sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Jean Ziegler Pri "natura selekto" laŭ simbolriĉa tombejo en Salvador Bahia, Brazilo


JPEG - 215.3 kb


Jean Ziegler
Pri "natura selekto" laŭ simbolriĉa tombejo en Salvador Bahia, Brazilo



 eltiraĵo el la libro „Kiel la malsato venas en la mondon - Interparolado kun mia filo“-


Mi memoras pri suna posttagmezo en la urbo Salvador de Bahia nordoriente de Brazilo. En akompano de la dekano de la medicima fakultato Orlando, Castro-Lima, edukita viro, kiu persiste batalas kontraŭ la maltroa nutrado de la homoj de la sertão, mi vizitis la tiean tombejon. En Bahia la Campo Santo etendiĝas sur mirinda monteto en la kvartalo Libertade. La maro estas proksima. Kaj ĉiam ĉirkaŭludas freŝa brizo la brikojn de la kapelo. La Campo Santo , la Kampo Sankta, imprese atributas la socian tavoligon de la mortintoj, ekzistantan de praaj tempoj. Ĝi konsistas el multaj sekcioj. Sur la remparoj el tero leviĝas la pompaj maŭzoleoj de la mortintaj anoj de la oligarĥio, kiuj konsistas el nigra kaj rozkolora marmoro. Ili entenas la mortajn korpojn de sukerbaronoj, de mondumaj kuracistoj, de grandaj bestbredistoj kaj de sklavkomercistoj.Iliaj edzinoj kutime ankaŭ postmorte estas subigataj, entombigitaj en aldona konstruaĵo. Por plua nuanco prezentiĝas la tombejoj de la eksterlandaj plantistoj, de la germanaj kaj svisaj mastroj pri la kakaoplantejoj de Ileus kaj la tabakplantejoj en la valo Paraguaçu. Por nemiskompreneble klarigi, ke en ilaj vejnoj ne fluas eĉ nur guteto da nigra aŭ indiĝena sango, ili konstruas siajn templojn en la ombro de gigantaj arboj en deca distanco al la monteto de la indiĝena oligarĥio. Muro kaj portalo disigas ambaŭ grupojn, kiuj pliriĉigis sin je la sama subpremo.

Sur la meza monteto troviĝas la tomboj de la burĝa meztavolo kaj sub ili tiuj de la etaj kaj etetaj komercistoj. Ĉi tie la inskriboj estas jam pli ŝpareme faritaj, la veraj aŭ eltrovitaj genealogiaj arboj estas pli mallongaj kaj „palacoj“ raraj. Ĝenerale tie kovras simpla, sed tre granda plato la tombejon de la mortintoj. Anstataŭ blankaj anĝelskulptaĵoj kaj bronzobustoj de la mortintoj sovaĝe kreskadas tie buntaj plastikfloroj.

La grandaj bestbredistoj el la sertão, la Coronels de Tierra de Sant’ Ana kaj la sukerbaronoj de la Reconcavo, kiuj mortis sur siaj terposedaĵoj, lasas transigi sin per testamenta instrukcio en la familian maŭzoleon alte super la maro. Sed la mortintoj de la meza tavolo aŭ de la etburĝoj apenaŭ voĵaĝas. Ĉu estas lebanona komercisto, ĉu subestro kun mestiza sango, oficiro, policano aŭ komercisto, ili estas tiel entombigitaj kiel ili vivis, je respektoplena distanco al la potenculoj. Vojo kaj plua muro disigas supran parton de la monteto de la terasoj, kiuj etendiĝas sur la malsupra deklivo ĝis malsupren al la maro. Ĉe la rando de la abismoj, troviĝas finfine inter arbustaĵoj en la seka ruĝa tero, sen ĉirkaŭbaraĵo, kaj tute sen tomba ornamo la sennombreblaj anonimaj viktimoj de ĉiama maltroa nutrado kaj de revenantaj grandaj malsatplagoj. Estas malsekura tombejo, se oni entute uzu la nomon por tio. Dum nia vizito nigraj laboristoj hakadis en tiu tereno en la tero. Mi vidis kiel ili forpelis la serpentojn, elŝiris fiherbojn kaj tiam trafosis la teron. Ili eligis kraniojn , brak- kaj gambostojn de homoj, kiuj estis en la tero nur kelkajn jarojn aŭ eĉ nur dum kelkaj monatoj, ili frakasis ilin per ŝoveliloj kaj ĵetis sur puŝĉarojn. Oni transportis la ostojn en angulon de la tereno, kie estas forno por forbruligi ilin. Ilian cindron oni fine disĵetis en la venton.

Orlando Castro-Lima observis la ŝercantajn nigrajn laboristojn, gaje farantajn sian laboron, kies muskoloj brilis pro ŝvito, poste li rigardis la fornon, en kiu forbrulis la ostoj de la malsatmortintoj. Pripenseme li tiam diris : „Ĉi tie vi povas vidi tute klare, kion signifas natura selekto.“

Ĉu natura selekto ? Jam la nura esprimo estas protestiga. Kaj tamen ĝi neesprimite kunsonas en multnombraj diskutrondoj. Mi aŭskultis la esprimon nenombreble ofte en multaj diskutoj en universitatoj, en konferencoj en la Palais des Nations en Ĝenevo aŭ en la kuro de privataj interparoladoj kun respondeculoj de WFP(Monda Nutrada Programo), de FAO (Nutrada kaj Agrikultura Organizo) kaj de UNO (Unuiĝintaj Nacioj). La fataleco de la malsato estas komprenata kiel taŭga rimedo kontraŭ la troloĝateco de la planedo Tero. La malsato estas rigardata kiel ilo de la naskokontrolado. La plej fortaj transvivas.La malfortuloj mortas. Jen la „natura selekto“. Ankaŭ la granda Darvino uzis tiun nocion, sed la ideo implikas nekonscian rasismon.

tradukis Cezar

Bonvolu klaki :
Sertão kaj Cemitério Campo Santo (Tombejo Sankta Kampo en la urbo Salvador de Bahia)

Sama rubriko :


puce Wolfgang Sofsky : En la interno de la citadelo ĉio estas permesata (pri privateco kaj libero)

puce Anwar : Doni almozon estu en Norvegio same tiel punenda kiel preni almozon (artikolotraduko)

puce Biciklado, specifa rilato al tempo kaj spaco

puce Jean Ziegler Pri "natura selekto" laŭ simbolriĉa tombejo en Salvador Bahia, Brazilo

puce Aĉeti - forĵeti - aĉeti (dokumenta filmo kun subteksto en Esperanto)




Supren