Debato pri enmigrado
Homaro-estonto kaj semo-estonto … Kiaj ?
Klasbatalo mia amiko, klasbatalo mia malamiko
Liberaj programoj : iloj por socia emancipado
Malarmado : agi estas neceseco
Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
Personoj en Handikapigaj Situacioj
Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo, socipolitika situacio en TanzanioEn la nuntempo, multon ni aŭdas pri plibonigoj de semoj far grandaj sem-produktantaj firmaoj dank’al hibridaj kaj transgenaj teknikoj. Multon ni aŭdas pri la grandaj atingaĵoj, kiujn ebligis tiuj teknikoj kaj firmaoj. Sed kiaj estas la konkretaj sekvoj de tiaj « modernaĵoj » ? Privatigo de la komuna vivo-fonto, kiun reprezentas la naturo en si mem kaj la heredaĵoj ricevitaj de la nuna homaro dank’al la laboro de selektado kaj adaptado farita de niaj antaŭuloj, kiuj tion faris por la komuna bonfarto de siaj generacioj kaj de la postaj. Tia privatigo celas nur rapidan kaj kurt-tempan profiton financan, tiel endanĝerigante transvivon mem de la homaro : por tiel privatigi la viv-procesojn, la nura rimedo estas malpermesi al la kulturistoj fari proprajn semojn kaj uzi ilin. Tio kondukas la homaron al forlaso de sia estonto en manojn de la grandaj kapitalismaj potencoj. Sed ĉie sur la tero, homoj - ĝardenistoj kaj agrikulturistoj - organiziĝas por kontraŭstari tiun provon akiri tutecan potencon super la homaro. Lastan jaron, kamparanoj, agronomoj kaj aliaj homoj de la tuta mondo dezirantaj protekti nian vivo-povon kunvenis kaj starigis « Manifeston pri Estonto de Semoj », utilan dokumenton kuniganta nunajn problemojn estigitajn de la sem-industrio, tialojn rezisti kaj iniciatojn por malhelpi tiun atencon kontraŭ la vivo mem. Ni proponos prezenton de tiu dokumento, dank’al kiu ni kune povos pli bone kompreni la diversajn elementojn de la okazantaĵoj kaj estos pli kapablaj agi mem por ebligi daŭrigon de mondo viva kaj vivebla. Agrikulturo nutras la homaron, ni do bezonas helpi kulturistojn libere daŭrigi sian laboron per metodoj kaj teknikoj nedanĝeraj al la viv-medio.
La debaton enkondukos Robin Beteau
N.B. Esperanta traduko de la « Manifesto » estas alirebla en la SAT-retejo : alklaku ĉi-tie.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.