sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Victor PORI

Victor PORI Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?

Eseeto pri la tiel nomata nov-konservativismo


"Novkulo" (de la angla "neocons") estas kunstreĉo de nov-konservativulo. Tute ne temas envere pri konservativulo, ĉu nova aŭ ne (kiel oni povus kredi), male pri danĝera revoluciulo, ĝihadisto de la merkato (Artikolo aperinta en Sennaciulo 2013 09/10, n-ro 1299-1300).

Kiuj kaŝiĝas malantaŭ la barbara neologismo Novkuloj ? Tiuj neocons (anglalingve) estis dekomence usonaj ĉefroluloj, ŝtatestroj kaj universitatuloj [1]. Ili elstariĝis reage al la kreskanta multkulturismo de sia socio, ankaŭ al iu el ties tendencoj izolema, insulanisma, kaj ankaŭ al la kontraŭ-kulturo kaj pacismo de la "beat-generacio" de la 1960aj jaroj.

La novkuloj estas novjakobenoj. Ĉe ili la jakobenismo klasika, centraliza, de nacia fariĝis tutmonda, imperiisma. Ĝi montriĝas en tio, ke tiuj potencavidoj sin metas centre de la mondo, kiun ili celas superregi per armiloj trudante ĉie ajn sian modelon de liberala demokratio – ŝajnige ideala. Ilia entrepreno povas esti plenumita per ĉiaj strategioj de la povo, ĉu "milda" (soft), ĉu "inteligenta" (smart, nome la spionado), aŭ "dura" (hard). Ilia politiko al la malriĉaj landoj, oficiale estas tiu de la laŭdire nacia aŭ ŝtata konstruado. Envere, tiu novlanga termino kaŝas ilian realan celon, nome la konkretan ŝtatan mal-konstruadon, detruadon (vd. "Ŝtatkonstruado" [state building], la verkon de Fukuyama, ankaŭ la teoriojn pri la nation building). Endas scii, ke la unuaj novkuloj de Usono estis paradokse eks-maldekstruloj, ĉefe eks-trockiistoj. Tio ne estas ege miriga ĉar la jakobenismo, kiu datumas de la franca revolucio, ja estas origine maldekstra kaj revolucia. Post 1793 reuzis tiun ĉi jakobenan praktikon, pelmele, unue la bonapartistoj ekde Napoleono, poste la burĝaj respublikanoj, social-demokratoj kaj aliaj marksist-leninistoj… pli malpli dolĉe kompreneble.

Ni iomete trarigardu tiun grandan historion, kiu foje ŝatas rekomenci… "kiel farso" asertas Marx. Tiel la romia imperiestro Neron, tiu frenezulo kiu lirike ludis liron dum Romo brulis, aspektas iu farsa rekomenco de la granda Julio Caesar, fondinto de Romio. Novan saman reekon oni pli freŝe povis vidi inter, unuflanke la duopo Robespierre-Napoléon (jakobena paro fariĝinta imperiista), aliflanke la sinsekva kvaropo Reagan-Bush la 1a-Clinton-Bush la 2a. Por simpligi oni diru, ke inter Caesar kaj Neron ekzistas la sama simbola distanco kiel inter Napoléon Bonaparte (nov-Caesar) kaj Bush la 2a (nov-Neron). Problemego venas, kiam la tiel nomata “farso” fariĝas pli kaj pli sangabunda, kiam la nerona incendio disvastiĝas tra la tuta mondo.

De Reagan, kiu en 1983 lanĉis la “Stelmiliton” (star war), finance elĉerpigante Sovetunion, al Sarkozy, kiu en 2011 ruinigis Libion – ĝistiam la plej disvolviĝintan landon de Afriko laŭ UN – tiel ebligante la disvolviĝon de la islamismo en la tuta Sahara Afriko, pasante tra Bush la 1a, kiu ekigis la transformon de la malvarma milito en varman pacon, la novkuloj ĵetis la tutan mondon en sangon kaj fajron… Samtempe la teknologia stelmilito fariĝis triviala ŝtelmilito…

La novkuloj estas ja malbone nomataj. Envere ili estas male teruraj burĝaj revoluciuloj, samkiel la originaj jakobenoj. Markso tute pravis tiuteme. Ni aŭskultu lian Paroladon pri liberkomerco de 1848 :

“(…) Niatempe, la protekta sistemo estas konservativa, dum la liberkomerca sistemo estas detrua. Ĝi dissolvas la malnovajn naciecojn kaj puŝas ĝisekstreme la antagonismon inter burĝaro kaj proletaro."

Arigantaj la avangardon de la burĝaro, la novjakobenaj novkuloj estas la plej danĝeraj inter ĉiuj revoluciuloj de la historio. Per sia konstanta revolucio – kiu finfiniĝas per ŝtataj malfortiĝoj, eĉ ŝtataj detruadoj – ili paradokse sukcesas, kion ĉiuj grandaj revoluciuloj revis de Proudhon ĝis Lenin pasante tra Marks. Kompare kun ili, la bolŝevistoj aspektas afablaj knaboj. Kiam, post ĝia disfalo, Sovetunio liveris siajn riĉaĵojn al la tiel nomataj "novrusoj" (enreale nur manpleneto da tiuj rabobestoj famiĝis kiel oligarkuloj), tiuj Rusaj nov-liberaluloj (plejparte "malnov-aparaĉikuloj"), ankaŭ sin nomis "bolŝevistoj de la merkato". La originaj bolŝevistoj havis tamen idealon tute alian.

Resume la novkuloj tute ne estas "konservativuloj"… nek "novaj", nek "malnovaj". Kreinta dekomence kritikcele far la socialisto Michael Harrington, la vorto "nov-konservativulo" estis ruze reuzita de la fama antikomunisto Irving Kristol, la unua novkulo estiel konata en la historio. Tiu lasta estas la iniciatoro de tiu tuta generacio de makiavelaj politikistoj, kiun oni nun konas per la termino neocons. Sed tiu termino estas entute antinomia, tial ke tiuj laŭdire "konservativuloj" ne ĉesis ruinigi la mondon, unue per ilia novliberalismo, poste, ekde la jaro 1991, ankoraŭ pli rekte per la ŝtata terorismo (kun la unua milito de Irako la precizan jaron, kiam Sovetunio disfalis). Dum sia blinda antaŭenfuĝo, tiuj nov-jakobenaj senresponsuloj eĉ ne vidas, ke ili segas la branĉon sur kiu ili sidas. Ja nov-Nerono ĝojanta pri la incendio aspektas Bush la 2an, kun tiu diferenco, ke estigita de liaj proksimuloj, la incendio fariĝis tutmonda. La novkuloj alivorte, estas kvazaŭ nova specio de mudintoj, samtempe produkto de iu revolucio, la moderna, kaj danĝeraj revoluciuloj per si mem. Kaj nun, la nov-Napoleono Obama estas trudita ekigi sian rusan retiriĝon komence de Sud-Eŭrazio. Ni ja esperu, ke la retiriĝo, ne estos tro traŭmata.

Kompare kun ili, ne tiel estas teruraj, kvankam ja pli multnombraj, la veraj nov-konservativuloj. Tiuj ĉi abundas en niaj vicoj mem, ili kuŝas ĉie ajn en niaj rondoj, eĉ inter niaj amikoj, sine de niaj grupoj teorie "progresemaj", eĉ inter niaj samfamilianoj.

Kie ili precize kaŝiĝas ? Ja ĉie ajn. Estas nov-konservativulo via plej ŝatata kuracisto ekzemple, tiu bona social-demokrato kaj fervora idealisto, kiu tamen ruze servutigas vin, kiel drogŝakristo farus, per medikamentoj ne necesaj ofte kun via pasiva kunkulpo. Ja la homo (moderna) estas "fripono al la homo" (Mandeville)… Multaj amikoj miaj jam abomenas la vorton "progreso" kaj ties derivaĵojn, dum ili partoprenas en la progresema socia movado. Tion mi povis sperti en la 1990aj jaroj, en rondeto de maldekstruloj, kiam okazis inter ni tiuteme lacigaj intelektaj debatoj. Ja tiuj ĉi ankaŭ estas nov-konservativuloj. Cetere, tiu ilia sinteno estas senpene komprenebla. Tiu ĉiaspeca progreso – teknika, scienca, demografia – tiel freŝdate impetis, ke ĝi fariĝis ege malkvietiga por la tuta homaro. Problemeto estas, ke oni ne kapablas haltigi la historian progreson.

Do, samkiel la eksterteraj "Invadantoj" de la fama usona TV-serio, la nov-konservativuloj estas inter ni (sed ni ne troigu ilian danĝeron, tamen). Ili agadas ĉie ajn en nia socio. Mi povus doni al vi ekzemplojn senfine. Jen nur du aferoj, koncerne pli precize nian karan Esperantion. El tiuj du ekzemploj la dua rilatas al sperto de amikino mia, ĉi-unua estas persona.

1) Fine de la 1990aj jaroj mi jam estis maljuniĝanta homo, reciproke tute novbakita esperantisto. Kiel multaj novaj konvertitoj mi ege entuziasmiĝis, tiagrade ke dum mia komenca duajara kurso, mi jam faris sukcesajn prelegojn ie tie. Iun el tiuj ĉi mi bone memoras. Fine de mia parolado virino ekalparolis min. Ŝi tutbone komprenis la intereson de Esperanto, eĉ ties revolucian rolon, sed laŭte asertis, ke ŝi neniam sekvos kursojn, tial ke ŝi instruas la anglan kaj "ne volas perdi sian lukron". Fakte, ŝi nepre rifuzis ĉian evoluon, revolucian, reformisman eĉ pacan.

2) La problemo venas, kiam tia konduto montriĝas en la esperantistaj vicoj mem. Jen nia dua ekzemplo. Mi havas bonan amikinon, kiu estas fervora esperantisto kaj vigle aktivas en sia regiono. Ŝi kuntenas la sanktan fajron, se tiel diri. Ankaŭ ŝia edzo sufiĉe bone mastrumas nian lingvon. Kun li, ŝi tamen devis havi kelkfoje drastajn malkonsentojn, post kiam ŝi vidis sian karulon klaĉi pri Esperanto ĉirkaŭ ilia "socia medieto". Iun fojon ekzemple, dum samtempe ŝi klopodadas doni pri la movado dinamikan aspekton, la edzo moke elvokis la maljunan aĝon de la esperantistoj – kio eĉ ne veras. La karulo kvazaŭ sabotis ŝian agadon, plenumante iamaniere kontraŭ-propagandon. Ŝi poste konfidis al mi, ke ŝia edzo estas ia "mal-esperantisto", "negativa bildo de la Deklaracio pri esperantismo" (1905). Jen bonega ekzemplo de nov-konservativulo esperantlingva. Esperantlingvano ja ne nepre estas logika esperantisto. Dio, ci proktetu min kontraŭ miaj amikoj, pri la malamikoj mi elturniĝos !

Oni zorge distingu sekve, la potencavidajn novkulojn – minoritatajn sed senkompatajn, danĝeregajn – kiuj sukcesis kapti la potencon en multaj riĉaj landoj, disde la granda plimulto de klasikaj konservativuloj, ĉu novaj aŭ ne, kiuj hodiaŭ pli ol iam multiĝas ĉie. Pri nov-konservativulo freŝe konvertita al la granda konservativa religio, mi dirus ke ĝi estas maldekstrulo senesperigita, iom kiel pesimisto estas optimisto elrevigita. La raŭmismo, tiu nova esperanto-movado, kiu dekomence celis kvazaŭ steriligi la esperantismon, estas tute proksima al tiu filozofio kiel montras Ĝemil Kessous [2].

Ekzistas ankaŭ nov-konservativuloj malgraŭ si, kiuj povas prediki senesperan violenton. Ili ne estas tiel "novaj" cetere, kiel jam montras al ni la kazo Georges Sorel, prapatro de la revolucia sindikatismo, per siaj ambaŭ verkoj, Iluzioj de la progreso kaj Pensadoj pri la violento, komplementaj, aperintaj samjare en 1908. Ĉu tiu fascina allogo de la perforto estas nepre senkonscia ? Mi tute ne certas. La violenton, sur kiu precize sin apogas la reganta sistemo, ĝi sukcesis ĉiam reuzi, recikligi siaprofite. Min tute ne mirigus, ke kelkaj laŭdire "revoluciaj" kamaradoj ne malsciu tiun veron, nek ties finfinan blokan efikon.

Eblus longe konkludi tiuteme. Mi nur ŝatus, al ĉiuj miaj nov-konservativaj amikoj allogataj de la "inercia bremsado", atentigi pri iuj danĝeroj de tiu politiko. Bremsi povas esti danĝere, ĉiakaze maloportune (inter aliaj, mi ĉefe pensas pri tiuj, kiuj celas bremsi la disvolviĝon de la Esperanto movado). Ilin povas sekvi danĝeraj antaŭensaltoj, frenezaj, traŭmataj malblokadoj fare de entuziasmaj novkonvertitoj. Ja pli bone, kaj malpli danĝere, estas provi eksalti ĉe antaŭeniranta trajno ol ĝin stopi (se ne paroli pri la iluziaj provoj ĝin retropaŝigi).

Ni scias ke alia mondo eblas, sekve aliaj sintenoj, aliaj agadoj. Nur observu tiun "Unu miliono da trankvilaj revolucioj" okazantaj ĉu en riĉaj, ĉu en malriĉaj landoj, kiun Bénédicte Manier elokvente priskribas (en verko franclingva). Vidu ankaŭ la disvolviĝantan movadon de la malkreskuloj, kiu precize, en la koro de la socio de l’ riĉa mondo, esploras ĉiujn vojojn malakceli la lokomotivon… Ankaŭ la malakcelo povas esti progreso ! Tiu movado ja finfine sukcesos, kondiĉe ke la hejtigilo ne eksplodas. Tiun ĉi grandan alternativan movadon, kiu hodiaŭ plej viglas, SAT devas nepre reeĥi, nepre partopreni, se ĝi volas denove kreski. Ne pli ol necese, ni timu niajn malamikojn, la novkulojn kaj ties malhoman sistemon. Ni devas male ilin senvualigi.

"Resume, la sistemo de komerca libereco urĝas la socian revolucion", konkludis Marks dum sia prelego de 1848… nome, la preciza sistemo, kiun apogas la novkuloj. Ĉu tiu granda revolucio ne estas jam parte plenumita ? "Dum ĝi mudas, la serpento blindas", alivorte senkonscias, pli freŝe reeĥis Ernst Jünger. Je la unua fojo okaze de la sennombraj procezoj de la granda natura evoluado, kiu pluiĝas de centoj da milionoj da jaroj, ĉu ni ne konscie spertas, male al la jüngera serpento, eĉ konscie partoprenas en reala tempo, iun gigantan, nome socian, mudon ? Ja "la Homo estas la Naturo, kiu konsciiĝas pri si mem", asertas Elisée Reclus, tiu granda libereca geografo.

Victor Pori

[1] La limo inter universitato kaj potenco ŝtata (aŭ ekonomia), alivorte inter scio kaj povo, estas tre fleksebla en la tuta historio kaj en Usono pli ol en alia okcidenta lando. Tie ĉi, granda profesoro povas fariĝi konsilanto de politikestro dumtempe, poste kaj rapide retroiri al siaj "karaj esplorkampoj" okaze de ŝanĝo de politiko.

[2] Vd http://www.satesperanto.org/Raŭmismo-kaj-novliberalismo.html. En alia teksto la sama aŭtoro priskribas (bedaŭrinde iom skize) la fenomenon ĉi-supre elvokitan de tiu "moderna revolucio" (aŭ Modernado laŭ la titolo de lia artikolo, vd. Sennaciulo 2010, 07/08), kun ties fulmaj progresoj, ekonomia, demografia, kultura, ktp… la aŭtoro iom optimisme konkludas, ke "la plej fortaj historiaj skuoj apartenas al pasinteco". Ni esperu, ke li ne eraras.

Sama rubriko :


puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo, jen la sama batalo !

puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)

puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)

puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce Martin Luther King : Revon havas mi (parolado)

puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce Ili havas pli da potenco ol iam ajn posedis imperiestro (Jean Ziegler en la jaro 2005 en intervjuo pri sia libro „La imperio de la hontindego“)

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo (kun citaĵoj de B.Traven)

puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

::: Ĉiuj :::



Supren