sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo


JPEG - 52.6 kb


Kiuj provas identigi internaciismon kun sennaciismo, tiuj estas ĉu sinceruloj politike analfabetaj, ĉu konsciaj erarvagantoj. Tion plej elokvente pruvas la ĉi suba traduko. Ĝi estas ĉerpita el "La Nova Armeo" de Ĵores, aperinta unue en 1910 k reeldonita en 1915, post la morto de l’ aŭtoro.


En la 500-paĝa verko la subĉapitro, el kiu ni tradukis, surhavas la saman titolon kiel la ĉi-supran. Ni bedaŭras, ke nia malgranda gazeto ne ebligas publikigi la tutan subĉapitron, kiu estas 30-paĝa en grandformata libro. Estis do eble elekti k traduki nur la plej karakterizajn partojn. Ili tamen sufiĉas por plene pruvi, ke la internaciismo, laŭ klarigoj de plej eminenta k aŭtoritata homo, ne celas sennaciigi la mondon. Ni aldiru, ke la opinio de Ĵores pri tiu demando estas nuntempe ankoraŭ tute ortodoksa inter gvidantoj el la laborista movado. Cetere, estas neneigebla fakto, ke la II-a k III-a Internacioj subtenas la vidpunkton pri neceso de nacia sendependeco. Sekvas el tio, ke la sennaciismo, kiu neas tiun neceson, estas hereza doktrino - kiun SAT neniam celis enprogramigi.


Kvankam Ĵores estis tre lojala patriotointernaciisto, li tamen estis akre atakata de la francaj ŝovinistoj. Ili ja opiniis, ke la fama oratoro perfidis Francion, parolante sen malamo pri Germanio. Tial iu juna fanatikulo, sugestita de tia agitado kontraŭ Ĵores, pafmortigis lin en fino de julio 1914. Trad.


. . . La proletaro ne estas ekster la patrio. Kiam, en 1847, Marks k Engels eldiris, en la Komunista Manifesto, la faman frazon, tiom ofte ripetatan k ĉiusemce uzatan : "La laboristoj ne havas patrion``, tio estis nur pasia pikparolo, paradoksa rebato, k cetere maltrafa, al la polemiko de la burĝaj patriotoj, kiuj denuncis la komunismon kiel detruanton al la patrio. Cetere, Marks mem rapidis korekti k limigi la signifan de sia formulo. Li tuj aldonis :


"Sendube la proletaro devas unue konkeri la politikan povon, stariĝi kiel nacia suverena klaso k konsistigi per si mem nacion ; k en tiu senco ĝi estas ankoraŭ ligita al iu nacio. Sed ĝi ne estas tiel en la senco de l’ burĝaro.


Tio estas sufiĉe malklaraj k vanaj subtilaĵoj. Kiel la proletaro povus konsistigi nacion, se la nacio ne jam ekzistus k se la proletaro ne havus vivantajn rilatojn kun ĝi ? Kaj se la Manifesto volas nur diri, ke klaso ne havas patrion tiom longe, kiom ĝi ne estas plene mastro super la patrio, tiom longe, kiom ĝi ne konkeris la politikan povon, ĝi devas deklari, rilate al la yuta periodo de l’ malnova monarkio, ekde la timema stariĝo de la Komunumoj ĝis la franca Revolucio : "La burĝoj ne havas patrion." Tio estas substitui serion da abstraktaj k nenatŭraj revolucioj al la profunda revolucia evaluado tiom ofte k forte difinita de Marks mem. Tio estas sarkasma neado pri la historio mem, k pri tio, kio estas originala k forta en la marksista dialektiko. Tio estas la ideo oferita al la pikparolo . . .


. . . Per senkompata malamo Marks persekutis la rusan carismon, kiu estis, dum la eŭropa krizo el 1848, la granda forto de la kontraŭrevolucio. Li petegis al la angla popolo k al la angla registaro, dum la okazaĵoj en Krimeo, ke ĝi nepre kontraŭstaru al Rusio k li esperis, ke la falo de l’moskva giganto estos la signalo por demokrata k revolucia renoviĝo. Ĉu la indiferento de l’proletaro al la patrioj ne liverus Eŭropon al la kozakoj ? Eĉ se la proletaro el Okcidento estis vokata por defendi, krom la sendependecon de la demokrataj nacioj, sian propran agadliberon k siajn priestontajn ŝancojn, tio signifas, ke ĝi havas interesojn en la patrio ; tio signifas, ke estis absurde k danĝere diri : la proletoj ne havas patrion. Ili estus ĵetitaj, kiel elradikigita herbo, al ĉiuj fluoj de la reakcia perforto.


Tial Marks estis tiel konvinkita, ke la tuto de l’germana mondo estis necesa por la eŭropa civilizo k por la posta progreso de l’socialismo, ke en 1859 li vidis kun malfido la intervenon de Napoleono la III en Italio kontraŭ la aŭstrian superregadon. Li timis, kiel atestas liaj leteroj al Lasal, ke Napoleono, post kiam li estos malfortiginta la germanismon ĉe la rivero Po, kun preteksto kunhelpi la italan sendependiĝon, revenos ĝin kontraŭbatali ĉe la Rejno k remeti Germanion sub kuratorecon . . . Tio estis ĉe Marks profunde nacieca zorgo, ligita kun antaŭzorgoj pri la libero de Eŭropo minacata de la Bonaparta diktatoreco k pri la kresko de l’ proletaro. Restis do nenio el la frazo en la Manifesto krom plia ekzemplo pri sarkasma troigemo k polemikaj rikanoj, kiuj estis la malvirto de vigla intelekto, cetere turmentita, malgraŭ ĝia aroganta decideco, de nesolveblaj kontraŭdiroj. Laŭgrade kiel la demokratioj malvolviĝas k kiel la nacioj stariĝas, la pasio de l’proletaro nature sin direktas al aliaj objektoj. Novaj problemoj ekstaras. Necesas kompletige aliigi la politikan demokration en socian demokration. Necesas inokuli la aŭtonomajn patriojn per internacieca spirito k certigi en la universala paco, per la interkonsentita penado de l’laboristo.j el ĉiuj lando.j la evoluadon de la socia justo. Sed la demokratio k Ia nacio restas la esencaj k fundamentaj kondiĉoj por ĉiu posta k supera kreado . . .


. . . Laŭgrade kiel la homoj progresas k kleriĝas, aperas la neceso liberigi ĉiun patrion el la klasoj, el la kastoj por fari el ĝi, per la suvereneco de l’laboro, la aferon de ĉiuj. Aperas ankaŭ la neceso aboli en la internacia kampo la naturan ŝtaton, submeti la naciojn en iliaj reciprokaj rilatoj al juraj reguloj, sankciitaj per la aktiva interkonsento de ĉiuj civilizitaj Popoloj.


Sed tiu nacia k internacia aliiĝo de la patrioj, estas ebla nur, se ĉiu homo, kiu portas en si la novan ideon, agas en sia patrio k sur sian patrion. Per la espero, per la komuna k koncentrigita agado, ĉiuj proletoj, ĉiuj homoj ŝatantaj la socian juston k la internacian pacon apartenas antaŭe al la sama homara patrio, al la universala patrio de la liberigita laboro k reamikiĝintaj nacioj. Sed tiun altan idealon ili ne projekcias en la malplenaĵon. Ili povas ĝin efektivigi nur en la aŭtonoma nacio, laŭ metodoj por agado k batalo, kiujn sugestas aŭ trudas la historio de ĉiu lando, per la elementoj liveritaj de ĉiu nacia substanco.


Kiam oni diras, ke la socio k internacia revolucio neniigas la patriojn, kion tio signifas ? Ĉu oni pretendas, ke la aliigo de socio devas okazi el ekstere k per ekstera perforto ? Tio estus neado pri la tuta socialista ideo, kiu asertas, ke nova socio povas ekstari nur, se ties elementoj estis preparitaj de la nuna socio. Sekve, la revolucia, internacia, universala agado surhavos la markon de ĉiuj naciaj realaĵoj. Ĝi havos por kontraŭbatali en ĉiu lando apartajn malfacilaĵojn, ĝi havos en ĉiu lando, por kontraŭbatali tiujn malfacilajojn, apartajn rimedojn, la proprajn fortojn el la nacia historio, el la nacia propra spirito . . . La socialismo ne apartigas sin de la vivo, ĝi ne apartigas sin de la nacio. Ĝi tre forlasas la patrion ; ĝi utiligas al si la patrion mem por ĝin aliigi k pligrandigi . . .


. . . Kiam iu revolucia sindikatisto ĉe la lastatempe okazinta kongreso en Tuluz (france : Toulouse) ekkrias : For la patrioj ! Vivu la universala patrio ! li ne deziresprimas la malaperigon, la neniigon al la patrioj en grandegan mezbonaĵon, en kiu la karakteroj k la spiritoj perdus sian reliefon k koloron. Tiom malpli li deziresprimas la forgluton de la patrioj en grandegan sklavecon, la servutiĝon de ĉiuj patrioj al la patrio la plej bruta k la homan unueciĝon per la unuigo de grandega militismo. Kriante : For la patrioj ! li krias : For la egoismo k la antagonismo de la patrioj ! For la ŝovinismaj antaŭjuĝoj k la blindaj malamoj ! For la fratmortigaj militoj ! For la patrioj el subpremo k detruo ! Li vokas tutkare al la universa patrio de la liberaj laboristoj, de la sendependaj k amikaj nacioj . . .


. . . Tial en ĉiuj siaj kongresoj [1], la laborista k socialista Internacio memorigas al la proletoj el ĉiuj landoj pri la duobla k nedisigebla devo pluigi ian pacon, per ĉiuj rimedoj, kiujn ili disponas, k protekti la sendependecon de ĉiuj nacioj . .


. . . Ke la duobla tasko batali, eĉ revolucie, kontraŭ la militon k protekti en la batalo la sendependecon de la nacioj estas tiom malfacila kiom grandioza, tion scias la proletoj. La klaso, kiu prenas sur sin tiun gloran k gravegan respondecon, devigas sin mem al grandega penado el edukado, el organizado, el lerto k heroeco. Ĝi naive ne pretendas fermi antaŭe en bone ekvilibran forntubon tumultajn okazojn. Abstrakta skemo ne sufiĉas por gvidi la homojn en tiuj konfuzaj k teruraj krizoj. Sed tio estas certa, ke la malcedema volo de la Internacio estas, ke neniu patrio suferu en sia aŭtonomo . . . La sendependeco de la nacioj havas en la Internacio sian plej altan garantion ; en la sendependaj nacioj la Internacio havas siajn plej potencajn k plej noblajn organojn. Oni povas preskaŭ diri : iom da internaciismo volinklinigas al la patrio ; multe da internaciismo inklinigas al ĝi. Iom da patriotismo malinklinigas al la Internacio ; multe da patriotismo inklinigas al ĝi . . .


Varianto : Iom da internaciismo malfortigas a patriotismon ; multe da internaciismo plifortigas ĝin. Iom da patriotismo malfortigas la internaciismon ; multe da patriotismo plifortigas ĝin.


Esperantigis Herezulo.


El Sennaciulo, la 13an de novembro 1930


[1] La substreko estas nia. - Trad.

Sama rubriko :


puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj

puce Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo

puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo

puce Gari Mikle : Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo

puce Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo

puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio

puce Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo

puce Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario

puce Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?

puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)

puce Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

puce  Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo




Supren