SAT-kongreso Kazanlako
Aliĝintoj
Bazaj praktikaj informoj
Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2008
Gazetartikolo 2008
Kiel veturi al Kazanlako ?
KONGRESO 2008
Loĝeblecoj
Programo
Tuj aliĝu al la SAT-Kongreso en Kazanlako !Ĉi-tie ni planas listigi ĉiujn informojn, kiu povas helpi atingi Kazanlakon. Momente estas nur indikoj por vojaĝado el Parizo, sed informoj pri vojaĝkondiĉoj el alia loko estos bonvenaj.
Busado per "Eurolines" ĝis Sofio (200 km for de Kazanlako)
Tarifo : 189 eŭroj ire-revene por unu persono, 171 por malpli ol 26-jaruloj kaj pli ol 60-jaruloj. Ekde dek personoj, la grupa tarifo iĝas 179 eŭroj, kaj la 11a ĝuas senpagan vojaĝon.
Foriro : vendredon la 8a de aŭgusto je la 8a, alveno en Sofio sabaton la 9an je la 21a30. Tiam ni povus rekuniĝi kun la aliaj kongresanoj, kaj profiti grupan busadon al Kazanlako, sed necesos averti la OKK-on sufiĉe frue por ke ili organizu la aferon.
Reveno : foriro el Sofio la dimanĉon 17an je la 8a30, alveno en Parizo lundon la 19an je la 21a30.
Noto : por povi mendi grupan veturon necesas organiziĝi sufiĉe frue. Do, tuj kiam vi decidiĝos, mesaĝu al philgui ĉe free punkto fr aŭ vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr por aldoniĝi al la listo de busantoj. Ni ankoraŭ ne sukcesis klare scii, ĉu pasporto estos bezonata por trairi Serbion.
Busado per "Eurolines" ĝis Stara Zagora (32 km for de Kazanlako)
Tarifo : 199 eŭroj ire-revene por unu persono, 181 por malpli ol 26-jaruloj kaj pli ol 60-jaruloj. Ekde dek personoj, la grupa tarifo iĝas 189 eŭroj, kaj la 11a ĝuas senpagan vojaĝon.
Foriro : vendredon la 8a de aŭgusto je la 8a30, alveno en Stara Zagora dimanĉon la 10an je la 1a. Tiam ni devos mem elturniĝi por atingi Kazanlakon dumnokte.
Reveno : dimanĉon la 17an je la 8a30 el Stara Zagora, alveno en Parizo mardon la 19an je la 2a30.
Trajnado ĝis Sofio
Eblas uzi "Inter Rail" somere elektante unu el la diversaj formuloj proponitaj. Ekzemple, ekzistas bileto kiu ebligas eŭrope trajni 5 tagojn en 10-taga periodo je la prezo de 249€, kaj do taŭgas por ĉeesti la kongreson. Necesas aldoni la prezrezervadon por iuj trajnoj. Nun mankas nur la rezervado de Vieno ĝis Sofio disponebla ĉe Deutsche Bahn, 7 av de l’opera. Informoj pri ĝia kosto venos tre baldaŭ.
Jen la ĉiutaga horaro por trajni al Sofio :
Iro : 33 h 20 min Paris Est Foriro 7:24 TGV +5€
Stuttgart Hbf Alveno 11:03
Stuttgart Hbf Foriro 12:12 +3€
Munchen Hbf Alveno 14:31
Munchen Hbf Foriro 15:26 +3€
Wien Westbahnhof Alveno 19:35
Wien Westbahnhof Foriro 19:48 + ?
Sofia Alveno 17:44
Reveno : 34 h 27min
Sofia Foriro 13:10 + ?
Wien Westbahnhof Alveno 8:57
Wien Westbahnhof Foriro 9:44
Salzburg Hbf Alveno 12:50
Salzburg Hbf Foriro 13:53
Stuttgart Hbf Alveno 18:00
Stuttgart Hbf Foriro 18:54
TGV +5€ Paris Est Alveno 22:37
Flugado per diversaj kompanioj
Air France 249 €
Foriro : CDG jeu. 07/08/08 10:20, alveno en SOF 14:05
Reveno : SOF dim. 17/08/08 15:00, alveno en CDG 16:55
Agentejo : Promovacances aŭ Go voyages
Bulgaria Air 274,06 €
Foriro : CDG jeu. 07/08/08 11:30, alveno en Sofio (SOF) 15:15
Reveno : SOF dim. 17/08/08 07:55, alveno en CDG 10:00
Agentejo : Lastminute.com
Atentu ! Tiuj malmultekostaj prezoj malaperas iompostiome.