kaj belaj vortoj kiel libereco, justeco, humanismo, homaj rajtoj, estas tute tenataj de landoj, kiuj venkis en la milito. Do japanoj parolas pri sia historio per vortoj kiel trompo, kruelo, perfido. Japanoj estas tre malsaĝaj. Japanoj perdis la tutan memrespekton, sian propran vivmanieron kaj sian propran pensadon." (p. 662-663) "Ni japanoj malvenkis en la milito ja hazarde. Sed ni havas neniun punkton malbonan politike aŭ etike. Nun venis la tempo, kiam ni reprenu la liberecon de konscio. Nia konscio liberiĝu for de la doktrino pri la justeco de la milito farita de la malamikoj." (p. 669)


Ni povas diri, ke ilia konscio estas fieraĉo fi-naciisma. Ili nur insultegas la universalajn kriteriojn de valoro pretekste, ke ilin donis la venkintoj. Mi timas, ke ilia influo pligrandiĝas en Japanio pro ilia energia movado kaj pro la forto de mono. La SAT-movado en Japanio devas esti l’avangardo de la batalo kontraŭ ĉi tiuj fi-naciistoj.


Postskribo


Post nia kunveno la 28-an de oktobro 2003, Sintarô Isihara, la prefekto de Tokio, kraĉis maldecaĵojn pri la antaŭmilita japana koloniisma regado super Koreio ekde l’anekso. Li diris : "Ni ne uzis perforton. Koreoj, al kiuj mankis nacia unueco, devis elekti Rusion aŭ Ĉinion aŭ Japanion. Do ilia ĝenerala volo elektis la helpon de Japanio, kiu estis la plej civilizita. L’anekso estis konsentita de la tuta mondo. Iliaj prapatroj portu la respondecon. Japanio, eĉ se koloniisma, estis plej progresema kaj humanisma."


Estas nature, ke koreoj koleregas kontraŭ ĉi tiuj maldecaj vortoj. Ĉi tiaj provokaj vortoj malfaciligos bonan rilaton inter japanoj kaj koreoj. Li havas neniom da kompato pro la doloroj, kiujn sentis koreoj sub la brutala koloniisma rego de l’antaŭmilita tennoisma Japanio. Mi hontas, ke ĉi tia sovaĝulo estas la prefekto de la japana metropolo.


El Sennacieca Revuo , 2004

Sama rubriko :


puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj

puce Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo

puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo

puce Gari Mikle : Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo

puce Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo

puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio

puce Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo

puce Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario

puce Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?

puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)

puce Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

puce  Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo




Supren