sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)

el Orienta Blovo


JPEG - 177.7 kb


Sir W. Joynson Hicks (mondfamaĉa pro persekuto kontraŭ K. P.-anoj) malkaŝe klarigis la kialon de la almilito de Hindio en sia parolado, citita en "Daily News" (17. X. 1925) :


"Ni ne venkis Hindion por la profito de la hindoj. Mi scias, ke ĉe kristan­misiaj kunvenoj oni diras, ke la britoj venkis Hindion por plialtigi la viv­manieron de hindoj. Tio estas hipokritaĵo. Ni venkis ĝin por havi vendejon por la varoj britaj. Ni venkis Hindion per la glavoj kaj per la glavoj ni posedas ĝin. (Interrompa krio : "Honto !") Nomu ĝin honto, se vi volas. Mi pridiras faktojn. Interesas min la misia laboro kaj por ĝi mi mem laboras multe. Sed mi ne estas hipokritulo tiomgrade, kiomgrade la per­sono kiu diras, ke ni regas Hindion por la hindoj. Ni tenadas tiun landon kiel bona elirejo por varoj britaj ĝenerale kaj por katunvaroj el Lankaŝiro (Industria distrikto brita) speciale."


Alia ĉefulo kaj reakciulo brita, Lord Berkenhead, en sia parolado en aŭgusto 1925, parolis alion, nome, ke la britoj iris al Hindio por trankviligi per la glavo interrasajn kaj intersektajn malpacojn kiuj aliel estus detruintaj tute la hindian civilizon. Se la britoj forlasus tiun landon, laŭ li, denove la anarĥio ekregus. Sed la faktoj neas tiun aserton. Ĉiam la brita registaro ekspluatis la dividojn inter hindoj kaj mahometanoj kaj profitis el ili. Nenie la devizo "Dividu por venki" tiel sukcese aplikiĝis.


La metodoj de la venko kaj ekspluato estas preskaŭ nekredeble terurigaj. Jen citaĵo el la ortodoksa "Historio de Anglio" (Cassel’s) :


"Dum la jaro 1770, sub la administrado de S-ro Carter, okazis en Ben­galo (provinco de Hindio) malabundo de nutraĵoj. Tiel terura estis ĝi, ke laŭdire unu triono de la tuta loĝantaro de tiu ŝtata mortis kaj nepri­skribeblaj teruraĵoj okazis. La plej naŭza cirkonstanco estis tiu, ke angloj estis aŭtoroj de tiu ĉi afero : ili akaparis rizon kaj tiamaniere devigis la indiĝenojn aĉeti ĝin je prezoj troegaj. Dum la antaŭa aŭtuno estis sen­pluveco ; la angloj plenprofitis ĝin kaj aĉetis la tutan rizon aĉeteblan por poste profitegi el ĝia venko". Macaulay penas defendi la anglojn en tiu ĉi okazo, sed lin kontraŭas la tuta forto de atestoj kaj liaj plej bonaj penoj ne povas ŝanĝi nigron en blankon.


Alia aŭtoro, priskribante la impostadon, diras : "Mono venis tiamaniere nur per gutoj. Ĝi ne povas estingi la soifon de tiuj personoj, kiuj atendis por ricevi ĝin. Necesis serĉi rimedon por plirapidigi la alvenon de mono. La indiĝenoj povis vivi kun malmulta salo, sed ili ne povas malsati je ĉefa nutraĵo. Kelkaj el anglaj agentoj havis oportunan pozicion por kolekti rizon kaj konservi ĝin en grandaj kvantoj. Ili faris tion, ĉar ili sciis, ke la in­diĝenoj prefere mortos ol rompos la principojn de sia religio per manĝado de viando. Por la indiĝenoj restis do la elekto : aŭ morti, aŭ pagi per ĉio, kion ili posedis. La indiĝenoj komencis morti. Ili kulturis la teron kaj nun vidis la rikolton je dispono de aliaj. La malsatado en kelkaj lokoj estis tiom granda, ke la vivantoj ne povis enterigi la korpojn de mortintoj kaj tiuj restis surtere".


"Historio de la proceso kontraŭ Warren Hastings" de J. S. Mill citas jenan paroladon de S-ro Patterson :


"La malriĉaj terkulturistoj estis traktataj tiel malbonmaniere, ke oni ne povus kredi tion, se tio ne estus atestita en la kronikoj de la Orienta Hinda Kompanio ; kaj S-ro Burke opiniis, ke necesas apologii al iliaj lordmoŝtoj (la juĝantoj ĉe la proceso de Hastings) pro la abomena priskribo, kiun li devis rakonti kaj kiu korŝirus iliajn sentojn. La greno kaj la bovoj de la terkulturistoj estis venditaj por unu triono de sia valoro ; iliaj kabanoj estis forbruligitaj. La malfeliĉaj posedantoj devis pruntepreni ĉe procentegistoj por povi pagi siajn obligaciojn, kiuj maljuste kaj kontraŭleĝe estis prenitaj de ili dum ilia mallibereco. Kaj la infera diablo Deby, aŭ Devi Sing, estis tiom firma en la postulo pagi la obligaciojn, ke la mizeraj kamparanoj estis devigitaj pruntepreni ne po 20, 30 aŭ 40, sed po 600 procentoj por satigi lin, Kiuj ne povis kolekti monon, tiuj estis torturataj plej kruele. Ĉirkaŭ iliaj fingroj estis streĉataj ŝnuroj ĝis la momento, kiam la karno de la kvar fingroj ĉiumane fariĝis fakte unu solida amaso. La fingroj tiam estis redisigataj per puŝataj inter ilin feraj kaj lignaj kojnoj. Aliaj homoj estis po duope kunligataj ĉe la piedo kaj metataj trans lignan stangon, de kiu ili pendis piedesupren. Tiam ili estis batataj sur la plandojn ĝis kiam defalis la ungoj. Poste ili estis skurĝataj per bambuaj kanoj kaj per pikaj arbetoj kaj, super ĉio per kelkaj venenaj herbaĉoj, kiuj estis kaŭstikaj kaj bruligis ĉiutuŝe."


Jena do estas la aktualaĵo de la venko, la reala bazo forgesita de Kipling kaj de la aliaj, kiuj fanfaronas pri la supera kulturo de la Brita Imperio.


el Orienta Blovo, krestomatieto de Sennacieca revuo, SAT 1926

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)

puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)

puce Petro Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)

puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)

puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)

puce W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)

puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto

puce Pro kio mortas la homoj

puce Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)

puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro




Supren