sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Eltrovi terkulturiston de la vivo (intervjuo fare de Paz)





Mi volas kune diskuti inter junaj terkulturistoj tutmonde pri rekta negoco de terproduktaĵo inter urbo kaj kamparo, pri egaleca komercado monde kaj enlande.


Mi kaj membroj de AKT (Agado Kontraŭ Tutmondiĝo ; angle Counter Globalization Action) havis ekskurson la 1an de Marto, 2007. Tiam mi intervjuis komencantan terkulturiston, s-ron YUN Seokhun. Li revenis al kamparo antaŭ 4 jaroj. Li estas ankaŭ ĉarpentisto. Antaŭ ol reveni al kamparo li laboris en Seulo pri komputila programo kaj presado.


Membroj de AKT interesiĝas pri produktado, cirkulado, konsumado de ekologiaj manĝaĵoj, kvankam tio progresas ankoraŭ malgranda skale. Ni malprecize eksciis pri terkulturo aĉetante terproduktaĵon de junaj terkulturistoj, kaj iom pli ni lernis terkulturon kultivante legomojn sur apud-doma kampo en Kyunggi-Do Ĝanghung.


Rakonto de s-ro YUN komprenigis al ni malfacilecon kaj gravecon de kultivado de homaj manĝaĵoj. (Paz)


* La loko "Dumulmori" situas proksimume 80 kilometrojn oriente de Seulo (aŭte 1 horon de Seulo). "Dumulmori" signifas la renkontiĝa punkto de du riveroj (Suda Han Rivero kaj Norda Han Rivero). En "Du/mul/mori", "Du" estas du (same kiel en esperanto, mirinde !), "mul" estas akvo, "mori" estas kapo.


* AKT estas organizaĵo por socia movado ĉefe pri kontraŭmilito-paco kaj ekologio-medio kontraŭante kapitalismon.




"Se vi volus vere realigi vian deziron, komencu tion ie ajn kie vi povas !"


YUN Seokhun (37 jaraĝa, Terkulturisto en Kyunggi-Do Yangpyung-Gun Dumulmori)

S-ro YUN kaj membroj de AKT antaŭ Dumulmori


Inerta kemisterka kultivaĵo


Paz : En ĉi loko, organika agrikulturo estas ĉefa. Kial estas tia ?


YUN : Dumulmori troviĝas apud Paldang lago, kies akvo estas uzata kiel trinkakvo por civitanoj en Seulo. Do ĉi tie oni ne povas uzi terkulturan kemiaĵon. Tial ĉi tie loĝantoj ekskluzive provizas organikan produktaĵon al metropola regiono por vivteni sin kaj por loka ekonomio. Sed nuntempe ankaŭ organika agrikulturo jam estas en konkura sistemo.


Paz : Ĉu ĉi tie oni tute ne uzas terkulturan kemiaĵon kaj kemian sterkon ?


YUN : Tute ne ! Terkulturada sindikato (Nome de "Vivigi vivaĵon en Paldang (팔당생명살림)") decidis, ke oni ne uzu fosilian brulaĵon en vinildomo(forcejo). Ne nur terkulturan kemiaĵon sed ankaŭ kemian sterkon ni ne uzas, ĉar se ni uzus kemian sterkon, poste ni devus uzi terkulturan kemiaĵon. La kemia sterka kultivaĵo estas senviva kaj facile moliĝas, do ne uzante terkulturan kemiaĵon, tio fuŝiĝos tuj.


Paz : Ĉu damaĝo de plantpesto kaj malutilaj insektoj ne estas granda ? Se tiel, kultivado estus malfacila kaj malprofito estus granda...


YUN : La damaĝo estas pli granda ol oni pensas. Facile ŝimas sur legomoj. Organika terikulturo estas malfacila, kaj malprofitas, ĉar la rikoltkvanto estas pli malmulta ol en kazo de ĝenerala terkulturo, kvankam organikaĵo estas unu kaj duonoble pli multekosta ol ĝenerala kultivaĵo. Mi pensas, ke oni devus kompreni la gravecon de organika terkulturo. Ĉi tie oni importas abelojn el Nederlando por eviti artefaritan ensemadon.


Superi komercan cirkuladan sistemon


Paz : Kian kultivaĵon oni semas ĉi tie ?


YUN : Fragojn, spinacon, laktukon, brokolon, florbrasikon, k.a. Ĉefe fruktojn kaj legomojn. La manĝa kutimo estis ŝanĝita kaj sekve agrikulturo ankaŭ ŝanĝiĝis. Mi pensas, ke manĝaĵo estas ’unu kulturo’. Ĝenerale manĝaĵo estis ŝanĝita, do postuli al popolamaso ian moralan manĝadon estas tro. Mi pensas, ke provizi prilaboritan manĝaĵon por urbanoj estas pli bone ol provizi krudan legomon. Por tio, batalo necesas kontraŭ sistema barilo kiel nuna leĝo de nutrovaro kaj higieno. Mi volas, ke vi kaj aliaj interesiĝu pri tio.


Paz : Kiel oni serĉas semojn ?


YUN : 90%-n de semoj ni aĉetas. Memkolekto de semoj estas ankoraŭ malpli 10%. Mi aŭdis, ke organikaj terkuturistoj en Japanio memkolektas iom pli iom multe, tamen ĉi tie ankoraŭ oni bezonos longan tempon.


Paz : Kia estas nuntempa situacio de merkato pri organikaĵo ? Kaj kiel vi antaŭvidas cirkulad-manieron de organikaĵo ?


YUN : Terkulturada sindikato (Vivigi vivaĵon en Paldang) kolektas kultivaĵojn de kamparanoj ĉi tie. Kaj tio provizas terkulturan kooperativon, vivo-kooperativon. Ankaŭ rekta negoco eblas, tamen la procento estas malgranda, ĉar la kvanto de produktaĵoj estas malmulta. Mi pensas, ke Terkutura Sindikato necesas, tamen ke reto de rekta negoco inter urbo-kamparo kaj inter produktisto-konsumanto estas pli grava senkomerca cirkulada sistemo. Ĉar la plej grava afero estas, ke oni komprenu organikan terkulturon kaj kiel fari manĝaĵojn.


Ni bezonas fari propramanieran ekologian praktikon en kamparo kaj en urbo !


Paz : Kiel vi planas ĉi jaran kultivadon ? Kaj vi ankaŭ laboras kiel ĉarpentisto, ĉu ne ?


YUN : Lastan jaron mi iomete kultivis rizojn kaj sojfabojn. Ĉi jare mi plantos dolĉajn kukurbojn kaj kapsikojn respektive po 1,000 kvadrataj metroj kaj 3,300. Mi unue plantis sekalojn sur la kampo, kie nun mi plantos kapsikojn. Mi ne intencas plimultigi grande terspacon de kultiva kampo estonte. Samtempe mi laboras kiel ĉarpentisto por konstrui la 1an universitaton en urbo Ansan. Mi estas tre okupita pro ambaŭ laboroj, do mi elektis relative pli oportunajn kultivaĵojn (dolĉa kukurbo kaj kapsiko).


Paz : Jam pasis 4 jaroj de via reveno al kamparo. Ĉu vi elektis organikan terkulturon pro via vidpunkto pri ekologia movado ?


YUN : Antaux ol komenci propran terkulturon, mi laboris en Seulo por komputila programo kaj presado. Tamen mi ĉiam sopiris kvietan kamparan vivon. Kaj finfine revenis al kamparo por alternativa vivo el grandega urbo.


Pasis 4 jaroj, kaj mi estas ankoraŭ entute komencanto por organika terkulturo, kvankam terkulturo ne estas fremda al mi. Kiam mi estis infano, kun mia patro mi terkulturis en subprovinco Jongjang en provinco Kjongbuk.


Je la komenco mi pensis iri al mia hejmloko. Tamen tio ne eblis. Unu el la kialoj estas manko de sufiĉaj junuloj (samideanoj) por organika terkulturo. Tial mi pensis, ke mi devus trovi ie alie bonan lokon por vere realigi mian volon. Senrilate kun loka komunumo, loĝantoj, ekonimia rilato, soleca progresema praktiko estas reale sensenca.


Mi ne vidis organikan kultivadon kiel rimedon aŭ ilon por ia movado. Ĉi tie jam oni faris organikan terkulturadon. Estas aparta problemo fari organikan kultivadon kaj praktiki ekologian movadon. Oni havas fantazion pri organika terkuturo kaj tiaj kamparanoj, tio reale ne estas ĝusta. Ni bezonas fari propramanieran ekologian praktikon en kamparo kaj en urbo !


Paz : Ĉi tie junuloj estas multaj. Kial ili kolektiĝas ĉi tie ? Kaj vi havas bonrilaton kun la loĝantoj, ĉu ne ?


YUN : Junuloj kune kolektiĝis kaj studas filozofion pri organiko, vivo, kaj terkulturo. Kaj kune faras alkoholaĵon, kune drinkas, kaj organizas diversajn kunsidojn kaj aktivecojn. La kialo de grandkvanta reveno de junuloj estas ekonomia sukceso, kvankam kompreneble ekzistas diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Pioniroj de organiko konscie faris kondiĉojn por ekonomia sukceso de novuloj en ĉi vilaĝo. Fakte, rilatoj kun loĝantoj estis problemaj. Ĉar ili volis multe vendi kultivaĵojn senkondiĉe, tamen novaj junuloj volis fari bonrilaton kun produktistoj kaj konsumantoj.


"Ho, ĉiuj estas varme malriĉaj !". Kune laboru, kaj malmute gajnu !

YUN Seokhun


Paz : Kiel vi fartis ĝis nun post reveno al kamparo ? Bonvole diru al mi, ĉimomente kion vi pensas pri la organiko en via vivo.


YUN : Lastaj 4 jaroj estis prepara periodo por renkonti kamparanojn kaj konatiĝi kun ili. Ĉi tie kelkaj homoj forlasis terkulturon antaŭ ol fari ĝin, tamen neniu malsukcesis post reala kultivado, laŭ mia scio. En ĉi loko, kamparo ne estas granda, do tio limigas areon de kultivado. Mi pensas, ke 10 mil kvadrataj metroj kaj 40 50 milionoj da korea ŭno de vendado estas maksimumo por unu kampara familio. Ĉar ĉiam, dungante homojn, komerce gajni multan monon estas same kiel terkultura entrepreno. Ne sekvu terkulturon, kiu vivigu la teron kaj vivon, al la logiko de interezo kaj logiko de ekspansiismo, ĉu ne ?


Paz : Vi ne uzas kemian sterkon. Bovole diru pri via kultivmaniero.


YUN : Ĉi tie oni ne uzas fekaĵon de brutaro, kaj komune uzas memfaritan organikan grasaĵon kiel sezam-feĉo. Mi pensas, ke por terkulturo oni bezonas kooperadon. Kiel komuna farado de sterko, kooperado helpas reciproke. Kaj kooperado helpas ankaŭ por intertraktado kun registaro, terkultura kooperativo. Fakte, miaj amikoj kaj antaŭuloj helpas mian kultivadon tiam, kiam mi estus okupita. Ankaŭ mi helpas ilin, se ili estus okupitaj. Sekve, mi estas ĉiam okupita.


Paz : Dankon pro viaj respondoj ! Malgraŭ via okupiteco, ofte parolu al ni pri terkulturo kaj epizodoj de via vivo.


YUN : Jes ja. Ni renkontiĝu ofte. Aŭtune venu por helpi rikoltadon de la kapsiko.

kun legomo !


Intervjuita de Paz : paze23 ĉe gmail.com http://esppaz.tistory.com


El Sennaciulo, aprilo 2007

Sama rubriko :


puce Batalo de l’ kamparanoj en Japanio

puce Eltrovi terkulturiston de la vivo (intervjuo fare de Paz)

puce Kilombanoj haltigis la funkciadon de la Aracruz Celulose S/A

puce Manifesto pri Estonteco de Semoj

puce Intervjuo kun Vandana Shiva (pri la malsato de kamparanoj)




Supren