sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










A. Neselbergs (17 457) : Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.


JPEG - 8.4 kb
Riga 1909


Mi naskiĝis, en la jaro 1909, en Rigo, la ĉefurbo de Latvio (tiam provinco de Rusio). Miaj gepatroj estis labor­istoj. Preskaŭ mian tutan infanecon mi pasigis en Rigo. En tiu urbo mi ankaŭ travivis ĉiujn malfacilaĵojn kaŭz­itajn de la mondmilito. Dum la revo­lucio mi vidis, ke la popolo fratece kun la soldatoj renversis la caran potenc­on. Mi ĉiam rememoros tiujn glor­indajn tagojn, kiam regis la popolo mem. Mi ankaŭ memoras la alvenon de l’blankuloj (naciistoj, monarkistoj k.a.), iliajn fiagojn, la pastran potenc­on k buĉadon al miloj da laboristoj. De tiuj tagoj, kvankam infano, mi iĝis kontraŭulo de l’pastraj religiaj dogmoj k sendiulo. Pro malbonaj vivcirkon­stancoj en la urbo, la gepatroj forlasis ĝin k ekloĝis en provinco. La patro dungigis sin ĉe iu bienposedanto kiel laboristo k mi ĉe alia kiel paŝtisto.


Laborante de sunleviĝo ĝis sunsub­iro, vidante la vivon, kian vivis la mastro, mi ekkomprenis la diferencon inter mi k li, inter ekspluatatoj k eks­pluatantoj. De tiu tempo mi favoris al ĉiuj tielnomataj laboristaj partioj. Poste mi translokiĝis al la urbo Jel­gava k aktive partoprenis en la soci­alista junulara sportmovado (en 1927).


Post mallonga tempo mi ekvidis, ke la gvidantoj, kiuj estis en oficejoj, pa­rolis ĉe amaskunvenoj pri revoluciaj agoj, sed dum membrokunvenoj penis agiti al kunlaborado kun burĝoj en ŝtataj oficejoj. Mi komencis malkredi al ili. Sed kiam post malsukcesa ribelo en Litovio kontraŭ la faŝistojn litovaj politikaj elmigrantoj kolektiĝis en Po­lio, mi aliĝis al ili k neleĝe transiris la latva-polan limon por batali kontraŭ la litoviaj faŝistoj (en 1927).


En la jaro 1928 mi transiris la lito­vian limon portante kun mi kontraŭ­faŝistan literaturon kaj estis arestata. Rezulto estis kondamno je 15 jaroj da malliberejo. Estante malliberulo mi eklernis esperanton k ricevis unuajn informojn pri anarkismo k SAT. Post 30 monatoj okazis amnestio k mi re­venis Latvion. Nun mi estis rigardata kiel suspekta homo. Trifoje oni arestis k reliberigis min. Post la reveno mi estis elektita kiel komitatano de l’La­borista Sport-memdefenda Asocio en Jelgava (socialdemokrata). Mi penis en mia organizo fortigi la klasbatalan konscion, rompi la kompromisan poli­tikon : tiam la ĉefkomitato volis min eksigi. Sed la membroj kontraŭstaris tion, k la gvidantoj malsukcesis.


Poste mi mem iom post iom mal­proksimiĝis de la socialdemokratoj. En iu malnova esperanta gazeto mi trovis la adreson de l’Anarkista Junular-In­ternacio. Mi tuj aliĝis ĝin k abonis ĝian „Informservon". Poste mi ekabonis al „Libera Laboristo", organo de Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj. En aŭgusto ĉi-jare mi aliĝis al SAT k abonis „Sulo"n. Nun dank’al esperanto mi havas interrilatojn kun K-doj en kelkaj land­oj k esperanto helpis al mi trovi viv­celon - Anarkion !


el Sennaciulo, la 17an de decembro 1931


Liberecana Frakcio de SAT

Sama rubriko :


puce Nikolao STEPANOV : FUTERFAS - Sorto de anarkiisto-esperantisto

puce  A. Neselbergs (17 457) : Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.

puce E.Lanti : Duonhoron kun Errico Malatesta (intervjuo)

puce Stig Dagerman : La anarĥiismo kaj mi (eseo)

puce  Cristian Sabaŭ : La krizo kaj foresto de solvoj, karakterizo de la ĉi-jarmila komenco (prelego)




Supren