sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Kial la valizo kaj la kofro ankoraŭ nun estas la plej bonaj kamaradoj de la vojaĝanto (artikolotraduko)


La plej bona amiko de la homo estas ties valizo kaj kofro. Sen ili, sen tiu lasta rezervo plenpakita per vestoj kaj eble eĉ per kelkaj fotoj de la plejkoramata, la homo estus nuda. Por la multaj homoj, kiuj en nia tempo kiel fuĝantoj devas forlasi sian landon, la kofro signifas lastan mankapton al la hejmlando. Ĝia enhavo estas tio, kio materie restis de la antaŭa vivo.

JPEG - 362.9 kb


Kiel vivnecesa ĝuste la kofro por la vivo estas, montras la teruraj fotoj, se la fuĝintoj en la nomo de diktatoro, de ideologio aŭ de la sankta kapitalo ĉe la travado de riveroj kaj lagoj balancas sian lastan havaĵon sur la kapo.

Temas plej ofte pri kofro.

Al la plezurvojaĝanto - ĝenerale : la turisto - la kofro kaj valizo estas ĉiam tro malgrandaj. Tiom da aĵoj kunprenendas. Tiom da aferoj povus okazi en la forpermesa loko ! Kaj montriĝas kiel malfacile estas la transiro de la fortikaĵo ĉiutageco al la malgranda necerta mondo de forpermeso.

Jam la unu-aŭ dusemajna rezigno pri laptopo faras embarasa. Embaraso, kiu kutime estas solvata favore al la laptopo. Pli bone estas tro multe da pakaĵo, ol tro mamulte, tekstas la devizo.

Tio validas ne por ĉiuj, evidente ne. Ekz. Paŭlo Coelho, la filozofiema vendosukcesa verkisto, evoluis rilate al la vojaĝkofro asketan sintenon. "Vi devas tre simpligi vian vivon", li skribis, "ĉar vi ja ne volas kuntreni la ŝarĝon de via vanto kaj tial vi devas plenigi vian pakaĵon tiom malpeze, kiom eblas. Mi, kiu, ĉiam estas survoje sur fluĝhavenoj, havas ĉiam nur etan valizeton kun mi, ĉar mi ne volas nenecese ŝarĝi min. La vojaĝado instruas nin, ke semajnfina valizeto sufiĉas ankaŭ por tri monatoj." Se necesas, jes ja.

Sed la granda prezento ĉe la flughavena giĉeto kun durŝela kofro, kosmetika kofreto, ĉapeloskatolo kaj ruliĝema kofro kompreneble ankaŭ havas ion atrakcian. La prezento montras dekadencon, kiu estas suverena nepriatento de modernaj tempoj. Preskaŭ ĉie la loko por pakaĵoj estas limigita : en la aviadilo en ĉiu kazo, en la aŭtomobilo kaj en trajno oni ofertas nek ĉe la sidloko nek en la stivejo fine de la vagono sufiĉe da volumo por la kunprenado de ŝrankkofro aŭ de similaj aĵoj.

Tio estis pli frue alia. Ekvojaĝi kun tro da pakaĵamaso similis al prestiĝa simbolo kaj havigis al fimstelulino similan renomon kiel nun al Paris Hilton la diskoteka prezento sen subkalsoneto.



Filmstelulinoj kiel Asta Nielsen aŭ Greta Garbo ebenigis la terenon : Kiam ili vojaĝis, nek pendorobo, nek knabeca kostumo, nek paro da glaceaj gantoj povis manki dum la transporto. Antaŭ ĉio eĉ ne unu el multaj ĉapeloskatoloj. Feliĉe ĉiam staris servistoj, hotelknaboj kaj kofroportistoj en vico je dispono.

La kulminon de la kofrofetiŝismo atingis Marlene Dietrich (1901 - 1992). Melankolie kaj sentimentale ŝi prikantas sian estadon kiel vojaĝanto kaj migranto inter la mondoj : Mi estas neniam sola, nenie hejme... Ĉiam ŝi tranoktis en la plej eksluzivaj hoteloj, ĉiam ŝi vivis el la kofro. En ŝia postlasaĵo oni kalkulis 120 kofrojn, inter ili manvalizoj kaj skatoloj por ĉapelo. Sed la plej fortan impreson postlasis la multaj ŝrankkofroj.

Komisia mendonoto de la berlina tranportfirmao Gläser & Herzberg de la 16-a de aprilo en 1931 indikas la transporton de sep ŝrankkofroj kun ekveturhaveno Bremen kaj celloko Nov-Jorko. La posedanto de la kofroj estis Marlene Dietrich. Efektive ŝi kunprenis eĉ multe pli da vojaĝnecesajoj kaj pakaĵoj.

Foto montras ŝin sur la ŝipferdeko, ĉirkaŭata de ŝrank- kaj mankofroj kaj skatoloj por ĉapeloj. Ĉe la ŝrankkofroj pompe brilis la inicialoj M.D.. La kofroj estis ŝia markosigno. "Miaj elefantoj", ŝi diris kareseme pri ili, kion ŝi rimarkis ne nur pro la grando de la kofroj.

Kiam ŝi staris en la jaro 1954 post jarcentoj la unuan fojon denove sur scenejo en Berlino, ŝi kantis kiel aldonon : Mi havas ankoraŭ kofron en Berlin’.

Alie ol luksovojaĝantoj de tiam, ankaŭ alie ol turistoj aŭ fuĝintoj, kutime knare kvikece bru-ŝrikas kaj ovodancas la negoca vojaĝanto. Tiu tiras ruliĝeblan kofron post si, al kiu krome ofte estas ligita laptopo en ujo. Ambaŭ aĵoj estas al li tiel malhaveblaj, kiel por madamo Dietrich ŝiaj elefantoj.


tradukis Donjo & Cezar
el la tv-programgazeto Prismo


Sama rubriko :


puce Cezar : Balkonio (rimpoemo)

puce Ne matura por la insulo (Pri la problemo simple fari forpermeson - sen poŝtelefono kaj tekkomputilo)

puce Kial la valizo kaj la kofro ankoraŭ nun estas la plej bonaj kamaradoj de la vojaĝanto (artikolotraduko)




Supren