sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)



Prelego farita en novembro 2003 dum la Eŭropa Socia Forumo, en la SAT-Amikara sidejo.

PNG - 30 kb


Kiam oni invitis min fari prelegon ĉi tie en Parizo dum la Eŭropa Socia Forumo, miloj da belgaj laboristoj ĉe Ford Motor Company batalis por la rajto je laboro, por ne esti maldungitaj.


Mi estas certa, ke samtempe en dekoj, eble centoj da lokoj en la mondo aliaj laboristoj, salajruloj batalas por ne perdi la laboron, kiu signifas ilian enspezon, ilian sekurecon kaj certecon travivi.


Mi estas postmilita bebo. Postmilita rilate al la Dua Mondmilito. Mi mencias tion nur, ĉar intertempe la kapitalo bezonis plurajn aliajn konfliktojn por ne perdi la potencon kaj por povi teni la absolutan regadon super la monda ekonomio. Mi do naskiĝis post la Dua Mondmilto kaj povis sperti la manieron uzatan de la granda kapitalo por - guton post guto, paŝon post paŝo - endormigi la laborantan klason, la salajrulojn en la tuta mondo. Dum mia junaĝo ekzistis klasbatala sindikatismo ; ---- nun bedaŭrinde la sindikatismo plene ŝanĝiĝis al perilo inter la postuloj de la laboristoj kaj tiuj de la estroj. Jes, bedaŭrinde, tro facilanime la sindikatoj akceptas proponojn de la kapitalo kaj tiel perfidas la postulojn, la rajtojn eĉ de la propra membraro. Montriĝas, ke por strukturoj kiel sindikatoj, kiuj katenas sin al la lokaj grupoj, ne eblas pensi nek agadi monde. La sorto de kolegoj el foraj landoj ne tuŝas iliajn animojn, ĉu nur pro la fakto, ke tie ili ne povas gajni salajron aŭ ne havas aŭtoritaton ? Nur la propraj membroj, tiuj, kiuj kotizas, povas nuntempe fari mildajn postulojn, ĉar se la batalo vere akras, la sindikatoj ne plu havas respondojn por la surtabligitaj problemoj.


Granda problemo estas, ke la plejmulto de la laboristaro ne komprenas, ke nur monda solidareco povas protekti la proprajn enspezon kaj vivkvaliton. Kie antaŭ 50 jaroj laboristo estis homo, kiu revenis hejmen tute polvokovrita, malpura kaj fizike tre laca, la plej multaj laboristoj el la 21-a jarcento puŝas nur butonon por funkciigi robotojn, komputilstiratajn maŝinojn. Maŝinojn, kiuj kauxzas pro falsa socia ordo la maldungon de miloj kaj miloj da homoj. Eĉ pli, nia laboristo ne plu ŝatas la vorton laboristo, sed kun la helpo de ĉefoj, la veraj lakeoj de la kapitalo, ili kreis por si mem novajn titolojn. Ankaŭ vortoj kiel klasbatalo iĝis por ili ia malpreciza indiko pri historia afero, kiun oni nepre volas forgesi. Demagogoj kiel Ronald Reagan kaj la "fera ino" Margaret Thatcher instruis nin, ke ni ne estas la malamiko de la kapitalo, sed parto de ĝi, eĉ pli, partneroj en la malbono. Estas bedaŭrinde, ke ili almenaŭ parte pravas. Ni tro ofte agadas kvazaŭ ni estas partneroj de la kapitalismo.


Ĉu ni okcidentanoj ne kunkulpas kun la kapitalismo pro la subpremo kaj ekspluatado de la 3-a mondo ? Ja la fakto, ke ekzistas vortoj kiel 3-a mondo devas pensigi nin pri tio, kion ni nun faras. Evidente ni havas niajn gravulojn, la tiel nomatajn estrojn de sindikatoj kaj politikaj partioj. Eĉ en strukturoj kiel "neregistaraj organizoj" ekzistas la iluminataj pensuloj, al kiuj ni alkroĉas nin por montri nian progresemecon, nian revoluciemon, nian batalpretecon kontraŭ la malbono. Sed fakte ! Kiom progresemaj ni vere estas ?


En la historio de la pasintaj 3 jarcentoj, la epoko de la kapitalismo, montris sin de tempo al tempo homoj, kiuj ne plu kontentis pri la evoluo de la socio. Ne nur la grandaj filozofoj, kiel Jean Jacques Rousseau, Karl Marx, Friedrich Engels aŭ pli proksime en la tempo Hannah Arendt, sed ankaŭ simplaj laboristoj kiel Emma Goldman kaj Enrico Malatesta. Regule aperas en la historio de la laborista batalo personoj, kiuj komencas diskuti, ĉu plu efikas la ĝis tiam manipulitaj strategiaj konceptoj en rezisto kontraŭ la - kiel malĝusta konsiderata- socia evoluo. Plej ofte tiuj homoj naskiĝis en burĝa familio, estis mem burĝoj kaj pro tio konas la idearon, kiu vivas en la burĝa klaso. Bedaŭrinde, nur malofte leviĝas el la amaso la "blanka merlo" inter la laboranta klaso mem. Persono, kiu malgraŭ manko de edukado en mezlernejo aŭ universitato kapablas fari konstruan dialogon kun la klaso, kiu subpremas kaj ekspluatadas lin mem, do la laboristan klason.


Tute neglektata problemo estas, ke estroj kaj dungitoj parolas malsamajn lingvojn. Ne temas nur tute simple pri la fakto, ke unu parolas, por doni ekzemplon, la francan kaj alia ne la germanan, ekzistas efektive malsamaj niveloj de lingva sperteco. La germana socialista gvidanto Wilhelm Liebknecht (kun Bebel unu el la fondintoj de la germana Sozialdemokratische Arbeiterpartei SDPA, en 1869 poste la Sozialdemokratische Partei Deutschlands SPD), dum vizito al Gento (flandra urbo) en 1877 atentigis, ke lingva malegaleco estas parto de la ekonomia diskriminacio. Evidente li pravis, sed ĉu vi nun aŭdas iun politikiston, kiu diras la samon ? Certe ne, ĉar la nuna politikisto preferas submeti sin al la potenco, al la ordonoj de la "plej potenca lando", kaj provas paroli lingvon al li tute fremdan. Ke li ridindigas sin mem, kiam li, ekzemple starante sur la podio de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, parolas lingvon, kiu faras el li kvazaŭan bebon, kiu kapablas nur balbuti. Ĉu ĉi tiu politikisto ne komprenas, ke li malvalorigas sian certe bone preparitan paroladon ? Ke li mem zorgas pri lingva malegaleco ?


Nun, kun la ĉiam pli rapida evoluo al mondismo, la kapitalismo eĉ pli ol iam antaŭe profitas de la diverseco de la lingvo-nivelo. Granda problemo estas ne la fakto, ke dank’ al pozitiva evoluo ankaŭ la infanoj de laboristoj povas studi ĉe universitato, sed ke ĉi tiuj posteuloj de la klasbatalanto perdas la ligon kun la iamaj bataloj de la gepatroj kaj geavoj. La gefiloj de la proleto iĝas kleraj sur la nivelo de la malamika klaso, kaj komencas uzi la saman retorikon kiel la ĉefoj de la kapitalismaj potencoj. Granda parto de la dungitaro iĝas pli kaj pli izolita, kaj unu el la problemoj, kiuj kaŭzas ĉi tiun izoliĝon, estas la lingvo. La memevidenteco, per kiu nun multaj homoj uzas la anglan, estas unuflanke laŭdinda, sed aliflanke trista fakto. Kiel mi ĵus diris, ekzistas malsama nivelo de lingva regado ĉe diversaj homgrupoj. Kleraj homoj povas esprimi sin pli ŝike kaj certe antaŭ la okulo de la televido ili ĉiam gajnas la favoron de la spektanto pro sia elokventeco. Sed kion ni nun konstatas ? La kapitalisma forto pli kaj pli altrudas al ni iun "universalan lingvon". La lingvo de la potenco en la 21-a jarcento estos, certe dum la unuaj 50 jaroj, la angla, same kiel dum la unuaj 50 jaroj de la antaŭa jarcento la franca estis la favorata lingvo de la monda potenco, de la kapitalo kaj la ekonomio. En la antaŭa jarcento ĉi tiu lingva hegemonio ne tiel premis kaj ĝenis kiel nun. La mondo ĝenerale ne estis multe pli granda ol la propra vilaĝo kaj dank’ al (aŭ fakte malgraŭ) la potencoj, ekonomiaj kaj ekleziaj, la laboranta klaso jam kontentis, ke ĝi povas gajni monon por aĉeti buterpanon.


Pere de gazetoj, radio kaj precipe televido, ĉiuj homoj en iu ajn loko en la mondo povas spekti tion, kio okazas en la mondo. Oni ne plu devas vojaĝi al Ĉinio por vidi rizkamparon aŭ al Kubo por vidi kiel kreskas bananoj. Ĉion ni povas "gustumi " sur nia eta ekrano. Eĉ la plej granda idioto komprenas, ke ni pro malgrandiĝanta mondo havas nepran bezonon je internacia komunikilo. Ankaŭ la potenco propagandas tion al ni. Evidente ni povas fari mem nian elekton, sed kiel tiom ofte okazis dum la klasbatalo, ni elektas la facilan vojon kaj ni senpripense akceptas, ke la altrudita lingvo de la mondpotenco estu nia universala lingvo. Ni ĉiuj komencas uzi la anglan. Kial la angla, mi demandas min ? Aktivuloj en sindikatoj scias kiel malfacile estas dialogi kun estroj pri la plej ofte malfacilaj temoj. Kiel jam dirite, la estroj kutime profitas jam de la lingvosperteco, kiun ili akiris dum studado, sed krome ili nun profitas, uzante fremdan lingvon. Sub ŝildo de internaciismo ili komencas uzi la anglan, evidente nur kiam partoprenas en la diskuto iu eksterlandano. Kaj jen, karaj amikoj, diru mem, kiu granda entrepreno ne havas iun ligon kun eksterlando ? Preskaŭ ĉiuj havas, ĉu ne ?


Mi bone memoras, kiel antaŭ iom pli ol 20 jaroj ni kunvenis en rondo de sindikato. La prezidanto de la kunveno anoncis viziton de hinda entreprenisto, kiu venis por proponi ekstarti novan komercon, por kiu li bezonas plurajn dekojn da laboristoj. Ĉi tiu persono alparolis nin en la angla kaj eĉ ne 10 procentoj de la reprezentantoj el la sindikato komprenis, pri kio temas. Ili sidis tie kiel idiotoj, ili devis akcepti, ke en propra vilaĝo ili devas aŭskulti homon, kiu ne havas la respekton paroli la lokan lingvon aŭ minimume faras al si la penon zorgi pri bona traduko, kiun li, kiel montriĝis poste, tre facile povintus pagi. Mi apartenis al la eta grupo, kiu komprenis almenaŭ kelkajn frapfrazojn, sed mi komprenis ankaŭ, ke tio, kio okazis, estas nia estonteco, la nova sorto de la laboristo. Oni alparolas nin en lingvo, tre malfacile lernebla, altrudata de iu komerca potenco, de la kapitalismo. La novliberala sistemo, kiu ekspluatas nin, kiu misuzas nin dum la tempo, dum kiu ĝi bezonas nian laborforton, kaj kiu sammomente maldungas nin, kiam ĝi ne plu konsideras nin utilaj, elektis por ni nian internacian komunikilon, jen fakto. Terure estas, ke la sindikato postkuris senpripense la estrojn.


Kion mi neniam komprenis, estas, ke laboristoj simple akceptas la ordonojn de la estroj, eĉ kiam ili ordonas, ke ni perfidu nian propran hejman lingvon kaj anstataŭigu ĝin per la preferata de la kapitalo, de la potenco, de estro. Ĉu ni laboristoj estas vere tiel ŝafaj, ke ni senproteste akceptas tion, aŭ ĉu eble mankas al ni alternativo ?


Permesu, ke mi iom resumu. Ekzistas daŭre malsameco de la lingva nivelo inter riĉaj kaj malriĉaj, inter universitatuloj kaj aliaj homoj, kiuj frekventis nur bazan lernejon aŭ meti-lernejon. Ne la amaso elektas la uzatan lingvon, sed la potenco, kaj bedaŭrinde la amaso ŝafe sekvas la ordonojn, eĉ kiam la patro ne plu komprenas la propran filon. Internacia komunikado nepre necesas, ecx se nur, por ke ni povu krei internacian solidarecon, kiu estas la sola maniero, per kiu laboristoj, salajruloj povas kontrauxstari la kapricojn de la kapitalismo kaj la novliberala sistemo, kiu bezonas konsumantojn kaj ekspluatadon por vivteni la sistemon. Kiamaniere defendi nin kontraŭ ĉi tiuj malagrablaĵoj ? Plej facile estas sekvi la ekstremdekstrulojn, kiuj, kvankam apartenante kaj subtenante kapitalismon kaj novliberalismon, propagandas al ni "la nacion" kiel solvon por ĉiuj problemoj. La lokon, kiun ni per la propra vivo devas defendi. Ili elokvente parolas pri propraj varoj, kiuj devas esti protektataj, pri niaj, kvazaŭ ni apartenas al iu supera raso kaj popolo. Sed ĉu ni ne jam aŭdis ĉi tiun kanton dum la hitlera periodo ? Ĉe ni ĉio estas pli bona !, eĉ la koncentrejoj, en kiuj ni mortigis milionojn da laboristoj, kiuj defendis, tutsimple, alian politikan koncepton ? Evidente, por esti preciza, la plimulto de la murditoj ne estis mortigitaj pro iliaj politikaj ideoj. Sed ĉi tiu parton de la historio ni ĉiuj konas kaj ni nepre neniam forgesu ĝin. Ĉu vi, karaj geamikoj, pensas, ke ni bezonas protektismon, ĉu lokan ĉu nacian ? Ĉu la franca fromaĝo estas pli altkvalita ol la nederlanda, aŭ ĉu vi pensas kiel mi kaj celas mondon, en kiu solidareco estas la ĉefideo, la celo, al kiu ni devas strebadi ?


La multnaciaj entreprenoj translokigas tutajn fabrikojn de lando A al lando B. Tutaj metioj malaperas pro ŝanĝoj en la monda evolustato, kiun al ni altrudas la kapitalismo. Ni ja protestas, sed ĉu nia protesto koncernas honestan dividon de laboro kaj posedo, aŭ ĉu ni protestas nur, ĉar ni perdas nian laboron ? Jen demando. Mi donos ekzemplon.


Ĉe Ford Motor Company en la Belga Limburgo, devas malaperi 3000 da laborlokoj. Nekontestebla teruraĵo por tiuj, kiuj perdas laboron. Ford ne nuligis ĉi tiujn laborlokojn, sed translokigas ilin al Turkio, kie oni laboras por eta ono de la prezo, kiun oni devas pagi en Belgio. Tio, kion Ford faras, estas nur simpla parto de la ludo, kiun la kapitalismo jam dum jarcento ludas. Ludo, kiun ni, se falas iom da profito en nian propran poŝon, ne sufiĉe akre, aŭ, imagu, tute ne kontraŭbatalas. Kial Ford povas translokiĝi al Turkio ? Kial la salajroj en Turkio estas tiel multe pli malaltaj ol en Belgio ? Nu, mi havas nur unu respondon : pro manko de internacia solidareco. La sindikatoj ja bone zorgis por la laboristoj ĉe Ford en Belgio, sed neniam faris al si demandojn, kiel fartas la kolegoj en aliaj landoj, ĉu ili ricevas bonan salajron, ĉu ili havas decajn laborkondiĉojn, ĉu la laborloko estas pura kaj sekura ; oni memoru la teruraĵojn en la karbominejoj en Ruslando antaŭ kelkaj semajnoj. Evidente, la salajro estas malalta, se oni tute ne respektas minimuman sekurecon kaj kvaliton pri la laboro.


Por la sindikatoj ĉi tiu demando ne havis valoron, ĉar la propraj membroj, tiuj, kiuj pagas la salajron de la sindikatestro, kontentis kun la mallongvideco de la sindikata penso. Pro manko ne nur de internacia solidareco sed ankaŭ pro manko de iu taŭga interkomunikilo, laboristoj ne kapablis kompari sian sorton, siajn vivkondiĉojn kaj vivmanieron. Kiom da sindikatoj en la mondo kuraĝis instigi la membraron eklerni universalan lingvon ? Neniu, laŭ mi. Jes, kiam nun la kapitalo altrudas al ni la anglan, ni komencas kunhurli, aŭ ĉu mi pli bone diru kunbalbuti en lingvo, kiun ni neniam lernis aŭ neniam elektis. Tamen, karaj geamikoj, alternativo, lingvo kiun vi libere povas elekti, kiu estas relative facile lernebla, ekzistas. Neniu estro parolas pri ĝi. Diktatoroj kaj politikaj demagogoj malpermesis ĝin, kaj sindikatoj, ho ve, silentis pri ĝi. Mi parolas nun pri la lingvo Esperanto. Ĉu Esperanto solvas ĉiujn niajn problemojn, aŭ ĉu kromstrukturo necesas ? Ni vidu dum la prelego.


En la komencaj jaroj de la 20-a jarcento, kelkaj uzantoj de la universala lingvo Esperanto, lingvo iniciatita en 1887 de Lazaro Zamenhof kaj disvolvigita en la posta tempo pro la kolektiva lingva praktiko de la uzantaro, decidis, ke ne havas sencon uzi Esperanton nur por amikaj babiloj sur la bazo de neŭtraleco. Kio signifis, ke ĝis tiam homoj plej multe uzis Esperanton precipe por komunikiĝi inter amikoj, sen tuŝi politikajn temojn. Dum la Unua Mondmilito la ’neŭtrala’ masko tamen multfoje falis desur la vizaĝo de multaj el tiuj esperantistoj, kiam ili metis Esperanton je la servo de la respektiva nacia reganta klaso, disvastigante per tiu lingvo ĝian militpropagandon.


Kelkaj francaj esperantistoj, Bannier, Goldefy, Glodo, Migny, Piron, Besnar kaj precipe Eŭgeno Lanti iniciatis la kreon de asocio ne ligita al ajna lando, nacio, filozofio aŭ politiko, kies celo estas klerigi la laboristaron, por ke ili kapablu mem decidi pri la propra sorto.


Nun, eĉ pli ol 80 jarojn post la fondiĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda, multaj homoj ne kapablas kompreni la grandan avangardecon en la penso de la fondintoj. Jam en 1921 niaj amikoj kreis asocion, kiu eĉ nun havas modernan kaj daŭre avangardan strukturon. Kiam ni komparas la strukturon de SAT (kio estas la mallongigo de Sennacieca Asocio Tutmonda) kun la ideoj, kiuj nun vivas ĉe la Alternativa Monda movado, ĉe la tiel nomataj "alternativaj tutmondistoj", ni povas nur konstati, ke la fondintoj de SAT havis antaŭzorgemajn ideojn. Ili kreis asocion sen estroj, sed kun Plenum-Komitato. La strukturo, ili postulis, estu horizontala anstataŭ piramida, kaj neniu profito, ĉu en la formo de mono ĉu de gloro iru al iu persono. Eĉ nun, SAT estas laŭ la strukturo tro avangarda por multaj homoj. Homoj, kiuj nepre bezonas la gvidajn konsilojn de prezidantoj aŭ estraranoj, kiuj faras la pensadon por ili. Ĉi tian gvidantaron oni ne retrovas en SAT, kie la plena potenco troviĝas en la manoj de la membroj. SAT havas tion, pri kio ĉiu progresemulo revas, nome bazdemokratian strukturon. La celo de SAT estis ek de la fondiĝo krei reton aŭ ligon inter laboristoj de la tuta mondo, por ke ili, uzante ne politike aŭ nacie potencan lingvon, povu interŝanĝi ideojn, povu paroli pri la sorto, kiu trafas la laboristaron el la tuta mondo. Danke al la relativa facileco de la universala lingvo Esperanto, ĉiuj homoj povas interŝanĝi spertojn, sed ankaŭ komunikiĝi pri la bataloj necesaj por kontraŭstari la kutime kontraŭsociajn dezirojn de la granda kapitalo. La celo estas, ke per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskuto la membroj povu senkatenigi sin je dogmiĝoj de la instruoj, kiujn ili ricevis en apartaj medioj. Esperanton ni uzas por kiel eble plej bone kaj digne faciligi la interrilaton de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de tutmonda solidareco. Kaj la membroj de SAT ĉiun tagon denove montras, ke Esperanto estas ne nur facila lingvo, sed ankaŭ kompleta lingvo. Neniam sentiĝas problemoj de esprimo, neniam mankas vortoj, malgraŭ la diroj de kontraŭantoj de la lingvo, ke pro la relativa juneco de la lingvo, Esperanto ne taŭgas kiel internacia komunikilo. Kiam oni konsultas la centmilojn da paĝoj en interreto, la milojn da libroj, la centojn da revuoj, kiuj ekzistas en Esperanto, oni povas konstati nur, ke la lingvo funkcias, ke gxi estas preta por servi al la tutmondaj movadoj, kiuj celas batali kontraŭ maljusto kaj por homaj rajtoj. Jes ja, absolute certas, ke Esperanto helpas nin en nia strebado al internacia solidareco interhoma.


Fakte estas rimarkinde, ke jam en 1921 kelkaj progresemuloj pridiskutis internacian solidarecon. Ja okazis tio en tempo, kiam la distanco inter Bruselo kaj Parizo estis ne kiel nun 2 horoj kaj 3 minutoj, sed plena tago. Unu de la plej "gravaj" personoj inter la fondintoj certe estis Eŭgeno Lanti. Homo, kiu havis la kapablon bone analizi situaciojn, kiu jam frue post la Oktobra revolucio konstatis, ke tio, kio kreiĝis en Sovetunio ne estas la socialismo, al kiu la laboristoj sopiris, sed tute simple nova nomo por demagoga politiko kaj alitipa klasa socio. Li jam tiam bone komprenis kaj li, bedaŭrinde vane, klopodis montri tion, ke laboristoj povas progresi nur, kiam ili observas la mondan solidarecon.


Tio faras min vere malsana, kiam mi aŭdas en liberaj forumoj ĉe radio kaj televido la rasismajn retorikaĵojn de ekstremdekstraj politikistoj, kiuj, imagu, pere de mensogoj kaj falsaj argumentoj sukcesas disigi la laboristaron, kaj eĉ pli, sukcese atingas, ke tiuj, kiuj plej suferas pro la ekstremdekstra politiko, voĉdonas por ili. Homoj kiel Le Pen en Francio, Haider en Aŭstrio, De Winter en Belgio, la novaj faŝismemuloj faris ĉion por disrompi la solidarecon inter laboristoj, inter la salajruloj. Ĉi tiuj gvidantoj ne subtenas la ideon Esperanto, ili same kontraŭas la lingvon kiel ĉiuj diktatoroj kiel Franko, Stalin kaj Hitler, por nomi nur la plej gravajn inter la malamikoj de la laboranta klaso.


Jes, ekstremdekstruloj eble iam montros publike simpation al Esperanto pro tio, ke la etnoplurisma linio de la UEA-esperantistoj konvenas al ili. Oni ne forgesu, ke ekzemple la esperantisto Pierre Janton situas sufiĉe alte en la strukturo de la franca Nacia Fronto, estinte ĝia urbestro-kandidato en Clermont-Ferrand kaj parlamenta kandidato en 2002. Antaŭ nelonge iu ekstremdekstra (de la itala AN la novfaŝistoj) deputitino en la Eŭropa Parlamento elparolis en parlamenta komisiono favore al subvenciado de seminario, kiun UEA-esperantistoj kunorganizis, laŭ mia memoro kun la novdekstrulo Yvo Peeters. La BKC raportis pri tio, sed kompreneble prisilentis la partian apartenon de la deputitino. Sed en tiu kazo mi nur parolas pri lokaj agantoj, ĉar en la nivelo de la grandaj ĉefoj, Esperanto estas nulo kaj nenio, tion ni klare povis legi en Letero de Vlaams Blok al FEL. ’Ni’, skribis la tiama gvidanto de Vlaams Blok, ’defendas nur la propran lingvon’ ! Imagu la utileco de tiu penso kiam ni aplikadu internacian solidarecon. Strange estas ankaŭ, ke mi ĝis nun, kaj mi evidente povas paroli nur pri Belgio, kie mi loĝas, neniam aŭdis, ke iu ĵurnalisto demandis al unu el tiuj ekstremistoj : Kio estas via celo, kial vi nepre volas disigi laboristojn el diversaj landoj ? Kial vi intencas krei malamikecon inter homoj de malsama deveno ? Kaj plej strange estas, ke la suferantoj de la ekstremdekstra idearo, la salajruloj, kun buŝo malfermita aŭskultas la parolojn de ĉi tiuj friponoj, la vortojn de tiuj, kiuj celas nur rompi la mondan solidarecon. Mi ne komprenas, kial la radio kaj televido, eĉ la gazetaro ne donas la saman spacon kaj gravecon al pensmanieroj, kiuj unuigas la salajrulojn, kiom al la malamikoj de la laboranta klaso, la ekstremdekstrularon ? Mi volas per tio esprimi, ke la informado, kiun gazetoj, radio kaj televido donas al ni, - vivas sub la premo de la sama klaso, la kapitalista, kiu ekspluatadas la laboristaron.


Devas esti klare, ke ni, se ni volas havi ĝustan informadon, ne nur pri la sorto de niaj samlandanoj, sed precipe pri la kolegoj en foraj landoj, devas alkutimiĝi al internacia pensmaniero kaj agado, al uzado de internacia komunikilo. Nur tiukaze internacia solidareco povos esti kreita.


Mia lasta demando do estas tiu : "Kion ni elektu, la internacian imperiisman lngvon, kiun altrudas al ni la socia kapitalisma sistemo, kiu ekspluatas nin, aŭ la alternativon Esperanto, kiun ni elektis laux propra decido ?"

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)

puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)

puce Petro Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)

puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)

puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)

puce W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)

puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto

puce Pro kio mortas la homoj

puce Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)

puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro




Supren